La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


GLINDA DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

20. Perpleksiga problemo

image-104

Glinda la Bona, decidinte provi sian sorĉon je la forlasita submarŝipo por ke ĝi obeu ŝiajn ordonojn, petis sian tutan grupon, inkluzive de la Premloj, foriri de la bordo de la lago al la vico de palmarboj. Ŝi restigis kun si nur la malgrandan Sorĉiston de Oz, kiu estis ŝia studento kaj sciis asisti ŝin en ŝiaj magiaj ritoj. Kiam tiuj du estis solaj apud la surplaĝigita boato, Glinda diris al la Sorĉisto:

“Unue mi provos mian magian recepton No 1163, kies celo estas devigi nevivantajn objektojn moviĝi pro mia ordono. Ĉu vi havas skeropitropon kun vi?”

“Jes, mi ĉiam kunportas ĝin en mia valizo,” respondis la Sorĉisto. Li malfermis sian nigran valizon de magiiloj kaj elprenis brile poluritan skeropitropon, kiun li transdonis al la Sorĉistino. Glinda ankaŭ kunportis malgrandan vimenaĵan sakon, en kiu estis diversaj iloj por sorĉado, kaj el ĝi ŝi prenis pakon da pulvoro kaj flakoneton da likvaĵo. Ŝi verŝis la likvaĵon en la skeropitropon kaj aldonis la pulvoron. Tuj la skeropitropo komencis sputeti kaj elsendi fajerojn violetkolorajn, kiuj disiris ĉiudirekten. La Sorĉistino tuj paŝis en la mezon de la boato kaj tenis la ilon tiel ke la fajreroj faladis ĉirkaŭ ŝin kaj kovris ĉiun parton de la nigrigita ŝtala boato. Samtempe Glinda mallaŭte kantis strangegan sorĉverson per la sorĉlingvo, kaj ŝia voĉo sonis malalta kaj muzikeca.

image-106

Post nelonge la violetaj fajreroj ĉesis, kaj tiuj falintaj sur la boaton jam malaperis kaj ne lasis spuron sur ĝia surfaco. La ceremonio estis finita kaj Glinda redonis la skeropitropon al la Sorĉisto, kiu remetis ĝin en sian valizon.

“Tio certe sukcesos,” li diris fideme.

“Ni provu ĝin,” ŝi respondis.

Do ambaŭ eniris la boaton kaj sidiĝis.

Parolante per komanda tono la Sorĉistino diris al la boato: “Portu nin trans la lagon, al la kontraŭa bordo.”

Tuj la boato malantaŭen ŝovis sin de la sabla plaĝo, turnis sian pruon kaj moviĝis rapide trans la akvon.

“Tre bone – vere tre bone!” kriis la Sorĉisto, kiam la boato malrapidiĝis ĉe la bordo kontraŭa al tiu de kiu ili foriris. “Eĉ Ku-i-o, malgraŭ sia sorĉo, ne povus pli bone.”

La Sorĉistino nun diris al la boato:

“Fermiĝu, subakviĝu kaj portu nin al la pordo de la kelo de la subakvigita insulo – la pordo el kiu vi iris laŭ ordono de Reĝino Ku-i-o.”

La boato obeis. Dum ĝi plonĝis en la akvon, la supraj partoj leviĝis de la flankoj kaj kuniĝis super la kapoj de Glinda kaj la Sorĉisto, kiuj tiel fermiĝis en akvimunan ĉambron. Estis kvar vitraj fenestroj en ĉi tiu kovraĵo, unu ambaŭflanke kaj po unu en la antaŭo kaj la malantaŭo, tiel ke la pasaĝeroj povis vidi precize kien ili iras. Moviĝante sub la akvo malpli rapide ol sur la surfaco, la submarŝipo iom post iom proksimiĝis al la insulo kaj haltis kun sia pruo premita kontraŭ la giganta marmora pordo en la kelo sub la Kupolo. Tiu pordo estis strikte fermita kaj estis evidente al kaj Glinda kaj la Sorĉisto ke ĝi ne malfermiĝos por lasi ke la submarŝipo eniru krom se ili, aŭ iu en la kelo de la insulo, diros magian vorton. Sed kiu estis tiu magia vorto? Neniu el ili sciis.

“Mi kredas,” diris la Sorĉisto bedaŭrotone, “ke ni tamen ne povos eniri. Krom se via sorĉarto povos trovi la vorton por malfermi la marmoran pordon.”

