La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


GLINDA DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

4. La Magia Tendo

image-029

“Nu,” diris Doroteo ridante, “tio estis pli facila ol mi anticipis. Valoras, kelkfoje, esti vera feino. Sed mi ne volus esti feino ĉiam loĝanta en aĉa nebulo.”

Nun ili grimpis la kreston kaj trovis antaŭ si plezurigan ebenaĵon kiu etendiĝis multajn kilometrojn ĉiudirekte. Belodoraj sovaĝaj floroj troviĝis dise en la herbo; estis arbustoj kun belaj floroj kaj bongustegaj fruktoj; tie kaj tie aro da dignaj arboj pliigis la belecon de la pejzaĝo. Sed ne estis loĝejoj aŭ spuroj de vivo.

La preteran flankon de la ebenaĵo bordis vico de palmoj, kaj tuj antaŭ la palmoj leviĝis kuriozforma monteto kiu turis super la ebenaĵo kiel monto. La flankoj de tiu monteto estis plene krutaj; ĝi estis oblonga forme kaj la supro aspektis plata kaj ebena.

“Ho!” kriis Doroteo; “sendube tiu estas la monto pri kiu parolis al ni Glinda, kie la Platkapuloj loĝas.”

“Se jes,” respondis Ozma, “la Lago de la Premloj devas esti tuj preter la vico de palmarboj. Ĉu vi povos marŝi tiom, Doroteo?”

“Kompreneble, sed ne rapide,” estis la tuja respondo. “Domaĝe ni devis postlasi la Segĉevalon kaj la Ruĝan Ĉaron, ĉar ili utilus ĝuste nun; sed kiam ni vidas la finon de nia veturo antaŭ ni, marŝo trans tiujn belajn verdajn kampojn tute ne lacigos nin.”

Tamen la marŝo estis pli longa ol ili anticipis, kaj nokto kovris ilin antaŭ ol ili povis atingi la platan monton. Do Ozma proponis ke ili kampu dum la nokto kaj Doroteo tre volonte konsentis. Ŝi ne volis konfesi al sia amikino ke ŝi lacas, sed ŝi diris al si ke ŝiaj kruroj “enhavas pikilojn”, kio signifas ke ili komencis dolori.

Kutime kiam Doroteo komencis veturon de esplorado aŭ de aventuro ŝi kunportis korbon plenan de manĝaĵoj kaj aliaj aferoj kiujn veturanto en nekonata lando eble bezonas, sed sperto jam instruis ŝin ke foriro kun Ozma estas tute alia. La fea Regantino de Oz bezonis nur sian arĝentan sceptron – ĉe kies finaĵo estis granda brilanta smeraldo – kiu per sia magio povis provizi kion ajn ili bezonas. Sekve Ozma, haltinte kun sia akompanantino kaj elektinte platan, herban lokon sur la ebenaĵo, gestis per sia sceptro farante graciajn kurbojn kaj kantis kelkajn mistikajn vortojn per sia dolĉa voĉo, kaj tuj bela tendo ekaperis antaŭ ili. La kanvaso surhavis purpurajn kaj blankajn striojn, kaj de la centra stango flirtis la reĝa standardo de Oz.

“Venu, kara,” diris Ozma, prenante la manon de Doroteo, “mi malsatas kaj mi estas certa ke ankaŭ vi malsatas; do ni eniru kaj festenu.”

image-031

Enirante la tendon ili trovis tablon pretan por du personoj, kun blanka tolo, brilantaj arĝentaj manĝiloj kaj brilantaj vitraĵoj, vazo kun rozoj en la centro kaj multaj teleroj kun bongustegaj manĝaĵoj, kelkaj fume varmegaj, atendantaj por satigi ilian malsaton. Ankaŭ ambaŭflanke en la tendo estis litoj, kun satenaj tolaĵoj, varmaj kovriloj kaj kapkusenoj plenaj de anserlanugo.

Ankaŭ troviĝis seĝoj, kaj altaj lampoj kiuj lumigis la internon de la tendo per mola, roza ardo.

