La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA VOJO AL OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

22. Gravaj Alvenantoj

UNUE eniris bando da Rojoj el Feliĉa Valo, ĉiuj estis gajaj malgrandaj koboldoj similaj al feelfoj. Dekduo da malrektaj Kniĉoj sekvis el la granda Arbaro de Burzi. Ili havis longajn barbojn kaj pintajn ĉapojn kaj bukliĝantajn piedfingrojn, tamen estis ne pli altaj ol ŝultro de Buton-Brilo. Kun tiu grupo venis viro tiel facile rekonebla kaj tiel grava kaj kare amata tra la konata mondo, ke ĉiuj surpiediĝis kaj klinis siajn kapojn respektoplene, eĉ antaŭ ol la Alta Ĉambelano surgenuiĝis por anonci lian nomon.

“La plej Potenca kaj Lojala Amiko de Infanoj, Lia Plejsupera Moŝto – Patro Kristnasko!” diris la Ĉambelano, per respektoplena voĉo.

“Nu, nu, nu! Ĝojas vidi vin – ĝojas renkonti vin ĉiujn!” kriis Patro Kristnasko, vigle, dum li trotis laŭlonge de la longa ĉambro.

Li estis ronda kiel pomo, kun freŝa rozeca vizaĝo, ridantaj okuloj, kaj densa barbo blanka kiel neĝo.

Ruĝa pelerino kun randoj el bela ermeno pendis de liaj ŝultroj kaj sur lia dorso estis korbo plena de belaj donacoj por la Princino Ozma.

“Saluton, Doroteo; ĉu vi ankoraŭ aventuras?” li demandis laŭ sia gaja maniero, dum li prenis manon de la knabino per ambaŭ siaj propraj.

“Kiel vi sciis mian nomon, Sanĉjo?” ŝi respondis, sentante sin pli timida antaŭ tiu senmorta sanktulo ol iam antaŭe en sia juna vivo.

“Nu, ĉu mi ne vidas vin ĉiun antaŭkristnaskan vesperon, dum vi dormas?” li respondis, pinĉetante ŝian ruĝiĝantan vangon.

“Ho, ĉu?”

“Kaj jadi! Jen Buton-Brilo!” kriis Patro Kristnasko, levante la knabon por kisi lin. “Kiom forege de la hejmo vi estas, vere!”

“Ĉu vi konas ankaŭ Buton-Brilon?” demandis Doroteo, fervore.

“Nepre jes. Mi jam vizitis lian hejmon dum pluraj antaŭkristnaskaj vesperoj.”

image-117
GAJAJ ROJOJ KAJ MALREKTAJ KNIĈOJ

“Kaj ĉu vi konas lian patron?” demandis la knabino.

“Certe, mia kara. Kiun vi supozas porti al li liajn kristnaskajn kravatojn kaj ŝtrumpojn?” Li ruze palpebrumis al la Sorĉisto.

“Do kie li loĝas? Ni volegas scii, ĉar Buton-Brilo estas perdita,” ŝi diris.

Sanĉjo ridis kaj metis sian fingron sur flankon de sia nazo kvazaŭ pripensante kion respondi. Li klinis sin kaj flustris ion en orelon de la Sorĉisto, je kio la Sorĉisto ridetis kaj kapjesis kvazaŭ komprenante.

Nun Patro Kristnasko ekvidis Polikromon, kaj trotis al kie ŝi staras.

“Ŝajnas al mi ke la Filino de la Ĉielarko estas eĉ pli for de sia hejmo ol ĉiu el vi,” li komentis, rigardante la belan knabinon admire. “Mi devos informi vian patron pri kie vi estas, Poli, kaj sendi lin preni vin.”

“Bonvolu, kara Patro Kristnasko,” petegis la malgranda knabino.

“Sed ĝuste nun ni ĉiuj devas multe ĝui la feston de Ozma,” diris la maljuna sinjoro, turnante sin por meti siajn donacojn sur la tablon kun la aliaj jam tie. “Mi ne ofte trovas sufiĉan tempon por eliri mian kastelon, kiel vi scias; sed Ozma invitis min kaj mi tute ne povis ne veni festi la feliĉan okazon.”

