La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA VOJO AL OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

21. Doroteo Akceptas la Gastojn

LA sekvan matenon oni portis la matenmanĝon de Doroteo al ŝi en ŝia propra bela salono, kaj ŝi sendis inviton al Poli kaj la vilulo ke ili matenmanĝu kun ŝi kaj Buton-Brilo. Ili venis volonte, kaj Toto ankaŭ matenmanĝis kun ili, tiel ke la grupeto kiu kunveturis al Oz denove rekuniĝis.

Antaŭ ol ili finis sian manĝon ili aŭdis el for la sonon de multaj trumpetoj, kaj la sonon de latunbando ludanta militistan muzikon; do ili ĉiuj eliris sur la balkonon. Ĝi estis en la antaŭo de la palaco kaj de ĝi eblis rigardi la stratojn de la Urbo, ĉar ĝi estis pli alta ol la muro kiu enfermis la palackomplekson. Ili vidis proksimiĝi laŭ la strato bandon de muzikistoj, ludantaj kiel eble plej forte kaj laŭte, dum la popolo de la Smeralda Urbo staris amase sur la trotuaroj kaj hurais tiel fervore ke ili preskaŭ dronigis la bruon de la tamburoj kaj kornoj.

image-112

Doroteo rigardis por vidi pri kio ili huraas, kaj trovis ke malantaŭ la bando estas la fama Birdotimigilo, rajdanta fiere sur la dorso de ligna Seg-Ĉevalo kiu dancas laŭ la strato preskaŭ tiel gracie kiel se ĝi konsistus el karno. Ĝiaj piedoj, pli ĝuste la finaĵoj de ĝiaj lignaj kruroj, estis ŝuumitaj per platoj el solida oro, kaj la selo rimenita al la ligna korpo estis riĉe brodita kaj scintilis pro juveloj.

Atingante la palacon la Birdotimigo suprenrigardis
kaj vidis Doroteon, kaj tuj li skuis sian pintan ĉapelon al ŝi salute. Li rajdis al la antaŭpordo kaj deĉevaliĝis, kaj la bando ĉesis ludadi kaj foriris kaj la amasoj da homoj reiris al siaj loĝejoj.

Jam antaŭ ol Doroteo kaj ŝiaj amikoj reeniris ŝian ĉambron tie enestis la Birdotimigilo, kaj li forte ĉirkaŭbrakumis la knabinon kaj manpremis kun la aliaj per siaj propraj dispremeblaj manoj, kiuj konsistis el blankaj gantoj plenigitaj per pajlo.

La vilulo, Buton-Brilo, kaj Polikromo gapegis tiun famulon, kiun oni agnoskis la plej populara kaj amata viro en la tuta Lando Oz.

“Nu, via vizaĝo estas freŝe farbita!” kriis Doroteo, post la fino de la unuaj salutoj.

“Mi instigis la Manĝtulan kultiviston kiu unue faris min iom refreŝigi ĝin,” respondis la Birdotimigilo afable.

“Mia koloro iom griziĝis kaj fadis, sciu, kaj la farbo disiĝis de unu ekstremo de mia buŝo, tiel ke mi ne povis ĝuste paroli. Nun mi sentas min normala, kaj mi povas diri sen malmodesteco ke mia korpo estas plenigita per la plej bela avenpajlo en la tuta Oz.” Li puŝis sian bruston. “Ĉu vi aŭdas min kruki?” li demandis.

“Jes,” diris Doroteo; “tre bele sonas.”

Buton-Brilon mirinde allogis la pajlulo, ankaŭ Polin. La vilulo traktis lin tre respektoplene, ĉar li estis tiel kurioze farita.

Ĵelea Konfitaĵ nun venis por anonci ke Ozma volas ke Princino Doroteo akceptu la invititajn gastojn en la Trono-ĉambro, dum ili alvenas. La Reganto mem okupas sin ordonante la preparojn por la morgaŭa festado, do ŝi volas ke ŝia amikino agu anstataŭ ŝi.

Doroteo volonte akceptis, ĉar ŝi estis la sola alia Princino en la Smeralda Urbo; do ŝi iris al la granda Trono-Ĉambro kaj sidis en la seĝo de Ozma, metinte Polin unuflanke de si kaj Buton-Brilon aliflanke. La Birdotimigilo staris maldekstre de la trono kaj la Stana Lignohakisto dekstre, dum la Mirinda Sorĉisto kaj la vilulo staris malantaŭe.

La Malkuraĝa Leono kaj la Malsata Tigro envenis, portante brilantajn novajn rubandobantojn sur siaj koloj kaj vostoj. Ameme salutinte Doroteon la gigantaj bestoj kuŝiĝis ĉe la piedo de la trono.

Dum ili atendis, la Birdotimigilo, kiu estis proksima al la knabeto, demandis:

“Kial vi nomiĝas Buton-Brilo?”

“Ne scias,” estis la respondo.

“Jes, vi scias, kara,” diris Doroteo. “Diru al la Birdotimigilo kiel vi ricevis vian nomon.”

