La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA VOJO AL OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

7. La Transformiĝo de la Vilulo

ILI trovis ke la domoj de la urbo estas ĉiuj malaltaj kaj kvadrataj kaj konstruitaj el brikoj, bele blankigitaj interne kaj ekstere. La domoj ne estis en vicoj, por formi regulajn stratojn, sed dismetitaj laŭhazarde tiel ke fremdulo malfacile trovis sian vojon.

“Stultuloj devas havi stratojn kaj numeroportantajn domojn en siaj urboj, por gvidi ilin kien ili iras,” komentis la griza azeno, marŝante antaŭ la vizitantoj sur siaj malantaŭaj kruroj, nelerte kaj komike; “sed lertaj azenoj scias disiradi sen tiaj absurdaj signoj. Krome, miksita urbo estas multe pli bela ol urbo kun rektaj stratoj.”

Doroteo malkonsentis pri tio, sed ŝi diris nenion por kontraŭdiri ĝin. Baldaŭ ŝi vidis afiŝon sur domo kiu tekstis: “Damo de Troomp, Hufologo,” kaj ŝi demandis al sia gvidisto:

“Bonvolu diri, kio estas ‘hufologo’?”

“Persono kiu aŭguras surbaze de oniaj hufoj,” respondis la griza azeno.

“Ho, mi komprenas,” diris la knabineto. “Vi estas tre civilizitaj ĉi tie.”

“Azenio,” li respondis, “estas la centro de la plej alta civilizacio en la mondo.”

Ili atingis domon kie du junaj azenoj blankigadis la muron, kaj Doroteo haltis dum momento por rigardi ilin. Ili mergis la finojn de siaj vostoj, kiuj estis tre similaj al farbobrosoj, en sitelon da blankigaĵo, malantaŭeniris al la domo, kaj svingis siajn vostojn dekstren kaj maldekstren ĝis la blankigaĵo frotiĝis sur la muron, poste ili remergis la komikajn brosojn kaj ripetis la agon.

“Sendube estas ĝuige,” diris Buton-Brilo.

“Ne; estas laboro,” respondis la maljuna azeno; “sed ni devigas ke niaj junuloj blankfarbigadu, por ke ili ne petoladu.”

“Ĉu ili ne studas en lernejo?” demandis Doroteo.

“Ĉiuj azenoj naskiĝas saĝaj,” estis la respondo, “do ni bezonas nenian lernejon escepte de spertado. Libroj konvenas nur al nesciuloj, kiuj devas lerni de aliaj personoj.”

image-039

“Alivorte, ju pli stulta oni estas, des pli oni opinias sin sciplena,” komentis la vilulo. La griza azeno ne atentis tiun parolon ĉar li ĵus haltis antaŭ domo super kies pordejo estis pentrita paro da hufoj, kun azenvosto inter si kaj krudaj krono kaj sceptro super si.

“Mi trovos ĉu lia glora Majesteca Moŝto Reĝo Bat-Iai estas ĉehejme,” diris li. Li levis sian kapon kaj vokis “I-aj! i-aj! i-aj!” trifoje, per ŝoka voĉo, turnante sin kaj batante per siaj kalkanoj la panelon de la pordo. Dum kelka tempo ne estis respondo; poste la pordo malfermiĝis sufiĉe por ke azenkapo eletendiĝu kaj rigardu ilin.

Ĝi estis blanka kapo, kun grandaj, teruraj oreloj kaj rondaj, seriozaj okuloj.

“Ĉu la vulpoj jam foriris?” ĝi demandis, per trema voĉo.

“Ili ne venis, via plej mireginda Moŝto,” respondis la grizulo. “La novevenintoj montriĝas distingitaj veturistoj.”

“Ho,” diris la Reĝo, per trankviligita voĉtono. “Ili envenu.”

Li larĝe malfermis la pordon, kaj la grupo marŝis en grandan ĉambron, kiu, laŭ la takso de Doroteo, aspektis tute malsimila al palaco de reĝo. Estis matoj el plektitaj herboj sur la planko, kaj la loko estis pura kaj neta; sed lia Moŝto tute ne havis aliajn meblojn – eble ĉar li ne bezonis ilin. Li kaŭris en la centro de la ĉambro kaj malgranda bruna azeno kuris venigi grandan oran kronon kiun ĝi metis sur la kapon de la monarko, kaj oran sceptron kun juvelita globeto ĉe sia fino, kiun la Reĝo tenis inter siaj antaŭaj hufoj dum li rekte sidis.