“Mi ĝojegas!” kriis Doroteo.

“Jen miaj Rojoj,” li indikis la malgrandajn koboldojn kaŭrantajn ĉirkaŭ li. “Ilia tasko estas farbi la kolorojn de la floroj kiam ili burĝonas kaj floras; sed mi kunvenigis la gajulojn por vidi Ozon, kaj ili postlasis siajn farbopotojn. Ankaŭ mi kunvenigis tiujn malrektajn Kniĉojn, kiujn mi amas. Miaj karaj, la Kniĉoj estas multe pli afablaj ol ili aspektas, ĉar ilia tasko estas akvumi kaj prizorgi la junajn arbojn de la arbaro, kaj ili faras sian laboron fidele kaj bone. Estas malfacila laboro, tamen, kaj ĝi malrektigas kaj tordas ilin, kiel la arboj mem; sed iliaj koroj estas grandaj kaj afablaj, kiel la koroj de ĉiuj kiuj faras bonon en nia bela mondo.”

“Mi legis pri la Rojoj kaj Kniĉoj,” diris Doroteo, rigardante tiujn malgrandajn laboristojn interesate.

Patro Kristnasko turnis sin por paroli kun la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto, kaj li ankaŭ diris afablan vorton al la vilulo, kaj poste li foriris por rajdi la Seg-Ĉevalon ĉirkaŭ la Smeralda Urbo. “Ĉar,” diris li, “mi devos vidi ĉiujn belajn vidaĵojn ĉi tie dum mi estos ĉi tie kaj havos oportunon, kaj Ozma promesis ke mi rajtos rajdi la Seg-Ĉevalon ĉar mi dikiĝas kaj komencas manki al mi spiro.”

“Kie estas viaj boacoj?” demandis Polikromo.

“Mi lasis ilin ĉehejme, ĉar estas tro varme en ĉi tiu sunoplena lando,” li respondis. “Ili kutimas al vintra vetero kiam ili veturas.”

Ektuj li foriris, kaj la Rojoj kaj Kniĉoj kun li; sed ili ĉiuj povis aŭdi la orajn hufojn de la Seg-Ĉevalo sonoradi sur la marmora pavimo ekstere, dum li fordancis kun sia nobla rajdanto.

image-118

Baldaŭ la bando denove ekludis, kaj la Alta Ĉambelano anoncis:

“Ŝia Graca Moŝto, la Reĝino de Gajlando.”

Ili rigardis fervore por trovi kiu tiu reĝino povas esti, kaj vidis antaŭeniri en la ĉambro belegan vaksan pupon, vestitan per delikataj krispoj kaj falbaloj kaj robo kovrata de brilaĵetoj. Ŝi estis preskaŭ tiom granda kiom Buton-Brilo, kaj ŝiaj vangoj kaj buŝo kaj brovoj estis bele pentritaj per delikataj koloroj. Ŝiaj bluaj okuloj gapis iomete, ĉar ili estis el vitro, sed la esprimo sur la vizaĝo de ŝia Moŝto estis tre plaĉa kaj nepre amiga. Kun la Reĝino de Gajlando estis kvar lignaj soldatoj, du paŝis antaŭ ŝi tre digne kaj du sekvis, kiel reĝa garistaro. La soldatoj estis farbitaj per helaj koloroj kaj portis lignajn pafilojn, kaj post ili venis dika malgranda viro kiu altiris atenton tuj, kvankam li aspektis modesta kaj sinretirema. Ĉar li konsistis el kandita sukero, kaj portis stanan sukerfiltrilon plenan de pudra sukero, kiun li ŝutis sur sin ofte por ke li ne kroĉiĝu al aferoj se li tuŝos ilin. La Alta Ĉambelano nomis lin “La Kandulo de Gajlando,” kaj Doroteo vidis ke unu el liaj dikfingroj aspektas kvazaŭ demordita de iu amanto de kandaĵoj kiu ne povis rezisti la tenton.

