La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA VOJO AL OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

13. La Vero-Lageto

ILI nun pli zorge ekzamenis la landon ĉirkaŭantan ilin. Ĉio estis freŝa kaj bela post la varma senspireco de la dezerto, kaj la sunbrilo kaj dolĉa, freŝa aero estis tre plaĉaj al la vagantoj. Malgrandaj montetoj flave verdaj estis dekstre, kaj maldekstre sin skuadis grupo de altaj foliplenaj arboj sur kiuj estis flavaj floroj kvastaspektaj. Inter la herboj tapiŝantaj la teron estis belaj ranunkoloj kaj primoloj kaj tagetoj. Rigardinte ilin dum momento Doroteo diris pripenseme:

“Nepre ni estas en la Lando de la Palpbrumoj, ĉar la koloro de tiu lando estas flava, kaj rimarku ke preskaŭ ĉio ĉi tie estas flava se ĝi ja estas kolora.”

“Sed mi supozis ke ni estas en la Lando Oz,” respondis la vilulo, kvazaŭ multe ĉargrenite.

“Jes ja,” ŝi deklaris; “sed estas kvar partoj de la Lando Oz. La Norda Lando estas purpura, kaj ĝi estas la Lando de la Gilikuloj. La Orienta lando estas blua, kaj tiu estas la Lando de la Manĝtuloj. Sube en la Sudo estas la ruĝa Lando de la Kveluloj, kaj ĉi tie, en la Okcidento, la flava Lando de la Palpbrumoj. Jen la parto regata de la Stana Lignohakisto, sciu.”

“Kiu li estas?” demandis Buton-Brilo.

“Nu, li estas la stanulo pri kiu mi parolis al vi. Li nomiĝas Noĉjo Hakisto, kaj li havas belan koron donitan al li de la mirinda Sorĉisto.”

“Kie li loĝas?” demandis la knabo.

“La Sorĉisto? Ho, li loĝas en la Smeralda Urbo, kiu estas precize en la mezo de Oz, kie la anguloj de la kvar landoj kunrenkontiĝas.”

“Ho,” diris Buton-Brilo, konfuzita de tiu klarigo.

“Nepre ni estas tre for de la Smeralda Urbo,” komentis la vilulo.

“Estas vere,” ŝi respondis; “do ni komencu kaj penu trovi kelkajn Palpbrumojn. Ili estas afabluloj,” ŝi daŭrigis, dum la grupeto komencis marŝi cele la arbogrupon, “kaj mi venis ĉi tien foje kun miaj amikoj la Birdotimigilo, kaj la Stana Lignohakisto, kaj la Malkuraĝa Leono, por batali fian sorĉistinon kiu sklavigis ĉiujn Palpbrumojn.”

image-072

“Ĉu vi konkeris ŝin?” demandis Poli.

“Nu, mi fandis ŝin per sitelo da akvo, kaj tiel ŝi finiĝis,” respondis Doroteo. “Post tio la popolo estis libera, sciu, kaj ili nomumis Noĉjon Hakiston – tiu estas la Stana Lignohakisto – Imperiestro.”

“Kio estas tio?” demandis Buton-Brilo.

“Imperiestro? Ho, ĝi estas ia loka oficialulo, mi supozas.”

“Ho,” diris la knabo.

“Sed mi kredis ke Princino Ozma regas Ozon,” diris la vilulo.

“Jes ja; ŝi regas la Smeraldan Urbon kaj ĉiujn kvar landojn de Oz; sed ĉiu lando havas alian reganteton, ne tiel grandan kiel Ozma. Estas kiel la oficiroj de armeo, sciu; la regantetoj estas kapitanoj, kaj Ozma estas la generalo.”

Jam ili atingis la arbojn, kiuj staris laŭ perfekta cirklo kaj ĝuste sufiĉe aparte tiel ke iliaj dikaj branĉoj intertuŝiĝis – “premis manojn” laŭ rimarko de Buton-Brilo. Sub la ombro de la arboj ili trovis, en la centro de la cirklo, kristalan lageton, kun akvo kvieta kiel vitro. Sendube ĝi ankaŭ estis profunda, ĉar kiam Polikromo klinis sin super ĝin ŝi ĝemetis pro plezuro.

“Ho, ĝi estas spegulo!” ŝi kriis; ĉar ŝi povis vidi siajn belan vizaĝon kaj lanugan, ĉielarkokoloran robon spegulataj de la lageto, naturaj kiel en la vivo.

Ankaŭ Doroteo klinis sin, kaj komencis ordigi sian hararon, kiu pro blovado de la dezerta vento senorde implikiĝis. Post tio Buton-Brilo klinis sin super la randon, kaj ekkomencis plori, ĉar kiam li vidis sian vulpokapon la povruleto timiĝis.