“Verŝajne la vorto estas konata nur de Ku-i-o,” respondis la Sorĉistino. “Eble mi povos trovi ĝin, sed tio necesigos tempon. Ni reiru al niaj kunuloj.”

“Estas domaĝe ke ni sukcesis obeigi la boaton sed haltigas nin nura marmora pordo,” grumblis la Sorĉisto.

Pro ordono de Glinda la boato leviĝis ĝis ĝi estis samnivela kiel la vitra kupolo kiu kovras la Premlan vilaĝon, kie la Sorĉistino devigis ĝin malrapide ĉirkaŭiri la tutan Grandan Kupolon.

Multaj vizaĝoj estis premitaj al la interno de la vitro, fervore rigardante la submarŝipon, kaj unuloke estis Doroteo kaj Ozma, kiuj rapide rekonis Glindan kaj la Sorĉiston tra la vitraj fenestroj de la boato.

Glinda vidis ilin ankaŭ, kaj ŝi tenis la boaton proksima al la Kupolo dum la amikoj interŝanĝis salutojn pergeste. Bedaŭrinde iliaj voĉoj ne estis aŭdeblaj tra la Kupolo kaj la akvo kaj la flanko de la boato. La Sorĉisto stebis komprenigi la knabinojn, per gestoj, ke li kaj Glinda venis savi ilin, kaj Ozma kaj Doroteo komprenis tion per la simpla fakto ke la Sorĉistino kaj la Sorĉisto alvenis. La du kaptitaj knabinoj ridetadis kaj estis ekster danĝero, kaj sciante tion Glinda sentis ke ŝi povos uzi kiom da tempo necesos por efektivigi ilian finan saviĝon.

Ĉar nenio pli estis farebla ĝuste tiam, Glinda ordonis ke la boato reiru al la bordo, kaj ĝi volonte obeis. Unue ĝi supreniris al la surfaco de la akvo, tie la tegmento apartiĝis kaj falis en la ingojn sur la flankoj de la boato, kaj post tio la magia veturilo rapide atingis la bordon kaj ŝovis sin sur la sablon precize tie kie ĝi antaŭe foriris laŭ ordono de Glinda.

Ĉiuj Ozuloj kaj la Premloj tuj kuris al la boato por demandi ĉu ili atingis la insulon kaj ĉu ili vidis Ozman kaj Doroteon. La Sorĉisto informis ilin pri la obstaklo kiun ili renkontis, nome la marmora pordo, kaj ke Glinda nun entreprenos trovi magian rimedon konkeri la pordon.

Komprenante ke pluraj tagoj necesos por sukcese atingi la insulon, relevi ĝin kaj liberigi siajn amikojn kaj la Premlan popolon, Glinda nun preparis kampadejon duone inter la bordo de la lago kaj la palmarbo.

La sorĉarto de la Sorĉisto aperigis aron da tendoj kaj la sorĉarto de la Sorĉistino plene meblis tiun tendojn per litoj, seĝoj, tabloj, tapiŝoj, lampoj kaj eĉ libroj por pasigi senlaborajn horojn. De ĉiu tendo flirtis la Reĝa Standardo de Oz de la centraj stangoj kaj unu granda tendo, ne nun okupata, havis la propran standardon de Ozma, flirtantan en la vento.

Betinjo kaj Trot havis tendon por si, kaj Buton-Brilo kaj Oĵo havis alian. La Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto paris en unu tendo kaj ankaŭ Joĉjo Kukurbokapo kaj la Vilulo, Kap’tano Vilĉjo kaj Onklo Henriko, Tiktoko kaj Profesoro Ŝancel-Insekto. Glinda havis la plej elegantan tendon, escepte de tiu rezervita por Ozma, kaj la Sorĉisto havis propran tendeton.

Kiam estis la horo por manĝi, tabloj ŝarĝitaj per manĝaĵoj magie aperis en la tendoj de la manĝemuloj, kaj tiuj kompletaj aranĝoj komfortigis la savogrupon kiom la propraj hejmoj.

image-107

Ĝis malfrue en la nokto Glinda sidis en sia tendo studante aron da mistikaj rulaĵoj serĉante vorton kiu malfermos la pordon de la kelo de la insulo kaj lasos ŝin en la Grandan Kupolon. Ŝi ankaŭ faris multajn magiajn eksperimentojn, esperante trovi ion kio helpos ŝin. Sed la mateniĝo trovis la potencan Sorĉistinon ankoraŭ sensukcesa.

