La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
GLINDA DE OZAŭtoro: L. Frank Baum |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Mi devas nun informi vin pri kio okazis al Ervik kaj la tri aliaj Premloj kiujn ni lasis flosantaj en la fera boato post kiam Reĝino Ku-i-o transformiĝis en Diamantan Cignon per la magio de la Platkapulo Ple-diko.
La kvar Premloj ĉiuj estis junaj viroj kaj ilia estro estis Erviko. Ku-i-o kunprenis ilin en la boato por helpi ŝin se ŝi kaptos la ĉefon de la Platkapuloj, kion ŝi esperis efektivigi per sia arĝenta ŝnuro. Ili tute ne konis la sorĉarton kiu movis la submarŝipon, do, kiam ili restis flosante sur la lago, ili ne sciis kion fari. Ili ne povis subakvigi la boaton nek reirigi ĝin al la subakviĝinta insulo. Mankis kaj remiloj kaj veloj en la boato, kiu ne estis ankrita sed drivis trankvile sur la surfaco de la lago.
La Diamanta Cigno ne plu pensis nek volis pensi pri sia popolo. Ŝi flosis al la alia flanko de la lago kaj ĉiuj alvokojn kaj pledojn de Ervik kaj liaj kunuloj ignoris la vanta birdo. Ĉar ili povis fari nenion alian, ili sidis senmove en la boato kaj atendis laŭeble pacience ke iu venu helpi ilin.
La Platkapuloj kiuj rifuzis helpi ilin jam reiris al sia monto. Ĉiuj Premloj estis enkarceruloj en la Granda Kupolo kaj ne povis helpi eĉ sin mem. Kiam venis la vespero, ili vidis la Diamantan Cignon, ankoraŭ ĉe la alia flanko de la lago, marŝi el la akvo sur la sablon, skuante sian diamantornamitan plumaron, kaj poste malaperi inter la arbustoj serĉante ripozejon por la nokto.
“Mi estas malsata,” diris Ervik.
“Mi estas malvarma,” diris alia Premlo.
“Mi estas laca,” diris tria.
“Mi timas,” diris la lasta el ili.
Sed ne utilis al ili plendoj. La nokto estiĝis kaj la luno leviĝis kaj ĵetis arĝentan brilon sur la surfacon de la akvo.
“Dormu,” diris Ervik al siaj kunuloj. “Mi restos veka kaj atentos, ĉar eble ni saviĝos neanticipite.”
Do la aliaj tri kuŝiĝis en la fundo de la boato kaj baldaŭ profunde dormis.
Ervik gardis. Li ripozetis apogante sin sur la pruo de la boato, lia vizaĝo proksima al la lunluma akvo, kaj li pensis reveme pri la surprizaj eventoj de la tago kaj demandis al si kio okazos al la enkarceruloj en la Granda Kupolo.
Subita eta orfiŝo puŝis sian kapon super la surfacon de la lago, ne pli ol kelkajn centimetrojn for de liaj okuloj. Arĝentofiŝo poste levis sian kapon apud tiu de la orfiŝo, kaj momenton poste bronzofiŝo levis sian kapon apud la aliaj. La tri fiŝoj, en vico, rigardis detaleme per siaj rondaj brilantaj okuloj la mirantajn okulojn de Ervik la Premlo.
“Ni estas la tri Adeptoj kiujn Reĝino Ku-i-o perfidis kaj fitransformis,” diris la orfiŝo, ĝia voĉo estis mallaŭta kaj milda sed klare aŭdebla en la silenteco de la nokto.
“Mi scias pri la perfida ago de nia Reĝino,” respondis Ervik, “kaj mi tre bedaŭras pro via misfortuno. Ĉu vi jam de tiam estas en la lago?”
“Jes,” estis la respondo.
“Mi – mi esperas ke vi estas – nu – komfortaj,” balbutis Ervik, kiu ne sciis kion alian diri.
“Ni sciis ke iam Ku-i-o renkontos la fatalon kiun ŝi plene meritas,” deklaris la bronzofiŝo. “Ni atendis kaj observis. Nun, se vi promesos helpi nin kaj esti fidela kaj fidinda, vi povos helpi nin regajni niajn naturajn formojn, kaj savi vin kaj via tutan popolon de la danĝeroj kiuj nun minacas vin.”
“Nu,” diris Ervik, “vi povas fidi ke mi faros ĉion eblan. Sed mi ne estas sorĉisto, aŭ magiisto, komprenu.”
“Ni petas nur ke vi obeu niajn instrukciojn,” respondis la arĝentofiŝo. “Ni scias ke vi estas honesta kaj ke vi servis Ku-i-on nur ĉar tio necesis por eskapi ŝian koleron. Agu laŭ niaj ordonoj kaj ĉio estos bona.”
“Mi promesas!” kriis la junulo. “Diru al mi kion mi unue faru.”