“Paĉjo ĉiam diris ke mi estas brila kiel butono, do Panjo ĉiam nomis min Buton-Brilo,” anoncis la knabo.

“Kie estas via panjo?” demandis la Birdotimigilo.

“Ne scias,” diris Buton-Brilo.

“Kie estas via hejmo?” demandis la Birdotimigilo.

“Ne scias,” diris Buton-Brilo.

“Ĉu vi ne volas retrovi vian panjon?” demandis la Birdotimigilo.

“Ne scias,” diris Buton-Brilo, trankvile.

La Birdotimigilo aspektis pensema.

“Eble pravis via paĉjo,” li komentis; “sed estas multaj specoj de butonoj, sciu. Estas arĝentaj kaj oraj butonoj, kiuj estas multe poluritaj kaj scintilas brile. Estas perlaj kaj kaŭĉukaj butonoj, kaj aliaj specoj, kun surfacoj pli-malpli brilaj. Sed estas ankoraŭ alia speco de butono kiu estas kovrita per malhela ŝtofo, kaj sendube pri tia butono pensis via paĉjo kiam li diris ke vi estas brila kiel butono. Ĉu vi konsentas?”

“Ne scias,” diris Buton-Brilo.

Joĉjo Kukurbokapo alvenis, surhavante paron da novaj blankaj kapridhaŭtaj gantoj; kaj li kunportis naskiĝtagan donacon por Ozma konsistantan el kolĉeno el kukurbosemoj. En ĉiu semo estis inkrustita brilanta karolito, kiun oni opinias la plej malofta kaj plej bela gemo ekzistanta. La kolĉeno estis en pluŝa skatolo kaj Ĵelea Konfitaĵ metis ĝin sur tablon apud la aliaj donacoj por la Princino Ozma.

Sekvis alta bela virino vestita per grandioza postpendanta robo, ornamita per belega punto fajna kiel araneteksaĵo. Tiu estis la grava Sorĉistino nomita Glinda la Bona, kiu multe helpis kaj Ozman kaj Doroteon.

Neniel ĉarlatana estis ŝia magio, estu certa pri tio, kaj Glinda estis tiel afabla kiel potenca. Ŝi salutis Doroteon plej ame, kaj kisis Buton-Brilon kaj Polin, kaj ridetis al la vilulo, kaj post tio Ĵelea Konfitaĵ kondukis la Sorĉistinon al unu el la plej grandiozaj ĉambroj de la reĝa palaco kaj deĵorigis kvindek servistojn por servi ŝin.

La sekva alveninto estis S-ro M. P. Ŝancel-Insekto, P. E.; la “M. P.” signifis Multe Pligrandigita kaj la “P. E.” signifis Plene Edukita. La Ŝancel-Insekto estis ĉefprofesoro en la Reĝa Kolegio de Oz, kaj li verkis belan Odon honore al la naskiĝtago de Ozma. Tion li volis legi al ili; sed la Birdotimigilo malpermesis ke li legu.

image-113

Baldaŭ ili aŭdis la sonon de klukado kaj ĥoron de “ĉip! ĉip!” kaj servisto ekmalfermis la pordon por lasi eniri la Trono-Ĉambron Vilĉinjon kaj ŝiajn dek lanugajn kokidojn. Dum la Flava Kokino fiere marŝadis sekvate de sia familio, Doroteo kriis, “Ho, kiaj belaj etuloj!” kaj ŝi kuris de sia sidejo por karesi la malgrandajn flavajn lanugajn pilketojn. Vilĉinjo surportis perlan kolĉenon, kaj ĉirkaŭ la kolo de ĉiu kokido estis eta ora ĉeno tenanta medalionon sur kiu estis gravurita la litero “D”.

“Malfermu la medalionojn, Doroteo,” diris Vilĉinjo.

La knabino obeis kaj trovis bildon de si en ĉiu medaliono. “Ili nomiĝis omaĝe al vi, kara,” pludiris la Flava Kokino, “do mi volis ke ĉiuj miaj idoj surportu vian bildon. Kluk – kluk! venu ĉi tien, Doroteo – jam nun!” ŝi kriis, ĉar la kokidoj disiradis tra la tuta ĉambrego.

Ili tuj obeis la vokon, kaj venis kurante kiel eble plej rapide, flirtigante siajn lanugajn flugilojn tre ridinde.

Bonfortune Vilĉinjo grupigis la etulojn sub sian molan bruston ĉar ĝuste tiam Tiktoko envenis kaj stamfe paŝis al la trono per siaj plataj kupraj piedoj.

“Mi es-tas ple-ne stre-ĉi-ta kaj funk-ci-as bo-ne-ge,” diris la horloĝmekanismulo al Doroteo.

“Mi aŭdas la tiktakadon,” deklaris Buton-Brilo.

“Vi estas vere polurita sinjoro,” diris la Stana Lignohakisto. “Staru ĉi tie apud la vilulo, Tiktoko, kaj helpu akcepti la gastojn.”

