La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA VOJO AL OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

5. La Filino de la Ĉielarko

TOTO, al kiu oni nun permesis ĉirkaŭkuradi laŭdezire, ĝojis denove esti libera kaj povi bojadi je la birdoj kaj ĉasi la papiliojn. La pejzaĝo ĉirkaŭ ili estis ĉarma, tamen en la belaj kampoj da sovaĝaj floroj kaj grupoj de foliplenaj arboj estis tute neniuj domoj, nek indikoj pri iuj ajn loĝantoj. Birdoj flugadis tra la aero kaj ruzaj blankaj kunikloj kuradis inter la altaj herboj kaj verdaj arbustoj; Doroteo rimarkis eĉ la formikojn laborantajn fervore apud la vojo, portantajn gigantajn ŝarĝojn da trifolisemoj; sed da homoj estis tute neniom.

Ili plumarŝis vigle dum unu aŭ du horoj, ĉar eĉ malgranda Buton-Brilo estis bona marŝisto kaj ne facile laciĝis. Post longa tempo laŭirante kurbiĝon en la vojo ili vidis tuj antaŭ si kuriozan vidaĵon.

Malgranda knabino, radianta kaj bela, bonforma kiel feino kaj grandioze vestita, dancadis gracie en la mezo de la soleca vojo, ĉirkaŭturniĝante malrapide tien kaj reen, kun la delikataj piedoj scintilantaj tre vigle. Ŝi estis vestita per pendantaj lanugaj roboj el mola ŝtofo kiu memorigis Doroteon pri teksitaj araneaĵoj, kvankam ĝi estis kolorita per mildaj koloraĵoj violaj, rozaj, topazaj, olivaj, lazuraj, kaj blankaj, kunmikisaj tre harmonie laŭ strioj kiuj mole fandiĝis unu en la alian. Ŝia hararo estis kia ŝpinita oro kaj flosis ĉirkaŭ ŝi nube, neniu haro estis ligita aŭ apartigita per pinglo aŭ ornamaĵo aŭ rubando.

Plenaj de miro kaj admiro niaj amikoj proksimiĝis kaj staris rigardante tiun fascinan dancon. La knabino ne estis pli alta ol Doroteo, kvankam ŝi estis malpli dika; nek ŝi aspektis pli aĝa ol nia malgranda heroino.

Subite ŝi paŭzis kaj ĉesis danci, kvazaŭ unuafoje rimarkante la ĉeeston de nekonatoj. Dum ŝi frontis ilin, timida kiel timigita cervido, starante sur unu piedo kvazaŭ preta tuj forflugi, Doroteon mirigis vidi larmojn flui el ŝiaj violaj okuloj kaj ruliĝi sur ŝiaj belaj rozkoloraj vangoj. Ke la delikata knabino samtempe dancas kaj ploras vere surprizis; do Dorteo demandis per milda, simpatiplena voĉo:

image-031
POLIKROMO – LA FILINO DE LA ĈIELARKO

“Ĉu vi estas malfeliĉa, knabineto?”

“Tre!” estis la respondo; “mi estas perdita.”

“Nu, ankaŭ ni,” diris Doroteo, ridetante; “sed ni ne ploras pro tio.”

“Ĉu? Kial ne?”

“Ĉar mi jam antaŭe perdiĝis, sed mi ĉiam retroviĝis,” respondis Doroteo, simple.

“Sed mi neniam antaŭe perdiĝis,” murmuris la delikata knabino, “kaj mi maltrankvilas kaj timas.”

“Vi dancadis,” komentis Doroteo, per perpleksa voĉtono.

“Ho, tio nur estis por varmigi min,” klarigis la knabino rapide. “Ne ĉar mi estis feliĉa aŭ gaja, mi certigas al vi.”

Doroteo rigardis ŝin atente. Ŝia gaza fluanta robo eble ne estis tre varma, sed la vetero tute ne estis malvarma, efektive estis iom milde kaj varmete, kiel dum printempa tago.

“Kiu vi estas, kara?” ŝi demandis, milde.

“Mi estas Polikromo,” estis la respondo.

“Poli kiu?”

“Polikromo. Mi estas la Filino de la Ĉielarko.”

“Ho!” diris Doroteo, anhelante; “mi ne sciis ke la Ĉielarko havas infanojn. Sed mi devus scii, eĉ antaŭ ol vi parolis. Vi vere ne povus esti io alia.”

“Kial ne?” demandis Polikromo, kvazaŭ surprizita.

“Ĉar vi estas tiel bela kaj dolĉa.”

La knabineto ridetis tra siaj larmoj, venis al Doroteo kaj metis siajn maldikajn fingrojn en la dikan manon de la knabino el Kansas.

image-032

“Vi estos mia amiko – ĉu ne?” ŝi diris, petege.

