La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA VOJO AL OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

2. Doroteo Renkontas Buton-Brilon

LA sepa vojo estis bona vojo, kaj kurbiĝis tien kaj reen – serpentumante tra verdaj kampoj kaj ebenaĵoj kovritaj de lekantetoj kaj ranunkoloj kaj preter grupojn de ombrumantaj arboj. Tute neniaj domoj estis videblaj, kaj dum kelka distanco ili renkontis tute neniun vivanton.

Doroteo komencis timi ke ili multe malproksimiĝas de la kultivista domo, ĉar ĉio ĉi tie estas nekonata de ŝi; sed tute ne utilus reiri al la kunrenkontiĝo de la aliaj vojoj, ĉar la sekva elektita eble egale forkondukus ŝin de ŝia hejmo.

Ŝi pluiradis apud la vilulo, kiu fajfadis gajajn melodiojn por distri sin dum la marŝado, ĝis post kelka tempo ili laŭiris vojkurbiĝon kaj ekvidis antaŭ si grandan kaŝtanarbon ombrumantan la ŝoseon. En la ombro sidis knabeto vestita per maristomodaj vestoj, kiu fosadas truon en la tero per peco de ligno.

Sendube li jam de longe fosis, ĉar la truo estis jam sufiĉe granda ke oni povu enfaligi piedpildon.

Doroteo kaj Toto kaj la vilulo ekhaltis antaŭ la knabeto, kiu plu fosadis laŭ sobra kaj persista maniero.

“Kiu vi estas?” demandis la knabino.

Li suprenrigardis ŝin trankvile. Lia vizaĝo estis ronda kaj diketa kaj liaj okuloj estis grandaj, bluaj, kaj seriozaj.

“Mi estas Buton-Brilo,” diris li.

“Sed kiel vi vere nomiĝas?” ŝi demandis.

“Buton-Brilo.”

“Tio ne estas ver-vera nomo!” ŝi krietis.

“Ĉu?” li demandis, ankoraŭ fosante.

“Kompreneble ne. Ĝi estas nur – nur vorto per kiu oni vokas vin. Vi devas havi nomon.”

“Ĉu mi devas?”

“Certe. Kiel via panjo nomas vin?”

Li paŭzis dum sia fosado kaj klopodis pensi.

“Paĉjo ĉiam diris ke mi estas brila kiel butono; do panjo ĉiam nomis min Buton-Brilo,” li diris.

“Kiel nomiĝas via paĉjo?”

“Nur Paĉjo.”

“Kio alia?”

“Ne scias.”

“Ne gravas,” diris la vilulo, ridetante. “Ni nomos la knabon Buton-Brilo, same kiel lia panjo. Tiu nomo estas egale bona kiel alia, kaj pli bona ol kelkaj.”

Doroteo rigardis la knabon fosadi.

“Kie vi loĝas?” ŝi demandis.

“Ne scias,” estis la respondo.

“Kiel vi venis ĉi tien?”

“Ne scias,” li rediris.

“Ĉu vi ne scias el kie vi venis?”

“Ne,” diris li.

“Nu, sendube li estas perdita,” ŝi diris al la vilulo.

Ŝi returnis sin al la knabo.

“Kion vi faros?” ŝi demandis.

“Fosos,” diris li.

“Sed vi ne povos fosi por ĉiam; kaj kion vi faros poste?” ŝi persistis.

“Ne scias,” diris la knabo.

“Sed vi devas scii ion ,” deklaris Doroteo, kiu komencis provokiĝi.

“Ĉu?” li demandis, surprizite rigardante ŝin.

“Kompreneble vi devas.”

“Kion mi devas scii?”

“Kio okazos al vi, unue,” ŝi respondis.

“Ĉu vi scias kio okazos al mi?” li demandis.

“Ne – ne ’zakte,” ŝi agnoskis.

“Ĉu vi scias kio okazos al vi ?” li daŭrigis, serioze.

image-018

“Mi – verŝajne ne,” respondis Doroteo, memorante siajn aktualajn problemojn.

