La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() GLINDA DE OZAŭtoro: L. Frank Baum |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Post la manĝo, Rira manĝigis siajn bestojn, inkluzive de la kvar monstraj araneoj kiuj subeniris de siaj ŝpinaĵoj por ricevi siajn porciojn, kaj post tio ŝi malaperigis la tablon de la planko de la dometo.
“Mi tre deziras vian konsenton ke mi transformu viajn fiŝojn,” ŝi diris, dum ŝi reprenis sian trikadon.
La Premlo ne respondis. Li opiniis ke estus malsaĝe tro rapidigi ŝin. Dum la tuta posttagmezo ili sidis silente. Je unu momento Rira iris al sia ŝranko kaj metinte sian manon en la tirkeston kiun ŝi uzis antaŭe, ŝi tuŝis la lupon kaj transformis ĝin en birdon kun belegaj koloraj plumoj. Tiu birdo estis pli granda ol paroto kaj iom aliforma, sed Ervin neniam vidis tian birdon antaŭe.
“Kantu!” diris Rira al la birdo, kiu ekstaris sur granda ligna kejlo – kvazaŭ jam antaŭe estinte en la dometo kaj sciante ĝuste kion fari.
Kaj la birdo gaje kantis, viglajn kantojn kun kiuj estis vortoj – same kiel persono zorge trejnita. La kantoj estis distraj kaj Ervik ĝue aŭskultis ilin. Post horo, pli-malpli, la birdo ĉesis kanti, metis sian kapon sub sian flugilon kaj endormiĝis. Rira plu trikadis sed aspektis meditema.
Nu Ervik bone atentis la ŝrankan tirkeston kaj konkludis ke Rira prenis ion el ĝi per kiu ŝi efektivigas siajn transformojn. Li kredis ke se li sukcesos resti en la dometo, kaj Rira ekdormos, li povos kaŝe malfermi la ŝrankon, preni iom da kio ajn estas en la tirkesto, kaj faligi ĝin en la kupran sitelon kaj tiel transformi la tri fiŝojn en iliajn naturajn formojn. Efektive, li jam firme decidis plenumi tiun planon, kiam la Jukuhuo formetis sian trikaĵon kaj marŝis al la pordo.
“Mi eliros por kelkaj minutoj,” diris ŝi; “ĉu vi deziras akompani min, aŭ resti ĉi tie?”
Ervik ne respondis, li nur sidis kontente sur sia benko. Do Rira eliris kaj fermis la pordon de la dometo.
Tuj kiam ŝi estis for, Ervik surpiediĝis kaj sur la pintoj de siaj piedfingroj li paŝis al la ŝranko.
“Atentu! Atentu!” kriis pluraj voĉoj el la katidoj kaj la eŭtamioj. “Se vi tuŝos ion ni informos la Jukuhuon!”
Ervik hezitis dummomente sed, memorante ke ne necesos timi la koleron de Rira se li sukcese transformos la fiŝojn, li estis tuj malfermonta la ŝrankon kiam lin haltigis la voĉoj de la fiŝoj, kiuj puŝis siajn kapojn super la surfacon de la akvo en la sitelo kaj kriis:
“Venu ĉi tien, Ervik!”
Do li reiris al la sitelo kaj klinis sin super ĝi.
“Ne tuŝu la ŝrankon,” diris la orfiŝo tre serioze al li. “Vi ne sukcesus akirinte tiun magiaĵon, ĉar nur la Jukuhuo scipovas uzi ĝin. Plejbone estos lasi ŝin transformi nin en tri knabinojn, ĉar tiam ni havos niajn naturajn formojn kaj povos fari ĉiujn Artojn de Magio kiujn ni lernis kaj bone komprenas. Vi agas saĝe kaj plej efike. Ni ne sciis ke vi estas tiom inteligenta, kaj ke vi tiom facile trompos Riran. Pluagu kiel vi komencis kaj strebu persvadi ŝin transformi nin.
Sed insistu ke ni havu knabinajn formojn.”
La orfiŝo subakvigis sian kapon ĝuste kiam Rira reeniris la dometon. Ŝi vidis Ervikon kun la kapo klinita super la sitelo, do ŝi iris apud lin.
