La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


GLINDA DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

14. La Konsilantoj de Ozm

image-074

Neniu Reganto iam havis tian strangan varion de konsilantoj kian gr upigis ĉirkaŭ sian tronon la Princino Ozma.

Efektive, en neniu alia lando povus tiaj mirigaj uloj ekzisti. Sed Ozma amis ilin pro iliaj strangecoj kaj povis fidi ĉiun el ili.

Unua estis la Stana Lignohakisto. Ĉiu parto de li estis stana, brilpolurita. Ĉiuj liaj artikoj estis bone oleataj kaj moviĝis senĝene. Li portis brilantan hakilon por pruvi sin hakisto, sed malofte li bezonis uzi ĝin ĉar li loĝis en belega stana kastelo en la Lando de la Palpbrumoj en Oz kaj estis Imperiestro de ĉiuj Palpbrumoj. La nomo de la Stana Lignohakisto estis Noĉjo Hakisto. Li havis tre bonan menson, sed lia koro ne multe valoris, do li tre zorgis fari nenion malafablan aŭ vundi ies ajn sentojn.

Alia konsilanto estis Ĉifoneroj, la Miksĉifona Knabino de Oz, kiu konsistis el gajkolora miksĉifona peplomo ĝustaforme tondita kaj plenigita per katuno.

Tiu Miksĉifona Knabino estis tre inteligenta, sed tiom plena de sprito kaj petolado ke multaj pli stultaj personoj kredis ŝin certe freneza. Ĉifoneroj estis gaja ĉiam, negrave kiom malgajaj estis la cirkonstancoj, sed ŝia ridado kaj bonhumoro valoris por gajigi aliajn personojn kaj en ŝiaj laŭŝajne senzorgaj komentoj ofte troviĝis multa saĝeco.

Sekvis la Vilulo – vila de la kapo ĝis la piedoj, hararo kaj barbo, vestoj kaj ŝuoj – sed tre molkora kaj afabla kaj unu el la plej lojalaj subtenantoj de Ozma.

Tiktoko ĉeestis, kupra ulo en kiu estis mekanismo, tiom lerte konstruita ke li moviĝis, parolis kaj pensis per tri apartaj horloĝmekanismoj. Tiktoko estis tre fidinda ĉar li ĉiam faris precize tion por kio liaj risortoj estis streĉitaj, sed lia risortomekanismo emis malstreĉiĝi de tempo al tempo kaj tiuokaze li restis tute senpova ĝis kiam iu restreĉis la risortojn.

Alispeca persono estis Joĉjo Kukurbokapo, unu el la plej malnovaj amikoj de Ozma kaj ŝia akompananto dum multaj aventuroj. La korpo de Joĉjo estis tre kruda kaj mallerta, ĉar ĝin konsistigis arbobranĉoj tre diversdimensiaj, artikigitaj per lignaj kejloj. Sed ĝi estis fortika korpo kaj ne rompiĝema aŭ triviĝema, kaj vestite la korpo ne tiom vidigis sian krudecon. La kapo de Joĉjo Kukurbokapo estis, kiel vi divenis, matura kukurbo, kies okuloj, nazo kaj buŝo estis ĉizitaj en unu flanko. La kukurbo estis poziciigita sur la ligna kolo de Joĉjo kaj emis flankenturniĝi aŭ retrenturniĝi kaj tiuokaze li devis rektigi ĝin per siaj lignaj manoj.

La plej ĝena aspekto de la naturo de tia kapo estis ke ĝi ne bone konserviĝis kaj nepre putris post iom da tempo. Do la ĉefokupo de Joĉjo estis kulturi kampon de belaj kukurboj ĉiujare, kaj ĉiufoje antaŭ ol lia malnova kapo putris li elektis freŝan kukurbon de la kampo kaj ĉizis la vizaĝon sur ĝi tre zorge, kaj tenis ĝin preta por laŭbezone anstataŭi la malnovan kapon.

