La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() GLINDA DE OZAŭtoro: L. Frank Baum |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Nun ni reiru al Ervik la Premlo, kiu, metinte sur la teron la kupran sitelon en kiu estis la tri fiŝoj ĉe la barilpordo de la izola dometo, demandis, “Nun kion?”
La orfiŝo puŝis sian kapon super la akvon en la sitelo kaj diris per sia malgranda sed klara voĉo:
“Levu la riglilon, malfermu la pordon, kaj marŝu kuraĝe en la dometon. Ne timu ion ajn vidatan, ĉar ne grave kiom laŭŝajne minacos vin danĝeroj, nenio povos damaĝi vin. La dometo estas la hejmo de potenca Jukuhuo, nomata Rira la Ruĝa, kiu alprenas ĉiajn formojn, kelkfoje ŝi ŝanĝas sian formon plurfoje dum unusola tago, laŭ sia kaprico. Kia estas ŝia reala formo, tion ni ne scias. Ne eblas subaĉeti tiun strangulon per trezoro, nek kaĵoli ŝin per amikeco, nek konsentigi ŝin per kompato. Ŝi neniam helpis personon, nek faris malbonon al persono, laŭ nia scio. Ĉiujn siajn mirindajn kapablojn ŝi uzas por propra amuziĝo. Ŝi ordonos ke vi foriru el la domo sed vi nepre rifuzu. Restu kaj rigardu Riran atente kaj klopodu vidi kion ŝi uzas por plenumi siajn transformiĝojn. Se vi trovos la sekretron flustru ĝin al ni kaj ni tiam diros al vi kion vi faru.”
“Laŭsone tio estos facila,” respondis Ervik, kiu ja aŭskultis zorge. “Sed ĉu vi estas certa ke ŝi ne damaĝos min aŭ volos transformi min?”
“Ŝi ja eble ŝanĝos vian formon,” respondis la orfiŝo, “sed ne maltrankvilu se tio okazos, ĉar ni povos nuligi tian sorĉon facile. Estu certa ke nenio damaĝos vin, do nepre ne timu pro io ajn vidota aŭ aŭdota.”
Nu, Ervik estis egale kuraĝa kiel ĉiu ordinara junulo, kaj li sciis ke la fiŝoj kiuj parolis al li estas veremaj kaj fidindaj, tamen li spertis strangan senkuraĝiĝon dum li prenis la sitelon kaj proksimiĝis al la pordo de la dometo. Lia mano tremis dum li levis la riglilon, sed li firme intencis obei la instrukciojn. Li puŝis la pordon, faris tri paŝegojn al la mezo de la unusola ĉambro en la dometo, kaj tie staris senmove kaj ĉirkaŭrigardis.
Tio kion li vidis estis sufiĉa por timigi ĉian personon kiu ne estis ĝuste avertita. Sur la tero tuj antaŭ Ervik kuŝis granda krokodilo, kies okuloj brilis fie kaj la larĝa malferma buŝo montris vicojn de akraj dentoj. Kornohavaj bufoj saltadis ĉie; ĉiu el la kvar supraj anguloj de la ĉambro estis festonita per dika araneaĵo, en kies centro sidis araneo granda kiel lavujo, kaj armita per pinĉiloj; ruĝa kaj verda lacerto estis etendiĝinta sur la fenestrobreto, kaj nigraj ratoj en- kaj el-kuris tra la truoj kiujn ili antaŭe ronĝis en la planko de la dometo.
Sed plej alarma estis giganta griza simio kiu sidis sur benko trikante. Ĝi havis sur sia kapo puntan ĉapon kian portas maljunulinoj, kaj malgrandan puntan antaŭtukon, sed neniajn aliajn vestojn. Ĝiaj okuloj estis brilaj kaj aspektis kvazaŭ karberoj brulas en ili.
La simio moviĝis tiom nature kiom ordinara homo, kaj kiam Ervik envenis ĝi ĉesis triki kaj levis sian kapon por rigardi lin.
“Eliru!” kriis akra voĉo, kiu ŝajnis veni el la buŝo de la simio.
Ervik vidis alian benkon, neokupatan, tuj preter li, do li paŝis trans la krokodilon, sidiĝis sur la benkon, kaj zorge metis la sitelon apud sin.
“Eliru!” denove kriis la voĉo.
Ervik kapneis.
“Ne,” diris li. “Mi restos.”
