La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


GLINDA DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

2. Ozma kaj Doroteo

image-019

Loĝanta en la palaco de Ozma tiutempe estis vivanta Birdotimigilo, tre rimarkinda kaj inteligenta besto kiu iam regis la Landon Oz dum mallonga periodo kaj estis multe amata kaj respektata de la tuta popolo. Iam Manĝtula kultivisto plenigis malnovan vestokompleton per pajlo kaj metis plenigitajn botojn sur la piedojn kaj uzis paron da plenigitaj katunaj gantoj kiel manojn.

La kapo de la Birdotimigilo estis plenigita sako ligita al la korpo, kun okuloj, nazo, buŝo kaj oreloj pentritaj sur la sako. Kiam ĉapelo estis sur la kapo, la tuto estis bona homimitaĵo. La kultivisto metis la Birdotimigilon sur stangon en sia maizkampo kaj ĝi ekvivis kuriozmaniere. Doroteon, kiu preterpasadis la kampon, alvokis la viva Birdotimigilo kaj ŝi levis lin de lia stango. Li akompanis ŝin al la Smeralda Urbo, kie la Sorĉisto de Oz donis al li bonegan cerbon, kaj la Birdotimigilo baldaŭ fariĝis grava persono.

Ozma taksis la Birdotimigilon unu el siaj plej bonaj amikoj kaj plej lojalaj regatoj, do la matenon post sia vizito al Glinda ŝi petis lin anstataŭi ŝin kiel Reganto de la Lando Oz dum ŝi forestos veturante, kaj la Birdotimigilo tuj akceptis sendemande.

Ozma avertis Doroteon gardi sekreta la veturon kaj diri nenion al iu ajn pri la Premloj kaj la Platkapuloj antaŭ ilia reveno, kaj Doroteo promesis obei. Ŝi sopiregis informi siajn amikinojn, etan Troton kaj Betinjon Bobin, pri la aventuro kiun ili entreprenas, sed evitis diri vorton pri la temo kvankam ambaŭ tiuj knabinoj loĝis kun ŝi en la palaco de Ozma.

Efektive, nur Glinda la Sorĉistino sciis ke ili iras, ĝis post ilia foriro, kaj eĉ la Sorĉistino ne sciis ĝuste kion ili intencas fari.

Princino Ozma prenis la Segĉevalon kaj la Ruĝan Ĉaron, kvankam ŝi ne certis ke ekzistas ĉarvojo tute ĝis la Lago de la Premloj. La Lando Oz estas iom granda loko, ĉirkaŭata ĉiuflanke de Mortiga Dezerto kiu estas netransirebla, kaj la Lando de la Premloj, laŭ la mapo, estis en la plej fora nordokcidenta parto de Oz, borde de la norda dezerto. Ĉar la Smeralda Urbo estis en la preciza centro de Oz, la vojo de tie al la Premloj ne estis malgranda.

Proksime al la Smeralda Urbo la lando estas dense loĝata ĉiudirekte, sed ju pli oni foriras de la urbo des malpli estas da homoj, kaj la partoj kiuj estas borde de la dezerto havas malgrandajn loĝantarojn. Ankaŭ malmulte konataj de la popolo de Oz estas tiuj foraj regionoj, escepte de la sudo kie loĝas Glinda kaj kie Doroteo ofte vagis dum esplorveturoj.

Plej malmulte konata estas la Lando de la Gilikuloj, kiu estas la loĝejo de multaj strangaj bandoj de popoloj inter siaj montoj kaj valoj kaj arbaroj kaj riveroj, kaj Ozma nun celis la plej foran parton de la Lando de la Gilikuloj.

