La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA VOJO AL OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

16. Ili Vizitas la Kurkurbo-kampon

DOROTEO lasis ke Buton-Brilo streĉu la risortojn de la kuprulo ĉimatene – unue de lia pensmekanismo, poste de lia parolo, kaj, fine, de lia agado; do li sendube funkcios perfekte ĝis ili atingos la Smeraldan Urbon. La kuprulo kaj la stanulo estis bonaj amikoj, kaj ne tiom similaj kiom vi eble supozus. Ĉar unu vivis kaj la alia moviĝis per mekanismo; unu estis alta kaj anguloplena kaj la alia nealta kaj ronda. Oni povis ami la Stanan Lignohakiston ĉar lia karaktero estis bona, amikema kaj simpla; sed oni nur povis admiri la maŝinulon, ne ami lin, ĉar ami tian fabrikaĵon estis tiel neeble kiel ami stebilon aŭ aŭtomobilon. Tamen Tiktoko estis populara inter la popolo de Oz ĉar li estis tre fidinda, fidela kaj verplena; li neeviteble faris precize tion por kio oni streĉis liajn risortojn, ĉiam kaj ĉiuokaze. Eble estus pli bone esti maŝino kiu plenumas sian devon ol karn-kaj-sangulo kiu ne faras tion, ĉar morta vero estas pli bona ol viva mensogo.

Ĉirkaŭ la tagmezo la veturantoj atingis grandan kampon da kukurboj – legomo tre konvena por la flava lando de la Palpbrumoj – kaj kelkaj el la kukurboj kreskantaj tie estis rimarkinde grandaj. Tuj antaŭ ol eniri tiun kampon ili vidis tri teramasetojn kiuj aspektis tomboj, kun bela tomboŝtono sur ĉiu.

“Kio estas tio?” demandis Doroteo, miroplene.

image-086

“Ĝi estas la privata tombejo de Joĉjo Kukurbokapo,” respondis la Stana Lignohakisto.

“Sed mi kredis ke neniu mortas en Oz,” ŝi diris.

“Tute prave; kvankam se iu estas fia la bonaj civitanoj povas kondamni kaj mortigi lin,” li respondis.

Doroteo kuris al la tombetoj kaj legis la vortojn gravuritajn sur la tomboŝtonojn. La unua diris:

image-087

Ŝi iris al la sekva ŝtono, kiu diris:

image-088

Sur la tria ŝtono estis ĉizitaj la vortoj:

image-089

“Povra Joĉjo!” ĝemis Doroteo. “Min bedaŭrigas ke li devis morti triparte, ĉar mi esperis revidi lin.”

“Tiel estos,” deklaris la Stana Lignohakisto, “ĉar li plu vivas. Venu kun mi al lia domo, ĉar Joĉjo nun estas kultivisto kaj loĝas en ĉi tiu kukurbokampo mem.” Ili transmarŝis al monstre giganta malplena kukurbo en kiu estis pordo kaj fenestroj tranĉitaj tra la ŝelo. Kamentubo etendiĝis tra la tigo, kaj ses ŝtupoj estis konstruitaj por konduki al la antaŭa pordo.

Ili paŝis al tiu pordo kaj enrigardis. Sidanta sur benko estis viro vestita per ĉemizo kun makuloj, ruĝa veŝto, kaj fadinta blua pantalono, kies korpo estis nur lignaj stangoj mallerte kunartikigitaj. Sur lia kolo estis ronda flava kukurbo, sur kiu estis ĉizita vizaĝo kian knabo ofte ĉizas sur Fantomlanternon.

La kurioza viro okupis sin per saltigado de glitemaj kukurbosemoj per siaj lignaj fingroj, provante trafi celon ĉe la alia flanko de la ĉambro. Li ne sciis ke venis vizitantoj ĝis Doroteo kriis:

“Ho, jen Joĉjo Kukurbokapo mem!”

Li turnis sin kaj vidis ŝin, kaj tuj antaŭeniris por saluti la malgrandan knabinon el Kansas kaj Noĉjon Hakiston, kaj konatiĝi kun iliaj novaj amikoj.

Buton-Brilo estis unue iom timida rilate al la kurioza Kukurbokapulo, sed la vizaĝo de Joĉjo estis tiel gaja kaj ridetanta – ĉar ĝi estis ĉizita tia – ke la knabo baldaŭ ekŝatis lin.

“Mi kredis, antaŭ nelonge, ke vi estis enterigita laŭ tri partoj,” diris Doroteo; “sed nun mi vidas ke vi estas ankoraŭ tute sama.”

“Ne tute sama, kara, ĉar mia buŝo estas iomete pli unuflanka ol antaŭe, sed preskaŭ sama. Mi havas novan kapon, kaj ĉi tiu estas la kvara kiun mi ekposedas de kiam Ozma unue faris min kaj vivigis min ŝutante la Magian Pulvoron sur min.”

“Kio okazis al la aliaj kapoj, Joĉjo?”

“Ili putris kaj mi enterigis ilin, ĉar ili eĉ ne taŭgis por tortoj. Ĉiufoje Ozma ĉizis por mi novan kapon tute similan al la malnova, kaj ĉar mia korpo estas multe la plejgranda parto de mi, mi restas Joĉjo Kukurbokapo, negrave kiom ofte mi ŝanĝas mian superaĵon. Foje estis por ni malfacilege trovi alian kukurbon, ĉar estis ekstersezone, do mi devis surporti mian malnovan kapon iom pli longe ol estis verdire sane. Sed post tiu trista sperto mi decidis mem kultivi kukurbojn, por neniam denove trovi ke kukurbo mankas; kaj nun mi havas ĉi tiun belan kampon kiun vi vidas antaŭ vi. Kelkaj kreskas tre grandaj – tro grandaj por utili kiel kapoj – do mi elfosis ĉi tiun kaj uzas ĝin kiel domon.”

“Ĉu estas malseke en la domo?”

“Ne tre. Restas malmulto pli ol la ŝelo, efektive, kaj ĝi restos utila dum longa tempo.”

“Ŝajnas al mi ke vi estas pli inteligenta ol antaŭe, Joĉjo,” diris la Stana Lignohakisto. “Via ĵusa kapo estis stulta.”

“La semoj en ĉi tiu estas pli bonaj,” estis la respondo.

“Ĉu vi partoprenos en la festo de Ozma?” demandis Doroteo.

“Jes,” diris li; “nenial mi ne ĉeestus. Ozma estas mia patrino, sciu, ĉar ŝi konstruis mian korpon kaj ĉizis mian kukurbokapon. Mi sekvos vin al la Smeralda Urbo morgaŭ, kie ni rerenkontiĝos. Mi ne povos aliri hodiaŭ, ĉar mi devas planti freŝajn kukurbosemojn kaj akvumi la junajn plantojn. Sed salutu Ozman por mi, kaj diru al ŝi ke mi ĉeestos akurate por la jubilo.”

“Ni faros tion,” ŝi promesis; kaj post tio ili ĉiuj lasis lin kaj rekomencis marŝadi.

image-090


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.