La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA VOJO AL OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

14. Tiktoko kaj Vilĉinj

ILI ankoraŭ ne longe marŝis trans la florkovritan kamparon kiam ili atingis belan vojon kiu kondukas nordokcidenten kaj kurbiĝas gracie inter la belaj flavaj montetoj.

“Tiu vojo,” diris Doroteo, “sendube estas laŭ la direkto de la Smeralda Urbo. Ni do sekvu la vojon ĝis ni renkontos iun aŭ atingos domon.”

La suno baldaŭ sekigis la maristajn vestojn de Buton-Brilo kaj la vilajn vestojn de la vilulo, kaj ili tiom plezuroplenis pro la reakiro de siaj naturaj kapoj ke al ili tute ne ĝenis la nelonga malkomforto de malsekiĝo.

“Estas bone denove povi fajfadi,” komentis la vilulo, “ĉar tiuj azenaj lipoj estis tiom dikaj ke mi tute ne povis fajfi eĉ unu noton per ili.” Li sonigis melodion tiom gaje kiom povus birdo.

“Vi ankaŭ aspektos pli natura ĉe la naskiĝtaga festo,” diris Doroteo, feliĉa ĉar ŝiaj amikoj estas feliĉaj.

Polikromo dancadis antaŭen laŭ sia kutima vigla maniero, turnadante sin gaje laŭ la glata, ebena vojo, ĝis ŝi forpasis el ilia vidpovo pro la kurbiĝo de unu el la montetoj. Subite ili aŭdis ŝin krieti “Ho!” kaj ŝi reaperis, kurante al ili plenrapide.

“Kio estas, Poli?” demandis Doroteo, perplekse.

Ne necesis ke la Filino de la Ĉielarko respondu, ĉar ĉirkaŭirante la kurbiĝon de la vojo venis malrapide iliadirekten komikaspekta ronda viro el polurita kupro, brilante scintile en la sunlumo. Sidanta sur ŝultro de la kuprulo estis flava kokino, kun lanugaj plumoj kaj perla ĉeno ĉirkaŭ sia gorĝo.

“Ho, Tiktoko!” kriis Doroteo, antaŭen kurante. Kiam ŝi atingis lin la kuprulo levis la knabineton per siaj kupraj brakoj kaj kisis ŝian vangon per siaj kupraj lipoj.

“Ho, Vilĉinjo!” kriis Doroteo, ĝojavoĉe, kaj la flava kokino flugis en ŝiajn brakojn, por esti laŭvice ĉirkaŭbrakumata kaj karesata.

La aliaj scivoleme premis sin ĉirkaŭ la grupon, kaj la knabino diris al ili:

“Jen Tiktoko kaj Vilĉinjo; kaj ho! mi ĝojegas revidi ilin.”

“Bon-ven-on al Oz,” diris la kuprulo, per monotona voĉo.

image-078

Doroteo sidiĝis jam tie en la vojo, kun la flava kokino en siaj brakoj, kaj komencis karesi la dorson de Vilĉinjo. Diris la kokino:

“Doroteo, kara, mi havas bonegan informon por vi.”

“Diru tuj, Vilĉinjo!” diris la knabino.

Ĝuste tiam Toto, kiu grumbladis al si, malplezure ekbojetis kaj flugis kontraŭ la flavan kokino, kiu hirtigis siajn plumojn kaj tiom kolere kriis ke ŝi tremigis Doroteon.

“Ĉesu, Toto! Ĉesu jam nun!” ŝi ordonis. “Ĉu vi ne vidas ke Vilĉinjo estas amiko mia?” Malgraŭ ŝia averto, se ŝi ne kaptus Toton rapide per la kolo la hundeto damaĝus la flavan kokinon, kaj eĉ nun li plu baraktadis sovaĝe por eskapi de la firma teno de Doroteo. Ŝi frapis liajn orelojn unu-du-foje kaj ordonis ke li bone kondutu, kaj la flava kokino reflugis sur la ŝultron de Toto, kie ŝi estis sekura.

“Kia brutaĉo!” muĝetis Vilĉinjo, kolere gapante la hundeton.

“Toto ne ’stas brutaĉo,” respondis Doroteo; “sed ĉehejme Onklo Henriko devas vipi lin kelkfoje pro kokinĉasado. Nu, atentu Toto,” ŝi pludiris, etendante fingron kaj parolante severe al li, “komprenu ke Vilĉinjo estas unu el miaj plej amataj amikoj, kaj devas esti ne damaĝita – nek nun nek iam ajn.”

Toto svingis sian voston kvazaŭ kompreninte.

“La mizerulo ne povas paroli,” diris Vilĉinjo, malestime.

“Jes, li ja povas,” respondis Doroteo; “li parolas per sia vosto, kaj mi scias ĉion diratan de li. Se vi povus svingi vian voston, Vilĉinjo, vi ne bezonus paroli per vortoj.”