Doroteo metis molajn kusenojn en angulon por Vilĉinjo kaj ŝiaj idoj, kaj ĵus revenis al la Trono kaj sidiĝis kiam la ludado de la reĝa bando ekster la palaco anoncis la proksimiĝon de distingitaj gastoj.

Kaj ho, kiom ili gapis kiam la Alta Ĉambelano ekmalfermis la pordojn kaj la vizitantoj eniris la Trono-Ĉambron!

Kiel la unua marŝadis la zingibrokuka viro, bele formita kaj zorge bakita por havi belan brunan koloron.

Li surportis silkan ĉapelon kaj havis kandobastonon bele ruĝ- kaj flav-striitan. La antaŭo de lia ĉemizo kaj liaj manumoj estis el blanka sukeraĵo, kaj la butonoj sur lia jako estis glicirizaj gutoj.

Post la zingibrokuka viro venis infano kun flaveta hararo kaj gajaj bluaj okuloj, vestita per blanka piĵamo, kun sandaloj sur la plandoj de siaj belaj nudaj piedoj. La infano ĉirkaŭrigardis ridetante kaj puŝis siajn manojn en la poŝojn de la piĵamo. Tuj post ĝi venis granda kaŭĉuka urso, marŝanta rekte sur siaj malantaŭaj piedoj. La urso havis scintilantajn nigrajn okulojn kaj ĝia korpo aspektis kvazaŭ plenigita per aero.

image-114
REĜO PAST, LA ĈEFBOLIVAGO, KAJ PARA BRUIN

Sekvante tiujn kuriozajn vizitantojn estis du altaj maldikaj viroj kaj du malaltaj dikaj viroj, ĉiuj kvar estis vestitaj per elegantaj uniformoj.

La Alta Ĉambelano de Ozma nun antaŭenrapidis por anonci la nomojn de la novevenintoj, vokante per laŭta voĉo:

“Lia Graca kaj Plej Manĝebla Moŝto, Reĝo Past la Unua, Reganto de la Du Regnoj de Altland kaj Basland. Ankaŭ la Ĉefa Bolivago de lia Moŝto, nomata Kokideto la Kerubo, kaj ilia fidela amiko Para Bruin, la kaŭĉuka urso.”

Tiuj grandaj personoj profunde klinis sin dum iliaj nomoj anonciĝis, kaj Doroteo rapidis konigi ilin al la kunveninta grupo. Ili estis la unuaj eksterlandaj alvenintoj, kaj la amikoj de Princino Ozma estis ĝentilaj al ili kaj penis sentigi al ili bonvenon.

Kokideto la Kerubo manpremis kun ĉiuj, inkluzive de Vilĉinjo, kaj estis tiom ĝoja kaj sincera kaj plena de bona humoro ke la Ĉefbolivago de Johano Past tuj fariĝis ĉefpreferata.

“Ĉu knabo aŭ knabino?” flustris Doroteo.

“Ne scias,” diris Buton-Brilo.

“Jadi! kia kurioza grupo vi estas,” kriis la kaŭĉuka urso, rigardante la kunvenintan grupon.

“Ankaŭ vi,” diris Buton-Brilo, serioze. “Ĉu Reĝo Past estas bona manĝaĵo?”

“Tro bona por manĝo,” ridis Kokideto la Kerubo.

“Mi esperas ke neniu el vi amas manĝi zingibropanon,” diris la Reĝo, iom maltranvile.

“Neniam ni akceptus manĝi niajn vizitantojn, se ni ja amus ĝin,” deklaris la Birdotimigilo; “do bonvolu ne esti maltrankvila, ĉar vi estos plene sekura dum vi restos en Oz.”

“Kial oni nomas vin Kokideto?” la Flava Kokino demandis al la infano.

“Ĉar mi estas Inkubatora Bebo, kaj neniam havis gepatrojn,” respondis la Ĉefbolivago.

image-115

“Miaj idoj havas, min,” diris Vilĉinjo.

“Min plezurigas tio,” respondis la Kerubo, “ĉar ili pli ĝuus maltrankviligi vin ol se ili kreskus en Inkubatoro. La Inkubatoro neniam maltrankviliĝas, sciu.”

Reĝo Johano Past alportis kiel naskiĝtagan donacon por Ozma belan zingibrokukan kronon, kun vicoj de malgrandaj perloj ĉirkaŭ si kaj bela granda perlo en ĉiu el siaj kvin pintoj. Post ĝia ricevo fare de Doroteo kun taŭgaj dankoj kaj metiĝo sur la tablon kun la aliaj donacoj, la vizitantoj el Altland kaj Basland eskortiĝis al siaj ĉambroj fare de la Alta Ĉamelano.

Ili apenaŭ foriris kiam la bando antaŭ la palaco rekomencis ludi, anoncante pliajn venintojn, kaj ĉar sendube ili estis el fremdaj lokoj la Alta Ĉambelano rerapidis por akcepti ilin laŭ sia plej oficiala maniero.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.