La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA VOJO AL OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

9. Frontante la Turnlojn

LA lando nun estis malpli bela. Antaŭ la veturantoj aperis rokoplena ebenaĵo kovrita de montetoj sur kiuj kreskis nenio verda. Ili ankaŭ proksimiĝis kelkajn nealtajn montojn, kaj la vojo, kiu antaŭe estis glata kaj sur kiu estis plaĉe marŝi, fariĝis malglata kaj neebena.

La piedetoj de Buton-Brilo stumblis pli ol unufoje, kaj Polikromo ĉesis dancadi ĉar la marŝado nun estis tiel malfacila ke tute ne estis malfacile por ŝi resti varma.

Posttagmeziĝis, sed estis tute nenio por ilia lunĉo escepte de du pomoj kiujn prenis la vilulo de la matenmanĝa tablo. Li dividis ilin en kvar pecojn kaj donis porcion al ĉiu el siaj kamaradoj. Doroteo kaj Buton-Brilo ĝoje prenis siajn; sed Polin kontentigis mordeto, kaj al Toto ne plaĉis pomoj.

“Ĉu vi scias?” demandis la Filino de la Ĉielarko, “ĉu ĉi tiu estas la ĝusta vojo al la Smeralda Urbo?”

“Mi ne scias,” respondis Doroteo; “sed ĝi estas la sola vojo en ĉi tiu parto de la lando, do kial ni ne sekvu ĝin ĝis la fino?”

“Laŭaspekte ĝi eble finiĝos tre baldaŭ,” komentis la vilulo; “kaj kion ni faru se tio okazos?”

“Ne scias,” diris Buton-Brilo.

“Se mi havus mian Magian Zonon,” respondis Doroteo penseme, “ĝi multe utilus al ni ĝuste nun.”

“Kio estas via Magia Zono?” demandis Polikromo.

“Io kion mi kaptis foje de la Reĝo de la Knomoj, kaj ĝi povas fari preskaŭ ĉion ajn mirindan. Sed mi lasis ĝin kun Ozma, sciu; ĉar magio ne funkcias en Kansas, sed nur en felandoj.”

“Ĉu ni estas en felando?” demandis Buton-Brilo.

“Vi devus sciu,” diris la knabineto, serioze. “Se ni ne estus en felando, vi ne povus havi vulpan kapon kaj la vilulo ne povus havi azenkapon, kaj la Filino de la Ĉielarko estus nevidebla.”

“Kio estas tio?” demandis la knabo.

“Ŝajne vi nenion scias, Buton-Brilo. Nevidebla estas kion oni ne povas vidi.”

image-051

“Do Toto estas nevidebla,” deklaris la knabo, kaj Doroteo trovis ke li pravas. Toto malaperis, sed ili povis aŭdi lin bojadi vigle inter la amasoj da grizaj rokoj antaŭ ili.

Ili antaŭeniris iom pli rapide por vidi pro kio la hundo bojas, kaj trovis sidanta sur la pinto de roko apud la vojo kuriozan ulon. Ĝi havis la formon de homo, mezgranda kaj iom nedika kaj gracia; sed dum ĝi sidis silente kaj senmove sur la pinto ili povis vidi ke ĝia vizaĝo estas inke nigra, kaj ĝi surhavas nigraŝtofan kostumon similan al subvesto kaj tre striktan sur la haŭto. Ankaŭ ĝiaj manoj estis nigraj, kaj ĝiaj piedfingroj turniĝis malsupren, kiel de birdo.

La ulo estis tute nigra, escepte de la hararo, kiu estis fajna kaj flava, mallonga antaŭe sur la nigra fronto kaj tre mallonga flanke. La okuloj, firme fiksitaj sur la bojantan hundon, estis malgrandaj kaj scintilaj kaj aspektis la okuloj de mustelo.

“Jadi, kio estas tio?” demandis Doroteo, nelaŭte, dum la malgranda grupo de veturantoj staris rigardante la kuriozulon.

“Ne scias,” diris Buton-Brilo.

La ulo eksaltis kaj duone turnis sin, sidante samloke sed kun la alia flanko de sia korpo frontanta ilin. Anstataŭ nigra ĝi nun estis pure blanka, kun vizaĝo simila al tiu de klaŭno en cirko kaj kun hararo brile purpura. La ulo povis fleksi sin ambaŭdirekten, kaj ĝiaj blankaj piedfingroj nun turniĝis sammaniere kiel la nigraj sur la alia flanko.

“Ĝi havas vizaĝon kaj antaŭe kaj dorse,” flustris Doroteo, mirante; “sed tute ne estas dorso, nur du antaŭoj.”

Plene turninte sin, la ulo sidis senmove kiel antaŭe, dum Toto des pli laŭte bojis je la blankulo ol antaŭe je la nigrulo.

“Foje,” diris la vilulo, “mi havis saltpupon tian, kun du vizaĝoj.”

image-052

“Ĉu ĝi vivis?” demandis Buton-Brilo.