“Mi vere bedaŭras,” diris Ozma al Doroteo, dum ili forveturis en la Ruĝa Ĉaro, “ne scii pli pri la mirinda Lando kiun mi regas. Mia devo estas konatiĝi kun ĉiu tribo de homoj kaj ĉiu stranga kaj kaŝita lando en la tuta Oz, sed min tiom okupas en mia palaco la farado de leĝoj kaj la planado por la komforto de ĉiuj kiuj loĝas proksime de la Smeralda Urbo, ke mi ne ofte trovas tempon por longaj veturoj.”

“Nu,” respondis Doroteo, “ni verŝajne trovos multon dum ĉi tiu veturo, kaj certe ni sciiĝos pri la Premloj kaj la Platkapuloj. Tempo ne multe gravas en la Lando Oz, ĉar ni ne kreskas nek maljuniĝas nek malsaniĝas nek mortas, kiel en aliaj landoj; do, se ni esploros unu lokon post alia, iam ni scios ĉion pri ĉiu loketo en Oz.”

Doroteo portis ĉirkaŭ sia talio la Magian Zonon de la Reĝo de la Knomoj, kiu protektis ŝin kontraŭ damaĝo, kaj la Magia Ringo donita al ŝi de Glinda estis sur ŝia fingro. Ozma nur metis malgrandan arĝentan sceptron en sian sinon, ĉar feinoj ne uzas kemiaĵojn kaj herbojn kaj la magiilojn de sorĉistinoj kaj sorĉistoj. La Arĝenta Sceptro estis la sola armilo agresa kaj defenda de Ozma kaj uzante ĝin ŝi povis fari multajn aferojn.

image-021

Ili foriris de la Smeralda Urbo ĝuste je la sunleviĝo kaj la Segĉevalo kuris tre rapide tra la vojoj norden, sed post kelkaj horoj, la ligna besto devis malrapidigi siajn krurojn ĉar la domoj de kultivistoj fariĝis tre malmultaj kaj maloftaj kaj ofte tute ne ekzistis vojoj laŭ la direkto kien ili volis iri. Tiam ili transiris la kampojn, evitante grupojn de arboj kaj trairante la riverojn kaj riveretojn kiam ili atingis ilin. Sed fine ili atingis larĝan montetoflankon dense kovritan de vepro, tra kiun la ĉaro ne povis iri.

“Estos malfacile por vi kaj mi trairi sen ŝiri niajn robojn,” diris Ozma, “do ni devos lasi la Segĉevalon kaj la Ĉaron ĉi tie ĝis nia reveno.”

“Estas bone,” Doroteo respondis. “Mi jam enuas pro veturado. Ĉu vi s’pozas, Ozma, ke ni estas iom proksime al la Lando de la Premloj?”

“Mi ne scias, Doroteo kara, sed mi scias ke ni iradis ĝustadirekten, do ni certe trovos ĝin iam.”

La vepro estis preskaŭ kia aro da nealtaj arboj, ĉar ĝi atingis ĝis la kapoj de la du knabinoj, kiuj ne estis tre altaj. Ili devis malrekte trairadi ĝis Doroteo timis ke ili perdiĝos, kaj fine haltigis ilin kuriozaĵo kiu baris ilin de plua irado. Ĝi estis giganta araneaĵo – kvazaŭ teksita de gigantaj araneoj – kaj la delikata puntaĵo estis forte ligita al la branĉoj de la arbustoj kaj daŭris dekstren kaj maldekstren en la formo de duoncirklo.

La fadenoj de tiu araneaĵo estis brile purpuraj kaj teksitaj laŭ multaj artismaj desegnoj, sed ĝi atingis de la tero al branĉoj super la kapoj de la knabinoj kaj formis ian barilon kiu enheĝis ilin.

“Tamen ĝi ne aspektas tre fortika,” diris Doroteo.

“Eble ni povus trarompi.” Ŝi provis sed trovis la araneaĵon pli fortika ol ĝi aspektis. Malgraŭ ĉia klopodo ŝi ne povis rompi eĉ unu fadenon.

“Ni devos reiri, mi kredas, kaj klopodi ĉirkaŭiri tiun strangan araneaĵon,” Ozma decidis.

