La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA VOJO AL OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

18. La Smeralda Urbo

NUN alvenis la aliaj, kaj la Stana Lignohakisto salutis la Leonon kaj la Tigron elkore. Buton-Brilo kriis pro timo kiam Doroteo unue prenis lian manon kaj kondukis lin al la grandaj bestoj; sed la knabino insistis ke ili estas afablaj kaj bonaj, do la knabo sufiĉe kuraĝigis sin por karesfrapeti iliajn kapojn; post kiam ili parolis al li milde kaj li rigardis en iliajn inteligentajn okulojn lia timo plene malaperis kaj li tiom ĝojis pro la bestoj ke li volis resti proksima al ili kaj karesi ilian molan felon ĉiuminute.

Rilate al la vilulo, eble li timus se li renkontus la bestojn sola, aŭ en iu alia lando; sed tiom estis la mirindaĵoj en la Lando Oz ke li ne plu estis facile surprizebla, kaj la amikeco de Doroteo al la Leono kaj Tigro estis sufiĉa por certigi al li ke ili estas sendanĝeraj kamaradoj. Toto bojis al la Malkuraĝa Leono per ĝoja saluto, ĉar li konis la beston jam delonge kaj amis lin, kaj estis amuze vidi kiom milde la Leono levis sian gigantan piedon por karesfrapeti la kapon de Toto. La hundeto flaris la nazon de la Tigro kaj la Tigro ĝentile piedpremis kun li; do ili tute verŝajne fariĝos bonaj amikoj.

Tiktoko kaj Vilĉinjo bone konis la bestojn, do ili nur salutis ilin kaj demandis pri ilia farto kaj pri la Princino Ozma.

Nun videblis ke la Malkuraĝa Leono kaj la Malsata Tigro trenas grandiozan oran ĉaregon, al kiu ili estas jungitaj per oraj ŝnuroj. La korpo de la ĉarego estis ornamita ekstere per desegnoj el grupoj de scintilantaj smeraldoj, dum interne ĝin tegis verda kaj ora sateno, kaj la kusenoj de la seĝoj estis el verda pluŝo broditaj per oro kun krono, sub kiu estis monogramo.

“Ho, jen la reĝa ĉarego de Ozma mem!” kriis Doroteo.

“Jes,” diris la Malkuraĝa Leono; “Ozma komisiis nin renkonti vin ĉi tie, ĉar ŝi timis ke vi estos lacaj pro via longa marŝo kaj ŝi volis ke vi eniru la Urbon laŭ stilo konvena al via alta rango.”

“Kio?” kriis Poli, rigardante Doroteon scivoleme.

image-097

“Ĉu vi estas nobelino?”

“Nur en Oz,” diris la infano, “ĉar Ozma faris min Princino, sciu. Sed kiam mi estas hejme en Kansas mi estas nur kamparana knabino, kaj devas helpi buterfari kaj sekigi pladojn dum Onklino Em lavas ilin. Ĉu vi devas helpi lavi pladojn sur la ĉielarko, Poli?”

“Ne, kara,” respondis Polikromo, ridetante.

“Nu, ankaŭ mi ne bezonas labori en Oz,” diris Doroteo. “Estas iom plezure esti Princino kelkfoje, ĉu ne?”

“Doroteo kaj Polikromo kaj Buton-Brilo ĉiuj
veturos per la ĉarego,” diris la Leono. “Do eniru, karaj, kaj atentu ne damaĝi la oron kaj ne metu viajn polvokovritajn piedojn sur la brodaĵojn.”

Buton-Brilo ĝojegis veturi tirate de tiel superba paro, kaj li diris al Doroteo ke sentigas lin ke li estas aktoro en cirko. Dum la paŝoj de la bestoj proksimigis ilin al la Smeralda Urbo ĉiu riverencis respektoplene al la infanoj, kiel ankaŭ al la Stana Lignohakisto, Tiktoko, kaj la vilulo, kiu sekvis ilin.

La Flava Kokino sidigis sin sur la malantaŭo de la ĉarego, kie ŝi povis rakonti al Doroteo pli pri siaj mirindaj kokidoj dum ili veturis. Kaj tiel la granda carego fine atingis la altan muron ĉirkaŭ la Urbo, kaj haltis antaŭ la grandiozaj juvelinkrustitaj pordegoj.

Ilin malfermis gajaspekta vireto kiu havis sur siaj okuloj verdajn okulvitrojn. Doroteo konigis lin al siaj amikoj kiel la Pordo-Gardiston, kaj ili rimarkis ke granda aro da ŝlosiloj pendas sur la ora ĉeno kiu pendas ĉirkaŭ lia kolo. La ĉarego trairis la eksterajn pordegojn en belan arkohavan ĉambron konstruitan en la dika muro, kaj tra la internajn pordegojn en la stratojn de la Smeralda Urbo.

Polikromo kriis pro raviĝo pro la miriga beleco kiu renkontis ŝiajn okulojn ĉiuflanke dum ili veturis tra tiu impona Urbo senegala eĉ en Felando. Buton-Brilo nur povis diri “Jadi!” pro la mirigo de la loko; liaj okuloj estis larĝe malfermaj kaj li penis rigardi ĉiudirekten samtempe, por ke ne manku al li vidaĵo.

image-098

La vilulon vere surprizegis kion li vidis, ĉar la graciaj kaj belaj konstruaĵoj estis kovritaj per plakoj el oro kaj inkrustitaj per smeraldoj tiel grandiozaj kaj valoraj ke en ĉiu alia parto de la mondo ĉiu el ili valorus riĉegon por sia posedanto. La trotuaroj konsistis el superbaj marmoraj platoj poluritaj glate kiel vitro, kaj la randoj kiuj apartigis la trotuarojn de la larĝa strato ankaŭ estis dense inkrustitaj per grupigitaj smeraldoj. Estis multaj homoj sur tiuj trotuaroj – viroj, virinoj, kaj infanoj – ĉiuj estis vestitaj per belaj vestoj el silko aŭ sateno aŭ veluro, kun belaj juveloj. Eĉ pli bone: ĉiuj aspektis feliĉaj kaj kontentaj, ĉar iliaj vizaĝoj ridetadis kaj estis senzorgaj, kaj muziko kaj rido aŭdeblis ĉiuflanke.