“Do mi preferas ne enrigardi,” komentis la vilulo, malfeliĉe, ĉar ankaŭ al li ne plaĉis lia azenkapo. Dum Poli kaj Doroteo penis konsoli Buton-Brilon, la vilulo sidiĝis apud la rando de la lageto, kie lia bildo ne estis spegulebla, kaj gapis la akvon penseme. Farante tion li rimarkis arĝentan plakon fiksitan al roko tuj sub la surfaco de la akvo, kaj sur la arĝenta plako estis ĉi tiuj gravuritaj vortoj:

image-074

“Ha!” kriis la vilulo, eksaltante pro fervora ĝojo; “fine ni trovis ĝin.”

“Trovis kion?” demandis Doroteo, kurante al li.

“La Vero-Lageton. Nun, fine, mi povos liberiĝi de ĉi tiu kapaĉo; ĉar oni diris al ni, memoru, ke nur la Vero-Lageto povas redoni al mi mian naturan vizaĝon.”

“Ankaŭ al mi!” kriis Buton-Brilo, trotante al ili.

“Kompreneble,” diris Doroteo. “Ĝi kuracos la kapaĉojn de vi ambaŭ, mi supozas. Estas bonfortune ke ni trovis ĝin, ĉu ne?”

image-073

“Jes ja,” respondis la vilulo. “Mi maldeziregis iri al Princino Ozma aspektante kiel nun; kaj ŝi ja festos sian naskiĝdaton.”

Ĝuste tiam plaŭdo surprizis ilin, ĉar Buton-Brilo, pro sia fervoro vidi la lageton kiu “kuracos” lin, paŝis tro proksimen al la rando kaj falis kapantaŭen en la akvon. Suben li subeniris, tute nevidebliĝis, tiel ke nur lia marista ĉapo flosis sur la supro de la Vero-Lageto.

Li baldaŭ realsurfaciĝis, kaj la vilulo ekprenis lin per lia marista kolumo kaj trenis lin al la bordo, gutantan kaj anhelegantan por spiri. Ili ĉiuj rigardis la knabon mirante, ĉar la vulpa kapo kun siaj akra nazo kaj pintaj oreloj malestis, kaj anstataŭ ĝi aperis la dika ronda vizaĝo kaj bluaj okuloj kaj belaj bukloj kiuj apartenis al Buton-Brilo antaŭ ol lin transformis Reĝo Dokso de Vulpio.

“Ho, kiel karega!” kriis Poli, kaj ŝi ĉirkaŭbrakumus la etulon se li ne estus tiom malseka.

Iliaj ĝojplenaj krietoj instigis la infanon forfroti la akvon de siaj okuloj kaj rigardi siajn amikojn demandoplene.

“Vi nun estas tute ĝusta, kara,” diris Doroteo.

“Venu rigardi vin.” Ŝi kondukis lin al la lageto, kaj kvankam restis kelkaj ondetoj sur la surfaco de la akvo li povis klare vidi sin spegulata.

image-075
LA VILULO RERICEVIS SIAN NATURAN KAPON

“Jen mi!” li diris, per plaĉitoplena sed respektoplena flustro.

“Kompreneble,” respondis la knabino; “kaj ni ĉiuj ĝojas samkiel vi, Buton-Brilo.”

image-076

“Nu,” anoncis la vilulo, “nun estas mia vico.” Li deprenis sian vilan mantelon kaj sternis ĝin sur la herbon kaj plonĝis kapantaŭen en la Vero-Lageton.

Kiam li realsurfaciĝis lia azena kapo jam malaperis, kaj la propra vila kapo de la vilulo anstataŭis ĝin, kaj la akvo gutadis laŭ fluetoj de lia vila barbo. Li rampis sur la landon kaj skuis sin por deigi iom da malsekeco, kaj post tio li klinis sin super la lageton por rigardi admire sian spegulatan vizaĝon.

“Mi eble ne estas tutvere bela, eĉ nun,” li diris al siaj kamaradoj, kiuj rigardis lin ridetante; “sed mi estas tiom pli bela ol ĉiu ajn azeno ke mi estas laŭeble plej fiera.”

“Nun vi estas tute ĝusta, Vilulo,” deklaris Doroteo, “kaj ankaŭ Buton-Brilo estas tute ĝusta. Do ni danku la Vero-Lageton pro ĝia afableco, kaj ni komencu nian veturon al la Smeralda Urbo.”

“Mi malvolonte lasas ĝin,” murmuris la vilulo, ĝemante. “Vero-lageto ne estus malinda kunportaĵo por ni.” Sed li surmetis sian mantelon kaj komencis kun la aliaj serĉi iun kiu povos direkti ilin laŭ ilia dezirata celo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.