Ne ĉiam li samaspektigis ĝin kiam li ĉizis, do liaj amikoj neniam sciis precize kia esprimo troviĝos sur lia vizaĝo. Sed ne eblis ne rekoni lin, ĉar li estis la sola vivanta kukurbokapa persono en la Lando Oz.

Unukrura velisto estis membro de la konsilantaro de Ozma. Lia nomo estis Kap’tano Vilĉjo kaj li venis al la Lando Oz kun Trot, kaj estis bonvenigata pro siaj lerteco, honesteco kaj bonhumoro. Li uzis lignan kruron por anstataŭi la kruron perditan kaj estis granda amiko de ĉiuj infanoj en Oz ĉar li povis ĉizi ĉiajn ludilojn el ligno per sia granda poŝtranĉilo.

Profesoro M. P. Ŝancel-Insekto, P. E., estis alia membro de la konsilantaro. La “M. P.” signifis Multe Pligrandigita, ĉar la Profesoro iam estis malgranda insekto, kiu per lenso pligrandiĝis ĝis li fariĝis granda kiel homo kaj de tiam restis tia. La “P. E.” signifis ke li estis Plene Edukita. Li estis la estro de la Reĝa Atletika Kolegio de Princino Ozma, kaj por ke la studentoj ne bezonu studi kaj tiel perdi multan tempon kiun ili povus alie dediĉi al atletikaj sportoj, kiaj futbalo, basbalo, kaj similaj, Profesoro ŜancelĈapitro Dek Kvar Insekto inventis la famajn Edukajn Pilolojn. Kiam studento en la kolegio englutis Geografian Pilolon, li tuj sciis sian geografian lecionon; kiam li prenis Literuman Pilolon li tuj sciis sian literuman lecionon, kaj Aritmetika Pilolo kapabligis la studenton fari ĉian kalkulon sen bezono pripensi ĝin.

Tiuj utilaj piloloj tre popularigis la kolegion kaj instruis lecionojn al la knaboj kaj knabinoj de Oz kiel eble plej facile. Malgraŭ tio, Profesoro Ŝancel-Insekto ne estis multe amata ekster sia kolegio, ĉar li estis aroganta kaj tiom admiris sin kaj fanfaronis pri sia lerteco kaj konstanta lernado, ke neniu volis amikiĝi kun li. Tamen Ozma trovis lin valora en la konsilantaro.

Eble la plej bele vestita el ĉiuj ĉeestantoj estis giganta rano tiom granda kiom homo, nomata la Ranulo, fama pro siaj saĝaj paroloj. Li venis al la Smeralda Urbo el la Lando de la Jipoj en Oz kaj estis honora gasto. Lia longabaska jako estis el veluro, lia veŝto el sateno kaj lia pantalono el plejaltkvalita silko.

Diamantaj bukoj estis sur liaj ŝuoj kaj li portis orkapan bastonon kaj altan silkan ĉapelon. Ĉiuj brilaj koloroj reprezentiĝis en lia riĉa vestaro, tiel ke troŝarĝis la okulojn longatempe rigardi lin, se oni ne kutimiĝis al lia brila eleganteco.

La plej sukcesa kultivisto en la tuta Oz estis Onklo Henriko, kiu estis onklo de Doroteo mem, kaj kiu nun loĝis proksime al la Smeralda Urbo kun sia edzino Onklino Em. Onklo Henriko instruis al la Ozanoj kulturi la plej bonajn legomojn kaj fruktojn kaj grenojn kaj multe utilis al Ozma lia helpo plenplenigi la Reĝajn Grenmagazenojn. Ankaŭ li estis konsilanto.

Mi mencias kiel la lastan la malgrandan Sorĉiston de Oz ĉar li estis la plej grava persono en la Lando Oz. Li ne estis grandadimensia persono, sed li estis granda persono rilate al potenco kaj inteligento kaj duaranga nur kompare kun Glinda la Bona rilate al ĉiuj mistikaj magiartoj. Glinda instruis lin, kaj nur la Sorĉisto kaj la Sorĉistino laŭleĝe rajtis sorĉadi, kaj ili sorĉis nur boncele kaj por la bono de la popolo.