La araneoj eliris el la kvar anguloj, faligis sin sur la plankon kaj kuris al la juna Premlo, ĉirkaŭirante liajn krurojn kun siaj pinĉiloj etenditaj. Ervik ne atentis ilin. Giganta nigra rato kure grimpis la korpon de Er vik, marŝis sur ambaŭ ŝultroj kaj faris orelrompajn kriojn sed li ne grimacis. La verda-kajruĝa lacerto, veninte de la fenestrobreto, proksimiĝis al Ervik kaj komencis kraĉi flamantan fluidaĵon sur lin, sed Ervik nur rigardis la beston kaj ĝia flamo ne tuŝis lin.
La krokodilo levis sian voston kaj, ĉirkaŭturninte sin, forfrapis Ervikon de la benko per fortega bato. Sed la Premlo sukcesis savi la sitelon de renversiĝo, kaj li leviĝis, forskuis la kornohavajn bufojn kiuj rampadis sur li kaj reprenis sian pozicion sur la benko.
Ĉiuj bestoj, post tiu unua atako, restis senmovaj, kvazaŭ atendante ordonojn. La maljuna griza simio plutrikadis, ne plu rigardis Ervikon, kaj la juna Premlo restis sidanta. Li anticipis ke io okazos, sed nenio okazis. Tuta horo pasis kaj Ervik komencis nervoziĝi.
“Kion vi volas?” la simio fine demandis.
“Nenion,” diris Ervik.
“Mi certe donos al vi tion!” respondis la simio, kaj je tio ĉiuj strangaj bestoj en la ĉambro ekridis ĥore.
Plia longa atendo.
“Ĉu vi scias kiu mi estas?” demandis la simio.
“Sendube vi estas Rira la Ruĝa – la Jukuhuo,” Ervik respondis.
“Se vi scias tiom, sendube vi ankaŭ scias ke al mi malplaĉas nekonatoj. Via ĉeesto ĉi tie en mia domo ĝenas min. Ĉu vi ne timas mian koleron?”
“Mi ne timas,” diris la junulo.
“Ĉu vi intencas obei min kaj foriri el la domo?”
“Ne,” respondis Erviko, same trankvile kiel parolis la Jukuhuo.
La simio trikadis dum longa tempo antaŭ ol reparoli.
“Scivolemo,” ĝi diris, “gvidis multajn homojn al pereo. Mi supozas ke iel vi informiĝis ke mi faras magiaĵojn, do pro scivolemo vi venis ĉi tien. Eble oni informis vin ke mi neniun damaĝas, do vi aŭdace malobeas mian ordonon foriri. Vi imagas ke vi vidos kelkajn sorĉoritojn, kaj ke ili distros vin. Ĉu mi pravas.”
“Nu,” komentis Ervik, kiu meditadis pri la strangaj cirkonstancoj de sia alveno, “vi pravas pri kelkaj partoj, sed ne pri aliaj. Oni diris al mi ke vi faras magion nur por amuzi vin. Al mi tio ŝajnas tre egoisma. Malmultaj personoj komprenas magion. Oni diras ke vi estas la sola reala Jukuhuo en la tuta Oz. Kial vi ne amuzas aliajn kaj ne nur vin mem?”
“Kiel vi rajtas juĝi miajn agojn?”
“Neniel.”
“Kaj vi diras ke vi ne venis por peti ion?”
“Por mi mi volas nenion de vi.”
“Vi estas saĝa, ĉar mi neniam donas.”
“Tio ne ĝenas min,” deklaris Ervik.
“Sed vi estas scivolema? Vi esperas vidi kelkajn miajn magiajn transformiĝojn?”
“Se vi volas fari magion, tion faru,” diris Ervik.
“Tio eble interesos min, eble ne. Se vi preferas plu trikadi, tio plene kontentigos min. Mi tute ne bezonas rapidi.”
Eble tio perpleksis Ruĝan Riran, sed la vizaĝo sub la punta ĉapo ne povis montri mienon, ĉar ĝi estis kovrita de haroj. Eble dum sia tuta kariero la Jukuhuo neniam antaŭe estis vizitita de persono kiu, kiel ĉi tiu junulo, petis nenion, atendis nenion, kaj nur venis pro scivolemo. Tiu konduto preskaŭ pacigis la sorĉistinon kaj ŝi komencis senti sin pli amikema al la Premlo. Ŝi iom longe trikadis, laŭŝajne profunde pensante, kaj post tio ŝi leviĝis kaj marŝis al granda ŝranko kiu staris kontraŭ muro de la ĉambro. Kiam la pordo de la ŝranko estis malfermita Ervik povis vidi multajn tirkestojn en ĝi, kaj en unu el tiuj tirkestoj – la dua de malsupre – Rira metis vilan manon.
