La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA VOJO AL OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

3. Kurioza Vilaĝo

image-019

BUTON-BRILO volonte prenis manon de la vilulo; ĉar la vilulo havis la Amo-Magneton, sciu, kaj tial Buton-Brilo tuj amis lin. Ili rekomencis marŝi, Doroteo ĉe unu flanko kaj Toto aliflanke, kaj la grupeto paŝadis pli gaje ol vi eble supozus. La knabino komencis kutimiĝi al kuriozaj aventuroj, kiuj multe interesis ŝin. Kien ajn iris Doroteo tien nepre iris Toto, kiel la ŝafido de Marieto (Angla infanpoemeto: Marieto havis ŝafideton, Kies felo estis neĝe blanka; Kaj al kie iris Marieto, Apudestis ĉiam Ŝaf ’ ĉeflanka). Buton-Brilo ŝajnis tute ne timi aŭ maltrankvili pro sia perdiĝo, kaj la vilulo ne havis hejmon, eble, kaj estis egale feliĉa unuloke kiel aliloke.

Post nelonge ili vidis antaŭ si belan grandan arkaĵon trans la vojon, kaj kiam ili pliproksimiĝis ili trovis ke la arkaĵo estas bele ĉizita kaj ornamita per riĉaj koloroj.

Vico de pavoj kun larĝetenditaj vostoj bildiĝis laŭlonge de ĝia supro, kaj ĉiuj plumoj estis belege pentritaj. En la centro estis granda kapo de vulpo, kaj la vulpo havis ruzan kaj sciplenan mienon kaj grandajn okulvitrojn sur siaj okuloj kaj malgrandan oran kronon kun brilantaj pintoj sur sia kapo.

Dum la veturantoj ankoraŭ rigardis scivoleme tiun belan arkaĵon ekmarŝis el ĝi aro da soldatoj – sed la soldatoj estis vulpoj vestitaj per uniformoj. Ili surhavis verdajn jakojn kaj flavajn pantalonojn, kaj iliaj malgrandaj rondaj ĉapoj kaj iliaj altaj botoj estis brile ruĝaj. Ankaŭ estis granda ruĝa banto ligita ĉirkaŭ la mezo de ĉiu longa haroplena vosto. Ĉiu soldato estis armita per ligna glavo kies rando estis akraj dentoj vicigitaj, kaj la aspekto de tiuj dentoj unue timtremigis Doroteon.

Kapitano marŝadis antaŭ la aro da vulposoldatoj, kaj lia uniformo estis brodita per oraj fadenoj por fari ĝin pli bela ol tiu de la aliaj.

Preskaŭ antaŭ ol niaj amikoj komprenis, la soldatoj ĉirkaŭiris ilin ĉiuflanke, kaj la kapitano kriadis per severa voĉo:

“Cedu! Vi estas niaj kaptitoj.”

“Kio ’stas kap’ito?” demandis Buton-Brilo.

“Kaptito estas kaptita persono,” respondis la vulpokapitano, marŝante tien kaj reen antaŭ ili tre pompodigne.

“Kio ’stas kaptita?” demandis Buton-Brilo.

“Vi,” diris la kapitano.

Tio ridigis la vilulon.

“Bonan tagon, kapitano,” li diris, klinetante sin dece antaŭ ĉiuj vulpoj kaj tre malsupren antaŭ ilia komandanto. “Mi esperas ke vi fartas bone kaj ke viaj familioj ĉiuj bone fartas?”

La vulpokapitano rigardis la vilulon, kaj lia akraspekta vizaĝo fariĝis pli plaĉa kaj ridetanta.

“Ni fartas sufiĉe bone, dankon, Vilulo,” diris li; kaj Doroteo eksciis ke la Amo-Magneto funkcias kaj ke ĉiuj vulpoj nun amas la vilulon pro ĝi. Sed Toto ne sciis tion, ĉar li komencis boji kolere kaj penis mordi la haroplenan kruron de la kapitano kie ĝi montriĝis inter liaj ruĝaj botoj kaj lia flava pantalono.

“Ĉesu, Toto!” kriis la knabineto, ekprenante la hundon per siaj brakoj. “Jen niaj amikoj.”

image-021

“Nu, tiaj ni estas!” komentis la kapitano per miroplenaj tonoj. “Unue mi kredis ke ni estas malamikoj, sed ŝajnas ke anstataŭe vi estas amikoj. Vi devos veni kun mi por renkonti Reĝon Dokson.”

“Kiu li estas?” demandis Buton-Brilo, kun okuloj fervoraj.

“Reĝo Dokso de Vulpio; la granda kaj saĝa suvereno kiu regas nian komunumon.”

“Kio ’stas suv’reno, kaj kio ’stas ’numo?” demandis Buton-Brilo.

“Ne faru tro da demandoj, knabeto.”

“Kial?”

