La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
GLINDA DE OZAŭtoro: L. Frank Baum |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Tuj post la matenmanĝo, la sekvan tagon, Glinda kaj la Sorĉisto kaj la tri Adeptoj iris al la bordo de la lago kaj faris vicon kun siaj vizaĝoj frontantaj la subakvigitan insulon. La aliaj ĉiuj venis por rigardi ilin, sed staris respektoplene iomete longe malantaŭ ili.
Dekstre de la Sorĉistino staris Aŭda kaj Aŭra, kaj maldekstre staris la Sorĉisto kaj Aŭĵa. Kune ili etendis siajn brakojn super la randon de la akvo kaj unuvoĉe la kvino kantis ritman sorĉon.
Tiun sorĉkanton ili ripetis kaj reripetis, svingetante siajn brakojn nerapide de flanko al flanko, kaj post kelkaj minutoj la rigardantoj malantaŭ ili rimarkis ke la lago komencas malantaŭeniri for de la bordo. Post nelonge la plej alta parto de la kupolo ekaperis super la akvo. Iom post iom la akvo malaltiĝis, tiel ke la kupolo aspektis leviĝanta. Kiam ĝi estis eble metron super la surfaco Glinda faris signalon ke la laboro estas finita.
La nigrigita submarŝipo estis nun tute ekster la akvo, sed Onklo Henriko kaj Kap’tano Vilĉjo sukcesis repuŝi ĝin en la lagon. Glinda, la Sorĉisto, Ervik kaj la Adeptoj eniris la boaton, kunprenante buklon de fortika ŝnuro, kaj pro ordono de la Sorĉistino la boato dividis la akvon cele al la nun videbla parto de la kupolo.
“Restas multa akvo en kiu la fiŝoj povas naĝi,” komentis la Sorĉisto dum ili veturis. “Eble ili preferus havi pli da akvo sed mi estas certa ke ili ne sentos ĝenon ĝis ni relevos la insulon kaj povos replenigi la lagon.”
La boato milde tuŝis la deklivan vitron de la Kupolo, kaj la Sorĉisto prenis kelkajn ilojn el sia nigra valizo kaj rapide deprenis grandan vitran pecon, tiel farante truon sufiĉe grandan por ke iliaj korpoj trairu.
Fortikaj ŝtalaj kadroj subtenis la vitron de la Kupolo, kaj ĉirkaŭ unu el tiuj kadroj la Sorĉisto ligis la finaĵon de ŝnuro.
“Mi subiros la unua,” diris li, “ĉar kvankam mi ne estas tiom vigla kiom Kap’tano Vilĉjo mi certas ke mi povos fari tion facile. Ĉu vi certas ke la ŝnuro estas sufiĉe longa por atingi la fundon?”
“Tute certas,” respondis la Sorĉistino.
Do la Sorĉisto pendigis la ŝnuron kaj grimpis tra la aperturon kaj sublasis sin, manon super mano, kroĉante sin al la ŝnuro per siaj kruroj kaj piedoj.
Malsupre en la stratoj de la vilaĝo kungrupiĝis ĉiuj Premloj, viroj, virinoj kaj infanoj, kaj estu certa ke Ozma kaj Doroteo, kun Lordino Aŭreks, estis plenaj de ĝojo sciante ke iliaj amikoj finfine venas por savi ilin.
La palaco de la Reĝino, nun loĝata de Ozma, estis precize en la centro de la Kupolo, tiel ke kiam la ŝnuro estis pendigita ĝia fino atingis precize la antaŭon de la enirejo de la palaco. Pluraj Premloj firme tenis la ŝnurfinon por stabiligi ĝin kaj la Sorĉisto atingis la teron sekura. Li ĉirkaŭbrakumis unue Ozman kaj poste Doroteon, dum ĉiuj Premloj hurais kiel eble plej laŭte.
La Sorĉisto nun trovis ke la ŝnuro estas sufiĉe longa por kunligi la supron de la Kupolo kaj la teron kiam ĝi estis refaldita, do li ligis seĝon al unu fino de la ŝnuro kaj kriis al Glinda ke ŝi sidu sur la seĝo dum li kaj kelkaj Premloj mallevos ŝin al la pavino. Tiel la Sorĉistino atingis la teron tute komforte kaj la tri Adeptoj kaj Ervik baldaŭ sekvis.
La Premloj rapide rekonis la tri Adeptojn de Magio, kiujn ili respektis jam antaŭ ol ilia fia Reĝino perfidis ilin, kaj bonvenigis ilin kiel amikojn. Ĉiujn loĝantojn de la vilaĝo timigis la enkarceriĝo subakva, sed nun ili komprenis ke oni klopodas savi ilin.