“Kompreneble.”

“Kaj kiel vi nomiĝas?”

“Mi estas Doroteo; kaj ĉi tiu estas mia amiko Vilulo, kiu posedas la Amo-Magneton; kaj ĉi tiu estas Buton-Brilo – sed vi ne vidas lin kia li efektive estas ĉar la Vulporeĝo senzorge ŝanĝis lian kapon en vulpan kapon. Sed la reala Buton-Brilo estas belaspekta, kaj mi esperas iam reŝanĝigi lin al lia natura formo.”

La Filino de la Ĉielarko kapjesis gaje, ĉar ŝi ne plu timis siajn novajn kunulojn.

“Sed kiu estas tiu?” ŝi demandis, indikante Toton, kiu sidis antaŭ ŝi svingante sian voston plej amikeme kaj admirante la belan knabinon per siaj brilaj okuloj.

“Ĉu ankaŭ tiu estas sorĉita persono?”

“Ho ne, Poli – mi rajtas nomi vin Poli, ĉu ne? Via plena nomo estas ege malfacila.”

“Nomu min Poli se vi deziras, Doroteo.”

“Nu, Poli, Toto estas nur hundo; sed li havas pli da prudento ol Buton-Brilo, efektive; kaj mi multe amas lin.”

“Ankaŭ mi,” diris Polikromo, klinante sin gracie por karesi la kapon de Toto.

“Sed kiel la Filino de la Ĉielarko venis sur ĉi tiun vojon kaj perdiĝis?” demandis la vilulo, kiu aŭskultadis mirante ĉion.

“Nu, mia patro etendis sian ĉielarkon ĉi tien hodiaŭ matene, tiel ke unu ĝia fino tuŝis ĉi tiun vojon,” estis la respondo; “kaj mi dancadis sur la belaj radioj, kion mi amas, kaj mi tute ne rimarkis ke mi tro transiras la kurbiĝon en la cirklo. Subite mi ekglitis, kaj mi glitis pli kaj pli rapide ĝis fine mi falis sur la teron, ĉe la ekstremo. Ĝuste tiam mia patro relevis la ĉielarkon, tute sen rimarki min, kaj kvankam mi penis preni ĝian finon kaj teni ĝin firme, ĝi plene degelis kaj mi trovis min sola kaj senhelpa sur la malvarma malmola tero!”

“Ne ŝajnas malvarme al mi, Poli,” diris Doroteo; “sed eble vi ne estas varme vestita.”

“Mi tiel kutimiĝis loĝi apud la suno,” respondis la Filino de la Ĉielarko, “ke unue mi timis frostiĝi ĉi tie. Sed mia danco iomete varmigis min, kaj nun mi demandas al mi kiel mi iam povos reiri hejmen.”

“Ĉu via patro ne sentos vian foreston kaj serĉos vin, kaj mallevos novan ĉielarkon por vi?”

image-033

“Eble jes; sed li estas tre okupata ĝuste nun ĉar pluvas en tiom da partoj de la mondo dum ĉi tiu sezono, kaj li devas meti sian ĉielarkon tre multloke. Kion vi konsilas al mi, Doroteo?”

“Venu kun ni,” estis la respondo. “Mi penos trovi la vojon al la Smeralda Urbo, kiu estas en la fea Lando Oz. La Smeraldan Urbon regas amikino mia, la Princino Ozma, kaj se ni sukcesos atingi tien mi certas ke ŝi scipovos resendi vin al via patro.”

“Ĉu vi vere kredas tion?” demandis Polikromo, maltrankvile.

“Mi estas tre certa.”

“Do mi iros kun vi,” diris la knabineto; “ĉar marŝado varmigos min, kaj paĉjo povos trovi min en unu parto de la mondo tiel facile kiel en alia loko – se li havos sufiĉan tempon por serĉi min.”

“Do venu,” diris la vilulo, gaje; kaj ili rekomencis marŝi. Poli marŝis apud Doroteo post nelonge, tenante manon de sia nova amikino kvazaŭ timante delasi ĝin; sed ŝia naturo ŝajnis leĝera kaj flugema kiel ŝia lanuga robo, ĉar subite ŝi ekkuris antaŭen kaj ĉirkaŭturnadis sin laŭ kapturna danco. Poste ŝi repaŝis al ili kun scintilantaj okuloj kaj ridetantaj vangoj, regajninte sian kutiman feliĉan humoron kaj forgesinte ĉian maltrankvilon pri sia perdiĝo.

Ili trovis ŝin ĉarma kunulo, kaj ŝiaj dancado kaj ridado – ĉar kelkfoje ŝi ridis kiel la sonado de arĝenta sonorilo – multe gajigis ilian veturon kaj kontentigis ilin.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.