“Ha, kial, vere?” krietis la kapitano, rigardante Buton-Brilon admire. “Se oni ne demandas oni nenion lernas. Tute vere. Mi malpravis. Vi estas tre lerta knabeto, efektive – vere tre lerta. Sed nun, amikoj, bonvolu veni kun mi, ĉar mia devo estas eskorti vin tuj al la reĝa palaco.”

La soldatoj remarŝis tra la arkaĵon, kaj kun ili marŝis la vilulo, Doroteo, Toto, kaj Buton-Brilo. Trairinte la aperturon ili trovis belan grandan urbon etenditan antaŭ ili, kaj ĉiuj domoj estis el ĉizita marmoro kun belaj koloroj. La ornamaĵoj estis plejparte birdoj kaj aliaj flugbestoj, kiaj pavoj, fazanoj, meleagroj, prerikokoj, anasoj, kaj anseroj. Super ĉiu pordejo estis ĉizita kapo reprezentanta la vulpon loĝantan en tiu domo, kaj tiu efekto estis tre bela kaj nekutima.

Dum niaj amikoj preterpasis, kelkaj vulpoj eliris sur siajn peronojn por povi vidi la fremdulojn. La vulpoj estis ĉiuj bele vestitaj, la knabinaj kaj virinaj vulpoj surhavis robojn el belefike kunplektitaj plumoj kaj brilaj koloroj kiujn Doroteo opiniis tre artismaj kaj nepre allogaj.

Buton-Brilo gapis ĝis liaj okuloj estis grandaj kaj rondaj, kaj li stumblus kaj falus pli ol unufoje se la vilulo ne strikte tenus lian manon. Ili ĉiuj estis interesataj, kaj Toto tiom ekscitiĝis ke li volis boji ĉiuminute kaj ĉasi kaj batali ĉiun vulpon kiun li ekvidis; sed Doroteo tenis lian malgrandan moviĝeman korpon firme per siaj brakoj kaj ordonis lin esti bona kaj bone konduti. Do li fine kvietiĝis, hundomaniere, decidinte ke estas tro da vulpoj en Vulpio ol kiujn li povus samtempe batali.

Post kelka tempo ili atingis grandan placon, kaj en la centro de la placo staris la reĝa palaco. Doroteo rekonis ĝin tuj ĉar super sia granda pordo ĝi havis la ĉizitan kapon de vulpo tute similan al tiu kiun ŝi vidis sur la arkaĵo, kaj ĉi tiu vulpo estis la sola kiu portis oran kronon.

Multaj vulposoldatoj gardis la pordon, sed ili riverencis al la kapitano kaj enlasis lin sendemande.

La kapitano kondukis ilin tra multajn ĉambrojn, kie riĉe vestitaj vulpoj sidis sur belaj seĝoj aŭ suĉis teon, kiun disdonis vulposervistoj surhavantaj blankajn antaŭvestojn. Ili venis al granda pordejo kovrita per pezaj kurtenoj el orŝtofo.

Apud tiu pordejo staris giganta tamburo. La vulpokapitano iris al tiu tamburo kaj batis ĝin per siaj genuoj – unue per unu genuo kaj poste per la alia – tiel ke la tamburo diris; “Bum-bum.”

“Vi ĉiuj devas fari precize kion mi faras,” ordonis la kapitano; do la vilulo batis la tamburon per siaj genuoj, kaj ankaŭ Doroteo kaj ankaŭ Buton-Brilo. La knabo volis plu batadi ĝin per siaj malgandaj dikaj genuoj, ĉar al li plaĉis la sono; sed la kaptitano haltigis lin. Toto ne povis bati la tamburon per siaj genuoj kaj li ne sciis svingi sian voston kontraŭ ĝin, do Doroteo batis la tamburon por li kaj tio bojigis lin, kaj kiam la hundeto bojis la vulpokapitano sulkigis la frunton.

image-022

La oraj kurtenoj retiriĝis sufiĉe por fari aperturon, tra kiun marŝis la kapitano kun la aliaj.

La larĝa, longa ĉambro kiun ili eniris estis ornamita per oro kun vitraloj belegkoloraj. En la centro de la ĉambro, sur riĉe ĉizita ora trono, sidis la vulporeĝo, ĉirkaŭita de grupo de aliaj vulpoj, kiuj ĉiuj portis grandajn okulvitrojn sur siaj okuloj, tiel ke ili aspektis solenaj kaj gravaj.

Doroteo tuj rekonis la Reĝon, ĉar ŝi vidis lian kapon ĉizitan sur la arkaĵo kaj super la pordejo de la palaco. Renkontinte plurajn aliajn reĝojn dum siaj veturoj ŝi sciis kion fari, kaj tuj profunde riverencis antaŭ la trono. Ankaŭ la vilulo riverencis, kaj Buton-Brilo klinetis sian kapon kaj diris “Saluton.”