“Ĉu ili tute ne laboras?” demandis la vilulo.

“Certe ili laboras,” respondis la Stana Lignohakisto; “ĉi tiu bela urbo ne estus konstruebla aŭ prizorgebla sen laboro, nek oni povus provizi la fruktojn kaj legomojn kaj aliajn manĝaĵojn al la loĝantoj. Sed neniu laboras pli ol duonon de sia tempo, kaj la popolo de Oz ĝuas sian laboron tiom kiom sian ludadon.”

“Estas bonege!” deklaris la vilulo. “Mi vere esperas ke Ozma permesos ke mi loĝu ĉi tie.”

La ĉarego, laŭirinte multajn ĉarmajn stratojn, haltis antaŭ konstruaĵo tiel vasta kaj nobla kaj eleganta ke eĉ Buton-Brilo tuj divenis ke ĝi estas la Reĝa Palaco. Ĝiajn ĝardenojn kaj ampleksajn terojn ĉirkaŭis aparta muro, ne tiom alta aŭ dika kiel la muro ĉirkaŭ la Urbo, sed pli delikate planita kaj konstruita tute el verda marmoro. La pordegoj ekmalfermiĝis kiam la ĉarego aperis antaŭ ili, kaj la Malkuraĝa Leono kaj la Malsata Tigro trotis laŭ juvelita vojo al la antaŭa pordo de la palaco kaj ekhaltis.

“Ni alvenis!” diris Doroteo gaje, kaj ŝi helpis ButonLa Vojo al Oz Brilon grimpi el la ĉarego. Polikromo leĝere elsaltis post ili, kaj ilin bonvenigis amaso da belege vestitaj servistoj kiuj malalten klinis sin dum la vizitantoj supreniris la marmorajn ŝtupojn. Ĉe ilia kapo estis bela servistineto kun malhelaj hararo kaj okuloj; ŝiaj vestoj estis tute verdaj kaj havis arĝentajn brodaĵojn. Doroteo kuris al ŝi tre evidente plezuroplene, kaj kriis:

“Ho, Ĵelea Konfitaĵ! Kiom plaĉas al mi revidi vin. Kie estas Ozma?”

“En sia ĉambro, Moŝto,” respondis la servistineto modeste, ĉar ŝi estis la plej amata servistino de Ozma.

“Ŝi volas ke vi iru al ŝi tuj kiam vi ripozis kaj ŝanĝis vian robon, Princino Doroteo. Kaj vi kaj viaj amikoj devos manĝi kun ŝi ĉivespere.”

“Kiam estos ŝia naskiĝtago, Ĵelea?” demandis la knabino.

“Postmorgaŭ, Moŝto.”

“Kaj kie estas la Birdotimigilo?”

“Li iris en la Manĝtulan Landon por akiri iom da freŝa pajlo por replenigi sin, honore al la festo de Ozma,” respondis la servistino. “Li revenos al la Smeralda Urbo morgaŭ, laŭ lia diro.”

Nun jam alvenis Tiktoko, la Stana Lignohakisto, kaj la vilulo kaj la ĉarego ĉirkaŭiris malantaŭ la palacon, Vilĉinjo akompanis la Leonon kaj Tigron por revidi siajn idojn post sia foresto. Sed Toto restis proksime al Doroteo.

image-099
“HO, ĴELEA KONFITAĴ! KIOM PLAĈAS AL MI REVIDI VIN”

“Bonvolu enveni,” diris Ĵelea Konfitaĵ; “estos nia plezuriga devo eskorti vin ĉiujn al la ĉambroj preparitaj por vi.”

La vilulo hezitis. Antaŭ tiam Doroteo neniam rimarkis ian honton lian pri lia vila aspekto, sed nun, ĉirkaŭate de tiom da grandiozo kaj belego, la vilulo sentis sin triste misloka.

Doroteo certigis al li ke ĉiuj ŝiaj amikoj estas bonvenaj en la palaco de Ozma, do li zorge senpolvigis siajn vilajn ŝuojn per sia vila poŝtuko kaj eniris la grandan halon sekvante la aliajn.

image-100

Tiktoko loĝis en la Reĝa Palaco kaj la Stana Lignohakisto ĉiam loĝis en sama ĉambro kiam ajn li vizitis Ozman, do tiuj du tuj iris senpolvigi siajn brilantajn korpojn de la veturpolvo. Doroteo ankaŭ havis belan grupon da ĉambroj kiujn ŝi ĉiam enloĝis kiam ŝi estis en la Smeralda Urbo; sed pluraj servistoj ĝentile marŝis antaŭ ŝi por gvidi ŝin, kvankam ŝi estis tute certa ke ŝi povos trovi la ĉambrojn per si mem.

Ŝi kunprenis Buton-Brilon, ĉar li ŝajnis tro malgranda por esti sola en tiel granda palaco; sed Ĵelea Konfitaĵ mem gvidis la belan Filinon de la Ĉielarko al ŝia ĉambraro, ĉar estis facile vidi ke Polikromo kutimas al grandiozaj palacoj kaj tial rajtas specialan atenton.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.