La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen  


GLINDA DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

24. Glinda Triumfas

image-125

Kompreneble ĉiuj partoprenintoj en la ekspedicio de Glinda tuj transiris la ponton, kie ilin elkore bonvenigis la Premloj. Antaŭ la grupego da homoj Princino Ozma paroladis de balkono de la palaco, postulante ke ili rekonu ŝin kiel sian laŭrajtan Reganton kaj promesu obei la leĝojn de la Lando Oz. Siavice ŝi akceptis protekti ilin kontraŭ ĉia estonta damaĝo kaj deklaris ke ne plu regos ilin krueleco kaj mistraktado.

Tio multe plaĉis al la Premloj, kaj kiam Ozma diris al ili ke ili rajtas elekti Reĝinon kiu regu ilin, kaj kiu siavice estos regata de Ozma de Oz, ili voĉdonis por Lordino Aŭrekso, kaj tiun saman tagon oni okazigis la ceremonion dum kiu oni kronis la novan Reĝinon kaj Aŭreks instaliĝis kiel estrino de la palaco.

Kiel sian Ĉefministron la Reĝino elektis Ervikon, ĉar la tri Adeptoj informis pri liaj saĝeco, fidindeco kaj lerteco, kaj ĉiuj Premloj aprobis lian nomumiĝon.

Glinda, la Sorĉisto kaj la Adeptoj staris sur la ponto kaj deklamis sorĉkanton kiu replenigis la lagon per akvo, kaj la Birdotimigilo kaj la Miksĉifona Knabino grimpis al la supro de la Granda Kupolo kaj remetis la fenestrovitraĵon kiu estis elprenita por ke Glinda kaj ŝiaj sekvantoj eniru.

Kiam vesperiĝis Ozma ordonis la prepariĝon de granda festeno, al kiu invitiĝis ĉiu Premlo. La vilaĝo estis bele ornamita kaj brile lumigata kaj estis muziko kaj dancado ĝis malfrua horo por festi la liberiĝon de la popolo. Ĉar la Premloj liberiĝis ne nur de la akvo de la lago sed ankaŭ de la krueleco de la antaŭa Reĝino.

Dum la uloj el la Smeralda Urbo pretiĝis foriri, la sekvan matenon, Reĝino Aŭreks diris al Ozma:

“Nur unu timon mi nun havas por mia popolo, tio estas pro la malamikeco de la terura Ple-diko de la Platkapuloj. Li povos veni ĉi tien iam ajn kaj ĝeni nin, kaj miaj Premloj estas pacemaj kaj nekapablaj batali la sovaĝajn kaj trudemajn Platkapulojn.”

“Ne maltrankvilu,” respondis Ozma, komfortige.

“Ni intencas halti survoje ĉe la Sorĉita Monto de la Platkapuloj kaj puni la Ple-dikon pro liaj misfaroj.”

Tio kontentigis Aŭrekson kaj kiam Ozma kaj ŝiaj sekvantoj transpaŝis la ponton al la bordo, adiaŭinte al siaj amikoj, ĉiuj Premloj hurais kaj skuis siajn ĉapelojn kaj poŝtukojn, kaj la bando ludis kaj la foriro ja estis ceremonio longe memorota.

La tri Adeptoj de Magio, kiuj antaŭe regis la Platkapulojn saĝe kaj komplezeme, akompanis Princinon Ozman kaj ŝiajn kunulojn, ĉar ili promesis al Ozma resti sur la monto kaj denove certigi ke oni obeas la leĝojn.

Glinda jam informiĝis pri la kuriozaj Platkapuloj kaj ŝi konsultis la Sorĉiston kaj faris planon por pliinteligentigi kaj pliagrabligi ilin.

Kiam la grupo atingis la monton Ozma kaj Doroteo montris al ili kiel ĉirkaŭiri la nevideblan muron – konstruitan de la Platkapuloj post la transformiĝo de la Adeptoj – kaj kiel atingi la suprenmalsupren- ŝtuparon kiu kondukas al la montosupro.