“Plej saĝa kaj nobla Estro de Vulpio,” diris la kapitano, parolante al la Reĝo per pompa voĉo, “mi humile petas permeson raporti ke mi trovis ĉi tiujn fremdulojn sur la vojo kondukanta al la regno de via Vulpa Moŝto, kaj mi tial venigis ilin al vi, kia estas mia devo.”

“Nu – nu,” diris la Reĝo, rigardante ilin akre. “Kio venigis vin ĉi tien, fremduloj?”

“Niaj kruroj, via Haroplena Moŝto,” respondis la vilulo.

“Kion vi celas ĉi tie?” estis la sekva demando.

“Foriri kiel eble plej baldaŭ,” diris la vilulo.

La Reĝo ne sciis pri la Magneto, kompreneble; sed ĝi instigis lin tuj ami la vilulon.

“Agu laŭdezire rilate al foriro,” li diris; “sed mi deziras montri al vi la vidindaĵojn de mia urbo kaj gastigi vian grupon dum vi estas ĉi tie. Nin multe honoras ke malgranda Doroteo estas kun ni, mi certigas al vi, kaj ni dankas pro ŝia afabla vizito al ni. Ĉar ĉiu lando kiun vizitas Doroteo nepre famiĝas.”

La parolo multe surprizis la knabineton, kiu demandis:

“Kiel via Moŝto sciis mian nomon?”

“Nu, ĉiu konas vin, kara,” diris la Vulporeĝo. “Ĉu vi ne scias tion? Vi estas tre grava persono ekde kiam Princino Ozma de Oz faris el vi sia amiko.”

“Ĉu vi konas Ozman?” ŝi demandis, mire.

“Mi bedaŭras diri ke ne,” li respondis malĝoje; “sed mi esperas renkonti ŝin baldaŭ. Vi scias ke la Princino Ozma festos sian naskiĝtagon je la dudek-unua de ĉi tiu monato.”

image-023

“Ĉu?” diris Doroteo. “Mi ne sciis tion.”

“Jes; estos la plej brila reĝa ceremonievento farita en iu ajn urbo de Felando, kaj mi esperas ke vi provos akiri por mi inviton.”

Doroteo pensis dum momento.

“Mi certas ke Ozma invitus vin se mi petus ŝin,” ŝi diris; “sed kiel vi povus atingi la Landon Oz kaj la Smeraldan Urbon? Ili estas tre distancaj for de Kansas.”

“Kansas!” li kriis, surprizite.

“Nu, jes; ni estas en Kansas nun, ĉu ne?” ŝi respondis.

“Kia stranga nocio!” kriis la Vulporeĝo, ekridante.

“Pro kio vi kredas ke ni estas en Kansas?”

“Mi foriris de la kultivejo de Onklo Henriko antaŭ nur proksimume du horoj; jen la kialo,” ŝi diris, iom perplekse.

“Sed diru al mi, kara, ĉu iam vi vidis tian mirindan urbon kia Vulpio en Kansas?” li demandis.

“Ne, via Moŝto.”

“Kaj ĉu vi ne veturis de Oz al Kansas dum malpli ol duono de tujeco, per la Arĝentaj Ŝuoj kaj la Magia Zono?”

“Mi faris tion, via Moŝto,” ŝi agnoskis.

“Do kial mirigas vin ke unu aŭ du horoj povus venigi vin al Vulpio, kiu estas pli proksima al Oz ol al Kansas?”

“Jadi!” kriis Doroteo; “ĉu ĉi tiu estas ankaŭ feaventuro?”

“Ŝajne,” diris la Vulporeĝo, ridetante.

Doroteo turnis sin al la vilulo, kaj ŝia vizaĝo estis solena kaj riproĉa.

“Ĉu vi estas magiisto? aŭ maskita feo?” ŝi demandis. “Ĉu vi sorĉis min kiam vi demandis pri la vojo al Butterfield?”

La vilulo kapneis.

“Kiu iam aŭdis pri vila feo?” li respondis. “Ne, Doroteo, kara; mi neniel kulpas pri ĉi tiu veturo, mi certigas al vi. Estas iom strange rilate min ekde kiam mi posedas la Amo-Magneton; sed mi ne scias kion, ne pli ol vi mem. Mi tute ne penis foririgi vin de via hejmo. Se vi volas retrovi la vojon al la kultivejo mi volonte akompanos vin, kaj laŭeble plej helpos vin.”

“Ne gravas,” diris la knabineto, penseme. “Ne estas tiom da vidindaĵoj en Kansas kiel ĉi tie, kaj mi supozas ke Onklino Em ne tre ege maltrankvilos; se mi ne forestos tro longe.”

“Prave,” deklaris la Vulporeĝo, kapjesante aprobe.

“Estu kontenta pri via sorto, kia ajn ĝi estas, se vi estas saĝa. Tio memorigas al mi ke vi havas novan akompananton ĉiaventure – li aspektas tre lerta kaj brila.”

“Jes ja,” diris Doroteo; kaj la vilulo aldonis:

“Jen lia nomo, via Vulpa Moŝto – Buton-Brilo.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.