La arto de Glinda malfermus ĉian ordinaran pordon, vi povas esti certa pri tio, sed necesas memori ke tiu marmora pordo de la insulo estis konstruita kun ordono ke ĝi malfermiĝu nur obee al unusola magia vorto, kaj sekve ĉiu alia magia vorto neniom efikus je ĝi. La magian vorton kiu gardis la pordon verŝajne inventis Ku-i-o, kiu nun jam forgesis ĝin.

Sekve la sola maniero sukcese eniri la subakvigitan insulon estis rompi la sorĉon kiu tenis la pordon strikte fermita. Se tio estus farebla ne necesus magio por malfermi ĝin.

La sekvan tagon la Sorĉistino kaj la Sorĉisto denove eniris la boaton kaj subakvigis ĝin kaj devigis ĝin iri al la marmora pordo, kiun ili provis diversmaniere malfermi, sed sensukcese.

“Ni devos fordoni ĉi tiun provon, mi kredas,” diris Glinda. “La plej facila metodo relevi la insulon estus ke ni povu eniri la Kupolon kaj poste subiri al la kelo kaj vidi kiel Ku-i-o devigis la tutan insulon subakviĝi aŭ releviĝi laŭ ŝia ordono. Kompreneble mi pensis ke la plej facila metodo sukcesi eniri estus ke la boato portu nin en la kelon tra la marmora pordo el kiu trasendis ĝin Ku-i-o. Sed devas ekzisti aliaj rimedoj por eniri la Kupolon kaj reĉeesti kun Ozma kaj Doroteo, kaj tiajn rimedojn ni devos trovi per studado kaj la tiucela uzo de niaj magiaj povoj.”

“Ne estos facile,” deklaris la Sorĉisto, “ĉar ni ne forgesu ke Ozma mem konas multegan magion, kaj sendube ŝi jam provis levi la insulon aŭ trovi alian rimedon por eskapi de ĝi kaj malsukcesis.”

“Estas vere,” respondis Glinda, “sed la magio de Ozma estas femagio, sed vi estas Sorĉisto kaj mi estas Sorĉistino. Pro tio ni kiel trio disponas pri treege variaj magikapabloj. kaj se ni ĉiuj malsukcesus tio okazus ĉar levas kaj mallevas la insulon magia povo kiun konas neniu el ni. Mia ideo do estas serĉi – per tia magio kian ni posedas – plenumi nian celon alimaniere.”

Ili denove ĉirkaŭiris la Kupolon en sia boato kaj denove vidis Ozman kaj Doroteon tra siaj fenestroj kaj interŝanĝis gestojn kun la du enkarcerulinoj.

Ozma komprenis ke ŝiaj amikoj faras ĉion eblan por savi ŝin kaj ridetis por kuraĝigi ilian strebon.

Doroteo aspektis iom maltrankvila sed klopodis esti egale kuraĝa kiel sia kunulino.

Post la reiro de la boato al la kampadejo, kiam Glinda sidiĝis en sia tendo, elpensante diversajn manierojn por savi Ozman kaj Doroteon, la Sorĉisto staris sur la bordo duondorme rigardante la liniojn de la Granda Kupolo kiu videblis sub la klara akvo. Kiam li levis siajn okulojn li vidis grupon de nekonatoj proksimiĝi de la alia bordo de la lago. Tri estis junulinoj dignaspektaj, tre bele vestitaj, kiuj movis sin rimarkinde gracie. Malantaŭe ilin sekvis iom belaspekta juna Premlo.

La Sorĉisto tuj vidis ke tiuj homoj eble estas tre gravaj, do li antaŭeniris por renkonti ilin. La tri knabinoj akceptis lin gracie kaj tiu kun la ora hararo diris:

“Mi kredas ke vi estas la fama Sorĉisto de Oz, pri kiu mi ofte aŭdis. Ni serĉas la Sorĉistinon Glindan, kaj eble vi povos gvidi nin al ŝi.”

“Mi povas kaj faros, tre volonte,” respondis la Sorĉisto. “Sekvu min, mi petas.”

La malgrandan Sorĉiston perpleksigis kiuj estas la tri belaj vizitantoj sed li neniel indikis tion, por ne embarasi ilin.

Li komprenis ke ili ne volas ke li faru demandojn al ili, do li faris neniun komenton dum la gvidis ilin al la tendo de Glinda.

Gracie riverencante la Sorĉisto kondukis la tri vizitantojn antaŭ Glindan la Bonan.

image-108


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.