La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() GLINDA DE OZAŭtoro: L. Frank Baum |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Betinjo kaj Trot, kiam ili informiĝis pri la savekspedicio, petegis al la Sorĉisto ke ili rajtu partopreni kaj li konsentis.
La Vitra Kato, subaŭskultinte la konversacion, ankaŭ volis kuniri kaj la Sorĉisto ne oponis.
Tiu Vitra Kato estis unu el la veraj kuriozaĵoj de Oz. Ĝin faris kaj vivigis lerta magiisto nomata D-ro Pipt, kiu nun ne plu rajtis fari magion kaj estis ordinara civitano de la Smeralda Urbo. La kato konsistis el travidebla vitro, kaj tra la vitro oni povis klare vidi ĝian rubenan koron batadi kaj ĝian palruĝan cerbon ĉirkaŭturniĝadi en la supro de la kapo.
La okuloj de la Vitra Kato estis smeraldoj; ĝia lanuga vosto estis el ŝpinita vitro kaj tre belaj. La rubena koro, kvankam belaspekta, estis malmola kaj malvarma kaj la humoro de la Vitra Kato ja ne estis ĉiam agrabla. Ĝi malestimis muskaptadon, ne manĝis, kaj estis pigrega. Kiam oni komplimentis la rimarkindan beston pro ŝia beleco, ŝi estis tre amikema, ĉar ŝi plej amis admiradon. La palruĝa cerbo ĉiam funkciis kaj ilia posedanto vere estis pli inteligenta ol la plej multaj ordinaraj katoj.
Tri aliaj aldonoj al la savgrupo fariĝis la sekvan matenon, ĝuste kiam ili pretis komenci sian veturon. La unua estis malgranda knabo nomata Buton-Brilo, ĉar li havis neniun alian memoratan nomon. Li estis bela, brava junuleto, bonkonduta kaj bonhumora, kun nur unu difekto: li konstante perdiĝadis. Estas vere ke Buton-Brilo retroviĝis tiom ofte kiom li perdiĝis, sed kiam li mankis liaj amikoj ne povis ne maltrankvili pri li.
“Unu tagon,” aŭguris la Miksĉifona Knabino, “li ne retroviĝos, kaj jen estos fino.” Sed tio ne maltrankviligis Buton-Brilon, kiu estis tiom senzorga ke ŝajne li ne kapablis perdi sian kutimon perdiĝi.
La dua aldono al la grupo estis Manĝtula knabo proksimume samaĝa kiel Buton-Brilo, nomata Oĵo.
Ofte li nomiĝis “Oĵo la Bonfortuna”, ĉar bona fortuno trafis lin negrave kien li iris. Li kaj Buton-Brilo estis intimaj amikoj, kvankam tre diversnaturaj, kaj Trot kaj Betinjo amis ilin ambaŭ.
La tria kaj lasta kiu aniĝis al la ekspedicio estis grandega leono, unu el la regulaj gardistoj de Ozma kaj la plej grava kaj inteligenta besto en la tuta Oz. Li nomis sin la Malkuraĝa Leono, dirante ke ĉiu danĝereto timigas lin tiom ke lia koro batas kontraŭ liajn ripojn, sed ĉiu lia konanto sciis ke la timojn de la Malkuraĝa Leono akompanas braveco kaj ke negrave kiom li timas li trovas kuraĝon por renkonti ĉiun danĝeron kiun li renkontas. Ofte li savis Doroteon kaj Ozman de pereo, sed poste li ĝemis kaj tremis kaj ploris ĉar li tiom timis.
“Se Ozma bezonas helpon, mi helpos ŝin,” diris la granda besto. “Kaj mi suspektas ke vi aliaj bezonos min dum la veturo – precipe Trot kaj Betinjo – ĉar vi eble trairos danĝeran parton de la lando. Mi bone konas la sovaĝan Landon de la Kveluloj. En ĝiaj arbaroj loĝas multaj ferocaj bestoj.”
Ili ĝojis ĉar la Malkuraĝa Leono akompanos ilin, kaj bonspirite la tuta grupo procesie marŝis el la Smeralda Urbo dum la popolo hurais esperante por ili sukceson kaj sekuran revenon kun la amata Regantino.
Ili laŭiris alian vojon ol tiun uzitan de Ozma kaj Doroteo, ĉar ili trairis la Landon de la Palpbrumoj, norden direkte al Ugabuo. Sed antaŭ ol atingi tien ili turnis sin maldekstren kaj eniris la Grandan Kvelulan Arbaron, la plej granda necivilizitejo en la tuta Oz. Eĉ la Malkuraĝa Leono devis konfesi ke li ne konas kelkajn partojn de tiu arbaro, kvankam li ofte vagis inter la arboj, kaj la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto, kiuj estis grandaj veturistoj, tute neniam estis tie.