Do ili turnis sin dekstren kaj, sekvinte la araneaĵon trovis ke laŭŝajne ĝi etendiĝis por formi veran cirklon.

Plu kaj plu ili iris ĝis ĝis fine Ozma diris ke ili revenis al la preciza loko ĉe kiu ili komencis. “Jen poŝtuko kiun vi faligis kiam ni estis ĉi tie antaŭe,” ŝi diris al Doroteo.

“Tiukaze oni konstruis la araneaĵon malantaŭ ni, post kiam ni marŝis en la kaptilon,” krietis la knabineto.

“Vere,” akordis Ozma, “malamiko provis kapti nin.”

“Kaj sukcesis,” diris Doroteo. “Sed kiu?”

“Ĝi estas aranea, mi certas,” respondis Ozma, “sed la araneo devas esti giganta.”

“Tutvere!” kriis voĉo malantaŭ ili. Ili rapide turnis sin kaj vidis grandan purpuran araneon kiu sidis eble du metrojn for kaj rigardadis ilin per siaj malgrandaj brilantaj okuloj.

Poste rampis el inter la arbustoj dekduo pli da grandaj purpuraj araneoj, kiuj salutis la unuan kaj diris:

“La reto estas finita, Ho Reĝo, kaj la fremduloj estas kaptitaj.”

Al Doroteo neniom plaĉis la aspekto de tiuj araneoj.

Ili havis grandajn kapojn, akrajn ungojn, malgrandajn okulojn kaj vilan hararon sur siaj tutaj purpuraj korpoj.

“Ili fiaspektas,” ŝi flustris al Ozma. “Kion ni faru?”

Ozma rigardis la araneon maltrankvilvizaĝe.

“Kion vi celas kaptinte nin?” ŝi demandis.

“Ni bezonas ke iu prizorgu nian domon,” respondis la Reĝo de la Araneoj. “Balaado kaj senpolvigado estas farendaj, kaj polurado kaj telerlavado, kaj mia popolo malamas fari tian laboron.

Do ni decidis ke se fremduloj venos ni kaptos ilin kaj sklavigos ilin.”

“Mi estas Princino Ozma, Reganto de la tuta Oz,” diris la knabino digne.

“Nu, mi estas la Reĝo de ĉiuj Araneoj,” estis la respondo, “sekve mi estas via mastro. Venu kun mi al mia palaco kaj mi instruos vin pri via laboro.”

“Mi rifuzas,” diris Doroteo ofendite. “Ni rifuzas obei vin.”

image-022

“Pri tio nur atentu,” respondis la Araneo severtone, kaj la sekvan momenton li ĵetis sin rekte al Doroteo, malfermante la ungojn en siaj kruroj kaj celante kapti kaj pinĉi ŝin per la akraj puntoj. Sed la knabino portis sian Magian Zonon kaj ne estis vundita. La Reĝo de la Araneoj eĉ ne povis tuŝi ŝin.

image-023

Li rapide turnis sin kaj sin ĵetis al Ozma, sed ŝi tenis sian Magian Sceptron super lia kapo kaj la monstro reĵetiĝis kvazaŭ frapite.

“Plej bone estos liberigi nin,” Doroteo konsilis lin, “ĉar vi vidas ke vi ne povas damaĝi nin.”

“Tion mi vidas,” respondis la Reĝo de la Araneoj kolere. “Via magio estas pli forta ol la mia. Sed mi ne helpos vin eskapi. Se vi sukcesos rompi la magian reton kiun mia popolo teksis vi povos foriri; se ne vi devos resti ĉi tie kaj morti pro malsato.”

“Estas pli da magio en mia felando ol mi eĉ sonĝis,” komentis la bela Ozma, ĝemante pro bedaŭro.

“Evidentas ke miaj leĝoj ne estas obeataj, ĉar eĉ tiuj monstraj araneoj defias min per magio.”

