La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA VOJO AL OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

4. Reĝo Dokso

ESTIS amuze rimarki la esprimon sur la vizaĝo de Reĝo Dokso dum li rigarde ekzamenis la knabon, de lia marista ĉapelo ĝis liaj larĝaj ŝuoj; kaj estis same distre rigardi Buton-Brilon gapi la Reĝon responde.

Neniu vulpo iam rigardis pli freŝan, pli belan vizaĝon de infano, kaj neniu infano antaŭe iam aŭdis vulpon paroli, nek renkontis vulpon tiel bele vestitan kaj regantan tiel grandan urbon. Mi bedaŭras diri ke neniu iam rakontis al la knabeto multajn ferakontojn; pro tio, estas facile kompreni kiom ĉi tiu stranga sperto surprizis kaj mirigis lin.

“Kiel ni plaĉas al vi?” demandis la Reĝo.

“Ne scias,” diris Buton-Brilo.

“Kompreneble ne. Ni ankoraŭ ne sufiĉe interkoniĝis,” respondis lia Moŝto. “Ĉu vi scias mian nomon?”

“Ne scias,” diris Buton-Brilo.

“Kiel vi povus scii? Nu, mi diros al vi. Mia privata nomo estas Dokso, sed oni ne rajtas nomi Reĝon per lia privata nomo; oni devas uzi oficialan nomon. Do mia oficiala nomo estas Reĝo Renard la Kvara. Renard, akcentu la ‘Ren’.”

“Kio estas ‘ren’?” demandis Buton-Brilo.

“Tre lerta!” kriis la Reĝo, turnante plaĉitan vizaĝon al siaj konsilistoj. “Ĉi tiu knabo vere estas rimarkinde inteligenta. ‘Kio estas “ren”?’ li demandas; kaj kompreneble ‘ren’ sola estas tute nenio. Jes, li estas vere tre inteligenta.”

“Tian demandon via Moŝto povus nomi vulpa (Vulgara esprimo: ruza, lerta),” diris unu el la konsilistoj, maljuna griza vulpo.

“Tia ĝi estas,” deklaris la Reĝo. Returninte sin al Buton-Brilo li demandis:

“Mi diris al vi mian nomon, do kiel vi nomas min?”

“Reĝo Dokso,” diris la knabo.

“Kial?”

“Ĉar ‘ren’ estas tute nenio,” estis la respondo.

“Bone! Vere bonege! Vi certe havas brilan menson.

Ĉu vi scias kial du kaj du estas kvar?”

“Ne,” diris Buton-Brilo.

image-026

“Lerta! vere lerta. Kompreneble vi ne scias. Neniu scias la kialon; ni nur scias ke estas tiel, kaj ne povas scii kial estas tiel. Buton-Brilo, tiuj bukloj kaj bluaj okuloj ne bone konvenas al tiom da saĝeco. Ili tro junaspektigas vin, kaj kaŝas vian veran lertecon. Tial mi faros grandan komplezon por vi. Mi donos al vi la kapon de vulpo, por ke ekde nun vi aspektu egale brila kiel vi vere estas.”

Parolante la reĝo gestis per sia mano al la knabo, kaj tuj la belaj bukloj kaj freŝa ronda vizaĝo kaj grandaj bluaj okuloj malaperis, kaj anstataŭ ili la kapo de vulpo ekaperis sur la ŝultroj de Buton-Brilo – haroplena kapo kun akra nazo, pintaj oreloj, kaj akrevidaj okuletoj.

“Ho, ne faru tion!” kriis Doroteo, retirante sin de sia transformita kunulo kun ŝokita kaj ĉagrenita vizaĝo.

“Tro malfrue, kara; estas farite. Sed ankaŭ vi havos vulpan kapon se vi povos pruvi ke vi estas egale lerta kiel Buton-Brilo.”

“Mi ne volas ĝin; ĝi estas terura!” ŝi kriis; kaj aŭdinte tiun takson, Buton-Brilo komencis ploradi samkiel li ankoraŭ estus knabeto.

“Kiel vi povas nomi tiun belan kapon terura?” demandis la Reĝo. “Ĝi estas multe pli bela vizaĝo ol tiu kiun li havis antaŭe, laŭ mia opinio, kaj mia edzino diras ke mi estas tre bona juĝisto pri beleco. Ne ploru, malgranda vulpoknabo. Ridu kaj fieru, ĉar vi estas tiel alte favorita. Kiel plaĉas al vi la nova kapo, Buton-Brilo?”