“Ĉu viaj fiŝoj kapablas paroli?” ŝi demandis.
“Kelkfoje ili parolas,” li respondis, “ĉar ĉiuj fiŝoj en la Lando Oz scipovas paroli. Ili ĵus petis de mi panon. Ili malsatas.”
“Nu, donu al ili iom da pano,” diris Rira. “Sed estas preskaŭ la horo de vespermanĝo, kaj se vi permesos ke mi transformu viajn fiŝojn ili povos esti kun ni ĉe la tablo kaj manĝi multon pli agrablan ol panerojn. Kial mi ne transformu ilin?”
“Nu,” diris Ervik, kvazaŭ hezite, “demandu al la fiŝoj. Se ili konsentos, nu tiam mi – nu tiam mi, mi pripensos la aferon.”
Rira klinis sin super la sitelon kaj demandis:
“Ĉu vi aŭdas min, fiŝetoj?”
Ĉiuj tri puŝis siajn kapojn super la akvon.
“Ni aŭdas vin,” diris la bronzofiŝo.
“Mi volas ke vi havu aliajn formojn, eble de kunikloj, aŭ ĥelonioj aŭ knabinoj aŭ io tia, sed via mastro, la malafabla Premlo, ne volas permesi. Tamen li akceptis ke mi faru tion se vi konsentos.”
“Ni volonte estus knabinoj,” diris la arĝentofiŝo.
“Ne, ne!” kriis Evik denove.
“Ankaŭ faru nin Adeptoj de Magio,” pludiris la bronzofiŝo.
“Mi ne scias precize kion tio signifas,” respondis Rira mediteme, “sed ĉar neniu Adepto de Magio estas egale potenca kiel Jukuhuo, mi ankaŭ tiel transformos vin.”
“Ni ne provos damaĝi vin aŭ influi vian magion iel,” promesis la orfiŝo. “Tute kontraŭe, ni fariĝos viaj amikinoj.”
“Ĉu vi konsentos foriri kaj lasi min sola en mia dometo, kiam mi ordonos ke vi faru tion?” demandis Rira.
“Ni promesas tion,” kriis la tri fiŝoj.
“Ne! Ne konsentu transformiĝi!” urĝis Ervik.
“Ili jam konsentis,” diris la Jukuhuo, ridante antaŭ lia vizaĝo, “kaj vi promesis akcepti ilian decidon. Do, amiko Premlo, mi efektivigos la transformon negrave ĉu aŭ ne vi volas tion.”
Ervik residiĝis sur la benkon, kun profunda sulkado de la vizaĝo sed kun ĝojo en la koro. Rira iris al la ŝranko, prenis ion el la tirkesto, kaj reiris al la kupra sitelo. Ŝi tenis ion firme per sia dekstra mano, sed la maldekstran ŝi metis en la sitelon, elprenis la tri fiŝojn kaj zorge metis ilin sur la plankon, kie ili agonie anhelis pro manko de akvo.
Rira ne mizerigis ilin pli longe ol kelkajn sekundojn, ĉar ŝi tuŝis ĉiun el ili per sia dekstra mano kaj tuj la fiŝoj transformiĝis en tri altajn kaj maldikajn junulinojn, kun fajnaj inteligentaj vizaĝoj kaj vestitaj per belaj, alkroĉiĝantaj roboj. Tiu kiu antaŭe estis orfiŝo havis belan oran hararon kaj bluajn okulojn kaj estis eksterordinare palhaŭta. Tiu kiu antaŭe estis bronzofiŝo havis malhelbrunan hararon kaj klarbluajn okulojn kaj ŝia haŭtkoloro kongruis kun tiu belaspekto. Tiu kiu antaŭe estis arĝentofiŝo havis neĝblankan hararon plej fajnan kaj malhelbrunajn okulojn. La hararo kontrastis bele kun ŝiaj palruĝaj vangoj kaj rubenruĝaj lipoj, kaj ĝi tute ne aspektigis ŝin eĉ iomete pli aĝa ol ŝiaj du kunulinoj.
