La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
GLINDA DE OZAŭtoro: L. Frank Baum |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Lordino Aŭreks gvidis Ozman kaj Doroteon laŭ strato al bela marmora domo proksima al unu rando de la granda vitra kupolo kiu kovris la vilaĝon. Ŝi ne parolis al la knabinoj antaŭ ol konduki ilin en agrablan ĉambron komforte meblitan, nek iu el la solenaj homoj kiujn ili renkontis sur la strato entreprenis paroli.
Kiam ili sidis Lordino Aŭreks demandis ĉu ili malsatas, kaj trovinte ke jes ŝi alvokis servistinon kaj ordonis alporti manĝaĵojn.
Tiu Lordino Aŭreks aspektis eble dudekjara, kvankam en la Lando Oz kie la homoj neniam aliaspektiĝis post kiam la feinoj faris ĝin felando – kie neniu maljuniĝas nek mortas – estas ĉiam malfacile konjekti dum kiom da jaroj iu jam vivis. Ŝi havis agrablan, allogan vizaĝon, eĉ kvankam solenan kaj malfeliĉan kiaj la vizaĝoj de ĉiuj Premloj, laŭŝajne, kaj ŝia vestaro estis riĉa kaj multedetala, kiel taŭgas por ĉambristino de la Reĝino.
Ozma jam zorge rigardadis Lordinon Aŭrekson kaj nun ŝi demandis al ŝi mildatone:
“Ĉu ankaŭ vi kredas min fraŭdisto?”
“Mi ne kuraĝas diri,” respondis Lordino Aŭreks mallaŭtatone.
“Kial vi timas libere paroli?” demandis Ozma.
“La Reĝino punas nin kiam ni faras komentojn kiuj ne plaĉas al ŝi.”
“Ĉu do ni ne estas solaj en ĉi tiu domo?”
“La Reĝino povas aŭdi ĉiun diraĵon sur ĉi tiu insulo – eĉ la plej mallaŭtan flustron,” deklaris Lordino Aŭreks. “Ŝi estas potencega sorĉistino, kiel ŝi informis vin, kaj estas malsaĝe kritiki ŝin aŭ malobei ŝiajn ordonojn.”
Ozma rigardis ŝiajn okulojn kaj vidis ke ŝi volas diri pli, sed ne kuraĝas. Do ŝi tiris el sia sino sian arĝentan sceptron, kaj, dirinte magian frazon per nekonata lingvo, ŝi foriris el la ĉambro kaj malrapide promenis ĉirkaŭ la eksteron de la domo, farante plenan cirklon kaj skuante sian sceptron laŭ mistikaj kurbaj movoj dum ŝi marŝis. Lordino Aŭreks rigardis ŝin interesate kaj, kiam Ozma denove eniris la ĉambron kaj sidiĝis, ŝi demandis:
“Kion vi faris?”
“Mi sorĉis ĉi tiun domon tiel ke Reĝino Ku-i-o, malgraŭ sia magio, ne povas aŭdi eĉ unu vorton interne de la magia cirklo kiun mi faris,” respondis Ozma. “Ni nun povas paroli libere kaj laŭte laŭ nia volo, sen timi la koleron de la Reĝino.”
Lordino Aŭreks aspektis pli feliĉa aŭdinte tion.
“Ĉu mi povas fidi vin?” ŝi demandis.
“Ĉiu fidas Ozman,” kriis Doroteo. “Ŝi estas verema kaj honesta, kaj via aĉa Reĝino bedaŭros insultinti la potencan Reganton de la tuta Lando Oz.”
“La Reĝino ankoraŭ ne konas min,” diris Ozma, “sed mi volas ke vi konu min, Lordino Aŭreks, kaj mi deziras ke vi rakontu al mi kial vi, kaj la aliaj Premloj, malfeliĉas. Ne timu la koleron de Ku-i-o, ĉar ŝi ne povas aŭdi eĉ vorton de nia konversacio, mi certigas tion al vi.”
Lordino Aŭreks silentis dum momento; post tio ŝi diris: “Mi fidos vin, Princino Ozma, ĉar mi kredas ke vi ja estas tio kion vi diras pri vi – nia Plejsupera Reganto. Se vi konus la teruran punon per kiu nia Reĝino suferigas nin, ne mirigus vin ke ni malfeliĉas.
La Premloj ne estas malbonaj homoj; ili ne deziras kvereli kaj batali, eĉ kontraŭ siaj malamikoj la Platkapuloj; sed ili tiom teruriĝas kaj timas pro Ku-i-o ke ili obeas ĉiun vorteton ŝian, por ne suferi pro ŝia kolero.”
“Ĉu ŝi do tute ne havas koron?” demandis Doroteo.