La vilulo ridis.

“Neniu scias ĉion, Doroteo,” li diris.

“Sed Buton-Brilo ŝajne scias neni on,” ŝi deklaris.

“Ĉu, Buton-Brilo?”

Li gestis nee per sia kapo, kiu estis kovrita de belaj bukloj, kaj respondis tute trankvile:

“Ne scias.”

Neniam antaŭe renkontis Doroteo personon kiu povas doni nur tiel malmultan informon. La knabo estis klare perdita, kaj liaj gepatroj sendube maltrankvilos pri li. Li aspektis du aŭ tri jarojn pli juna ol Doroteo, kaj havis belajn vestojn, kvazaŭ iu amas lin elkore kaj multe strebas belaspektigi lin. Kial, do, li troviĝas sur ĉi tiu soleca vojo? ŝi demandis al si.

Proksime al Buton-Brilo, sur la tero, kuŝis marista kapo kun ora ankro sur la rubando. Lia marista pantalono estis longa kaj malsupre larĝa, kaj sur la larĝa kolumo de lia bluzo oraj ankroj estis kudritaj.

La knabo ankoraŭ fosadis sian truon.

“Ĉu iam vi estis sur maro?” demandis Doroteo.

“Kiu muro?” respondis Buton-Brilo.

“Mi volas diri, ĉu iam vi estis kie troviĝas akvo?”

“Jes,” diris Buton-Brilo; “troviĝas puto en nia malantaŭa ĝardeno.”

“Vi ne komprenas,” kriis Doroteo. “Mi celas diri, ĉu iam vi estis en granda ŝipo flosante sur granda oceano?”

“Ne scias,” diris li.

“Do kial vi surhavas maristajn vestojn?”

“Ne scias,” li respondis denove.

Doroteo ekmalesperis.

“Vi estas ege stulta, Buton-Brilo,” ŝi diris.

“Ĉu?” li demandis.

“Jes, ege.”

“Kial?” rigardante ŝin per grandaj okuloj.

Ŝi estis tuj dironta: “Ne scias,” sed haltigis sin tuj.

“Vi mem devos respondi tion,” ŝi respondis.

“Ne utilas demandadi al Buton-Brilo,” diris la vilulo, kiu manĝadis plian pomon; “sed iu devus prizorgi la povran etulon, ĉu ne? Do li venu kun ni.”

Toto rigardadis tre scivole en la truon kiun fosas la knabo, kaj konstante pli kaj pli ekscitiĝis, eble kredante ke Buton-Brilo volas trovi ian sovaĝan beston. La hundeto komencis laŭte bojadi kaj mem saltis en la truon, kie li komencis fosi per siaj piedetoj, disŝutante la teron ĉiudirekten. La disŝutata tero trafis la knabon. Doroteo prenis lin kaj starigis lin, per sia mano brosante liajn vestojn.

“Ĉesigu tion, Toto!” ŝi kriis. “Ne estas musoj aŭ marmotoj en tiu truo, do ne estu malsaĝa.”

Toto ekhaltis, flaris la truon suspekteme, kaj elsaltis, svingante sian voston kvazaŭ farinte ion gravan.

“Nu,” diris la vilulo, “ni pluiru, alie ni nenien atingos antaŭ la noktiĝo.”

“Kien vi anticipas atingi?” demandis Doroteo.

“Mi estas kia Buton-Brilo; mi ne scias,” respondis la vilulo, ridante. “Sed mi lernis per multa sperto ke ĉiu vojo kondukas ien, alie ne estus vojo; do verŝajne se ni sufiĉe marŝos, kara, ni atingos iun lokon fine. Kiu loko estos, ni ne povas eĉ konjekti ĉimomente, sed nepre ni sciiĝos kiam ni alvenos tien.”

“Nu, jes,” diris Doroteo; “tio sonas verŝajna, Vilulo.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.