La vakspupa Reĝino parolis bele al Doroteo kaj la aliaj, kaj sendis siajn amajn salutojn al Ozma antaŭ ol retiri sin al la ĉambroj preparitaj por ŝi. Ŝi alportis naskiĝtagan donacon volvitan en silkopapero kaj ligitan per ruĝetaj kaj bluaj rubandoj, kaj unu el la lignaj soldatoj metis ĝin sur la tablon kun la aliaj donacoj. Sed la Kandulo ne iris al sia ĉambro, ĉar li diris ke li preferas resti kaj konversacii kun la Birdotimigilo kaj Tiktoko kaj la Sorĉisto kaj la Stana Lignohakisto, kiujn li deklaris la plej kuriozaj homoj kiujn iam li renkontis.

Buton-Brilo ĝojis ĉar la Kandulo restas en la TronoĈambro, ĉar la knabo opiniis ke tiu gasto odoras bongustege pro gaŭlterio kaj acera sukero.

La Plektita Viro nun eniris la ĉambron, ĉar li estis tiom bonfortuna ke li ricevis inviton al la festo de la Princino Ozma. Li estis el kavo duone inter la Nevidebla Valo kaj la Lando de la Gargojloj, kaj liaj hararo kaj barbo estis tiom longaj ke li devis plekti ilin por tiel fari el ili multajn faskojn kiuj pendis ĝis liaj piedoj, kaj ĉiu plektaĵo estis ligita per banto el kolora rubando.

image-119

“Mi alportis por Princino Ozma skatolon da flirtoj por ŝia naskiĝtago,” diris la Plektita Viro, fervore; “kaj mi esperas ke ili plaĉos al ŝi, ĉar ili estas la plej bonkvalitaj kiajn iam mi faris.”

“Mi estas certa ke ili multe plaĉos al ŝi,” diris Doroteo, kiu bone memoris la Plektitan Viron; kaj la Sorĉisto konigis la gaston al la ceteraj en la grupo kaj sidigis lin en seĝon kaj devigis lin silenti, ĉar, se li rajtus paroli li parolus daŭre pri siaj flirtoj.

Tiam la bando ludis bonvenon al alia grupo de gastoj, kaj en la Trono-Ĉambron solene eniris la beleta kaj digna Reĝino de Ev. Apud ŝi estis juna Reĝo Evardo, kaj sekvis ilin la tuta reĝa familio konsistanta el kvin Princinoj kaj kvar Princoj de Ev. La Regno Ev situis tuj trans la Mortiga Dezerto Norde de Oz, kaj foje Ozma kaj ŝia popolo savis la Reĝinon de Ev kaj ŝiajn dek infanojn de la Reĝo de la Knomoj, kiu sklavigis ilin.

Doroteo partoprenis en tiu aventuro, do ŝi salutis la reĝan familion elkore; kaj ĉiuj el tiuj vizitantoj ĝojegis rerenkonti la malgrandan knabinon el Kansas. Ili ankaŭ konis Tiktokon kaj Vilĉinjon, kaj la Birdotimigilon kaj la Stanan Lignohakiston, ankaŭ la Leonon kaj Tigron; do estis ĝojoplena rerenkontiĝo, kiel vi povas imagi, kaj post plena horo la Reĝino kaj ŝia grupo retiris sin al siaj ĉambroj. Eble eĉ tiam ili ne forirus se la bando ne komencus ludi por anonci novajn alvenintojn; sed antaŭ ol foriri el la granda Trono-Ĉambro Reĝo Evardo aldonis al la naskiĝtagaj donacoj al Ozma diademon el diamantoj inkrustitaj en radiumo.

La sekva alveninto montriĝis esti Reĝo Renard de Vulpio; li preferis sin nomi Reĝo Dokso. Li estis grandioze vestita per nova plumkostumo kaj portis blankajn kapridhaŭtajn gantojn sur siaj piedoj kaj floron en sia butontruo kaj lia hararo estis dislimita en la mezo.

Reĝo Dokso dankis Doroteon fervore pro ŝia akiro de invito por ke li venu al Oz, kiun dum sia tuta vivo li sopiregis viziti. Li ĉirkaŭmarŝadis vane kaj iom absurde dum oni konigis al li ĉiujn famulojn grupiĝintajn en la Trono-Ĉambro, kaj kiam li informiĝis ke Doroteo estas Princino de Oz la Reĝo de la Vulpoj insiste surgenuiĝis ĉe ŝiaj piedoj kaj poste retiris sin malantaŭen – kio estis danĝera, ĉar lia piedo povus frapiĝi pro io kaj tiel stumblorenversi lin.