“Ŝi neniam montras kompaton. Ŝi amas nur sin,” asertis Lordino Aŭreks, sed ŝi tremis dirante tion, kvazaŭ ankoraŭ timoplena pri sia terura Reĝino.
“Estas fie,” diris Doroteo, sku-neante per sia kapo serioze. “Mi vidas ke multo estas farenda ĉi tie, Ozma, en ĉi tiu forlasita angulo de la Lando Oz. Unue vi devos forpreni la magion de Reĝino Ku-i-o, kaj ankaŭ de tiu aĉa Ple-diko. Mi opinias ke neniu el ili taŭgas kiel reganto de iu ajn, ĉar ili ’stas kruelaj kaj malamindaj. Do vi devos doni al la Premloj kaj Platkapuloj novajn regantojn kaj instrui al ambaŭ popoloj ke ili estas parto de la Lando Oz kaj ke ili devas, plejĉefe, obei la laŭrajtan Reganton, Ozma de Oz. Fininte tion, vi povos reiri hejmen kun mi.”
Ozma ridetis pro la fer vora konsilo de sia amikineto, sed Lordino Aŭreks diris maltrankvilatone:
“Min mirigas ke vi proponas tiajn reformojn dum vi ankoraŭ estas kaptitoj sur ĉi tiu insulo kaj superfortataj de Reĝino Ku-i-o. Ke viaj proponoj estas farendaj, ne eblas dubo, sed ĝuste nun aĉa milito minacas okazi, kaj terura sorto atendas nin ĉiujn. Nia Reĝino tiom vantas ke ŝi kredas povi superforti la Pledikon kaj lian popolon, sed oni diras ke la magio de Ple-diko estas tre potenca, kvankam ne egale potenca kiel tiu kiun havis lia edzino Rora antaŭ ol Ku-i-o transformis ŝin en Oran Porkon.”
“Ŝi ne vere maljuste faris tion,” komentis Doroteo, “ĉar la Platkapuloj tre maldece volis kapti viajn belajn fiŝojn kaj la Sorĉistino Rora volis veneni ĉiujn fiŝojn en la lago.”
“Ĉu vi scias la kialon?” demandis Lordino Aŭreks.
“Mi supozas ke nur pro sia fieco,” respondis Doroteo.
“Diru al ni la kialon,” diris Ozma fervore.
“Nu, via Moŝto, iam – antaŭ longe – la Platkapuloj kaj la Premloj estis amikoj. Ili vizitis nian insulon kaj ni vizitis ilian monton, kaj la rilatoj inter la du popoloj estis agrablaj. Tiutempe la Platkapulojn regis tri Adeptoj de Sorĉado, belaj knabinoj kiuj ne estis Platkapuloj sed nur vagis al la Plata Monto kaj ekloĝis tie. Tiuj tri Adeptoj uzis sian magion nur por bono, kaj la montuloj volonte akceptis ilin kiel regantojn. Ili instruis al la Platkapuloj uzi siajn skatolojn da cerbaĵo kaj fabriki vestaĵojn el metaloj kiuj neniam triviĝas, kaj ili ankaŭ multalie pliigis iliajn feliĉon kaj kontenton.
“Ku-i-o tiam estis nia Reĝino, samkiel nun, sed ŝi sciis neniun magion do ŝi havis nenion prifierindan.
Sed la tri Adeptoj estis tre komplezaj al Ku-i-o. Ili konstruis por ni ĉi tiun mirindan vitran kupolon kaj niajn marmorajn domojn kaj instruis al ni fari belajn vestaĵojn kaj multon alian. Ku-i-o mensoge montris sin tre dankema pro tiuj komplezaĵoj, sed efektive ŝi tre ĵaluzis la tri Adeptojn kaj sekrete klopodis eltrovi iliajn magiajn artojn. Pri tio ŝi estis multe pli lerta ol suspektis iu el ni. Ŝi invitis la tri Adeptojn al bankedo unu tagon, kaj dum ili festenis Ku-i-o ŝtelis iliajn sorĉojn kaj magiilojn kaj transformis ilin en tri fiŝojn – oran fiŝon, arĝentan fiŝon kaj bronzan fiŝon.
Dum la kompatindaj fiŝoj strebis spiri kaj batadis senhelpe la plankon de la bankedejo unu el ili diris riproĉe: “Vi puniĝos pro tio, Ku-i-o, ĉar se unu el ni mortos aŭ detruiĝos, vi ŝrumpos kaj fariĝos senhelpa, kaj via tuta ŝtelita magio forlasos vin.” Timante pro tiu minaco, Ku-i-o tuj prenis la tri fiŝojn kaj kuris portante ilin al la bordo de la lago, kie ŝi ĵetis ilin en la akvon. Tio revigligis la tri Adeptojn kaj ili fornaĝis kaj malaperis.