Tuj kiam ili akiris tiujn knabinformojn, ĉiuj tri klinis sin antaŭ la Jukuhuo kaj diris:
“Ni dankas vin, Rira.”
Post tio ili klinis sin antaŭ la Premlo kaj diris:
“Ni dankas vin, Evrik.”
“Tre bone!” krietis la Jukuhuo, ekzamenante sian verkon aprobe. “Vi estas multe pli bonaj kaj pli interesaj ol fiŝoj, kaj ĉi tiu malkompleza Premlo apenaŭ permesis ke mi faru la transformojn. Certe vi ne bezonas danki lin. Sed nun ni festenu honore al la evento.”
Ŝi kunfrapis siajn manojn kaj denove tablo ŝarĝita per manĝaĵoj aperis en la dometo. Ĉifoje estis pli longa tablo, kaj estis manĝopozicioj por la tri Adeptoj kaj por Rira kaj Erviko.
“Sidiĝu, amikoj, kaj manĝu ĝissate,” diris la Jukuhuo, sed anstataŭ mem sidiĝi ĉe la kapo de la tablo ŝi iris al la ŝranko, dirante al la Adeptoj: “Viaj beleco kaj gracio, miaj belamikinoj, tute superbrilas la miajn. Por ke mi aspektu dece ĉe la bankedotablo mi intencas, honore al la evento, surpreni mian naturan formon.”
Apenaŭ fininte tiun parolon Rira transformis sin en junulinon egale belan kiel la tri Adeptoj. Ŝi ne estis egale alta kiel ili, sed ŝia formo estis pli ronda kaj pli bele vestita, kun mirige juvelita zono kaj kolĉeno el brilaj perloj. Ŝia hararo estis brile ruĝbruna, kaj ŝiaj okuloj grandaj kaj malhelaj.
“Ĉu vi pretendas ke ĉi tiu estas via natura formo?” demandis Ervik al la Jukuhuo.
“Jes,” ŝi respondis. “Ĉi tiu estas mia sola laŭrajta formo. Sed mi malofte surprenas ĝin ĉar ne estas ĉi tie alia persono por admiri aŭ plezuriĝi per ĝi kaj min tedas mem admiri ĝin.”
“Nun mi komprenas kial oni nomas vin Rira la Ruĝa,” komentis Ervik.
“Pro mia ruĝa hararo,” ŝi klarigis ridetante. “Al mi mem efektive ne plaĉas ruĝa hararo, kaj ankaŭ pro tio mi kutime uzas aliajn formojn.”
“Ĝi estas bela,” asertis la junulo; sed li ekmemoris la aliajn virinojn tie kaj aldonis: “Sed kompreneble ne ĉiuj virinoj havu ruĝan hararon, ĉar tio tro vulgarigus ĝin. Ora kaj arĝenta kaj bruna hararoj estas egale belaj.”
La ridetoj kiujn li vidis inter la kvar virinoj plene embarasis la Premlon, do li silentiĝis kaj atente manĝis, lasante ke la aliaj paroladu. La tri Adeptoj malkaŝe diris al Rira kiuj ili estas, kiel ili fariĝis fiŝoj, kaj ke ili sekrete planis instigi la Jukuhuon transformi ilin. Ili konfesis ke ili kredis ke se ili petos helpon, ŝi rifuzos.
“Vi plene pravis,” respondis la Jukuhuo. “Mi zorgas neniam fari magion helpe al aliuloj, ĉar se mi farus tion ĉiam estus homamasoj ĉe mia domo postulante helpon kaj mi malamas homamasojn kaj volas esti sola.
“Tamen, vi nun rehavas viajn laŭrajtajn formojn, kaj mi tute ne bedaŭras mian agon kaj mi esperas ke vi sukcese savos la Premlan popolon per relevo de ilia insulo al la surfaco de la lago, kie ĝi vere devas esti.
Sed vi devas promesi al mi ke post via foriro vi neniam revenos ĉi tien, nek informos al iu ajn pri kion mi faris por vi.”
La tri Adeptoj kaj Ervik elkore dankis la Jukuhuon.
Ili promesis obei ŝian volon ke ili neniam revenu al ŝia dometo, kaj post tio, adiaŭante, ili foriris.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.