“Vi trovos en la fundo de via boato la arĝentan kordon kiu falis el la mano de Ku-i-o kiam ŝi transformiĝis,” diris la orfiŝo. “Ligu unu finaĵon al la pruo de via boato kaj ĵetu la alian finaĵon al ni en la akvo. Kune ni tiros vian boaton al la bordo.”
Erik multe dubis ke la tri fiŝetoj povos movi tiom pezan boaton, sed li plenumis la ordonojn kaj la fiŝoj ĉiuj prenis sian finaĵon de la arĝenta kordo per siaj buŝoj kaj turnis sin al la plej proksima bordo, kiu estis la preciza loko kie staris la Platkapuloj kiam ili konkeris Reĝinon Ku-i-on.
Unue la boato tute ne moviĝis, kvankam la fiŝoj tiris laŭeble plej forte. Sed baldaŭ la tiro komencis efiki. Tre malrapide la boato rampis cele la bordon, plirapidiĝante ĉiumomente. Kelkajn metrojn for de la sabla bordo la fiŝoj faligis la kordon el siaj buŝoj kaj naĝis flanken, dum la fera boato, nun moviĝanta, plu moviĝis ĝis ĝia pruo frapis la sablon.
Evrik klinis sin trans la flankon kaj diris al la fiŝoj: nun kion?”
“Vi trovos sur la sablo,” diris la arĝentofiŝo, “kupran sitelon, kiun la Ple-diko forgesis dum li foriris. Purigu ĝin tre zorge per la akvo de la lago, ĉar ĝi enhavis venenon. Kiam ĝi estos pura, plenigu ĝin per freŝa akvo kaj tenu ĝin ĉiflanke de la boato, por ke ni tri povu naĝi en la sitelon. Tiam ni plu instrukcios vin.”
“Ĉu vi volas do ke mi kaptu vin?” demandis Ervik surprizite.
“Jes,” estis la respondo.
Do Ervik saltis el la boato kaj trovis la kupran sitelon. Portinte ĝin iom laŭlonge de la bordo, li zorge lavis ĝin, elfrotante per la sablo de la bordo ĉiun guton da veneno kiu estis en ĝi.
Post tio li reiris al la boato.
La kamaradoj de Ervik plu dormadis kaj tute ne sciis pri la tri fiŝoj kaj la strangaj eventoj okazantaj ĉirkaŭ ili. Ervik faligis la sitelon en la akvon, firme tenante la tenilon ĝis ĝi estis sub akvo. La ora kaj arĝenta kaj bronza fiŝoj tuj naĝis en la sitelon. La juna Premlo levis ĝin, elverŝis iom el la akvo por ke ĝi ne superfluu la randon, kaj diris al la fiŝoj: “Nun kion?”
“Portu la sitelon al la bordo. Faru cent paŝojn orienten, laŭlonge de la lago, kaj tie vi vidos padon kiu kondukas tra la kamparo, trans montetojn kaj valojn. Sekvu la padon ĝis vi atingos dometon koloritan purpura kun blankaj ornamaĵoj. Kiam vi haltos ĉe la barilo de la dometo ni diros kion fari poste.
Treege zorgu ne stumbli kaj elverŝi la akvon de la sitelo, ĉar tio detruus nin kaj ĉio farita de vi estus vana.”
La orfiŝo faris tiujn ordonojn kaj Ervik promesis zorgi kaj komencis obei. Li lasis siajn dormantajn kamaradojn en la boato, superpaŝante zorge iliajn korpojn, kaj atinginte la bordon li faris precize cent paŝojn orienten. Tie per siaj okuloj li serĉis la padon kaj ĉar la lunlumo estis tre brila li facile trovis ĝin, kvankam ĝin kaŝis altaj sovaĝaj herboj ĝis oni ekrenkontis ĝin. La pado estis tre mallarĝa kaj aspektis ne multe uzata, sed ĝi estis klare videbla kaj Ervik facile sekvis ĝin. Li marŝis tra larĝa kampo, kovrita de altaj herboj kaj herbaĉoj, supreniris monteton kaj subeniris.
Al Ervik ŝajnis ke li marŝis kilometrojn post kilometroj. Efetktive la luno malalteniĝis kaj la tago komencis krepuskiĝi kiam fine li trovis apud la vojo belan dometon, koloritan purpura kun blankaj ornamaĵoj. Ĝi estis tre sola loko – neniu alia konstruaĵo estis proksima kaj la tero estis tute ne kultivita. Neniu kultivisto loĝas tie, tio estis evidenta.
Kiu volus loĝi en tiom izola loko?
Sed Ervik ne longe ĝenis sin per tiaj demandoj. Li iris al la krado kiu kondukis al la dometo, zorge metis la kupran sitelon sur la teron, klinis sin super ĝin kaj demandis:
“Nun kion?”
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.