“Absurde!” diris Vilĉinjo.

“Tute ne absurde. Ĝuste nun Toto diras ke li bedaŭras kaj ke li penos ami vin pro mi. Ĉu ne, Toto?”

“Vuf!” diris Toto, resvingante sian voston.

“Sed mi havas bonegan informon por vi, Doroteo,” kriis la flava kokino; mi – ”

“Atendu minuton, kara,” interrompis la knabineto; “mi devas unue interkonigi vin ĉiujn. Tiel decas, Vilĉinjo. Ĉi tiu,” ŝi diris, turnante sin al siaj kunveturantoj, “estas S-ro Tiktoko, kiu funkcias per mekanismo, ĉar oni streĉas liajn pensojn, kaj lian parolon, kaj lia agadon – samkiel horloĝrisortojn.”

“Ĉu ĉiujn kune?” demandis la vilulo.

“Ne; ĉiun aparte. Sed li funkcias tre bele, kaj Tiktoko estis bona amiko por mi, iam, kaj savis mian vivon – kaj ankaŭ la vivon de Vilĉinjo.”

“Ĉu li vivas?” demandis Buton-Brilo, intense gapante la kuprulon.

“Ho, ne, sed pro sia mekanismo li estas same bone kiel viva.” Ŝi turnis sin al la kuprulo kaj diris ĝentile: “Sro Tiktoko, jen miaj novaj amikoj: la vilulo, kaj Poli Filino de la Ĉielarko, kaj Buton-Brilo, kaj Toto. Tamen Toto ne estas nova amiko, ĉar li jam antaŭe venis al Oz.”

La kuprulo profunde riverencis, deprenante sian kupran ĉapelon samtempe.

“Al mi mul-te pla-ĉas ren-kon-ti la a-mi-ko-j-n de Do-r-r-r-r – ” Subite li ekĉesis.

“Ho, verŝajne necesas streĉi lian parolon!” diris la knabineto, kurante malantaŭ la kuprulon por preni la ŝlosilon de la hoko sur lia dorso. Ŝi streĉis risorton en loko sub lia dekstra brako kaj li pludiris:

“Par-do-nu mi-n pri mi-a mal-stre-ĉi-ĝo. Mi in-tencis di-ri ke al mi pla-ĉas ren-kon-ti la a-mi-ko-j-n de Do-ro-te-o, ki-uj de-vos es-ti mi-aj a-mi-koj.” La vortoj estis iom malglataj, sed klare kompreneblaj.

“Kaj ĉi tiu estas Vilĉinjo,” daŭrigis Doroteo, konigante la flavan kokinon, kaj ĉiuj laŭvice klinis sin al ŝi.

“Mi havas bonegan informon,” diris la kokino, turnante sian kapon tiel ke unu brilanta okulo plenforte rigardis Doroteon.

“Kio estas, kara?” demandis la knabino.

“Mi kovis dek el la plej belaj kokidoj kiujn iam vi vidis.”

“Ho, bele! Kaj kie ili estas, Vilĉinjo?”

“Mi lasis ilin ĉehejme. Sed ili estas tre belaj, mi certigas al vi, kaj ĉiuj estas ege lertaj. Mi nomis ilin Doroteo.”

“Kiun el ili?” demandis la knabino.

“Ĉiujn,” respondis Vilĉinjo.

“Kurioze. Kial vi donis la saman nomon al ĉiuj?”

“Estis tre malfacile distingi ilin,” klarigis la kokino.

“Nun, kiam mi vokas ‘Doroteo,’ ili ĉiuj kune kuras al mi; estas multe pli facile, vere, ol doni apartan nomon al ĉiu el ili.”

“Mi ege volas vidi ilin, Vilĉinjo,” diris Doroteo fervore. “Sed diru al mi, miaj amikoj, kiel okazis ke vi estas ĉi tie, en la Lando de la Palpbrumoj, la unuaj renkontintaj nin?”

“Mi in-for-mos vi-n,” respondis Tiktoko, per sia monotona voĉo, ĉar ĉiuj sonoj en liaj vortoj estis samnivelaj – “Prin-ci-no Oz-ma vi-dis vi-n en si-a magi- a bil-do, kaj sci-is ke vi ve-nas ĉi ti-e-n; do ŝi sendis Vil-ĉin-jo-n kaj mi-n por bon-ve-ni-gi vi-n, ĉar ŝi ne po-vis mem ve-ni; do – fiz-i-dig-le kum-so-lut-e hiber- gob-le in-tu-zib-ik – ”

“Jadi! Kio okazas nun?” kriis Doroteo, dum la kuprulo plu babiladis tiujn senignifajn vortojn, kiujn neniu povis kompreni ĉar ili tute nenian signifon havis.