Li apenaŭ foriris kiam la sonego de klarionoj kaj la bruado de tamburoj kaj cimbaloj anoncis gravajn vizitantojn, kaj la Alta Ĉambelano alprenis sian plej dignan tonon dum li ekmalfermis la pordon kaj diris fiere:

image-120
ŜIA MOŜTO, REĜINO ZIKSI DE IKS

“Ŝia Sublima kaj Glorega Moŝto, Reĝino Ziksi de Iks! Lia Serena kaj Imponega Moŝto, Reĝo Burĝon’ de Nenilando. Ŝia Reĝa Moŝto, la Princino Lanug.”

Ke tri tiel altaj kaj potencaj reĝaj personoj alvenis samtempe sufiĉis por solenigi Doroteon kaj ŝiajn akompanantojn kaj devigi ilin plej bele konduti; sed kiam la eksterordinarega beleco de Reĝino Ziksi renkontis iliajn okulojn ili opiniis ke neniam ili vidis ion tiom ĉarman. Doroteo decidis ke Ziksi devas esti ĉirkaŭ deksesjara, sed la Sorĉisto flustris al ŝi ke tiu mirinda reĝino jam vivis milojn da jaroj, sed scias la sekreton ĉiam resti freŝa kaj bela.

Reĝo Burĝon’ de Nenilando kaj lia delikata helhara fratino, la Princino Lanug, estis amikoj de Ziksi, ĉar iliaj regnoj estis apudaj, do ili kune veturis de siaj tre foraj regnoj por honori Ozman de Oz pro ŝia naskiĝtago. Ili alportis multajn belegajn donacojn; do la tablo nun estis plejparte ŝarĝita per donacoj.

Doroteo kaj Poli ekamis la Princinon Lanug tuj kiam ili vidis ŝin, kaj malgranda Reĝo Burĝon’ estis tiom sincera kaj knabeca ke Buton-Brilo tuj akceptis lin kiel amikon kaj ne volis ke li foriru. Sed estis nun post la tagmezo, kaj la reĝaj gastoj devos pretigi siajn tualetojn por la granda bankedo kie ili rekuniĝos tiuvespere por renkonti la regnantan Princinon de ĉi tiu Felando; do Reĝino Ziksi estis kondukita al sia ĉambro de grupo de knabinoj ĉefata de Ĵelia Konfitaĵ, kaj Burĝon’ kaj Lanug baldaŭ foriris al siaj propraj ĉambroj.

image-121

“Jadi! kiom grandan feston havos Ozma,” kriis Doroteo. “Mi supozas ke la palaco estos plenplena, Buton-Brilo; ĉu ne?”

“Ne scias,” diris la knabo.

“Sed ni devos iri al niaj ĉambroj tre baldaŭ, por vesti nin por la bankedo,” pludiris la knabino.

“Mi ne bezonas vesti min,” diris la Kandulo el Gajlando. “Mi nur bezonas ŝuti freŝan sukeron sur min.”

“Tiktoko kaj mi ĉiam surhavas la saman vestokompleton,” diris la Stana Lignohakisto; “ankaŭ nia amiko la Birdotimigilo.”

“Miaj plumoj sufiĉas por ĉiuj okazoj,” kriis Vilĉinjo, el sia angulo.

“Do mi lasos vin kvar bonvenigi iujn novajn gastojn venontajn,” diris Doroteo; “ĉar Buton-Brilo kaj mi devos plej bele aspekti ĉe la bankedo de Ozma.”

“Ankoraŭ kiuj venos?” demandis la Birdotimigilo.

“Nu, Reĝo Bat-Iai el Azenio, kaj Joĉjo Faru, kaj la Bona Sorĉistino de la Nordo. Sed povas esti ke Joĉjo Faru nur tre malfrue venos, ĉar li estas multe okupata.”

“Ni akceptos ilin kaj tre konvene bonvenigos ilin,” promesis la Birdotimigilo. “Do foriru, malgranda Doroteo, kaj vestu vin.”

image-122


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.