“N-n-ne s-s-s-scias!” ploris la infano.

“Bonvolu, bonvolu reŝanĝi lin, via Moŝto!” petegis Doroteo.

Reĝo Renard IV kapneis.

“Mi ne povas,” li diris; “mi ne kapablas, eĉ se mi volus. Ne, Buton-Brilo devos porti sian vulpokapon, kaj li nepre amos ĝin elkore tuj kiam li kutimiĝos al ĝi.”

Kaj la vilulo kaj Doroteo aspektis malfeliĉaj kaj maltrankvilaj, ĉar ili lamentis ke tia misfortuno trafis ilian kunuleton. Toto bojis je la vulpoknabo unu-dufoje, ne komprenante ke estas lia antaŭa amiko nun portanta bestokapon; sed Doroteo punfrapis la hundon kaj ĉesigis la bojadon. Rilate al la vulpoj, ili ĉiuj ŝajnis opinii la novan kapon de Buton-Brilo tre belaspekta kaj ke ilia Reĝo donis grandan honoron al tiu fremduleto.

Estis amuze vidi la knabon etendi sian manon por palpi siajn akran nazon kaj larĝan buŝon, kaj denove plori pro malĝojo. Li skuis siajn orelojn komike kaj larmoj estis en liaj malgrandaj nigraj okuloj. Sed Doroteo ankoraŭ ne povis ridi pro sia amiko, ĉar ŝi sentis bedaŭron.

Ĝuste tiam tri vulpoprincinetoj, filinoj de la Reĝo, eniris la ĉambron, kaj vidante Buton-Brilon unu krietis: “Kiel bela!” kaj la dua krietis ĝoje: “Kiel dolĉa!” kaj la tria princino kunfrapis siajn manojn pro plezuro kaj diris, “Kiel belega!”

Buton-Brilo ĉesis plori kaj demandis timide:

“Ĉu?”

“En la tuta mondo ne estas alia vizaĝo tiel bela,” deklaris la plej granda vulpoprincino.

“Nepre loĝu kun ni ĉiam, kaj estu nia frato,” diris la dua.

“Ni ĉiuj elkore amos vin,” la tria diris.

Tiu laŭdado multe konsolis la knabon, kaj li ĉirkaŭ-rigardis kaj penis rideti. Estis kompatiga peno, ĉar la vulpovizaĝo estis nova kaj rigida, kaj Doroteo opiniis lian mienon pli stulta ol antaŭ la transformiĝo.

“Mi opinias ke ni devus foriri nun,” diris la vilulo, maltrankvile, ĉar li ne sciis kion nun la Reĝo kaprice decidos fari.

“Ne jam foriru de ni, mi petegas vin,” petis Reĝo Renard. “Mi intencas plurajn tagojn da festenado kaj gajeco, honore al via vizito.”

“Faru tion post nia foriro, ĉar ni ne povas atendi,” diris Doroteo, decideme. Sed vidante ke tio malplaĉas al la Reĝo, ŝi pludiris: “Se mi instigos Ozman inviti vin al sia festo mi devos trovi ŝin kiel eble plej baldaŭ, sciu.”

Malgraŭ la beleco de Vulpio kaj la belegaj vestoj de ĝiaj loĝantoj, kaj la knabino kaj la vilulo sentis sin ne tute sekuraj tie, kaj volonte adiaŭus ĝin.

“Sed nun estas vespere,” la Reĝo memorigis ilin, “kaj vi tial nepre devos resti kun ni ĝis la mateno. Tial mi invitas vin kiel gastojn ĉe la vespermanĝo, kaj ĉe la teatro post tio kaj vi sidu en la reĝa loĝio. Morgaŭ matene, se vi vere insistas pri tio, vi povos rekomenci vian veturon.”

image-027

Ili konsentis pri tio, kaj kelkaj el la vulposervistoj kondukis ilin al aro da belaj ĉambroj en la granda palaco.

