La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


GLINDA DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

11. La Premloj Venkiĝas

image-061

Reĝino Ku-i-o lasis fali la ŝnuron, ŝanceliĝis kaj falis kapantaŭen en la akvon, subakviĝante, dum la Premloj en la submarŝipoj estis tro perpleksaj por helpi ŝin kaj nur rigardadis la ondetojn en la akvo kie ŝi malaperis. Post momento leviĝis al la surfaco bela Blanka Cigno. Tiu Cigno estis tre granda, tre graciforma, kaj disŝutitaj tute sur ĝiaj blankaj plumoj estis etaj diamantoj, tiom dense amasigitaj ke dum la radioj de la matena suno falis sur ilin la tuta korpo de la Cigno brilis kiel unu brilianto. La kapo de la Diamanta Cigno havis bekon el polurita oro kaj ĝiaj okuloj estis du brilantaj ametistoj.

“Hura!” kriis la Ple-diko dancante supren kaj suben pro fiĝojo. “Mia povra edzino, Rora, finfine estas venĝita. Vi faris el ŝi Oran Porkon, Ku-i-o, kaj nun mi faris el vi Diamantan Cignon. Flosu sur via lago eterne, se vi volas, ĉar viaj palmopiedoj ne plu povas fari magion kaj vi estas senpova kiel la Porko kiun vi faris el mia edzino!”

“Fiulo! Aĉulo!” kvakis la Diamanta Cigno. “Vi puniĝos pro tio. Ho, kia malsaĝulo mi estis kiam mi permesis ke vi sorĉu min!”

“Malsaĝulo vi estis, kaj malsaĝulo vi estas!” ridis la Ple-diko, dancante freneze pro sia ĝojo. Kaj tiam li senzorge renversis la alian kupran ujon per sia kalkano kaj ĝia enhavo verŝiĝis sur la sablon kaj perdiĝis tuttute.

La Ple-diko ekhaltis kaj rigardis la renversitan ujon kun malfeliĉa mieno.

“Domaĝe – domaĝe!” li krietis malĝoje. “Mi perdis la venenon per kiu mi intencis mortigi la fiŝojn, kaj mi ne povos fari pli ĉar nur mia edzino sciis la sekreton, kaj ŝi nun estas malsaĝa Porko kaj forgesis sian tutan magion.”

“Tre bone,” diris la Diamanta Cigno malestime, dum ŝi flosis sur la akvo kaj naĝis gracie tien kaj tien.

“Ĝojigas min vidi vin malsukcesi. Via puno nur komenciĝas, ĉar kvankam vi sorĉis min kaj forprenis mian sorĉopovon vi ankoraŭ devos pritrakti la tri magiajn fiŝojn, kaj finfine ili detruos vin, kredu tion.”

La Ple-diko rigide rigardis la Cignon dum momento. Poste li kriis al siaj soldatoj:

“Pafu ŝin! Pafu la senrespektan birdon!”

Ili pafis kelkajn sagojn je la Diamanta Cigno, sed ŝi plonĝis sub la akvon kaj la ĵetaĵoj falis senutile.

Kiam Ku-i-o leviĝis al la surfaco ŝi estis tre malproksima de la bordo kaj ŝi rapide naĝis trans la lagon al kie neniu sago aŭ lanco povus trafi ŝin.

La Ple-diko frotis sian mentonon kaj konsideris kion sekve fari. Proksime flosis la submarŝipo en kiu la Reĝino venis, sed la Premloj en ĝi ne sciis kion fari.

Eble ili ne bedaŭris ke ilia kruela mastrino transformiĝis en Diamantan Cignon, sed la transformo lasis ilin tute senhelpaj. La subakvan boaton funkciigis ne mekanismo sed certaj mistikaj vortoj parolitaj de Ku-i-o. Ili ne sciis kiel subakvigi ĝin, aŭ kiel rekovri sin per la akvimuna kovrilo, aŭ kiel reveturigi la boaton al la kastelo, aŭ devigi ĝin eniri la malgrandan kelan ĉambron kie ĝi kutime estis loĝigata. Efektive, ili nun estis elŝlositaj el la Granda Kupolo kaj ne povis reeniri. Do unu el la velistoj kriis al la Plejsupera Diktatoro de la Platkapuloj, dirante:

“Bonvolu kapti nin kaj preni nin al via monto, kaj manĝigi kaj gardi nin, ĉar ni havas nenian loĝlokon.”

La Ple-diko ridis kaj respondis:

“Neniel. Mi ne volas ĝeni min per prizorgado de aro da stultaj Premloj. Restu kie vi estas, aŭ iru kien vi volas, sed nepre fortenu vin de nia monto.” Li turnis sin al siaj soldatoj kaj pludiris: “Ni konkeris Reĝinon Ku-i-on kaj faris el ŝi senpovan Cignon. La Premloj estas sub akvo kaj ili restu tie. Do, sukcesinte per la milito, ni reiru al nia hejmo kaj gaju kaj festenu, ĉar post multaj jaroj ni pruvis ke la Platkapuloj estas pli povaj kaj pli potencaj ol la Premloj.”

Do la Platkapuloj formarŝis kaj trairis la vicon de palmoj kaj reiris al sia monto, kie la Ple-diko kaj kelkaj liaj oficiroj festenis kaj ĉiuj aliaj devis servi ilin.

“Mi bedaŭras ke ni ne povas manĝi rostitan porkaĵon,” diris la Ple-diko, “sed ĉar nia sola porko estas el oro, ni ne povas manĝi ŝin. Kaj, ankaŭ, la Ora Porko hazarde estas mia edzino, kaj eĉ se ŝi ne estus el oro mi certas ke ŝi estus tro malmola por manĝo.”

image-063


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.