La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


GLINDA DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

10. Sub la Akvo

image-057

Kiam noktiĝis la tuta interno de la Granda Kupolo, la stratoj kaj domoj, lumiĝis brile tiel ke estis lumoplene kiel dum la tago. Doroteo pensis ke sendube la insulo aspektas bela de la fora bordo de la lago dum la nokto. Okazis festado kaj gajeco en la palaco de la Reĝino kaj la muziko de la reĝa bando estis klare aŭdebla en la domo de Lordino Aŭreks, kie Ozma kaj Doroteo restis kun sia gastigantino-gardantino. Ili estis kaptitoj, sed multe pli bonkore prizorgataj.

Lordino Aŭreks donis al ili bonan vespermanĝon kaj kiam ili volis enlitiĝi ŝi gvidis ilin al bela ĉambro kun komfortaj litoj kaj deziris por ili bonan nokton kaj agrablajn sonĝojn.

“Kion vi pensas pri ĉio ĉi, Ozma?” Doroteo maltrankvile demandis kiam ili estis solaj.

“Ĝojigas min ke ni venis,” estis la respondo, “ĉar kvankam eble estos misagoj morgaŭ, estis necese ke mi sciu pri tiuj homoj, kies estroj estas sovaĝaj kaj kontraŭleĝaj kaj subpremas siajn regatojn per maljusteco kaj krueleco. Mia tasko, sekve, estas liberigi la Premlojn kaj la Platkapulojn kaj akiri por ili liberecon kaj feliĉecon. Mi ne dubas ke mi povos fine efektivigi tion.”

“Ĝuste nun, tamen, nin frontas malfacilo,” asertis Doroteo. “Se Reĝino Ku-i-o venkos morgaŭ, ŝi ne estos afabla al ni, kaj se la Ple-diko venkos, li estos eĉ malpli agrabla.”

“Ne malkvietiĝu, kara,” diris Ozma. “Mi ne kredas ke minacas nin danĝero, negrave kio okazos, kaj la rezulto de nia aventuro certe estos bona.”

Doroteo efektive ne malkvietiĝis. Ŝi fidis sian amikinon, la feprincinon de Oz, kaj ŝi ĝuis la eksciton de la eventoj en kiuj ŝi partoprenas. Do ŝi rampis en la liton kaj endormiĝis samfacile kiel se ŝi estus en sia propra komforta ĉambro en la palaco de Ozma. La grinca, knara sono vekis ŝin. La tuta insulo ŝajnis tremi kaj svingiĝi, kiel dum tertremo. Doroteo sidiĝis en la lito, frotis siajn okulojn por eligi la dormon, kaj trovis ke estas la mateniĝo.

Ozma rapide vestadis sin.

“Kio okazas?” demandis Doroteo, saltante el la lito.

“Mi ne estas certa,” respondis Ozma; “sed la sento estas ke la insulo subakviĝas.”

Kiel eble plej baldaŭ ili finis vesti sin, dum la grincado kaj svingiĝado daŭris. Poste ili rapidis en la salonon de la ĉambro kaj trovis Lordinon Aŭrekson jam plene vestita kaj atendanta ilin.

“Ne alarmiĝu,” diris ilia gastigantino. “Ku-i-o decidis subakvigi la insulon, nur tion. Sed tio indikas ke la Platkapuloj venas ataki nin.”

“Kion vi celas diri, ‘sub-sub-akvigas la insulon’?” demandis Doroteo.

“Venu kaj vidu,” estis la respondo.

image-059

Lordino Aŭreks kondukis ilin al fenestro kiu frontis flankon de la granda kupolo kovranta la vilaĝon, kaj ili povis vidi ke la insulo ja subakviĝas, ĉar la akvo de la lago jam atingas duonan alton de la flanko de la kupolo. Tra la vitro naĝantaj fiŝoj videblis, kaj altaj tigoj de svingiĝemaj marherboj, ĉar la akvo estis klara kiel kristalo kaj tra ĝi ili povis eĉ videti la foran bordon de la lago.

“La Platkapuloj ankoraŭ ne alvenis,” diris Lordino Aŭreks. “Ili venos baldaŭ, sed nur post kiam la tuta kupolo estos sub la surfaco de la akvo.”

“Ĉu la kupolo tralasos akvon?” Doroteo demandis maltrankvile.

“Tute ne.”

“Ĉu oni sub-sub-akvigis la insulon antaŭ nun?”

“Ho, jes; plurfoje. Sed Ku-i-o ne volas ofte fari tion, ĉar necesas forte labori por funkciigi la mekanismon.

La kupolo estas konstruita tiel ke ĝi povu malaperi. Mi kredas,” ŝi pludiris, “ke nia Reĝino timas ke la Platkapuloj atakos la insulon kaj provos rompi la vitron de la kupolo.”