Buton-Brilo timis resti sola, do Doroteo prenis lin en sian propran ĉambron. Dum servistina vulpo ordigis la hararon de la knabineto – kiu estis iom senorda – kaj metis kelkajn brilantajn freŝajn rubandojn en ĝin, alia servistina vulpo kombis la harojn sur la vizaĝo kaj kapo de kompatinda Buton-Brilo kaj zorge brosis ĝin, ligante palruĝan banton al ĉiu el liaj pintaj oreloj. La servistinoj volis vesti la infanojn per belaj kostumoj el teksitaj plumoj, kiajn surportis ĉiuj vulpoj; sed neniu el ili konsentis pri tio.

“Maristaj vestoj kaj vulpokapo ne bone kongruas,” diris unu el la servistinoj; “ĉar neniu vulpo iam estis maristo, laŭ mia memoro.”

“Mi ne estas vulpo!” kriis Buton-Brilo.

“Ve, ne,” akordis la servistino. “Sed vi havas belan vulpokapon sur viaj maldikaj ŝultroj, kaj tio estas preskaŭ same bona kiel esti vulpo.”

La knabo, memorigite pri sia misfortuno, denove komencis plori. Doroteo karesis kaj konsolis lin kaj promesis trovi metodon redoni al li lian propran kapon.

“Se ni sukcesos atingi Ozman,” ŝi diris, “la Princino reŝanĝos vin en nur duona sekundo; do nur portu tiun vulpokapon laŭeble komforte, kara, kaj ne ĝenu vin pri ĝi. Ĝi ne estas eĉ parte tiom bela kiom via propra kapo, negrave kion diras la vulpoj; sed vi povos toleri ĝin iom pli longe, ĉu ne?”

“Ne scias,” diris Buton-Brilo, dubeme; sed li ne plu ploris post tio.

Doroteo lasis la servistinojn pingli rubandojn al ŝiaj ŝultroj, kaj post tio ili estis pretaj por la vespermanĝo de la Reĝo. Kiam ili renkontis la vilulon en la belega salono de la palaco ili trovis lin tute sama kiel antaŭe.

Li rifuzis interŝanĝi siajn vilajn vestojn por novaj, ĉar se li farus tion li ne plu estus la vilulo, li diris, kaj li eble devus rekonatiĝi kun si mem.

Li diris al Doroteo ke li brosis sian vilan hararon kaj sian barbon; sed ŝi pensis ke sendube li misbrosis ilin, ĉar ili estis egale vilaj kiel antaŭe.

Kunvenante por manĝi kun la fremduloj, la aro da vulpoj estis belege kostumitaj, kaj iliaj riĉaj vestoj malimponigis la simplan robon de Doroteo kaj la maristan veston de Buton-Brilo kaj la vilajn vestojn de la vilulo. Sed ili tre respektoplene traktis siajn gastojn kaj la Reĝa Manĝo estis vere tre bona manĝo.

Vulpoj, sciu, amas kokidaĵon kaj aliajn birdojn; do oni disdonis kokidsupon kaj rostitan meleagron kaj stufitan anason kaj frititan teatraonon kaj rostitan koturnon kaj anseran pasteĉon, kaj ĉar la kuirado estis bonega la gastoj de la Reĝo ĝuis la manĝon kaj vigle manĝis la diversaĵojn.

La grupo iris al la teatro, kie ili rigardis dramon aktoratan de vulpoj vestitaj per kostumoj el brilkoloraj plumoj. La dramo temis pri vulpidino ŝtelita de iuj fiaj lupoj kaj portita al ilia kavo; kaj kiam ili estis tuj mortigontaj ŝin por manĝi ŝin aro da vulposoldatoj almarŝis, savis la knabinon, kaj mortigis ĉiujn filupojn.

“Kiel plaĉas al vi la dramo?” la Reĝo demandis al Doroteo.

image-028

“Sufiĉe bone,” ŝi respondis. “Ĝi memorigas al mi iun el la fabloj de S-ro Ezopo.”

“Ne menciu al mi Ezopon, mi petegas!” kriis Reĝo Dokso. “Mi malamas la nomon de tiu viro. Li multe verkis pri vulpoj, sed li ĉiam kredigis ilin kruelaj kaj fiaj, kvankam ni estas mildmanieraj kaj afablaj, kiel vi trovas.”

“Sed liaj fabloj montris vin saĝaj kaj lertaj, kaj pli ruzaj ol aliaj bestoj,” diris la vilulo, penseme.

