La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA VOJO AL OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

6. La Urbo de Bestoj

KIAM venis la tagmezo ili malfermis la lunĉokorbon de la Vulporeĝo, kaj trovis belan rostitan meleagron kun oksikoka saŭco kaj kelkaj pan-kun-buterotranĉaĵoj.

Dum ili sidis sur la herbo apud la vojo la vilulo distranĉis la meleagron per sia poŝtranĉilo kaj disdonis tranĉaĵojn.

“Ĉu vi ne havas rosgutojn, aŭ nebulkukojn, aŭ nubopanetojn?” demandis Polikromo, sopire.

“Kompreneble tion ni ne havas,” respondis Doroteo. “Ni manĝas solidaĵojn, ĉi tie sur la tero. Sed estas botelo da malvarma teo. Provu iom, bonvolu.”

La Filino de la Ĉielarko rigardis Buton-Brilon vori unu kruron de la meleagro.

“Ĉu bona?” ŝi demandis.

Li kapjesis.

“Ĉu vi kredas ke mi rajtas manĝi ĝin?”

“Ne ĉi tiun,” diris Buton-Brilo.

“Sed alian pecon?”

“Ne scias,” li respondis.

“Nu, mi provos, ĉar mi multe malsatas,” ŝi decidis, kaj ŝi prenis maldikan tranĉaĵon de la blanka brusto de meleagro kiun tranĉis por ŝi la vilulo, ankaŭ iom da pano-kun-butero. Kiam ŝi gustumis ĝin Polikromo opiniis la meleagron bongusta – eĉ pli ol la nebulokukoj; sed iometo satigis ŝin kaj ŝi kompletigis la manĝon per malgranda suĉo da malvarma teo.

“Proksimume kiom manĝus muŝo,” diris Doroteo, kiu mem multe manĝadis. “Sed mi konas kelkajn personojn en Oz kiuj tute nenion manĝas.”

“Kiuj estas?” demandis la vilulo.

“Unu estas birdotimigilo plenigita per pajlo, kaj la alia estas hakisto el stano. Ili ne havas apetitojn en si, komprenu; do ili tute neniam manĝas.”

“Ĉu ili vivas?” demandis la vilulo.

“Ho jes,” respondis Doroteo; “kaj ankaŭ ili estas tre lertaj kaj afablaj. Se ni atingos Ozon mi konigos ilin al vi.”

“Ĉu vi vere anticipas atingi Ozon?” demandis la vilulo, trinkante iom da malvarma teo.

image-035
POLI SUĈIS IOM DA MALVARMA TEO

“Mi ne scias ĝuste kion ’ticipi,” respondis la infano, serioze; “sed mi rimarkis ke se hazarde mi perdiĝas mi preskaŭ neeviteble atingas la Landon Oz fine, iel ajn; do eble mi atingos ĝin ĉifoje. Sed mi ne povas promesi, sciu; mi nur povas ’tendi kaj trovi.”

“Ĉu la Birdotimigilo timigos min?” demandis Buton-Brilo.

“Ne; ĉar vi ne ’stas birdo,” ŝi respondis. “Li havas la plej belan rideton iam viditan – sed ĝi estas pentrita kaj li ne respondecas pri ĝi.”

Ĉar la lunĉo nun jam finiĝis ili rekomencis sian veturon, la vilulo, Doroteo kaj Buton-Brilo marŝis solene flank’-al-flanke, kaj la Filino de la Ĉielarko dancis gaje antaŭ ili.

Kelkfoje ŝi ekkuris laŭ la vojo tiel rapide ke ŝi preskaŭ eliris ilian vidpovon, poste ŝi revenis same rapide por saluti ilin per sia arĝenta rido. Sed foje ŝi revenis pli konvene, kaj diris:

“Estas urbo ne tre for.”

“Mi ’ticipis tion,” respondis Doroteo; “ĉar la vulpohomoj avertis nin ke tio estas sur ĉi tiu vojo. Ĝi estas plena de iaj stultaj bestoj, sed ni nepre ne timu ilin ĉar ili ne damaĝos nin.”

“Bone,” diris Buton-Brilo; sed Polikromo ne sciis ĉu aŭ ne estas bone.

“Ĝi estas granda urbo,” ŝi diris, “kaj la vojo rekte trairas ĝin.”

“Ne maltrankvilu,” diris la vilulo; “dum mi portos la Amo-Magneton ĉiu vivanto amos min, kaj estu certa ke mi ne permesos ke oni damaĝu iun ajn mian amikon.”

Tio konsolis ilin iomete, kaj ili ekplumarŝis. Baldaŭ ili atingis atentigon kiu tekstis:

UNU KILOMETRO AL AZENIO.

“Ho,” diris la vilulo, “se ili estas azenoj ni tute ne bezonas timi.”

“Eble ili piedbatos,” diris Doroteo, dubeme.

“Do ni tranĉos kelkajn vergojn kaj bonkondutigos ilin,” li respondis. Ĉe la unua arbo li tranĉis por si longan, maldikan vergon el unu el la branĉoj, kaj malpli longajn vergojn por la aliaj.

“Ne timu ordonadi al la bestoj,” li diris; “ili kutimas tion.”

Post nelonge la vojo kondukis ilin al la pordoj de la urbo. Estis alta muro tute ĉirkaŭ ĝi, kiu estis blankigita, kaj la pordo tuj antaŭ niaj veturantoj estis nur aperturo en la muro, sen bariloj. Neniuj turoj nek spajroj nek kupoloj videblis super la urbo, nek estis videbla iu ajn vivanto kiam niaj amikoj proksimiĝis.