La arbaron ili atingis nur post teda marŝado, ĉar kelkaj membroj de la Savekspedicio estis tre mallertaj piede. La Miksĉifona Knabino estis malpeza kiel plumo kaj tre vigla; la Stana Lignohakisto transiris la teron tiel facile kiel Onklo Henriko kaj la Sorĉisto; sed Tiktoko movis sin malrapide kaj la plej eta obstrukco en la vojo haltigis lin ĝis la aliaj formovis lin. Ankaŭ, la risorto-mekanismo de Tiktoko konstante malstreĉiĝis, do Betinjo kaj Trot vice restreĉadis ĝin.
La Birdotimigilo estis pli mallerta sed malpli ĝena, ĉar kvankam li ofte stumblis kaj falis li povis relevi sin kaj iom da frapado de lia pajloplena korpo rebonigis lian formon.
Alia mallertulo estis Joĉjo Kukurbokapo, ĉar marŝado skuis lian kapon tiel ke ĝi ĉirkaŭenturniĝis sur lia kolo kaj ofte li konsekvence rigardis malĝustadirekten. Sed la Ranulo prenis brakon de Joĉjo kaj tiam li pli facile sekvis la padon.
La ligna kruro de Kap’tano Vilĉjo ne malhelpis lin promenadi flank’-al-flanke kun la aliaj kaj la maljuna velisto povis marŝi egalkapable kiel iu ajn el ili.
Kiam ili eniris la arbaron la Malkuraĝa Leono komencis gvidi. Ne ekzistis vojo tie por homoj, sed multaj bestoj jam faris proprajn padojn kiujn nur la okuloj de la Leono, sperta pri arbarmarŝado, povis rimarki. Do li antaŭiris kaj turnetadis sin por iri tra la arboj, kaj la aliaj sekvis lin unuope, Glinda tuj sekvis la Leonon.
Ekzistas danĝeroj en la arbaro, kompreneble, sed dum la giganta Leono gvidis la grupon li fortenis la sovaĝajn loĝantojn de la necivilizitejo por ke ili ne ĝenu la veturantojn. Unufoje, estas vere, enorma leopardo ĵetis sin al la Vitra Kato kaj kaptis ŝin per siaj potencaj makzeloj, sed rompiĝis pluraj liaj dentoj kaj kriegante pro doloro kaj surpriziĝo li faligis sian predon kaj malaperis inter la arboj.
“Ĉu vi estas vundita?” Trot malkviete demandis al la Vitra Kato.
“Stultulo!” kriis la kato per malplezura tono; “vitro ne povas vundiĝi, kaj mi estas tre solida kaj malfacile rompiĝas. Sed min ĉagrenas la insultemo de tiu leopardo. Li tute ne respektas belon kaj inteligenton.
Se li rimarkus la funkciadon de mia palruĝa cerbo, certe li komprenus ke mi estas tre grava persono kaj ke sovaĝa besto nepre ne prenu min per siaj makzeloj.”
“Ne lasu tion ĝeni vin,” diris Trot konsole; “mi estas certa ke li ne ripetos la agon.”
Ili estas preskaŭ en la centro de la arbaro kaj Oĵo, la Manĝtula knabo, subite diris: “Ho, kie estas Buton-Brilo?”
Ili haltis kaj ĉirkaŭrigardis. Buton-Brilo ne estis kun la grupo.
“Jadi,” komentis Betinjo. “Verŝajne li denove perdiĝis!”
“Kiam vi lastafoje vidis lin, Oĵo?” demandis Glinda.
“Antaŭ iom longe,” respondis Oĵo. “Li marŝis ĉe la fino kaj ĵetadis branĉerojn je la sciuroj en la arboj. Mi foriris por paroli kun Betinjo kaj Trot, kaj mi ĵus rimarkis ke li mankas.”
“Domaĝe,” deklaris la Sorĉisto, “ĉar tute certe tio devigos nin prokrasti la pluveturon. Ni devas trovi Buton-Brilon antaŭ ol pluiri, ĉar ĉi tiu arbaro estas plena de ferocaj bestoj kiuj senhezite disŝirus la knabon.”
“Sed kion ni faru?” demandis la Birdotimigilo. “Se unu el ni foriros el la grupo por serĉi Buton-Brilon li aŭ ŝi eble fariĝos viktimo de la bestoj, kaj se la Leono iros ni ne havos protektanton.”
“La Vitra Kato povus iri,” sugestis la Ranulo. “La bestoj ne povas vundi ŝin, kiel ni jam ĵus trovis.”
La Sorĉisto turnis sin al Glinda.
“Ĉu via sorĉado povus trovi kie estas Buton-Brilo?” li demandis.
“Mi kredas ke jes,” respondis la Sorĉistino.