“Nu, se ni estos sub la akvo, ili ne povos batali nin kaj ni ne povos batali ilin,” asertis Doroteo.

“Tamen ili povus mortigi la fiŝojn,” diris Ozma serioze.

“Ankaŭ ni havas batalrimedojn,” diris Lordino Aŭreks. “Mi ne rajtas diri al vi ĉiujn niajn sekretojn, sed ĉi tiu insulo estas plena de surprizoj. La magio de nia Reĝino ankaŭ estas vere miriga.”

“Ĉu ŝi ŝtelis sian tutan magion de la tri Adeptoj de Sorĉado kiuj nun estas fiŝoj?”

“Ŝi ŝtelis la scion kaj la magiilojn, sed ŝi uzas ilin kiel neniam uzus ilin la tri Adeptoj.”

Jam la supro de la kupolo estis tute sub la akvo kaj subite la insulo ne plu subeniris kaj fariĝis senmova.

“Vidu!” kriis Lordino Aŭreks, gestante al la bordo.

“La Platkapuloj alvenis.”

Sur la bordo, kiu nun estis tre alta super iliaj kapoj, aro da nelumaj figuroj videblis.

“Nun ni vidu kion Ku-i-o faros por oponi ilin,” pludiris Lordino Aŭreks, per voĉo kiu montris ŝian ekscitiĝon.

* * *

La Platkapuloj, puŝinte sin tra la vicon de palmarboj, atingis la bordon de la lago ĝuste kiam la supro de la kupolo de la insulo malaperis sub la surfacon. La akvo nun fluis de bordo al bordo, sed tra la klara akvo la kupolo ankoraŭ estis videbla kaj la domoj de la Premloj povis esti neklare vidataj tra la vitraĵoj.

“Bone!” kriis la Ple-diko, kiu antaŭe armis ĉiujn siajn sekvantojn kaj kunportis du kuprajn ujojn, kiujn li zorge metis sur la teron apud si. “Se Ku-i-o volas kaŝi sin anstataŭ batali nia tasko estos facila, ĉar en unu el ĉi tiuj kupraj ujoj mi havas sufiĉan venenon por mortigi ĉiu fiŝon en la lago.”

“Do mortigu ilin dum ni havas sufiĉan tempon, kaj ni povos poste reiri hejmen,” konsilis unu el la ĉefoficiroj.

“Ankoraŭ ne,” kontraŭdiris la Ple-diko. “La Reĝino de la Premloj defiis min, kaj mi volas superforti ŝin kaj ankaŭ detrui ŝian magion. Ŝi transformis mian povran edzinon en Oran Porkon, kaj mi nepre devas venĝi tion, negrave kion alian ni faros.”

“Atentu!” subite kriis la oficiroj, indikante la lagon; “io tuj okazos.”

De la subakva kupolo pordo malfermiĝis kaj io nigra elpafiĝis rapide en la akvon. La pordo tuj fermiĝis post ĝi kaj la nigraĵo naĝis tra la akvo, sen leviĝi al la surfaco, rekte celante la lokon kie staras la Platkapuloj.

* * *

“Kio estas?” Doroteo demandis al Lordino Aŭreks.

“Jen unu el la submaraj ŝipoj de la Reĝino,” estis la respondo. “Ĝi estas tute fermita, kaj povas moviĝi sub la akvo. Ku-i-o havas plurajn tiajn boatojn, ili estas loĝigataj en ĉambretoj en la kelo sub nia vilaĝo. Kiam la insulo estas subakva, la Reĝino uzas tiujn boatojn por atingi la bordon, kaj mi kredas ke ŝi nun intencas batali la Platkapulojn per ili.”

image-060

La Ple-diko kaj lia popolo sciis nenion pri la submarŝipoj de Ku-i-o, do ili rigardis surprizate dum la subakva boato proksimiĝis al ili. Kiam ĝi estis tute proksima al la bordo ĝi leviĝis al la surfaco kaj la supro apartiĝis kaj retrenkuŝiĝis, montrante boaton plenan de armitaj Premloj. Ĉe la kapo estis la Reĝino, staranta en la pruo kaj tenanta en unu mano buklon de magia ŝnuro kiu brilis kiel arĝento.

La boato ekhaltis kaj Ku-i-o retiris sian brakon por ĵeti la arĝentan ŝnuron al la Ple-diko kiu nun estis nur unu-du metrojn for de ŝi. Sed la ruza estro de la Platkapuloj rapide komprenis la danĝeron kaj antaŭ ol la Reĝino povis ĵeti la ŝnuron li kaptis kupran ujon kaj ĵetis ĝian enhavon rekte sur ŝian vizaĝon!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.