“Nu, do,” diris lia Moŝto, svingante siajn longajn orelojn leĝere tien kaj reen, “diru al mi kial vi estas ĉi tie, kaj kion vi anticipas ke mi faros por vi.” Li okulumis Buton-Brilon iom akre, kvazaŭ timante la kuriozan kapon de la knabeto, kvankam la vilulo entreprenis respondi.

image-040

“Plej nobla kaj supera reganto de Azenio,” li diris, klopodante ne ridi dum la solena Reĝo rigardas lin, “ni estas fremduloj veturantaj tra vian regnon, kaj ni eniris vian grandiozan urbon ĉar la vojo kondukas tra ĝin, kaj ne eblas ĉirkaŭiri. Ni nur deziras omaĝi al via Moŝto – la plej lerta reĝo en la tuta mondo, mi estas certa – kaj poste daŭrigi nian veturon.”

Tiu ĝentila parolo multe plaĉis al la Reĝo: efektive, ĝi tiom plaĉis al li ke ĝi montriĝis misfortuna parolo por la vilulo. Eble ankaŭ la Amo-Magneto kaj ne nur la flatado helpis lin gajni la amon de lia Moŝto, sed negrave kiel estis, la blanka azeno afable rigardis la parolinton kaj diris:

“Nur azeno devus uzi tiel belajn, grandajn vortojn, kaj vi estas tro saĝa kaj admirinda ĉiumaniere por esti nur homo. Ankaŭ mi sentas ke mi amas vin kiom mian propran favoratan popolon, do mi donos al vi la plej grandan donacon kiun mi povas – azenkapon.”

Parolante li svingis sian juvelitan sceptron.

Kvankam la vilulo kriis kaj penis malantaŭensalti por eskapi, montriĝis vane. Subite lia propra kapo estis for kaj azena kapo ekaperis anstataŭ ĝi – bruna, vila kapo tiom absurda kaj ridiga ke Doroteo kaj Poli ambaŭ ekridis, kaj eĉ la vulpa vizaĝo de Buton-Brilo ridetis.

“Jadi! jadi!” kriis la vilulo, palpante sian vilan novan kapon kaj siajn longajn orelojn. “Kia misfortuno – kia granda misfortuno! Redonu al mi mian propran kapon, stulta reĝo – se eĉ iomete vi min amas!”

“Ĉu ĝi ne plaĉas al vi?” demandis la Reĝo, surprizite.

“I-aj! Mi abomenas ĝin! Forprenu ĝin – rapide!” diris la vilulo.

“Sed mi ne povas fari tion,” estis la respondo. “Mia magio funkcias nur unudirekte. Mi povas fari sed mi ne povas malfari. Vi devos trovi la Vero-Lageton kaj bani vin per ĝia akvo, por reakiri vian propran kapon.

Sed mi konsilas ke vi ne faru tion. Ĉi tiu kapo estas multe pli bela ol la antaŭa.”

image-041
REĜO BAT-IAI SORĈAS LA VILULON

“Gustoj diversas,” diris Doroteo.

“Kie estas la Vero-Lageto?” demandis la vilulo, fervore.

“Ie en la Lando Oz; sed ĝuste la precizan lokon mi ne scias,” estis la respondo.

“Ne maltrankvilu, Vilulo,” diris Doroteo, ridetante ĉar ŝia amiko svingadis siajn novajn orelojn tre komike. “Se la Vero-Lageto estas en Oz ni nepre trovos ĝin kiam ni iros tien.”

“Ho! Ĉu vi iros al la Lando Oz?” demandis Reĝo Bat-Iai.

“Mi ne scias,” ŝi respondis; “sed ni informiĝis ke ni estas pli proksimaj al la Lando Oz ol al Kansas, kaj se estas tiel do la plej rapida maniero por ke mi hejmeniru estas trovi Ozman.”

“Ia-ia! Ĉu vi konas la potencan Princinon Ozman?” demandis la Reĝo, per tono kaj surprizita kaj fervora.

“Kompreneble; ŝi estas mia amiko,” diris Doroteo.

