La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() GLINDA DE OZAŭtoro: L. Frank Baum |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Glinda la Bona, la bela Sorĉistino de la Lando Oz kaj amikino de Princino Ozma kaj Doroteo, konas multajn personojn kiuj volas scii pli pri ŝi. Do, en la nova rakonto pri Oz, S-ro L. Frank Baum, Reĝa Historiisto de Oz, verkis tutan libron pri kiel Glinda kaj la Sorĉisto kiel eble plej forte strebis savi la Princinon kaj Doroteon de la danĝeregoj kiuj minacis ilin kiam ili iris inter la militantajn tribojn de la Platkapuloj kaj la Premloj.
La fia Reĝino Ku-i-o, vanta kaj malbonega sorĉistino, vere kulpis pri la tuta problemo. Ŝi nepre sukcesis malfeliĉigi la vivon de ĉiuj sur la magia, vitrakupolita insulo de la Premloj. Kiam S-ro Baum rakontos al vi pri kiom maltrankvilis ĉiu en la Lando Oz pri la Princino Ozma kaj Doroteo kaj kian mirindan sorĉon Glinda devis efektivigi por savi ilin, vi pleniĝos de ekscitiĝo kaj admirado. Li konigas la plej kaŝitajn misterojn de magio.
S-ro Baum faris sian plejeblon respondi al ĉiuj leteroj de liaj malgrandaj teramikoj antaŭ ol li devis forlasi ilin, sed li ne povis respondi al ĉiuj, ĉar ili estis tre multaj. En majo, mil naŭcent dek naŭ, li foriris por porti siajn rakontojn al la malgrandaj infananimoj kiuj loĝis ĉi tie antaŭ tre longe kaj tial ne povis mem legi la rakontojn pri Oz.
Ni tre bedaŭras ke li ne povis resti ĉi tie kaj ni malfeliĉe devas informi vin ke ĉi tiu estas lia lasta kompleta rakonto. Sed li postlasis kelkajn nefinitajn notojn pri la Princino Ozma kaj la popolo de Oz kaj ni promesas ke iam ni kunigos ilin kvazaŭ bildenigmon kaj donos al vi pli da rakontoj pri la mirinda Lando Oz.
Elkore, viaj amikoj,
La Eldonistoj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.