La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA VOJO AL OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

AL MIAJ LEGANTOJ

Nu, karuloj, jen kion vi petis: nova “Oz-Libro” pri la strangaj aventuroj de Doroteo. Toto estas en ĉi tiu rakonto, ĉar vi volis ke li estu tie, kaj ankaŭ multaj aliaj kiujn vi rekonos estas en la rakonto.

Efektive, mi konsideris kiel eble plej zorge la dezirojn de miaj malgrandaj korespondantoj, kaj se la rakonto ne estas precize kia vi mem verkus ĝin, memoru ke rakonto devas esti rakonto antaŭ ol ĝi estas skribita, kaj la verkisto ne povas multe ŝanĝi ĝin sen damaĝi ĝin.

En la antaŭparolo de “Doroteo kaj la Sorĉisto en Oz” mi diris ke mi deziras verki kelkajn rakontojn kiuj ne estas “Oz”-rakontoj, ĉar mi opiniis ke mi jam verkis tute sufiĉe pri Oz; sed de post la publikiĝo de tiu volumo min inundas leteroj de infanoj petegantaj min “verki pli pri Doroteo”, kaj “pli pri Oz”, kaj ĉar mi verkas nur por plaĉi al la infanoj mi penos respekti iliajn dezirojn.

Estas kelkaj novuloj en ĉi tiu libro kiujn certe vi ekamos. Mi mem tre amas la vilulon, kaj mi kredas ke ankaŭ vi amos lin. Kaj Polikromo – la Filino de la Ĉielarko – kaj stulta malgranda Buton-Brilo ŝajne alportis novan ĝojon en ĉi tiujn Oz-rakontojn, kaj mi ĝojas ĉar mi trovis ilin. Tamen mi fervore volas ke vi skribu kaj diru al mi ĉu ankaŭ al vi ili plaĉas.

Post kiam mi verkis ĉi tiun libron mi ricevis tre rimarkindajn informojn el la Lando Oz, kiuj multe surprizis min. Mi kredas ke ili ankaŭ vin surprizos, karuloj, kiam vi aŭdos ilin. Sed tiu rakonto estas tiel longa kaj ekscita ke necesas ke ĝi atendu por aperi en nova libro – kaj eble tiu libro estos la lasta rakonto iam rakontota pri la Lando Oz.

L. FRANK BAUM

Coronado, 1909

image-010


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.