Ĝis nun Ervik povis vidi la muron super la klinita formo de la simio, sed subite la formo, kiu estis dorsturnita al li, ŝajne ekrektiĝis kaj obskurigis la ŝrankon de tirkestoj. La simio estis sin ŝanĝinta en la formon de virino, vestita per la bela kostumo de la Gilikuloj, kaj kiam ŝi turnis sin li vidis ke ĝi estas juna virino, kies vizaĝo estas tre alloga.
“Ĉu vi preferas min ĉi tia?” Rira demandis ridetante.
“Vi aspektas pli bela,” li diris trankvile, “sed mi ne estas certa ke mi pli ŝatas vin.”
Ŝi ridis, dirante: “Dum la varmega parto de la tago mi preferas esti simio, ĉar simio ne verdire portas vestojn. Sed se viroj vizitas, estas dece sin beligi.”
Ervik rimarkis ke ŝia dekstra mano estas fermita, kvazaŭ tenante ion. Ŝi fermis la pordon de la ŝranko, klinis sin super la krokodilo kaj post momento la besto fariĝis ruĝa vulpo. Eĉ nun ĝi ne estis bela, kaj la vulpo kaŭris apud sia mastrino kvazaŭ hundo. Ĝiaj dentoj aspektis danĝeraj same kiel tiuj de la krokodilo.
Post tio la Jukuhuo ĉirkaŭiradis tuŝante ĉiujn lacertojn kaj bufojn, kaj je ŝia tuŝo ili fariĝis katidoj.
La ratojn ŝi ŝanĝis en eŭtamiojn (Specio de usonaj ter-sciuroj). Nun la solaj restantaj bestaĉoj estis la kvar gigantaj araneoj, kiuj kaŝis sin malantaŭ siaj dikaj ŝpinaĵoj.
“Jen!” Rira kriis, “nun mia dometo aspektas pli komforta. Mi amas la bufojn kaj lacertojn kaj ratojn, ĉar la plej multaj homoj malamas ilin, sed mi enuus pro ili se ili restus ĉiam samaj. Kelkfoje mi ŝanĝas ilian formon dekdufoje en tago.”
“Vi estas lerta,” diris Ervik. “Mi ne aŭdis vin diri iajn ajn sorĉojn aŭ magiajn vortoj. Vi nur tuŝis la bestojn.”
“Ho, ĉu tion vi kredas?” ŝi respondis. “Nu, mem tuŝu ilin, se vi volas, kaj montru ke vi povas ŝangi ilian formon.”
“Ne,” diris la Premlo. “Mi ne komprenas magion kaj se mi ja komprenus ĝin mi ne provus imiti vian lerton. Vi estas mirinda Jukuhuo, sed mi estas nur ordinara Premlo.”
Tiu agnosko ŝajne plaĉis al Rira, kiu amis ke oni honoru ŝian sorĉadon.
“Ĉu vi nun bonvolos foriri?” ŝi demandis. “Mi preferas esti sola.”
“Mi preferas resti ĉi tie,” diris Ervik.
“En la hejmo de alia persono, kie oni ne volas vin?”
“Jes.”
“Ĉu via scivolemo ankoraŭ ne satiĝis?” demandis Rira, ridetante.
“Mi ne scias. Ĉu vi kapablas fari aliajn aferojn?”
“Multajn. Sed kial mi montru miaj povojn al nekonato?”
“Mi tute ne povas elpensi kialon,” li respondis.
Ŝi rigardis lin scivoleme.
“Vi ne volas povon por vi, vi diras, kaj vi estas tro stulta por povi ŝteli miajn sekretojn. Ĉi tiu ne estas bela dometo, kaj ekstere estas sunbrilo, larĝaj kampoj kaj belaj sovaĝaj floroj. Sed vi insiste sidas sur tiu benko kaj ĝenas min per via nevolata ĉeesto. Kion vi havas en tiu sitelo?”
“Tri fiŝojn,” li respondis senhezite.
“Kie vi akiris ilin?”
