La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA VOJO AL OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

15. La Stana Kastelo de la Imperiestro

image-080

LA tero ĉirkaŭ la nova domo de Noĉjo Hakisto estis aranĝita laŭ belaj florbedoj, kun kristalakvaj fontoj kaj stanaj statuoj montrantaj la personajn amikojn de la Imperiestro. Doroteon surprizegis kaj plezurigis trovi stanan statuon pri si mem staranta sur stana piedestalo ĉe kurbiĝo de la avenuo kondukanta al la enirejo. Ĝi estis vivgranda kaj montris ŝin en sunkufo kun korbo sur sia brako, samkiel ŝi unue aspektis veninte al la Lando Oz.

“Ho, Toto – ankaŭ estas vi!” ŝi kriis; kaj ja vere, jen stana figuro de Toto kuŝanta ĉe la piedoj de la stana Doroteo.

image-082

Doroteo ankaŭ vidis figurojn de la Birdotimigilo, kaj la Sorĉisto, kaj Ozma, kaj de multaj aliaj, inkluzive de Tiktoko. Ili atingis la grandan stanan enirejon de la stana kastelo, kaj la Stana Lignohakisto mem kuris el la pordo por ĉirkaŭbrakumi malgrandan Doroteon kaj ĝoje bonvenigi ŝin. Li bonvenigis ankaŭ ŝiajn amikojn, kaj li deklaris ke la Filino de la Ĉielarko estas la plej bela vidaĵo iam renkontinta liajn okulojn. Li tenere karesis la buklokovritan kapon de Buton-Brilo, ĉar li amis infanojn, kaj li turnis sin al la vilulo kaj premis ambaŭ liajn manojn samtempe.

Noĉjo Hakisto, la Imperiestro de la Palpbrumoj, kiun konis la tuta Lando Oz kiel la Stanan Lignohakiston, estis certe rimarkinda persono. Li estis zorge konstruita, tute el stano, bele lutita ĉe la artikoj, kaj liaj diversaj membroj estis lerte ĉarniritaj al lia korpo tiel ke li povis uzi ilin preskaŭ tiel bone kiel se ili konsistus el ordinarna karno. Iam, li informis la vilulon, li konsistis tute el karno kaj ostoj, same kiel aliaj homoj, kaj tiam li hakadis lignon en la arbaroj por tiel gajni siajn vivbezonojn. Sed la hakilo tiom ofte glitis kaj detranĉis liajn partojn – kiujn li anstataŭigis per stano – ke fine tute ne restis karno, nur stano; do li fariĝis vera stana lignohakisto. La mirinda Sorĉisto de Oz donis al li bonegan koron por anstataŭigi la malnovan, kaj al li tute ne ĝenis ke li konsistas el stano. Ĉiuj amis lin, li amis ĉiujn; kaj tial li estis feliĉa sammulte kiel longas la tago.

La Imperiestro fieris pro sia nova stana kastelo, kaj gvidis siajn vizitantojn tra ĉiuj ĉambroj. Ĉiu meblo konsistis el brile polurita stano – la tabloj, seĝoj, litoj, ĉio – eĉ la plankoj kaj muroj konsistis el stano.

“Mi supozas,” diris li, “ke en la tuta mondo ne ekzistas pli lertaj stanistoj ol la Palpbrumoj. Estus malfacile trovi egalon de ĉi tiu kastelo en Kansas, ĉu ne, malgranda Doroteo?”

“Tre malfacile,” respondis la infano serioze.

“Nepre ĝi kostis multan monon,” komentis la vilulo.

“Monon! Mono en Oz!” kriis la Stana Lignohakisto. “Kia stranga ideo! Ĉu vi supozis ke ni estas tiom maldecaj ke ni uzas monon ĉi tie?”

“Kial ne?” demandis la vilulo.

“Se ni uzus monon por aĉetoj, anstaŭ amon kaj komplezon kaj la deziron plezurigi unu la alian, ni ne estus pli bonaj ol la cetera mondo,” deklaris la Stana Lignohakisto. “Bonfortune, oni tute ne konas monon en la Lando Oz. Ni ne havas riĉulojn, nek malriĉulojn; ĉar kion iu deziras la aliaj ĉiuj penas doni al li, por feliĉigi lin, kaj neniu en la tuta Oz volas havi pli ol li povas utiligi.”

“Bone!” kriis la vilulo, al kiu multe plaĉis aŭdi tion.

“Mi ankaŭ malamas monon – viro en Butterfield ŝuldas al mi dek kvin cendojn, kaj mi rifuzas preni ilin de li. La Lando Oz estas evidente la plej favorata lando en la tuta mondo, kaj ĝia popolo la plej feliĉa. Mi volonte loĝus ĉi tie por ĉiam.”