La Ple-diko rigardis la alvenon de la grupo de la rando de la monto kaj timis vidante ke la tri Adeptoj nun rehavas siajn naturajn formojn kaj revenas al sia iama hejmo. Li komprenis ke lia potenco baldaŭ perdiĝos tamen li firme decidis batali ĝisfine. Li kunvokis ĉiujn Platkapulojn kaj armis ilin, kaj diris ke ili arestu ĉiujn venantajn per la ŝtuparo kaj ĵetu ilin trans la randon de la monto al la suba ebenaĵo. Sed kvankam ili timis la Plejsuperan Diktatoron, kiu minacis puni ilin se ili ne obeos liajn ordonojn, tuj kiam ili vidis la tri Adeptojn ili forĵetis siajn armilojn kaj petegis la iamajn Regantojn protekti ilin.

La tri Adeptoj certigis la ekscititajn Platkapulojn ke ili ne bezonas timi.

Vidante ke lia popolo ribelis la Ple-diko forkuris kaj provis kaŝi sin, sed la Adeptoj trovis lin kaj enkarcerigis lin, kaj forprenis de li ĉiujn liajn ladskatolojn da cerbaĵo.

image-127

Post tiu facila venkiĝo de la Ple-diko, Glinda informis la Adeptojn pri sia plano, kiun jam aprobis Ozma de Oz, kaj ili ĝoje konsentis pri ĝi. Do dum la sekvaj kelkaj tagoj, la granda Sorĉistino transformis, iomete, ĉiun Platkapulon sur la monto.

Prenante ilin unuope, ŝi malfermigis la skatolon da cerbaĵo apartenantan al ĉiu el ili kaj verŝis la enhavon sur la platan kapon, kaj post tio, per siaj sorĉartoj, ŝi kreskigis la kapon por kovri la cerbaĵon – kiel estas por la plej multaj personoj – kaj tiel ili fariĝis egale inteligentaj kaj belaspektaj kiel ĉiuj aliaj loĝantoj de la Lando Oz.

image-128

Kiam ĉiuj estis tiel traktitaj ne plu ekzistis platkapuloj, kaj la Adeptoj decidis renomi sian popolon Montuloj. Unu bona rezulto de la sorĉo de Glinda estis ke nun ne eblis ke iu ŝtelos la cerbon kiun alia persono posedas kaj ĉiu persono havas precize sian laŭrajtan cerbaĵoporcion.

Eĉ la Ple-diko ricevis sian cerbaĵoporcion kaj lia plata kapo rondiĝis, kiel la aliaj, sed li devis perdi ĉian kapablon plu misfaradi, kaj pro la konstanta observado de la Adeptoj li devos fariĝi obeema kaj humila.

La Oran Porkon, kiu kuradis gruntante en la stratoj, tute sen cerbo, malsorĉis Glinda, kaj kiam ŝi rehavis sian formon de virino ŝi ricevis cerbon kaj rondan kapon. Tiu edzino de la Ple-diko iam estis eĉ pli fia ol sia fia edzo, sed nun ŝi forgesis sian tutan fiecon kaj verŝajne fariĝos bona virino.

Farinte ĉi ĉion kontentige, Princino Ozma kaj ŝia grupo adiaŭis la tri Adeptojn kaj foriris cele la Smeraldan Urbon, kontentaj pro siaj interesaj aventuroj.

Ili reiris per la vojo laŭ kiu venis Ozma kaj Doroteo, haltante por reakiri la Segĉevalon kaj la Ruĝan Ĉaron kiujn ili estis postlasintaj.

“Min feliĉigas ke mi iris vidi tiujn popolojn,” diris Princino Ozma, “ĉar mi ne nur malebligis plian militadon inter ili, sed ili estas liberigitaj el la regado de la Ple-diko kaj Ku-i-o, kaj nun estas feliĉaj lojalaj regatoj de la Lando Oz. Tio pruvas ke estas ĉiam saĝe plenumi onian devon, negrave kiom malagrabla ŝajnas esti tiu devo.”

image-001

image-002


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.