“Ne scias,” diris Buton-Brilo, kiu iom timis. Poli fordancis kaj sin turnis por rigardi la kuprulon terurite.

image-079

“Liaj pensoj ĉifoje malstreĉiĝis,” komentis Vilĉinjo neĝenite, dum ŝi sidis sur ŝultro de Tiktoko kaj ordigis siajn brilantajn plumojn. “Kiam li ne povas pensi li ne povas ĝuste paroli, ne pli ol vi mem povus. Vi devos ŝtreĉi liajn pensojn, Doroteo, alie mi devos mem fini lian rakonton.”

Doroteo ĉirkaŭkuris kaj reprenis la ŝlosilon kaj streĉis risorton de Tiktoko sub lia maldekstra brako, kaj post tio li povis denove klare paroli.

“Par-do-nu mi-n,” li diris, “sed ki-am mi-aj pen-soj mal-stre-ĉi-ĝas, mi-a pa-ro-lo ne ha-vas sig-ni-fon, ĉar vor-toj-n for-mas nur pen-sa-do. Mi in-ten-cis di-ri ke Oz-ma sen-dis ni-n por bon-ve-ni-gi vi-n kaj in-vi-ti vi-n ve-ni rek-te al la Sme-ral-da Ur-bo. Ŝi es-tis tro o-ku-pa-ta por mem ve-ni, ĉar ŝi pre-pa-ras si-a-n naskiĝ- ta-ga-n fes-to-n, ki-u es-tos gran-di-o-za a-fe-ro.”

“Mi aŭdis pri ĝi,” diris Doroteo, “kaj mi ĝojas ke ni venis ĝustatempe por ĉeesti. Ĉu estas granda distanco inter ĉi tie kaj la Smeralda Urbo?”

“Ne tre,” respondis Tiktoko, “kaj ni hav-as mul-tan tem-po-n. Ĉi-nok-te ni hal-tos ĉe la pa-la-co de la Sta-na Lig-no-ha-kis-to, kaj mor-gaŭ nok-te ni a-tingos la Sme-ral-da-n Ur-bo-n.”

“Bone!” kriis Doroteo. “Min ĝojigos revidi karan Noĉjon Hakiston. Kiel fartas lia koro?”

“Ĝi tre bone fartas,” diris Vilĉinjo; “la Stana Lignohakisto diras ke ĝi fariĝas pli mola kaj afabla ĉiutage. Li atendas en sia kastelo por bonvenigi vin, Doroteo; sed li ne povis veni kun ni ĉar oni poluras lin kiel eble plej brilige por la festo de Ozma.”

“Nu, do,” diris Doroteo,“ni pluiru, kaj ni povos paroli dum ni marŝos.”

Ili pluveturis kiel amikema grupo, ĉar Polikromo trovis ke la kuprulo estas nedanĝera kaj ne plu timis lin.

Buton-Brilo ankaŭ konsoliĝis kaj vere ekamis Tiktokon.

Li volis ke la horloĝmekanismulo malfermu sin, por ke li povu vidi la radojn rondiradi; sed tion ne povis fari Tiktoko. Buton-Brilo do volis streĉi la kuprulon, kaj Doroteo promesis ke li faros tion tuj kiam malstreĉiĝos iu parto de la mekanismo. Tio plaĉis al Buton-Brilo, kiu firme tenis kupran manon de Tiktoko dum li tretadas laŭ la vojo; Doroteo marŝadis aliflanke de sia malnova amiko kaj Vilĉinjo sidiĝis laŭvice sur lia ŝultro aŭ lia kupra ĉapelo. Poli denove ĝoje dancadis antaŭen kaj Toto kuris post ŝi, bojante pro ĝojo. La vilulo devis marŝi malantaŭe; sed ŝajne tio tute ne ĝenis lin, kaj li fajfis gaje aŭ rigardis scivoleme la belajn scenojn kiujn ili pasis.

Fine ili atingis la supron de monteto de kiu estis klare videbla la stana kastelo de Noĉjo Hakisto, ĝiaj turoj scintilis grandioze sub la radioj de la subiranta suno.

“Bela!” kriis Doroteo. “Antaŭ nun mi neniam vidis la novan domon de la Imperiestro.”

“Li konstruigis ĝin ĉar la malnova kastelo estis malseka, kaj verŝajne rustigus lian stanan korpon,” diris Vilĉinjo. “Ĉiuj tiuj turoj kaj spajroj kaj kupoloj kaj gabloj uzis multan stanon, kiel vi vidas.”

“Ĉu ĝi estas ludilo?” demandis Buton-Brilo, admire.

“Ne, kara,” respondis Doroteo, “ĝi estas multe pli bona ol tio. Ĝi estas la feloĝejo de feprinco.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.