Subite, kiam ili estis tuj aŭdace enirontaj tra la aperturo, eksonis akra bruo de sono kiu ŝvelis kaj eĥis ĉiuflanke, ĝis ilin preskaŭ surdigis la bruaĉo kaj ili devis meti fingrojn en siajn orelojn por forteni la bruon.

Estis kia la bruego de multaj kanonoj, tamen ne videblis kanonkugloj aŭ aliaj pafaĵoj; estis kia la bruego de forta tondro, sed neniu nubo estis en la ĉielo; estis kia la bruo de sennombraj ondoj rompiĝantaj sur severan marbordon, sed estis nek maro nek alia akvo proksime.

image-036

Ili hezitis antaŭeniri; sed, ĉar la bruo ne damaĝis, ili eniris tra la blankigitan muron kaj rapide trovis la kaŭzon de la tumulto. Interne pendis multaj platoj el stano aŭ maldika fero, kaj kontraŭ tiujn metalajn platojn vico de azenoj bategis per siaj kalkanoj, farante mortigajn piedbatojn.

La vilulo kuris al la plej proksima azeno kaj forte frapis la beston per sia vergo.

“Ĉesigu la bruon!” li kriis; kaj la azeno ĉesis piedbati la metalan platon kaj turnis sian kapon por surprizite rigardi la vilulon. Li vergis la apudan azenon, kaj ĉesigis lin, kaj poste la apudan, tiel ke iom post iom la sono de kalkanbatoj ĉesis kaj la terura bruaĉo ĉesis. La azenoj staris grupe kaj rigardis la fremdulojn time kaj treme.

“Pro kio vi faras tiun bruaĉon?” demandis la vilulo, severe.

“Ni fortimigis la vulpojn,” diris unu el al azenoj, humile. “Kutime ili forkuras sufiĉe rapide kiam ili aŭdas la bruon, kiu timigas ilin.”

“Ne estas vulpoj ĉi tie,” diris la vilulo.

“Pardonu sed mi malakordas pri tio. Ja estas unu,” respondis la azeno, sidante rekte sur siaj koksoj kaj gestante per piedo al Buton-Brilo. “Ni vidis lin venanta kaj kredis ke la tuta vulpa armeo marŝas por ataki nin.”

“Buton-Brilo ne estas vulpo,” klarigis la vilulo. “Li nur havas vulpan kapon provizore, ĝis li povos reakiri sian propran kapon.”

“Ho, mi komprenas,” komentis la azeno, svingante sian maldekstran orelon kontemple. “Mi bedaŭras ke ni tiel eraris, kaj ni tiom laboris kaj maltrankvilis pro nenio.”

Jam la aliaj azenoj sidadis rekte kaj ekzamenis la fremdulojn per grandaj vitrecaj okuloj. Ili ja estis kurioza bildo; ĉar ili surhavis larĝajn blankajn kolumojn ĉirkaŭ siaj koloj kaj la kolumoj havis multajn kavetojn kaj pintojn. La virazenoj surportis altajn pintajn ĉapojn inter siaj grandaj oreloj, kaj la azeninoj surportis sunkufojn en kies suproj estis truoj tra kiujn la oreloj etendiĝis. Sed ili havis nenian alian veston ol sian harkovritan haŭton, kvankam multaj portis orajn kaj arĝentajn ornamaĵojn sur siaj antaŭaj pojnoj kaj striojn el diversaj metaloj sur siaj malantaŭaj maleoloj.

Piedbatante ili apogis sin per siaj antaŭaj kruroj, sed nun ili ĉiuj staris aŭ sidis rekte sur siaj malantaŭaj kruroj kaj uzis la antaŭajn kiel brakojn. Havante nek fingrojn nek manojn la bestoj estis iom mallertaj, kiel vi povus supozi; sed Doroteon surprizis vidi kiom ili povas fari per siaj rigidaj pezaj piedoj.

Kelkaj el la azenoj estis blankaj, kelkaj estis brunaj, aŭ grizaj, aŭ nigraj, aŭ makulaj; sed ilia hararo estis glata kaj brila kaj iliaj larĝaj kolumoj kaj ĉapoj bonaspektigis ilin, kvankam iomete komike.

“Jen bela maniero bonvenigi vizitantojn, ĉu?” komentis la vilulo, per riproĉa tono.

“Ho, ni ne intencis malĝentili,” respondis griza azeno kiu antaŭe ne parolis. “Sed ni ne atendis vin, nek vi ensendis viajn vizitkartojn kiel konvenas.”

“Estas iom da vero en tiu deklaro,” agnoskis la vilulo; “sed, ĉar vi nun informiĝis ke ni estas gravaj kaj distingitaj veturantoj, sendube vi taŭge pritraktos nin.”

Tiuj grandaj vortoj plaĉegis al la azenoj, kaj ili riverencis antaŭ la vilulo tre respektoplene. Diris la grizulo:

image-037

“Vi gvidiĝos al lia granda kaj glora Majesteca Moŝto Reĝo Bat-Iai, kiu salutos vin konvene al viaj altaj pozicioj.”

“Tute prave,” respondis Doroteo. “Gvidu nin al iu kiu ion scias.”

“Ho, ni ĉiuj scias ion, mia infano, alie ni ne estus azenoj,” asertis la grizulo, digne. “La vorto ‘azeno’ signifas ‘lerta,’ sciu.”

“Mi ne sciis tion,” ŝi respondis. “Mi kredis ke ĝi signifas ‘stulta’.”

“Tute ne, mia infano. Se vi serĉos en la Enciklopedio Azenida vi trovos ke mi pravas. Sed venu; mi mem gvidos vin al nia grandioza, ekzaltita, kaj plej intelekta reganto.”

Ĉiuj azenoj amas grandajn vortojn, do ne mirigas ke la grizulo uzis tiom da ili.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.