La Sorĉisto ja ne estis belaspekta sed estis agrable rigardi lin. Lia kalva kapo estis tiom brila kiom se oni lakus ĝin; ĉiam estis gaja scintilo en liaj okuloj kaj li estis vigla kiel juninfano. Doroteo diras ke la Sorĉisto ne scias tiom kiom Glinda nur ĉar Glinda ne instruis al li ĉion kion ŝi scias, sed kion scias la Sorĉisto li scias tre bone kaj sekve li faras tre rimarkindajn magiagojn.

La dek menciitaj personoj kunvenis, kun la Birdotimigilo, en la tronĉambro de Ozma, tuj post la vespermanĝo, kaj la Sorĉistino diris al ŝi ĉion sciatan pri la misfortuno de Ozma kaj Doroteo.

“Kompreneble ni devas savi ilin,” ŝi daŭrigis, “kaj ju pli baldaŭ ili saviĝos des pli ili ĝojos, sed ni nunmomente devas decidi kiel savi ilin. Tial mi kunvokis vin por konsiloj.”

“Plej facile,” komentis la Vilulo, “estas relevi la subakvigitan insulon de la Premloj al la surfaco de la akvo.”

“Diru al mi la kielon,” diris Glinda.

“Mi ne scias kiel, via Moŝto, ĉar mi neniam levis subakvigitan insulon.”

“Eble ni ĉiuj iru sub ĝin kaj levu,” proponis Profesoro Ŝancel-Insekto.

“Kiel ni iru sub ĝin kiam ĝi kuŝas sur la fundo de la lago?” demandis la Sorĉistino.

“Eble ni povus ĵeti ŝnuron ĉirkaŭ ĝin kaj tiri ĝin al la bordo,” diris Joĉjo Kukurbokapo.

“Kial ne pumpi la akvon el la lago?” proponis la Miksĉifona Knabino ridante.

“Estu seriozaj!” pledis Glinda. “Jen serioza afero, kaj ni devas serioze pripensi ĝin.”

“Kiom granda estas la lago kaj kiom granda estas la insulo?” estis la demando de la Ranulo.

“Neniu el ni scias, ĉar neniu el ni estis tie.”

“Tiukaze,” diris la Birdotimigilo, “ŝajnas al mi ke necesas ke ni iru al la lando de la Premloj kaj zorge ekzamenu ĝin.”

“Tute vere,” akordis la Stana Lignohakisto.

“Ni ĉi-u-ka-ze de-vos i-ri ti-e-n,” komentis Tiktoko per sia spasmeca maŝinvoĉo.

“Do demandendas kiuj el ni iru, kaj kiom?” diris la Sorĉisto.

“Mi, kompreneble,” deklaris la Birdotimigilo.

“Kaj mi,” diris Ĉifoneroj.

“Mi ŝuldas al Ozma ke mi iru,” asertis la Stana Lignohakisto.

“Mi ne povus forresti, sciante ke nia amata Princino estas endanĝerigata,” diris la Sorĉisto.

“Ĉiu el ni sentas tiel,” Onklo Henriko diris.

Fine senescepte ĉiuj decidis iri al la Lando de la Premloj, kaj Glinda kaj la malgranda Sorĉisto gvidos ilin. Magio devas renkonti magion por konkeri ĝin, do tiuj du lertaj magiistoj necesis por certigi la sukceson de la ekspedicio.

Ĉiuj estis pretaj komenci senhezite, ĉar neniu havis gravaĵojn priatentendajn. Joĉjo surportis nove preparitan Kukurbokapon kaj la Birdotimigilo estis lastatempe replenigita per freŝa pajlo. La mekanismo de Tiktoko bone funkciis kaj la Stana Lignohakisto estis ĉiam bone oleumita.

“La veturo estos longa,” diris Glinda, “kaj kvankam mi povus veturi rapide al la Lando de la Premloj per mia cikoniĉaro vi aliaj devos marŝi. Do, ĉar ni devas resti kune, mi resendos mian ĉaron al mia kastelo kaj ni planos foriri el la Smeralda Urbo morgaŭ je la sunleviĝo.”

image-076


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.