La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


GLINDA DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

23. La Magiaj Vortoj

image-119

Multaj interesaĵoj videblis en la Ĉambro de Magio, inter ili estis multo ŝtelita for de la Adeptoj kiam ili transformiĝis en fiŝojn, sed nepre necesis agnoski ke Ku-i-o havis malkutiman geniecon rilate al meĥaniko, kaj uzis sian scion por inventi multajn meĥanikajn aparatojn kiujn ordinaraj sorĉistinoj, sorĉistoj, kaj magiistoj ne povas kompreni.

Ili ĉiuj detale inspektis ĉi tiun ĉambron, zorgante ekzameni ĉiun objekton kiun ili trovis.

“La insulo,” diris Glinda, “estas apogita sur fundamento el solida marmoro. Kiam ĝi estas subakvigita, kiel nun, la bazo de la insulo estas sur la fundo de la lago. Kio perplekigsas min estas kiel tiom granda pezo estas levebla kaj tenebla sur la surfaco de la akvo, eĉ per magio.”

“Mi nun memoras,” respondis Auĵa, “ke unu el la artoj kiujn ni instruis al Ku-i-o estis metodo ekspansiigi kaj malekspansiigi ŝtalon, kaj mi kredas ke tio klarigas kiel la insulo leviĝas kaj malleviĝas. Mi rimarkis en la kelo grandan ŝtalan kolonon kiu trairas la plankon kaj etendiĝas supren al ĉi tiu palaco. Eble ĝia fino estas kaŝita en ĉi tiu ĉambro mem. Se la malsupro de la ŝtala kolono estas firme fiksita en la fundo de la lago, Ku-i-o povus paroli magian vorton kaj tio ekspansiigus la kolonon, kaj tiel levus la tutan insulon al la nivelo de la akvo.”

image-121

“Mi trovis la finon de la ŝtala kolono. Ĝi estas ĝuste tie,” anoncis la Sorĉisto, indikante unu flankon de la ĉambro kie granda baseno de polurita ŝtalo ŝajne estis metita sur la plankon.

Ili ĉiuj ĉirkaŭgrupiĝis kaj Ozma diris:

“Jes, mi estas tute certa ke tio estas la supra fino de la kolono kiu subtenas la insulon. Mi rimarkis ĝin kiam mi unue venis ĉi tien. Ĝi estas elĉizita, vidu, kaj io bruliĝis en la baseno, ĉar la fajro lasis spurojn.

Mi demandis al mi kio estas sub la granda baseno kaj mi venigis plurajn Premlojn por ke ili provu levi ĝin por mi. Ili estis fortaj viroj, sed tute ne povis movi ĝin.”

“Ŝajnas al mi,” diris Aŭda la Adepto, “ke ni trovis la metodon per kiu Ku-i-o levis la insulon. Ŝi bruligis ian magian pulvoron en la baseno, parolis la magian vorton, kaj la kolono etendiĝis kaj levis la insulon.”

“Kio estas tio?” demandis Doroteo, kiu serĉadis kun la aliaj kaj nun rimarkis malgrandan kavaĵon en la muro, proksime al kie staris la ŝtala baseno. Dum ŝi parolis Doroteo puŝis dikfingron en la kavaĵeton kaj tuj malgranda tirkesto puŝis sin el la muro.

La tri Adeptoj, Glinda kaj la Sorĉisto saltis antaŭen kaj atente rigardis en la tirkeston. Ĝi estis duone plena de griza pulvoro, kies eretoj konstante moviĝadis kvazaŭ ilin movas ia vivaĵo.

“Eble ĝi estas ia formo de radiumo,” diris la Sorĉisto.

image-122

“Ne,” respondis Glinda, “ĝi estas pli mirinda ol eĉ radiumo, ĉar mi rekonas ĝin kiel raran mineralan pulvoron nomatan Gaŭlaŭo de la sorĉistoj. Sed kiel Ku-i-o trovis ĝin kaj kie ŝi akiris ĝin?”

“Ne estas dubo,” diris Aŭĵa la Adepto, “ke ĉi tiu estas la magia pulvoro kiun Ku-i-o bruligis en la baseno. Se ni scius la magian vorton, mi estas certa ke ni povus levi la insulon.”

“Kiel ni trovu la magian vorton?” demandis Ozma, turnante sin al Glinda dumparole.

“Tion ni devas nun serioze pripensi,” respondis la Sorĉistino.

Do ili ĉiuj sidiĝis en la Ĉambro de Magio kaj komencis pensi. Estis tiom silente ke post nelonge Doroteo nervoziĝis. La knabineto neniam povis longe silenti, kaj kvankam ŝi riskis malplaĉi al siaj magipovaj amikoj ŝi subite diris:

“Nu, Ku-i-o uzis nur tri magiajn vortojn, unu por funkciigi la ponton, kaj unu por elirigi la submarŝipojn tra la truoj, kaj unu por levi kaj mallevi la insulon. Tri vortoj. Kaj la nomo Ku-i-o konsistas el precize tri vortoj. Unu estas ‘Ku’, kaj unu estas ‘i’, kaj unu estas ‘o’.”