Ŝi vokis al Onklo Henriko, kiu portadis ŝian vimenaĵan skatolon, ke li portu ĝin al ŝi, kaj post kiam li obeis ŝi malfermis ĝin kaj eltiris malgrandan rondan spegulon. Sur la surfacon de la vitro ŝi ŝutis blankan pulvoron kaj poste forviŝis ĝin per sia poŝtuko kaj rigardis en la spegulon. Ĝi spegulis parton de la arbaro, kaj jen, sub larĝe etendiĝanta arbo, kuŝis Buton-Brilo dormante. Unuflanke de li kaŭris tigro, preta salti; aliflanke estis granda griza lupo, ĝiaj malkovritaj dentegoj brilis minace.
“Jadi!” kriis Trot, rigardante trans la ŝultron de Glinda. “Ili kaptos kaj mortigos lin tute certe!”
Ĉiuj grupiĝis ĉirkaŭe por rigardi la magian spegulon.
“Malbone – malbone!” diris la Birdotimigilo lamente.
“Rezulto de konstanta perdiĝado!” diris Kap’tano Vilĉjo, ĝemante.
“Poreterna perdiĝo!” diris la Ranulo, viŝante siajn okulojn per sia purpura silka poŝtuko.
“Sed kie li estas? Ĉu ni povos savi lin?” demandis Oĵo la Bonfortuna.
“Se ni scius kie li estas verŝajne ni ja povus savi lin,” respondis la malgranda Sorĉisto, “sed tiu arbo tiom similas ĉiujn aliajn arbojn en la arbaro ke ni ne povas scii ĉu ĝi estas tre distanca aŭ tre proksima.”
“Rigardu Glindan!” kriis Betinjo.
Glinda, transdoninte la spegulon al la Sorĉisto, iomete forpaŝis kaj nun faras strangajn gestojn per siaj etenditaj brakoj kaj recitas per mallaŭtaj, dolĉaj tonoj mistikan sorĉofrazon. La plej multaj el ili rigardis la Sorĉistinon per maltrankvilaj okuloj, malespero cedis al espero ke ŝi eble iel povos savi ilian amikon. Tamen la Sorĉisto rigardis la scenon en la spegulo, dum trans lian ŝultron rigardis Trot, la Birdotimigilo kaj la Vilulo.
Kion ili vidis estis pli stranga ol la gestoj de Glinda.
La tigro komencis salti sur la dormantan knabon, sed subite ĝi perdis sian kapablon movi sin kaj falis sur la teron tute plata. La griza lupo ŝajne ne povis levi siajn piedojn de la tero. Ĝi tiris unue unu kruron kaj poste alian, kaj komencis boji kaj laŭte minaci, trovante sin strange nekapabla movi sin de tiu loketo. Ili ne povis aŭdi la bojojn kaj minacojn, sed ili povis vidi la buŝon de la besto malfermiĝi kaj ĝiajn dikajn lipojn moviĝi.
Tamen Buton-Brilo, nur metron for de la lupo, aŭdis ĝiajn kolerajn kriojn, kiuj vekis lin el lia agrabla dormo.
La knabo sidiĝis kaj rigardis unue la tigron kaj poste la lupon. Lia vizaĝo montris ke dum momento li estis timoplenega, sed li baldaŭ vidis ke la bestoj tute ne povas proksimiĝi al li do li surpiediĝis kaj ekzamenis ilin scivoleme, kun petola rideto sur sia vizaĝo. Post tio li intence piedbatis la kapon de la tigro kaj preninte falintan branĉon de arbo li iris al la vulpo kaj forte batadis ĝin. Ambaŭ bestoj estis furiozaj pro tio sed ne povis nomi ĝin nemeritita.
Buton-Brilo nun ĵetis la bastonon al la tero kaj kun la manoj en la poŝoj senzorge forvagis.
“Nun,” diris Glinda, “la Vitra Kato kuru trovi lin. Li estas tiudirekte,” indikante la direkton, “sed mi ne scias kiom for. Rapidu kaj rekonduku lin al ni kiel eble plej baldaŭ.”
La Vitra Kato ne obeis ĉies ordonojn, sed ŝi vere timis la grandan Sorĉistinon, do tuj aŭdinte la vortojn la kristala besto forrapidis kaj preskaŭ tuje ne plu estis videbla.
La Sorĉisto redonis la spegulon al Glinda, ĉar la arbara sceno jam fadis el la vitraĵo. Tiam tiuj kiuj volis ripozi sidiĝis por atendi la revenon de Buton-Brilo. Post nelonge li aperis tra la arboj kaj dum li reunuiĝis kun siaj amikoj li diris iom plende:
“Neniam sendu tiun Vitran Katon por trovi min. Ŝi estis tre malĝentila kaj, se ni ne ĉiuj scius ke ŝi tute ne kapablas dece konduti, mi dirus ke ŝi insultis min.”
Glinda turnis sin severe al la knabo.
“Vi kaŭzis al ni multan maltrankvilon kaj ĝenon,” diris ŝi. “Nur mia magio savis vin de detruiĝo. Mi malpermesas ke vi denove perdiĝu.”
“Kompreneble,” li respondis, “ne kulpos mi se mi denove perdiĝos; sed ankaŭ ĉifoje ne kulpis mi.”
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.