“Tiaj ni estas. Tute sendube ni scias pli ol homoj,” respondis la Reĝo, fiere. “Sed ni uzas nian saĝecon por bonfari, ne malbonfari; do tiu aĉa Ezopo ne sciis pri kio li parolas.”

Ili ne volis kontraŭdiri lin, ĉar ili sentis ke sendube li konas la naturon de vulpoj pli bone ol homo; do ili sidis senmovaj kaj rigardis la dramon, kaj Buton-Brilo tiom interesiĝis ke provizore li forgesis ke li havas vulpan kapon.

Poste ili iris al la palaco kaj dormis en molaj litoj plenigitaj per plumoj; ĉar la vulpoj kulturis multajn kortbirdojn por manĝi ilin, kaj uzis iliajn plumojn por vestoj kaj surripozo.

Doroteo volis scii kial la bestoj loĝantaj en Vulpio ne surhavas nur siajn proprajn harkovritajn haŭtojn, same kiel sovaĝaj vulpoj; kiam ŝi menciis tion al Reĝo Dokso li diris ke ili vestas sin ĉar ili estas civilizitaj.

“Sed vi naskiĝis sen vestoj,” ŝi observis, “kaj ŝajnas al mi ke vi ne bezonas ilin.”

“Ankaŭ homoj naskiĝis sen vestoj,” li respondis; “kaj ĝis ili civiliziĝis ili surhavis nur siajn naturajn haŭtojn. Sed civiliziĝi signifas vesti sin tiel elegante kaj bele kiel eble, kaj pompe montri la vestojn por ke la apuduloj enviu, kaj pro tio kaj civilizitaj vulpoj kaj civilizitaj homoj uzas la plejparton de sia tempo vestante sin.”

“Ne mi,” deklaris la vilulo.

“Estas vere,” diris la Reĝo, zorge rigardante lin: “sed eble vi ne estas civilizita.”

Post profunda dormo kaj bona dumnokta ripozo ili matenmanĝis kun la Reĝo kaj adiaŭis lian Moŝton.

“Jes, vi estis afabla al ni – kvankam ne al povra Buton-Brilo,” diris Doroteo, “kaj ni bone distris nin en Vulpio.”

“Do,” diris Reĝo Dokso, “eble vi kompleze akiros por mi inviton al la naskiĝtaga festo de Princino Ozma.”

“Mi provos,” ŝi promesis; “se mi akurate vidos sin.”

“Ĝi okazos je la dudek-unua, memoru,” li daŭrigis; “kaj se vi nur certigos ke mi estos invitita mi trovos metodon transiri la Teruran Dezerton en la mirindan Landon Oz. Mi de ĉiam volas viziti la Smeraldan Urbon, do mi estas certa ke vi bonfortune alvenis ĉi tien ĝuste kiam vi alvenis, ĉar vi estas amikino de Princino Ozma kaj povas helpi min akiri la inviton.”

“Se mi vidos Ozman mi petos ŝin inviti vin,” ŝi respondis.

La Vulporeĝo jam pretigis bonegan lunĉon por ili, kiun la vilulo puŝis en sian poŝon, kaj la vulpokapitano eskortis ilin al arkaĵo ĉe la flanko de la vilaĝo kontraŭ tiu tra kiu ili eniris. Tie ili trovis pli da soldatoj gardantaj la vojon.

“Ĉu vi timas malamikojn?” demandis Doroteo.

“Ne; ĉar ni estas atentaj kaj kapablas protekti nin,” respondis la kapitano. “Sed ĉi tiu vojo kondukas al alia vilaĝo loĝata de grandaj stultaj bestoj kiuj eble ĝenus nin se ili kredus ke ni timas ilin.”

“Kiaj bestoj ili estas?” demandis la vilulo.

La kapitano hezitis respondi. Fine li diris:

“Vi plene sciiĝos pri ili kiam vi atingos ilian urbon. Sed ne timu ilin. Buton-Brilo estas tiel mirinde lerta kaj havas nun tiel inteligentan vizaĝon ke mi certas ke li sukcesos trovi metodon protekti vin.”

Tio iom maltrankviligis Doroteon kaj la vilulon, ĉar ili ne fidis la saĝecon de la vulpo-knabo kiom ŝajne fidis lin la kapitano. Sed ĉar ilia eskorto rifuzis paroli pli pri la bestoj, ili adiaŭis lin kaj plumarŝis.

image-029


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.