Doroteo, sidiĝinte laŭ ordono de sia feamikino, kaj manĝante nekutime ĝuoplene, pripensis la mirindaĵojn faratajn per magio. Se oni estus feino kaj scius la sekretajn leĝojn de la naturo kaj la mistikajn vortojn kaj ceremoniojn kiuj komandas tiujn leĝojn, simpla gesto per arĝenta sceptro produktus tuj ĉion por kio homoj laboregas malkviete dum lacigaj jaroj.

Kaj Doroteo deziregis en sia afabla senkulpa koro ke ĉiuj homoj povu esti feoj kun arĝentaj sceptroj, kaj satigi ĉiujn siajn bezonojn sen tiom da laboro kaj malkvieto, ĉar tiam, ŝi imagis, ili povus feliĉi dum ĉiuj siaj laborhoroj. Sed Ozma, rigardante la vizaĝon de sia amikino kaj legante tiujn pensojn, ridis kaj diris:

“Ne, ne, Doroteo, tio tute ne taŭgus. Via plano portus enuon al la mondo anstataŭ feliĉon. Se ĉiu povus gesti per sceptro por plenumigi siajn dezirojn tiu ne plu bezonus sopiri ion ajn. Ne okazus fervora strebo akiri malfacilaĵon, ĉar nenio estus malfacila, kaj la plezuro perlabori ion sopiratan, kaj akireblan nur per malfacila laboro kaj zorga pensado, plene perdiĝus.

Estus nenio farenda, komprenu, neniu interesiĝo pri la vivo kaj pri niaj kunuloj. Nur tio valorigas la vivon – bonfari kaj helpi malplifeliĉulojn.”

“Nu, vi estas feino, Ozma, ĉu vi ne estas feliĉa?” demandis Doroteo.

“Feliĉa mi ja estas, ĉar mi povas feliĉigi aliulojn per miaj fepovoj. Se mi ne havus regnon kaj regatojn prizorgendajn, mi estus mizera. Ankaŭ necesas kompreni ke kvankam mi estas pli potenca feino ol ĉiu alia loĝanto en Oz, mi ne estas tiom potenca kiom Glinda la Sorĉistino, kiu studis multajn magiajn artojn kiujn mi tute ne konas. Eĉ la malgranda Sorĉisto de Oz povas fari kelkajn aferojn kiujn ne povas mi, kaj mi povas fari aferojn nekonatajn de la Sorĉisto. Mi diras tion por klarigi ke mi tute ne estas ĉiopotenca. Mia magio estas nur fe-magio, ne sorĉado.”

“Tutegale,” diris Doroteo, “min vere plezurigas ke vi povis estigi ĉi tiun tendon, kun niaj manĝoj kaj litoj pretaj por ni.”

Ozma ridetis.

“Jes, ja estas mirinde,” ŝi konsentis. “Ne ĉiuj feoj kapablas tian magion, sed kelkaj feoj povas fari magion kiu plene mirigas min. Mi kredas ke tio modestigas nin – ke niaj magiaj artoj estas dividitaj, ĉiu el ni ricevis nur kelkajn. Mi ĝojas ne scii ĉion, Doroteo, kaj ke ankoraŭ restas aferoj kaj en la naturo kaj en la intelekto kiuj povas mirigi min.”

Doroteo ne povis plene kompreni tion, do ŝi nenion pli diris pri la temo kaj baldaŭ trovis novan kaŭzon miri. Ĉar kiam ili tute finis sian manĝon la tablo kaj ĝia surhavo fulmrapide malaperis.

image-032

“Ne necesas lavi telerojn, Ozma!” ŝi diris ridante. “Mi s’pozas ke vi feliĉigus multajn homojn se vi instruus al ili nur tiun unusolan arton!”

Dum horo Ozma rakontadis, kaj paroladis kun Doroteo pri diversaj personoj kiuj interesis ilin. Sekvis la tempo por enlitiĝi, kaj ili senvestigis sin kaj rampis en siajn molajn litojn kaj endormiĝis preskaŭ tuj kiam iliaj kapoj tuŝis la kapkusenojn.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.