Glinda, la Sorĉisto kaj la Adeptoj sekvis Ozman kaj Doroteon en la palacon, kaj ili petis ke Lordino Aŭreks kaj Ervik akompanu ilin. Ozma rakontis siajn aventurojn dum ŝi strebis nuligi militadon inter la Platkapuloj kaj la Premloj, kaj Glinda plene rakontis pri la Savekspedicio kaj la renovigo de la tri Adeptoj helpe de Ervik, kaj ili serioze interkonsultadis pri kiel levi la insulon.
“Mi provis ĉiun rimedon kiun mi konas,” diris Ozma, “sed Ku-i-o uzis tre malkutiman formon de magio kiun mi ne komprenas. Ŝajne ŝi preparis siajn sorĉaĵojn tiel ke parolata vorto necesas por plenumi la celon, kaj tiujn parolatajn vortojn konas nur ŝi.”
“Ni instruis al ŝi tiun metodon,” deklaris Aŭra la Adepto.
“Mi ne povas pli, Glinda,” pludiris Ozma, “do mi volas ke vi provu kion povos fari via sorĉado.”
“Unue, do” diris Glinda, “ni vizitu la kelon de la insulo, oni informis min ke ĝi estas sub la vilaĝo.”
Aro da marmoraj ŝtupoj kondukis de unu el la privataj ĉambroj de Ku-i-o al la kelo, sed kiam la grupo alvenis ĉiuj estis perpleksaj pro kion ili vidas.
En la centro de larĝa, malalta ĉambro staris amaso da grandegaj dentradoj, ĉenoj kaj pulioj, ĉiuj interkonektitaj kaj ŝajne formantaj unu gigantan maŝinon; sed ne troviĝis motoro aŭ alia movilo por turni la radojn.
“Ĉi tio, mi supozas, estas la ilo por mallevi aŭ levi la insulon,” diris Ozma, “sed la magia vorto kiun oni bezonas por movi la maŝinaron estas nekonata de ni.”
La tri Adeptoj zorge ekzamenis la amason da radoj, kaj baldaŭ la orharulino diris:
“Ĉi tiuj radoj tute ne regas la insulon. Male, unu grupo estas por malfermi la pordojn de la ĉambretoj kie estas la submarŝipoj, tion montras la ĉenoj kaj pulioj. Ĉiu boato estas en ĉambreto kun du pordoj, unu kondukas en la kelĉambron kie ni estas nun kaj la alia en la lagon.
“Kiam Ku-i-o uzis la boaton en kiu ŝi atakis la Platkapulojn, ŝi unue ordonis ke la kelpordo malfermiĝu kaj kun siaj sekvantoj ŝi eniris la boaton kaj fermigis la supron super si. Kiam la kelpordo estis fermita, la ekstera pordo estis malrapide malfermata, enlasante la akvon por ke ĝi plenigu la ĉambron kaj flosigu la boaton, kiu poste foriris de la insulo, restante subakve.”
“Sed kiel ŝi povis reveni?” demandis la Sorĉisto.
“Nu, la boato eniris la ĉambron plenan de akvo, kaj post la fermiĝo de la ekstera pordo komanda vorto funkciigis pumpilon kiu pumpis la akvon el la ĉambro. Poste la boato malfermiĝis kaj Ku-i-o povis eniri la kelon.”
“Mi komprenas,” diris la Sorĉisto. “Ĝi estas lerta ilo, sed ĝi ne funkcias se oni ne konas la magiajn vortojn.”
“Alia parto de la aparato,” klarigis la blankhara Adepto, “uziĝas por etendi la ponton de la insulo al la ĉeftero. La ŝtala ponto estas en ĉambro tre simila al tiu en kiu estas la boatoj, kaj per komando de Ku-i-o ĝi etendiĝis artikon post artiko ĝis ĝia fora fino atingis la bordon de la lago. La sama magia komando devigis la ponton reveni al sia antaŭa pozicio. Kompreneble la ponto estas uzebla nur kiam la insulo estas sur la surfaco de la akvo.”
“Sed kiel Ku-i-o povis subakvigi la insulon kaj relevi ĝin?” demandis Glinda.
Tion la Adeptoj ankoraŭ ne povis klarigi. Ĉar nenio pli estis lernebla per la kelo ili regrimpis la ŝtupojn al la privata ĉambraro de la Reĝino, kaj Ozma gvidis ilin al speciala ĉambro en kiu Ku-i-o gardis siajn magiilojn kaj faris ĉiujn siajn sorĉartojn.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.