“Ne,” respondis la vilulo; “ĝi funkciis per ŝnuroj, kaj estis el ligno.”

“Ĉu eble ankaŭ ĉi tiu funkcias per ŝnuroj?” diris Doroteo; sed Polikromo kriis “Rigardu!” ĉar alia ulo tute simila al la unua subite aperis sidante sur alia roko, kun sia nigra flanko frontanta ilin. Ambaŭ turnis siajn kapojn kaj montris nigran vizaĝon sur la blanka flanko de unu kaj blankan vizaĝon sur la nigra flanko de la alia.

“Tre kurioze,” diris Polikromo; “kaj kiel lozaj ŝajnas esti iliaj kapoj! Ĉu ili amikemas al ni, laŭ via supozo?”

“Ne povas scii, Poli,” respondis Doroteo. “Ni demandu al ili.”

La uloj turnis sin unue unudirekten kaj poste alidirekten, montrante vice nigron aŭ blankon; kaj nun alia kolegis ilin, aperinte sur alia roko. Niaj amikoj atingis malgrandan kavan parton en la montetoj, kaj la lokon kie ili nun staris ĉirkaŭis neregulaj rokpintoj, escepte de kie la vojo trairis.

“Nun ili estas kvar,” diris la vilulo.

“Kvin,” deklaris Polikromo.

“Ses,” diris Doroteo.

“Multegaj!” kriis Buton-Brilo; kaj tiel estis – granda vico de la duflankaj nigraj kaj blankaj uloj sidantaj tute ĉirkaŭe sur la rokoj.

Toto ĉesis bojadi kaj kuris inter la piedojn de Doroteo, kie li ekkaŭris kvazaŭ timante. La uloj ne aspektis plaĉaj aŭ amikemaj, certe, kaj la azena vizaĝo de la vilulo vere tre soleniĝis.

“Demandu kiuj ili estas, kaj kion ili volas,” flustris Doroteo; do la vilulo vokis laŭtavoĉe:

“Kiuj vi estas?”

“Turnloj!” ili kriis koruse, iliaj voĉoj estis akraj kaj orelŝiraj.

“Kion vi volas?” vokis la vilulo.

“Vin!” ili kriis, indikante la grupon per siaj maldikaj fingroj; kaj ili ĉiuj turnis sin, tiel ke ili estis blankaj, kaj poste ili ĉiuj returnis sin, tiel ke ili estis tute nigraj.

“Sed por kio vi volas nin?” demandis la vilulo, maltrankvile.

image-053
“VIN!” ILI KRIIS

“Supo!” ili ĉiuj kriis, kvazaŭ per unu voĉo.

“Jadi!” diris Doroteo, tremante iom; “la Turnloj estas nepre kanibaloj.”

“Ne volas esti supo,” protestis Buton-Brilo, komencante plori.

“Ĉit, kara,” diris la knabineto, penante konsoli lin; “neniu el ni volas esti supo. Sed ne maltrankviliĝu; la vilulo defendos nin.”

“Ĉu?” demandis Polikromo, al kiu tute ne plaĉis la Turnloj, kaj kroĉis sin al Doroteo.

“Mi provos,” promesis la vilulo; sed li aspektis malfeliĉa.

Hazarde li ekpalpis la Amomagneton en sia poŝo, kaj li diris al la uloj, pli certe:

“Ĉu vi amas min?”

“Jes!” ili kriis, tute kune.

“Do vi devas ne damaĝi min, aŭ miajn amikojn,” diris la vilulo, firme.

“Ni amas vin en supo!” ili kriis, kaj tuje turnis siajn blankajn flankojn antaŭen.

“Aĉe!” diris Doroteo. “Nun, Vilulo, vi estas tro amata.”

“Ne volas esti supo!” plorkriis Buton-Brilo denove; kaj Toto komencis plendi malgaje, kvazaŭ ankaŭ li ne volas esti en supo.

“La sola fareblo,” diris la vilulo al siaj amikoj, nelaŭtatone, “estas eliri ĉi tiun poŝon en la rokoj tuj kiam eble, kaj postlasi la Turnlojn. Sekvu min, karuloj, kaj ne atentu kion ili faros aŭ diros.”

Dirinte tion li komencis marŝi sur la vojo cele la aperturon en la rokoj antaŭ si, kaj la aliaj tenis sin proksimaj malantaŭ li. Sed la Turnloj grupiĝis antaŭ ili, kvazaŭ por bari ilin, do la vilulo klinis sin kaj prenis lozan ŝtonon, kiun li ĵetis je la uloj por fortimigi ilin de la vojo.

Je tio la Turnloj ekhurlis. Du el ili prenis siajn kapojn de siaj ŝultroj kaj ĵetis ilin kontraŭ la vilulon tiom forte ke li ekfalis, multe mirante. La duo nun antaŭenkuris per grandaj saltoj, rekaptis siajn kapojn, resurmetis ilin, kaj post tio ili resaltis al siaj pozicioj sur la rokoj.

image-054


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.