La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA VOJO AL OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

23. La Granda Bankedo

SE nur mi povus diri al vi kiom impona estis la grupo kiu kuniĝis tiuvespere ĉe la reĝa bankedo de Ozma.

Longa tablo estis pretigita en la centro de la granda manĝosalono de la palaco kaj la beleco de la ornamaĵoj kaj la brilego de la lumoj kaj juveloj estis laŭagnoske la plej grandioza vidaĵo iam vidita de la gastoj.

La plej gaja persono ĉeestanta, ankaŭ la plej grava, kompreneble estis Patro Kristnasko; do li ricevis la honorpozicion ĉe unu ekstremo de la tablo dum ĉe la alia ekstremo sidis Princino Ozma, la gastiganto.

Joĉjo Past, Reĝino Ziksi, Reĝo Burĝon’, la Reĝino de Ev kaj ŝia filo Evardo, kaj la Reĝino de Gajlando sidis sur oraj tronoj, kaj la aliaj havis belegajn seĝojn.

Ĉe la supra parto de la bankedoĉambro estis aparta tablo provizita por la bestoj. Toto sidis ĉe unu ekstremo de tiu tablo, kun tuko ligita ĉirkaŭ lia kolo kaj arĝenta pleto kiel telero. Ĉe la alia ekstremo estis malgranda alta tableto, kun nealta barilo ĉirkaŭ sia rando, por Vilĉinjo kaj ŝiaj idoj. La barilo neebligis ke la dek malgrandaj Doroteoj falos de la tableto, kaj la Flava Kokino povis facile etendi sin kaj preni sian manĝaĵon de sia pleto sur la tablo. Ĉe aliaj lokoj sidis la Malsata Tigro, la Malkuraĝa Leono, la Seg-Ĉevalo, la Kaŭĉuka Urso, la Reĝo de la Vulpoj kaj la Reĝo de la Azenoj; ili vere estis granda grupo da bestoj.

image-124

Ĉe la malsupra ekstremo de la granda ĉambro estis alia tablo, ĉe kiu sidis la Rojoj kaj Kniĉoj kiuj akompanis Patron Kristnaskon, la lignaj soldatoj kiuj akompanis la Reĝinon de Gajlando, kaj la Altlanduloj kaj Baslanduloj kiuj akompanis Joĉjon Paston. Tie ankaŭ sidis la oficiroj de la reĝa palaco kaj de la armeo de Ozma.

La belegaj kostumoj de la uloj ĉe la tri tabloj estis grandioza kaj scintilanta vidaĵo kiun verŝajne neniu ĉeestanto iam forgesos; eble neniam estis en alia parto de la mondo, iam ajn, alia grupo de tiel rimarkindaj personoj kia tiu kiu kunvenis tiuvespere por honori la naskiĝtagon de la Reganto de Oz.

Kiam ĉiuj grupanoj estis en siaj pozicioj orkestro de kvincent ludantoj, en balkono kiu superrigardis la bankedoĉambron, komencis ludi dolĉan kaj tre ĝuigan muzikon. Pordo sur kiu estis drapiraĵo reĝe verda malfermiĝis, kaj envenis la bela knabineca Princino Ozma, kiu nun persone salutis siajn gastojn unuafoje.

Dum ŝi staris apud sia trono ĉe la kapo de la bankeda tablo ĉiu okulo turniĝis fervore por rigardi la belan Princinon, kiu estis tiel digna kiel ĉarma, kaj kiu ridetis al ĉiuj siaj malnovaj kaj novaj amikoj tiumaniere ke ŝi tuŝis iliajn korojn kaj okazigis respondan rideton sur ĉiu vizaĝo.

Ĉiu gasto ricevis kristalan pokalon plenigitan per lakaso, kiu estas nektaro fama en Oz kaj eĉ pli agrabla ol sodakvo aŭ limonado. Patro Kristnasko nun verse prelegis bele, gratulante Ozman pro ŝia naskiĝtago, kaj petante ĉiun ĉeestanton trinki omaĝe al la sano kaj feliĉo de sia multe amata gastigantino. Tion faris tre entuziasme la trinkipovuloj, kaj la netrinkipovuloj ĝentile tuŝis siajn lipojn per la randoj de la pokaloj.

Ĉiuj sidiĝis ĉe la tabloj kaj la servistoj de la Princino komencis kelneri la festenon.

Mi estas tute certa ke nur en Felando povus prepariĝi tiel bongusta manĝo. La pladoj estis el altvaloraj metaloj inkrustitaj per brilantaj juveloj kaj la bonmanĝaĵoj metitaj sur ilin estis sennombraj kaj eksterordinare belgustaj. Pluraj ĉeestantoj, i.a. la Kandulo, la Kaŭĉuka Urso, Tiktoko, kaj la Birdotimigilo, ne estis manĝipovaj, kaj la Reĝino de Gajlando kontentigis sin per malgranda telero da segeroj; sed ili ĝuis la pompon kaj scintilon de la belega sceno tiom kiom la festenantoj.

image-125
ONI TRINKIS OMAĜE AL PRINCINO OZMA

La Ŝancel-Insekto laŭtlegis sian “Odon al Ozma,” kiu estis tre bonritme verkita kaj bone akceptita de la grupo. La Sorĉisto aldonis al la distroj la aperigon de granda pasteĉo antaŭ Doroteo, kaj kiam la knabineto tranĉis la pasteĉon elsaltis la naŭ porkidetoj kaj dancis ĉirkaŭ la tablo, dum la orkestro ludis gajan melodion.

Tio multe distris la ĉeestantojn, sed al ili eĉ pli plaĉis ke Polikromo, kies malsato estis facile satigita, stariĝis kaj faris sian gracian kaj konfuzan Ĉielarkan Dancon por ili. Kiam ĝi finiĝis, la homoj manfrapis kaj la bestoj piedfrapis, Vilĉinjo gakis kaj la Reĝo de la Azenoj iais aprobe.

Joĉjo Faru ĉeestis, kaj kompreneble li pruvis ke li povas mirinde agi manĝante kaj ne nur per ĉio alia kiun li entreprenis fari; la Stana Lignohakisto kantis amkanton, ĉiuj partoprenis en la refreno; kaj la soldatoj el Gajlando demonstris fulman trejnekzercon per siaj lignaj musketoj; la Rojoj kaj Kniĉoj dancis la Fecirklon; kaj la Kaŭĉuka Urso saltadis tra la tuta ĉambro. Estis ridado kaj gajeco ĉie, kaj ĉiu ege ĝuis.

Buton-Brilo estis tiom ekscitita kaj interesata ke li malmulte atentis sian tre bonan manĝon, kaj multe atentis siajn kuriozajn kunulojn; kaj eble li estis saĝa tiurilate, ĉar li ja povus manĝi kiam ajn.

La festenado kaj ĝuado daŭris ĝis malfrue en la vespero, kiam ili apartiĝis rekunvenonte la sekvan matenon kaj partoprenonte en la naskiĝtaga festo, de kiu ĉi tiu reĝa bankedo estis nur enkonduko.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.