La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA VOJO AL OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

19. Oni Bonvenigas la Vilulon

LA vilulo staris en la granda halo, lia vila ĉapelo estis en liaj manoj, kaj li demandis al si kio okazos al li.

Li neniam antaŭe estis gasto en grandioza palaco; eble li neniam antaŭe estis gasto ie ajn. En la granda malvarma ekstera mondo oni ne invitis vilulojn en siajn hejmojn, kaj ĉi tiu nia vilulo dormis pli ofte en fojnejoj kaj staloj ol en komfortaj ĉambroj. Kiam la aliaj foriris de la granda halo li gapis la belege vestitajn ser vistojn de la Princino Oz kvazaŭ anticipante ke oni ordonos ke li foriru el la palaco; sed unu el ili riverencis al li tiom respektoplene kiom se li estus princo, kaj diris: “Permesu min, sinjoro, gvidi vin al viaj ĉambroj.”

La vilulo enspiris profunde kaj kuraĝiĝis.

“Bone,” li respondis; “mi pretas.”

Tra la grandan halon ili iris, supren laŭ la granda ŝtuparo dense tapiŝita per veluro, kaj post tio laŭlonge de larĝa koridoro al ĉizita pordejo. Tie la serviso paŭzis, kaj malferminte la pordon diris tre ĝentile:

image-102

“Bonvolu eniri sinjoro, kaj sentu vin ĉehejme en la ĉambroj kiujn nia Reĝa Ozma ordonis prepari por vi. Kion ajn vi vidas uzu kaj ĝuu kvazaŭ temus pri via. La Princino vespermanĝas je la sepa horo, kaj mi revenos ĉi tien sufiĉatempe por gvidi vin al al la salono, kie vi ĝuos la privilegion renkonti la belan Reganton de Oz. Ĉu vi deziras honori min, intertempe, per ia ordono?”

“Ne,” diris la vilulo; “sed mi multe dankas.”

Li eniris la ĉambron kaj fermis la pordon, kaj dum kelka tempo li staris perplekse, admirante la grandiozecon antaŭ si.

Al li estis donita unu el la plej belaj ĉambrogrupoj en la plej grandioza palaco en la mondo, kaj ne mirigas ke lia bonfortuno surprizis kaj humiligis lin ĝis li kutimiĝis al siaj ĉirkaŭaĵoj.

La meblaro estis remburita per ŝtofo el oro, sur kiu estis skarlate brodita la reĝa krono. La tapiŝo sur la marmora planko estis tiom dika kaj mola ke li ne povis aŭdi la sonon de la propraj paŝoj, kaj sur la muroj estis belegaj tapiŝoj teksitaj kun scenoj el la Lando Oz. Libroj kaj ornamaĵoj estis dismetitaj abunde, kaj laŭ la vilulo li neniam antaŭe vidis tiom da belaĵoj en unu loko. En unu angulo fluis sonetanta fontano el parfumita akvo, kaj en alia estis tablo sur kiu estis ora pleto sur kiu estis amaso da freŝe kolektitaj fruktoj, inkluzive de pluraj el la ruĝvangaj pomoj kiujn amis la vilulo.

Ĉe la alia ekstremo de tiu ĉarma ĉambro estis aperta pordejo, kaj kiam li trairis li trovis sin en ĉambro kiu enhavis pli da komfortaĵoj ol iam antaŭe imagis la vilulo. La lito estis el oro kaj inkrustita per multaj briliantoj, kaj la kovroŝtofo havis kudritajn perlo- kaj rubidesegnojn. Ĉe unu flanko de la litoĉambro estis delikata vestejĉambro, kun ŝrankoj en kiuj estis granda aro da freŝaj vestoj; kaj preter ĝi estis la banejo – granda ĉambro en kiu estis marmora lageto sufiĉe granda por naĝado, kun blankaj marmoraj ŝtupoj kondukantaj en la akvon. Ĉirkaŭ la rando de la lageto estis vicoj de altkvalitaj smeraldoj tiel grandaj kiel pordansoj, kaj la akvo en la bano estis kristale klara.

image-103
LA VILULO EKZAMENAS SIAJN NOVAJN VESTOJN

Dum kelka tempo la vilulo rigardis la tioman lukson silente, mirigite. Post tio, ĉar li estis siamaniere saĝa, li decidis utiligi sian bonan fortunon. Li deprenis siajn vilajn botojn kaj sian vilan vestaron, kaj banis sin en la lageto, plezuriĝante per la malofta ĝuo. Sekiginte sin per la molaj tukoj li eniris la vestejĉambron kaj prenis freŝajn subvestojn el la tirkestoj kaj surmetis ilin, trovante ke la dimensioj de ĉiuj perfekte taŭgas por li. Li ekzamenis la enhavon de la ŝrankoj kaj elektis elegantan vestokompleton. Mirige, ĉio estis vila, kvankam tute nova kaj bela, kaj li ĝemis kontente pro la kompreno ke li nun povos esti bele vestita tamen ankoraŭ vila. Lia jako estis el rozkolora veluro, ornamita per viloj kaj tondvostoj, per butonoj el sangoruĝaj rubioj kaj oraj viloj ĉirkaŭ la randoj. Lia veŝto estis el vila sateno delikate kremkolora, kaj lia ĝisgenua pantalono el roza veluro ornamita simile al la jako. Vilaj kremkoloraj ŝtrumpoj el silko, kaj vilaj pantalonoj el rozkolora ledo kun rubiaj bukoj, kompletigis lian kostumon, kaj kiam li estis tiel vestita la vilulo rigardis sin per alta spegulo tre admire. Sur tablo li trovis perlamotan skatolon ornamitan per delikataj arĝentaj grimpoplantoj kaj floroj el grupigitaj rubioj, kaj sur la kovrilo estis arĝenta plako sur kiu estis gravuritaj la vortoj:

image-104

La skatolo ne estis ŝlosita, do li malfermis ĝin kaj preskaŭ lin blindigis la brilado de la riĉaj juveloj en ĝi. Admirinte la belaĵojn, li elprenis fajnan oran kolhorloĝeton kun granda ĉeno, plurajn belajn fingroringojn, kaj rubian ornamaĵon pingeblan sur la bruston de lia vila ĉemizobrusto. Zorge misbrosinte sian hararon kaj sian barbon, por kiel eble plej vilaspektigi ilin, la vilulo profunde elspiris pro ĝojo kaj decidis ke li nun estas preta renkonti la Reĝan Princinon tuj kiam ŝi vokos lin. Dum li atendis li reiris al la bela salono kaj manĝis plurajn el la ruĝvangaj pomoj por pasigi la tempon.

Dume, Doroteo vestis sin per bela robo molgriza brodita per arĝento, kaj metis blu-kaj-oran vestokompleton satenan sur malgrandan Buton-Brilon, kiu pro ĝi aspektis dolĉa kiel kerubo. Sekvate de la knabo kaj de Toto – la hundo havis novan verdan rubandon ĉirkaŭ sia kolo – ŝi rapidis al la belega salono de la palaco, kie, sidante sur grandioza trono el ĉizita malakito, komforte inter ĝiaj verdaj satenaj kusenoj, estis la bela Princino Ozma, fer vore atendanta bonvenigi sian amikinon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.