“Do eble vi komplezos min,” daŭrigis la blanka azeno, multe ekscitite.

“Kiel?” ŝi demandis.

“Eble vi povos akiri por mi inviton al la naskiĝtaga festo de Princino Ozma, kiu estos la plej grandioza reĝa festo iam okazinta en Felando. Mi volegas parto-preni.”

“Iaj-iaj! Vi meritas punon, ne premion, doninte al mi ĉi tiun kapaĉon,” diris la vilulo, malfeliĉe.

“Bonvolu ne tiel ofte diri ‘iaj-iaj’,” Polikromo petegis lin; “tio sendas fridan malvarmon sur mian dorson.”

“Sed mi ne povas ne diri tion, kara; mia azenkapo volas iai daŭre,” li respondis. “Ĉu via vulpa kapo ne volas boji ĉiuminute?” li demandis al Buton-Brilo.

“Ne scias,” diris la knabo, ankoraŭ gapante la orelojn de la vilulo. Ili ŝajne multe interesis lin, kaj la vido ankaŭ forgesigis al li lian propran vulpan kapon, kaj tio estis komfortiga.

“Kion vi opinias, Poli? ĉu mi promesu al la azenreĝo inviton al la festo de Ozma?” demandis Doroteo al la Filino de la Ĉielarko, kiu flirtadis ĉirkaŭ la ĉambro kvazaŭ sunbrilero ĉar ŝi neniam povis resti kvieta.

“Agu laŭdezire, kara,” respondis Polikromo. “Eble li helpos distri la gastojn de la Princino.”

“Do, se vi donos al ni iom da vespermanĝo kaj lokon dormi ĉinokte, kaj lasos nin rekomenci nian veturon frue morgaŭ matene,” diris Doroteo al la Reĝo, “mi petos al Ozma ke ŝi invitu vin – se efektive mi sukcesos atingi Ozon.”

image-042

“Bone! Iaj-iaj! Bonege!” kriis Bat-Iai, multe plaĉite.

“Vi ĉiuj bonege manĝos kaj dormos. Kian manĝaĵon vi preferas, brankaĉon aŭ maturan avenon enŝelan?”

“Nek tiun nek tiun,” respondis Doroteo, haste.

“Eble simplan fojnon, aŭ iom da dolĉa gresosuko pli plaĉos al vi,” sugestis Bat-Iai, pripenseme.

“Ĉu nur tion vi proponas?” demandis la knabino.

“Kion pli vi deziras?”

“Nu, sciu, ni ne estas azenoj,” ŝi klarigis, “tial ni kutimas al aliaj manĝaĵoj. La vulpoj donis al ni belan vespermanĝon en Vulpio.”

“Ni bonvenigus kelkajn rosgutojn kaj nebulkukojn,” diris Polikromo.

“Mi preferus pomojn kaj ŝinkosandviĉon,” deklaris la vilulo; “ĉar kvankam mi havas azenkapon mi ankoraŭ havas propran stomakon.”

“Mi volas torton,” diris Buton-Brilo.

“Mi kredas ke bifsteko kaj ĉokolada tavolkuko estus plej bongustaj,” diris Doroteo.

“Iaj-iaj! Ĉu vere!” kriis la Reĝo. “Ŝajnas ke ĉiu el vi volas malsaman manĝaĵon. Kiom kuriozaj estas la vivantoj, escepte de la azenoj!”

“Kaj azenoj kia vi estas la plej kuriozaj!” ridis Polikromo.

“Nu,” decidis la Reĝo, “mi supozas ke mia Magia Sceptro produktos kion vi avidas; se mankas al vi bona gusto, ne kulpas mi.”

Dirinte tion li gestis per sia sceptro kun la juvelita globeto, kaj antaŭ ili tuj ekaperis tetablo, sur kiu estis tuko kaj belaj teleroj, kaj sur la tablo estis precize tio kion ili petis. La bifsteko de Doroteo estis fume varmega, kaj la pomoj de la vilulo estis dikaj kaj rozvangaj. La Reĝo ne pensis provizi seĝojn, do ili ĉiuj staris sialoke ĉirkaŭ la tablo kaj multapetite manĝis, ĉar ili malsatis. La Filino de la Ĉielarko trovis tri etajn rosgutojn sur kristala telero, kaj Buton-Brilo grandan pecon da pomtorto, kiun li avide manĝis.

