La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA VOJO AL OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

8. La Muz’kulo

ĈIRKAŬ la mezo de la mateno ili komencis supreniri longan monteton. Baldaŭ tiu monteto subite lasis subiri en belan valon, kie la veturantoj vidis, surprizate, malgrandan domon starantan apud la vojo.

Ĝi estis la unue vidata domo, kaj ili rapidis en la valon por trovi kiu loĝas tie. Neniu estis videbla dum ili proksimiĝis, sed kiam ili komencis apudiĝi al la domo ili aŭdis strangajn sonojn veni el ĝi. Ili ne povis unue distingi ilin, sed dum ili plilaŭtiĝis niaj amikoj kredis aŭdi ian muzikon kian faras astma akordiono; la muziko sonis al iliaj oreloj ĉi tiel:

Tidl-vidl-idl, um pom-pom!
Um, pom-pom! um, pom-pom!
Tidl-tidl-tidl, um pom-pom!
Um, pom-pom – pa!

“Kio estas, bando aŭ buŝharmoniko?” demandis Doroteo.

“Ne scias,” diris Buton-Brilo.

“Al mi sonas kiel trivita fonografo,” diris la vilulo, levante siajn gigantajn orelojn por aŭskulti.

“Ho, ja ne povus esti fingrafo en Felando!” kriis Doroteo.

“Estas iom bele, ĉu ne?” demandis Polikromo, provante danci laŭ la sonoj.

Tidl-vidl-idl, um pom-pom!
Um pom-pom; um pom-pom!

sonis al iliaj oreloj la muziko, ĉiam pli klare dum ili proksimiĝadis al la domo. Baldaŭ ili vidis malgrandan dikulon sidantan sur benko antaŭ la pordo. Li surhavis ruĝan jakon ornamitan per pasamento, kiu atingis lian talion, bluan veŝton, kaj blankan pantalonon sur kies flankoj estis vertikalaj oraj strioj. Sur lia kalva kapo staris malgranda, ronda, ruĝa ĉapo kiun fiksis kaŭĉuka elasta bendo sub lia mentono. Lia vizaĝo estis ronda, liaj okuloj fadbluaj, kaj sur siaj manoj li havis blankajn katunajn gantojn. La viro sin apogis sur fortika orkapa marŝbastono, klinante sin antaŭen por rigardi la aliron de la vizitantoj.

image-046

Mirige, la muzikaj sonoj kiujn ili aŭdis ŝajnis veni el la interno de la dikulo mem; ĉar li nek ludis instrumenton nek estis videbla instrumento proksime al li.

Ili venis al li kaj staris en vico gapante lin, kaj li regapis dum la kuriozaj sonoj plu venis el ili:

Tidl-idl-idl, um pom-pom,
Um, pom-pom; um pom-pom!
Tidl-vidl-idl, um pom-pom!
Um, pom-pom – pa!

“Nu, li ja ‘stas vera muz’kulo!” diris Buton-Brilo.

“Kio estas muz’kulo?” demandis Doroteo.

“Li!” diris la knabo.

Aŭdinte tion la dikulo eksidis iomete pli rigide ol antaŭe, kvazaŭ ricevinte komplimenton, kaj daŭris plu la sonoj:

Tidl-vidl-idl, um pom-pom,
Um pom-pom, um –

“Ĉesu!” kriis la vilulo, fervore. “Ĉesigu tiun bruaĉon!”

La dikulo rigardis lin malfeliĉe kaj komencis sian respondon. Kiam li parolis la muziko ŝanĝiĝis kaj la vortoj ŝajnis kongrui kun la notoj. Li diris – pli ĝuste, kantis:

Vi ne aŭskultas bruaĉon,
Sed klarharmonian plaĉon.
Sonas mia spir’
Orgenas mia dir’ –
Kaj basigas mian maĉon.

“Nekredeble!” kriis Doroteo; “laŭ li lia spiro muzikas.”

“Absurde,” deklaris la vilulo; sed nun la muziko rekomenciĝis, kaj ĉiuj aŭskultis atente.

La pulmojn plenigas kanoj.
Orgenojn sonigas manoj,
Pulmojn sonigas spirbanoj
Kan’-muzikon doni.
Por vivi mi devas spiri,
Muziki por povi iri;
Mi multe bedaŭras diri
“bonvolu pardoni!”

image-047

“Povrulo,” diris Polikromo; “li ne kulpas. Kia misfortuno!”

“Jes,” respondis la vilulo; “ni devas aŭdi la muzikon nur nelonge, ĝis ni foriros de li; sed tiu kompatindulo devas aŭskulti sin dum sia tuta vivo, kaj tio sufiĉas por frenezigi lin. Ĉu vi ne konsentas kun mi?”

“Ne scias,” diris Buton-Brilo. Toto diris “Vuf!” kaj la aliaj ridis.

“Eble tial li loĝas tute sola,” sugestis Doroteo.

“Jes; se estus najbaroj ili eble volus damaĝi lin,” respondis la vilulo.

Tutdume la malgranda dika muz’kulo spiradis la notojn:

Tidl-tidl-idl, um, pom-pom,

kaj ili devis laŭte paroli por aŭdi unu la alian. La vilulo diris:

“Kiu vi estas, sinjoro?”