“Mi kaptis ilin en la Lago de la Premloj.”
“Kion vi intencas fari pri la fiŝoj?”
“Mi portos ilin al la hejmo de amiko mia kiu havas tri infanojn. La infanoj amos havi la fiŝojn kiel dorlotbestojn.”
Ŝi iris al la benko kaj rigardis la sitelon, en kiu naĝis trankvile en la akvo la tri fiŝoj.
“Ili estas belaj,” diris Rira. “Mi transformu ilin en ion alian.”
“Ne,” rifuzis la Premlo.
“Mi amas transformadi; estas tre interese. Kaj neniam ĝis nun mi transformis fiŝojn.”
“Lasu ilin,” diris Ervik.
“Kiun formon vi preferas por ili? Mi povas fari el ili ĥeloniojn, aŭ ĉarmajn malgrandajn marĉevalojn, aŭ mi povus fari el ili porkidojn, aŭ kuniklojn, aŭ kobajojn; aŭ, se vi preferas mi povas fari el ili kokojn aŭ aglojn aŭ blugarolojn.”
“Lasu ilin!” ripetis Ervik.
“Vi ne estas tre agrabla vizitanto,” ridis Ruĝa Rira. “Oni akuzas min pri malafableco kaj malbona humoro kaj malamikemo, kaj ili tute pravas. Se vi venus ĉi tien pledante kaj petegante komplezon, kaj duone timante mian Yukuhuan magion, mi insultus vin ĝis vi forkurus; sed vi estas tre malsimila al tio. Vi estas la malafabla kaj malbonhumora kaj malagrabla ulo, do mi ŝatas vin kaj mi toleras vian malagrablecon. Venis la horo por mia tagmezmanĝo; ĉu vi malsatas?”
“Ne,” diris Er vik, kvankam li efektive volis manĝon.
“Nu, mi ja,” Rira deklaris kaj ŝi kunfrapis siajn manojn. Tuj aperis tablo, sur kiu estis tola tuko kaj multaj ujoj da diversaj manĝaĝoj kelkaj fume varmegaj. Du teleroj estis surmetitaj, unu ĉe ĉiu fino de la tablo, kaj tuj kiam Rira sidiĝis ĉiuj ŝiaj bestoj grupiĝis ĉirkaŭ ŝi, kvazaŭ kutime ricevantaj manĝon kiam ŝi manĝas. La vulpo kaŭris apud ŝia dekstra mano kaj la katidoj kaj eŭtamioj grupiĝis maldekstre de ŝi.
“Venu, Nekonato, sidiĝu kaj manĝu,” ŝi vokis gaje, “kaj dum ni manĝos ni decidu pri la formo kiun ni donos al viaj fiŝoj.”
“Ili tute taŭgas en sia nuna formo,” asertis Ervik, tirante sian benkon al la tablo. “La fiŝoj estas belegaj – unu ora, unu arĝenta kaj unu bronza. Nenio vivanta estas pli bela ol bela fiŝo.”
“Kion? Ĉu mi ne estas pli bela?” Rira demandis, ridetante pro lia seriozaspekta vizaĝo.
“Vi ne estas malbela – kiom eblas al Jukuhuo, komprenu,” li diris, prenante grandan kvanton da manĝaĵo kaj manĝante viglapetite.
“Kaj ĉu vi ne opinias belan knabinon pli bela ol fiŝo, negrave kiom bela estas la fiŝo?”
“Nu,” respondis Ervik, post pensado, “povas esti.
Se vi transformus miajn tri fiŝojn en tri knabinojn – knabinoj kiuj estus Adeptoj de Magio, povas esti ke ili plaĉus al mi egale kiel la fiŝoj. Sed vi ne faros tion, kompreneble, ĉar vi ne povas, malgraŭ via lerto.
Kaj se vi ja povus, mi opinias ke miaj problemoj estus netolereble pezaj. Ili rifuzus esti miaj sklavoj – precipe se ili estus Adeptoj de Magio – do ili komandus ke mi obeu ilin. Ne, Fraŭlino Rira, ni tute ne transformu la fiŝojn.”
La Premlo rimarkinde lerte prezentis sian pledon.
Li komprenis ke se li ŝajnus fervora ke estu tia transformo, la Yukuhuo ne efektivigus ĝin, tamen li tre lerte sugestis ke ili fariĝu Adeptoj de Magio.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.