Poste la Reĝo alvokis la brunan azenon, kiu estis lia preferata servisto, kaj ordonis ke ĝi gvidu liajn gastojn al la vaka domo kie ili tranoktos. Ĝi havis nur unu ĉambron kaj neniom da mebloj escepte de litoj el pura pajlo kaj kelkajn matojn el plektitaj herboj; sed niaj veturantoj kontentis pro tiuj simplaĵoj ĉar ili komprenis ke la Azenreĝo havas nenion pli bonan por doni al ili. Tuj kiam mallumiĝis ili kuŝiĝis sur la matoj kaj dormis komforte ĝis la mateno.

Je la tagiĝo estis terura bruo tra la tuta urbo. Ĉiu azeno en la loko iais. Kiam li aŭdis tion la vilulo vekiĝis kaj vokis “Iaj-iaj!” kiel eble plej laŭte.

image-043

“Ĉesigu tion!” diris Buton-Brilo per kolera voĉo.

Kaj Doroteo kaj Poli rigardis la vilulon riproĉe.

“Mi ne povis ne iai, karaj,” li diris, kvazaŭ hontante; “sed mi penos ne rekrii.”

Kompreneble ili pardonis lin, ĉar li ankoraŭ havis la Amo-Magneton en sia poŝo kaj tial ili devis ami lin kiel eble plej forte.

Ili ne revidis la Reĝon, sed Bat-Iai memoris ilin; ĉar tablo ekaperis en ilia ĉambro kun la samaj manĝaĵoj kiel la pasintan nokton.

“Ne volas torton por mat’manĝo,” diris Buton-Brilo.

“Mi donos al vi iom da bifsteko,” proponis Doroteo, “estas sufiĉe por ĉiuj.”

Tio pli plaĉis al la knabo, sed la vilulo diris ke li kontentas pri siaj pomoj kaj sandviĉoj, kvankam li finis la manĝon manĝante la torton de Buton-Brilo.

Poli preferis siajn rosgutojn kaj nebulkukojn pli ol ĉian alian manĝaĵon, do ili ĉiuj ĝuis bonegan matenmanĝon. Toto manĝis la erojn restintajn el la bifsteko, kaj staris bele sur siaj malantaŭaj kruroj dum Doroteo manĝigis lin per ili.

La matenmanĝo finiĝis, ili trapasis la vilaĝon al la flanko kontraŭ tiu tra kiun ili eniris, la bruna servista azeno gvidis ilin tra la labirinto da disaj domoj. Ili revidis la vojon, kiu kondukas tre distancen en la preteran nekonatan landon.

“Reĝo Bat-Iai diras ke vi nepre ne forgesu lian inviton,” diris la bruna azeno, dum ili tranpasis la aperturon en la muro.

“Mi ne forgesos,” promesis Doroteo.

image-044

Eble neniu iam vidis pli strange diversspecan grupon ol tiu kiu nun marŝadis laŭ la vojo, tra belaj verdaj kampoj kaj preter arojn da plumecaj piprarboj kaj odororiĉa mimozo. Polikromo, kies belaj gazaj roboj flosis ĉirkaŭ ŝi kiel ĉielarka nubo, iris la unua, dancante tien kaj reen kaj ekirante jen por pluki sovaĝfloron aŭ jen por rigardi skarabon rampi trans la vojon. Toto kursekvis ŝin kelkfoje, bojante ĝoje tutdume, sed rapide reserioziĝante kaj denove sekvante la kalkanojn de Doroteo. La malgranda knabino el Kansas marŝis tenante firme manon de Buton-Brilo, kaj la knabeto kun sia vulpa kapo kovrita per la marista ĉapelo strange aspektis. Plej stranga, eble, estis la vilulo, kun sia vila azenkapo, kiu postsekvis kun siaj manoj metitaj profunden en siajn grandajn poŝojn.

Neniu el la grupo vere estis malfeliĉa. Ĉiuj vagis en nekonata lando kaj suferis pli aŭ malpli da ĝeno kaj malkomforto; sed ili komprenis ke ili spertas feaventuron en felando, kaj ilin multe interesis trovi kio poste okazos.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.