La respondo venis en kantata formo:

Mi estas Allegro da Capo, fama viro;
Ĉar alian tian vi ne trovos, pravas miro.
Iuj ludi volas, povas ne,
Ĉiutage penas, penas tre.
Muzikas mi denaske, enkonstruiĝis liro.

“Ho, mi kredas ke li fieras pro tio,” kriis Doroteo, “kaj ŝajnas al mi ke mi aŭdis jam malpli bonan muzikon.”

“Kie?” demandis Buton-Brilo.

“Mi forgesis. Sed S-ro Da Capo certe estas stranga persono – ĉu ne? – kaj eble li estas la sola siaspeca persono en la tuta mondo.”

Tiu laŭdo ŝajne plaĉis al la malgranda dika muz’kulo, ĉar li ŝveligis sian bruston, aspektiĝis grava kaj kantis tiel:

Ne havas mi rubandon,
Sed bando ja mi estas!
Ne svenas mi sed venas
Por soni dum vi festas.
En ĉiu son’ nur pura ton’,
Kaj fuŝ’ neniam svarmas.
Diecaj estas la diesoj,
Kaj bemoloj molaj ĉarmas.

“Mi ne plene komprenas tion,” diris Polikromo, perplekse; “sed eble ĉar mi kutimas nur al la muziko de la sferoj.”

“Kio estas tio?” demandis Buton-Brilo.

“Ho, Poli parolas pri la atmosfero kaj la hemisfero, mi supozas,” klarigis Doroteo.

“Ho,” diris Buton-Brilo.

“Vuf!” diris Toto.

image-048

Sed la muz’kulo ankoraŭ elspiradis sian konstantan

Um, pom-pom; um, pom-pom –

kaj tio ŝajne iritis la nervojn de la vilulo.

“Ĉesigu, bonvolu!” li kriis, kolere; “aŭ spiru flustre; aŭ metu ligilon sur la nazon. Ion faru, nepre!”

Sed la dikulo, kun malĝoja mieno, kantis respondon:

Muziko ja ĉarmas, sopire
Kvietiĝas kolero, laŭdire.
Se vi sentas koleron,
Vi trovos la veron,
Ke tio ja pravas, admire.

La vilulo ne povis ne ridi pro tio, kaj kiam li ridis li plene larĝigis sian azenan buŝon. Diris Doroteo:

“Mi ne scias taksi lian poezion, sed ŝajne ĝi kongruas kun la notoj, kaj nur tion oni rajtas postuli.”

“Mi amas ĝin,” diris Buton-Brilo, kiu gapegis la muz’kulon, starante kun siaj malgrandaj kruroj larĝe apartigitaj. Mirige al siaj kamaradoj, la knabo faris ĉi tiun longan demandon:

“Se mi englutus harmonikon, kio mi estus?”

“Harmoniketo,” diris la vilulo. “Sed venu, karuloj; mi opinias ke plej bone estos pluveturi antaŭ ol Buton-Brilo englutos ion. Ni devas serĉi tiun Landon Oz, sciu.”

Aŭdinte tiun parolon la muz’kulo kantis, rapide:

Se al la Lando Oz vi iros,
Mi dankos se vi min kuntiros,
Ĉar Ozma ja festos
Naskiĝdaton, kaj estos
Feliĉa ke kanton ŝi akiros.

“Dankon, sed ne,” diris Doroteo; “ni preferas veturi solaj. Sed se mi renkontos Ozman mi diros al ŝi ke vi volas veni al ŝia naskiĝtaga festo.”

“Ni iru,” urĝis la vilulo, maltrankvile.

Poli jam dancadis laŭ la vojo, multe antaŭ ili, kaj la aliaj sin turnis por sekvi ŝin. Al Toto ne plaĉis la dika muz’kulo kaj li ekcelis mordi lian dikan kruron.

Doroteo rapide kaptis la muĝetantan hundeton kaj rapide sekvis siajn kamaradojn, kiuj marŝadis pli rapide ol kutime por fuĝi el la kantobruo. Ili devis grimpi monteton, kaj antaŭ ol atingi la supron ili ne povis eskapi de la monotona sonado de la muz’kulo:

Um, pom-pom; um, pom-pom;
Tidl-idl-vidl, um, pom-pom;
Um, pom-pom – pa!

Tamen, dum ili preteriris la supron de la monteto kaj malsupreniris laŭ la alia flanko, la sonoj iom post iom fadis, kaj pro tio ili sentis grandan malstreĉiĝon.

image-049

“Min ĝojigas ke ne necesas loĝi kun la orgenulo, ĉu ankaŭ vin, Poli?” demandis Doroteo.

“Nepre jes,” respondis la Filino de la Ĉielarko.

“Mi amas lin,” deklaris Buton-Brilo, solene.

“Mi esperas ke via Princino Ozma ne invitos lin al sia naskiĝtaga festo,” komentis la vilulo; “ĉar lia muziko sovaĝigus ĉiujn gastojn. Vi inspiris min, Buton-Brilo; mi kredas ke la muz’kulo nepre englutis akordionon dum li estis juna.”

“Kio estas ’kordiono?” demandis la knabo.

“Speco de pliso,” klarigis Doroteo, dum ŝi demetis la hundon.

“Vuf!” diris Toto, kaj li forkuris galopege por ĉasi burdon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.