La Sorĉisto sulkigis sian frunton sed Glinda rigardis miroplene la junan knabinon kaj Ozma kriis:

“Bona penso, Doroteo kara! Vi eble solvis nian problemon.”

“Mi kredas ke valoras provi,” konsentis Glinda.

“Estus tute nature ke Ku-i-o dividus sian nomon en tri magiajn silabojn, kaj la sugesto de Doroteo ŝajnas inspirita.”

La tri Adeptoj ankaŭ aprobis la provon sed la brunharulino diris:

“Ni devos atenti ne uzi la malĝustan vorton kaj elsendi la ponton sub la akvon. Ĉefe estas, se la ideo de Doroteo estas korekta, ke ni trafu la unusolan vorton kiu movas la insulon.”

“Ni eksperimentu,” proponis la Sorĉisto.

En la tirkesto kun la moviĝanta griza pulvoro estis eta ora taso, kiun ili kredis mezurilo. Glinda plenigis tiun tason per la pulvoro kaj zorge ŝutis ĝin en la malprofundan basenon, kiu estis la supro de la granda ŝtala kolono subtenanta la insulon. Poste Aŭra la Adepto flamigis kandeleton kaj tuŝis la pulvoron per ĝi; la pulvoro tuj ardis fajoruĝe kaj dissaltadis en la baseno eksterordinare energie. Dum la pulvoretoj ankoraŭ ruĝe ardis la Sorĉistino klinis sin super ĝin kaj diris per komanda voĉo: “Ku!”

Ili atendis senmove por vidi kio okazos. Aŭdiĝis grinca sono kaj zumado de maŝino, sed la insulo eĉ ne milimetreron moviĝis.

Doroteo kuris al la fenestro, kiu lasis vidi la vitran flankon de la kupolo.

“La boatoj!” ŝi kriis. “La boatoj ’stas liberaj kaj velas subakve.”

“Ni faris eraron,” diris la Sorĉisto malĝoje.

“Sed ĝi indikas ke ni sekvas la ĝustan vojon,” deklaris Aŭĵa la Adepto. “Nun ni scias ke Ku-i-o uzis la silabojn de sia nomo por la magiaj vortoj.”

“Se ‘Ku’ elsendas la boatojn, verŝajne ‘i’ funkciigas la ponton,” sugestis Ozma. “Do eble la lasta parto de la nomo levas la insulon.”

“Do ni provu tion,” proponis la Sorĉisto.

Li elgratis la cindrojn de la bruligita pulvoro el la baseno kaj Glinda replenigis la oran tason per pulvoro el la tirkesto kaj metis ĝin sur la ŝtalan kolonon. Aŭra bruligis ĝin per sia kandeleto kaj Ozma klinis sin super la basenon kaj murmuris la lante diratan silabon

“O-o-o-o!”.

Tuj la insulo tremis kaj kun tre stranga muĝa sono ĝi suprenmoviĝis – malrapide, tre malrapide, sed stabile, dum la tuta grupo atendis silente kaj imponate.

Estis vere nekredeble, eĉ por personoj lertaj pri la artoj de magio kaj sorĉado, kompreni ke unusola vorto povas levi tiun grandan, multepezan insulon kun ĉi ties giganta vitra kupolo.

“Jen, ni estas multe super la akvo nun!” kriis Doroteo de la fenestro, kiam fine la insulo ĉesis moviĝi.

“Estas ĉar ni malaltigis la nivelon de la akvo,” klarigis Glinda.

Ili povis aŭdi la Premlojn laŭte hurai en la stratoj de la vilaĝo ekkonsciante ke ili estas savitaj.

“Venu,” diris Ozma fervore, “ni malsupreniru kaj estu kun la popolo.”

image-123

“Ankoraŭ ne,” respondis Glinda, kiu havis feliĉan rideton sur sia bela vizaĝo, ĉar ŝi ĝojegis pro la sukceso. “Unue ni etendu la ponton al la ĉeftero, kie niaj amikoj el la Smeralda Urbo atendas.”

Ne necesis multa tempo por meti pulvoron en la basenon, bruligi ĝin kaj diri la silabon “I-I!” La rezulto estis ke pordo en la kelo malfermiĝis kaj la ŝtala ponto elmoviĝis, etendis sin artikon post artiko, kaj fine ripozigis sian ekstremon sur la bordon de la lago tuj antaŭ la kampejo.

“Nun,” diris Glinda, “ni supreniru kaj akceptu la gratulojn de la Premloj kaj de niaj amikoj el la Savekspedicio.”

Trans la akvo, sur la bordo de la lago, la Miksĉifona Knabino gestadis bonvenige.

image-124


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.