“Ne gravas nun,” diris Doroteo; “ni trovu kion ni povas fari por eskapi el ĉi tiu kaptilo.”

Nun ili ekzamenis tre zorge la araneaĵon kaj miregis pro ĝia fortikeco. Kvankam pli fajna ol la plej fajnaj haroj, ĝi rezistis ĉiun ilian klopodon rompi ĝin, eĉ kvankam ambaŭ knabinoj plenpeze ĵetis sin kontraŭ ĝin.

“Ni devos trovi ian ilon kiu tranĉos la fadenojn de la araneaĵo,” diris Ozma, fine. “Ni ĉirkaŭserĉu tian ilon.”

Do ili vagis inter la arbustoj kaj fine trovis neprofundan lageton, kiun formis malgranda bobelanta fonto. Doroteo klinis sin por trinki kaj trovis en la akvo verdan krabon, proksimume grandan kiel ŝia mano. La krabo havis du grandajn akrajn pinĉilojn, kaj tuj kiam Doroteo vidis ilin ŝi komprenis ke tiuj pinĉiloj povos savi ilin.

“Alvenu el la akvo,” ŝi vokis al la krabo; “mi volas paroli al vi.”

Iom pigre la krabo levis sin al la surfaco kaj ekkaptis rokeron. Kun la kapo sub la akvo li diris kolervoĉete:

“Kion vi volas?”

“Ni volas ke vi tranĉu la reton de la purpuraj araneoj per viaj pinĉiloj, por ke ni povu trairi,” respondis Doroteo. “Vi povos, ĉu ne?”

“Mi supozas ke jes,” respondis la krabo. “Sed se mi faros tion, kiel vi pagos min?”

“Kion vi deziras?” Ozma demandis.

“Mi volas esti blanka anstataŭ verda,” diris la krabo.

“Verdaj kraboj estas tre oftaj, kaj blankaj estas tre maloftaj; krome la purpuraj araneoj, kiuj plene kovras ĉi tiun montetoflankon, timas blankajn krabojn. Ĉu vi povus blankigi min se mi akceptus tranĉi la reton por vi?”

“Jes,” diris Ozma, “mi facile povas fari tion. Kaj, por ke vi sciu ke mi parolas la veron, mi ŝanĝos vian koloron jam nun.”

Ŝi gestis per sia arĝenta sceptro super la lageto kaj la krabo tuj fariĝis neĝoblanka – escepte de liaj okuloj kiuj restis nigraj. La besteto vidis sian speguliĝon en la akvo kaj tiom ĝojis ke li tuj rampis el la lageto kaj komencis movi sin malrapide al la araneaĵo, malantaŭenirante de la lageto. Li moviĝis tiom malrapide ke Doroto elkriis senpacience: “Jadi, tio tute ne sufiĉas!” Preninte la krabon per siaj manoj ŝi kure portis lin al la araneaĵo.

Eĉ tiam ŝi devis suprenteni lin, tiel ke li povis atingi per siaj pinĉiloj fadenon post fadeno de la delikate punta purpura araneaĵo, kiujn li povis tranĉi per unu pinĉo.

Kiam sufiĉa reto estis tranĉita por ke ili trairu, Doroteo rekuris al la lageto kaj metis la blankan krabon en la akvon, kaj post tio ŝi reiris al Ozma. Ili ĝustatempe eskapis tra la reto, ĉar pluraj purpuraj araneoj nun aperis, trovinte ke la reto estas tranĉita, kaj se la knabinoj ne kurus rapide tra la aperturon la araneoj rapide riparus la tranĉolokojn kaj rekaptus ilin.

Ozma kaj Doroteo kuris kiel eble plej rapide kaj kvankam la koleraj araneoj ĵetis grandan nombron da retofadenoj celante ilin, esperante lazi ilin aŭ impliki ilin per la fadenoj, ili sukcesis eskapi kaj grimpi al la supro de la monteto.

image-024


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.