La Stana Lignohakisto aŭskultis respekte atentante.

Jam li amis la vilulon, kvankam li ankoraŭ ne sciis pri la Amo-Magneto. Do li diris:

“Se vi povos pruvi al la Princino Ozma ke vi estas honesta kaj fidela kaj indas nian amikecon, certe vi rajtos loĝi ĉi tie dum via tuta vivo, kaj esti egale feliĉa kiel ni.”

“Mi penos pruvi tion,” diris la vilulo, serioze.

“Kaj nun,” pludiris la Imperiestro, “vi devos ĉiuj iri al viaj ĉambroj kaj prepari vin por la manĝo, kiu baldaŭ pretos en la granda stana manĝosalono. Mi bedaŭras, Vilulo, ke mi ne povas proponi al vi freŝajn vestojn; sed mi mem vestas min nur per stano, kaj mi supozas ke tio ne konvenus al vi.”

“Al mi malmulte gravas vestoj,” diris la vilulo, indiferente.

“Tion mi volonte kredas,” respondis la Imperiestro, vere ĝentile.

Oni kondukis ilin al iliaj ĉambroj kaj lasis ilin pretigi sin laŭkapable, kaj baldaŭ ili regrupiĝis en la granda stana manĝosalono, eĉ Toto ĉeestis. Ĉar la Imperiestro amis la hundeton de Doroteo, kaj la knabino klarigis al siaj amikoj ke en Oz ĉiuj bestoj estas same alte taksataj kiel la homoj – “se ili bone kondutas,” ŝi pludiris.

Toto bone kondutis, kaj sidis en stana beboseĝo apud Doroteo kaj manĝis de stana plato.

Efektive, ĉiuj manĝis de stanaj pladoj, sed ili havis belajn formojn kaj estis brile poluritaj; Doroteo opiniis ke ili estas tute egale bonaj kiel arĝentaĵoj.

Buton-Brilo rigardis scivoleme la viron “en kiu ne estis apetito,” ĉar la Stana Lignohakisto, kvankam li preparis tiel bonan festenon por siaj gastoj, mem ne manĝis eĉ buŝoplenon, dum li sidis pacience en sia loko por certigi ke ĉiuj manĝokapabluloj estu bone kaj abunde servataj.

image-083
POLIKROMO DANCIS GRACIE LAŬ LA MUZIKO

Kio plej plaĉis al Buton-Brilo pri la manĝo estis la stana orkestro kiu ludis dolĉan muzikon dum la grupo manĝis. La ludantoj ne estis stanaj, ĉar ili estis nur ordinaraj Palpbrumoj, sed la instrumentoj kiujn ili ludis estis tute el stano – stanaj trumpetoj, stanaj violonoj, stanaj tamburoj kaj cimbaloj kaj flutoj kaj kornoj kc. Ili tiel bele ludis la “Brilimperiestran Valson,” komponitan de S-ro M. P. Ŝancelinsekto, P. E., specife por honori la Stanan Lignohakiston, ke Poli ne povis deteni sin de dancado. Gustuminte kelkajn rosgutojn, freŝe kolektitajn por ŝi, ŝi dancis gracie laŭ la muziko dum la aliaj finis sian manĝon; kaj kiam ŝi rapidturnadis sin ĝis ŝiaj lanugaj drapiraĵoj el ĉielarkaj koloroj ĉirkaŭis ŝin kvazaŭ nubo, la Stanan Lignohakiston tio tiom plaĉis ke li kunfrapis siajn stanajn manojn ĝis ilia bruo dronigis la sonon de la cimbaloj.

Ensume la manĝo estis gaja, kvankam Polikromo manĝis malmulte kaj la gastiganto tute ne manĝis.

“Mi bedaŭras ke mankis nebulkukoj por la Filino de la Ĉielarko,” diris la Stana Lignohakisto al Doroteo, “sed pro eraro la nebulkukoj estis mismetitaj kaj ni ne sciis pri ilia manko antaŭ nun. Mi klopodos havigi kelkajn por ŝia matenmanĝo.”

Ili pasigis la vesperon rakontante, kaj la sekvan matenon ili foriris de la grandioza stana kastelo kaj ekmarŝis laŭ la vojo al la Smeralda Urbo. La Stana Lignohakisto akompanis ilin, kompreneble; li jam estis tiom brilige polurita ke li scintilis kvazaŭ arĝento. Lia hakilo, kiun li ĉiam kunportis, havis ŝtalan klingon stanplakitan kaj tenilon kovritan per stanplako bele gravurita kaj inkrustita per diamantoj.

La Palpbrumoj grupiĝis antaŭ la pordegoj de la kastelo kaj hurais sian Imperiestron dum li formarŝis, kaj estis facile vidi ke ili ĉiuj elkore amas lin.

image-084


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.