“Mi mem vidis tiun ŝokan scenon,” daŭrigis Lordino Aŭreks, “kaj ankaŭ vidis multaj aliaj Premloj.
La informo portiĝis al la Platkapuloj, kiuj tiam fariĝis malamikoj anstataŭ amikoj. La Ple-diko kaj lia edzino Rora estis la solaj sur la monto kiuj ĝojis pro la perdiĝo de la Adeptoj, kaj ili tuj fariĝis Regantoj de la Platkapuloj kaj ŝtelis la cerbojn de aliaj por plipotencigi sin. Kelkaj el la magiiloj de la Adeptoj restis sur la monto kaj ilin prenis Rora kaj per ili ŝi fariĝis sorĉistino.
“La rezulto de la perfidado de Ku-i-o faris kaj la Premlojn kaj la Platkapulojn malfeliĉaj anstataŭ feliĉaj. Ne nur la Ple-diko kaj lia edzino kruelis kontraŭ sia popolo, nia Reĝino tuj fariĝis fiera kaj aroganta kaj tre malame traktis nin. Ĉiuj Premloj sciis ke ŝi ŝtelis siajn magipovojn kaj tial ŝi malamis nin kaj humiligis nin antaŭ si kaj devigis nin obei ĉiun ordoneton ŝian. Kiam ni malobeis, aŭ ne plaĉis al ŝi, kaj kiam ni parolis pri ŝi kiam ni estis en niaj propraj hejmoj, ŝi trenigis nin al la vipejo en sia palaco kaj vipis nin per nodoplenaj kordoj. Tial ni timegas ŝin.”
Tiu rakonto plenigis la koron de Ozma per malĝojo kaj la koron de Doroteo per indigno.
“Nun mi komprenas,” diris Ozma, “kial la fiŝoj en la lago okazigis militon inter la Premloj kaj la Platkapuloj.”
“Jes,” Lordino Aŭreks respondis, “estas facile kompreni kiam oni konas la historion. La Ple-diko kaj lia edzino venis al nia lago esperante kapti la arĝentan fiŝon, aŭ oran fiŝon, aŭ bronzan fiŝon – iu el ili sufiĉus – kaj detrui ĝin kaj tiel senigi Ku-i-on de ŝia magio. Tiam ili facile konkerus ŝin. Ili ankaŭ havis alian celon por sia deziro kapti la fiŝon – ili timis ke iel la tri Adeptoj reakiros sian ĝustan formon kaj tiam ili sendube reiros al la monto kaj punos Roran kaj la Ple-dikon. Tial Rora fine volis veneni ĉiujn fiŝojn en la lago, kiam Ku-i-o transformis ŝin en Oran Porkon.
Kompreneble tiu provo detrui la fiŝojn timigis la Reĝinon, ĉar ŝia sekureco dependas de la vivo de la tri fiŝoj.”
“Mi s’pozas ke Ku-i-o batalos la Platkapulojn kiel eble plej forte,” komentis Doroteo.
“Kaj kiel eble plej magie,” aldonis Ozma, penseme.
“Mi ne komprenas kiel la Platkapuloj povos atingi ĉi tiun insulon por damaĝi nin,” diris Lordino Aŭreks.
“Ili havas pafarkojn kaj sagojn, kaj mi s’pozas ke ili intencas pafi la sagojn kontraŭ vian grandan kupolon kaj rompi la vitron en ĝi,” sugestis Doroteo.
Sed Lordino Aŭreks kapneis ridetante.
“Ili ne povos fari tion,” ŝi respondis.
“Kial ne?”
“Mi devas ne informi vin, sed se la Platkapuloj venos morgaŭ matene vi mem vidos la kialon.”
“Mi kredas ke ili ne provos damaĝi la insulon,” Ozma deklaris. “Mi kredas ke unue ili provos detrui la fiŝojn, per veneno aŭ alimaniere. Se ili sukcesos fari tion, ne estos malfacile konkeri la insulon.”
“Ili ne havas boatojn,” diris Lordino Aŭreks, “kaj Ku-i-o jam delonge atendas ĉi tiun militon kaj preparis por ĝi mirindamaniere. Mi preskaŭ volas ke la Platkapuloj konkeru nin, ĉar tiam ni liberiĝus de nia aĉa Reĝino; sed mi ne volas vidi la tri transformitajn fiŝojn detruitaj, ĉar en ili estas nia sola espero refeliĉiĝi.”
“Ozma prizorgos vin, negrave kio okazos,” Doroteo certigis ŝin. Sed Lordino Aŭreks, ne sciante la vaston de la potenco de Ozma – kiu, efektive, estis malpli granda ol supozis Doroteo – ne multe komfortiĝis per tiu promeso.
Estis evidente ke morgaŭ okazos multa ekscito, se la Platkapuloj vere atakos la Premlojn de la Magia Insulo.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.