La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
GLINDA DE OZAŭtoro: L. Frank Baum |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Kiam ili vidis ke la fremduloj trudintaj sin sur ilian monton estas nur du knabinetoj, la Platkapuloj kontente muĝetis kaj retiris sin, lasante ke ili vidu kiel aspektas la monto-supro.
Ĝi havis subtasan formon, tiel ke la domoj kaj aliaj konstruaĵoj – ĉiuj el rokoj – ne estis videblaj trans la rando, de iu staranta sur la suba ebenaĵo.
Sed nun granda dika Platkapulo staris antaŭ la knabinoj kaj per malafabla voĉo demandis:
“Kion vi faras ĉi tie? Ĉu la Premloj sendis vin por spioni nin?”
“Mi estas Princino Ozma, Reganto de la tuta Lando Oz.”
“Nu, mi neniam aŭdis pri la Lando Oz, do povas esti ke vi ja estas tia,” respondis la Platkapuloj.
“Ĉi tiu estas la Lando Oz – nu, parto de ĝi,” kriis Doroteo. “Do Princino Ozma regas vin la Platkapulan popolon, same kiel ĉiujn aliajn popolojn en Oz.”
La viro ridis, kaj ankaŭ ĉiuj aliaj ĉirkaŭstarantoj ridis.
Iu en la homamaso kriis:
“Ŝi nepre ne diru al la Plejsupera Diktatoro ke ŝi regas la Platkapulojn. Ĉu, amikoj?”
“Ja ne!” ili ĉiuj respondis tre forte.
“Kiu estas via Plejsupera Diktatoro?” demandis Ozma.
“Li mem informu vin pri tio,” respondis la viro kiu parolis la unua. “Vi rompis niajn leĝojn per via veno ĉi tien; kaj negrave kiu vi estas la Plejsupera Diktatoro devos decidi pri via puno. Akompanu min.”
Li komencis sekvi padon kaj Ozma kaj Doroteo sekvis lin senproteste, ĉar ili volis vidi la plej gravan personon en ĉi tiu kurioza lando. Aspektis sufiĉe agrablaj la domoj kiujn ili preterpasis kaj ĉiu havis malgrandan ĝardenon en kiu estis floroj kaj legomoj.
Rokaj muroj apartigis la loĝejojn, kaj ĉiuj padoj estis pavimitaj per plataj rokaj slaboj. Ŝajne tiu estis ilia sola konstrumaterialo kaj ili lerte utiligis ĝin por ĉia celo.
Ĝuste en la centro de la granda subtaso staris pli granda konstruaĵo kiu, laŭ la Platkapulo, estas la palaco de la Plejsupera Diktatoro. Li gvidis ilin tra eniran halon en grandan akceptohalon, kie ili sidiĝis sur ŝtonaj benkoj kaj atendis la alvenon de la Diktatoro. Baldaŭ li eniris el alia ĉambro – iom maldika kaj maljuna Platkapulo, vestita pli-malpli idente al la aliaj membroj de tiu stranga raso, kaj distingebla disde ili nur per ruza vizaĝmieno. Li tenis siajn okulojn duone fermitaj kaj tra la fendetoj rigardis Ozman kaj Doroteon, kiuj stariĝis por renkonti lin.
“Ĉu vi estas la Plejsupera Diktatoro de la Platkapuloj?” demandis Ozma.
“Jes, mi estas tio,” li diris, kunfrotante siajn manojn malrapide. “Mia vorto estas leĝo. Mi estas la ĉefo de la Platkapuloj sur ĉi tiu platkabaĵo.”
“Mi estas Princino Ozma de Oz, kaj mi venis de la Smeralda Urbo por – ”
“Ĉesu, momenton!” interrompis la Diktatoro, kaj li turnis sin al la viro kiu kondukintis la knabinon tien.
“Foriru, Diktatoro Felo Platkapulo!” li ordonis. “Reiru al via posteno kaj gardu la Ŝtuparon. Mi prizorgos ĉi tiujn fremdulojn.” La viro riverencis kaj foriris, kaj Doroteo demandis mire:
“Ĉu ankaŭ li estas Diktatoro?”
“Kompreneble,” estis la respondo. “Ĉiu ĉi tie estas diktatoro de io aŭ tio. Ĉiuj havas oficon. Tiel ĉiuj estas kontentaj. Sed mi estas la Plej Supera Diktatoro, kaj mi estas elektata unufoje en ĉiu jaro. Ĉi tie estas demokratio, komprenu, kie la popolo rajtas voĉdoni por siaj regantoj. Multaj aliaj deziras esti Plejsupera Diktatoro, sed ĉar mi faris leĝon ke mi mem ĉiam kalkulu la balotojn, mi ĉiam elektiĝas.”
“Kiel vi nomiĝas?” demandis Ozma.
“Mi nomiĝas la Ple-diko, kio estas mallongigo de Plejsupera Diktatoro. Mi forsendis tiun viron ĉar tuj kiam vi menciis Ozman de Oz, kaj la Smeraldan Urbon, mi komprenis kiuj vi estas. Mi supozas ke mi estas la sola Platkapulo kiu iam aŭdis tiujn nomojn, sed estas ĉar mi havas pli da cerbo ol ĉiuj aliaj.”
Doroteo rigardadis la Ple-dikon.
“Mi ne komprenas kiel vi povas havi ian cerbon,” ŝi komentis, “ĉar mankas la parto de via kapo kie cerbo loĝas.”
“Ne estas mirinde ke vi pensas tiel,” li diris. “Iam la Platkapuloj ne havis cerbojn, ĉar, kiel vi diras, ne estas supraj partoj en iliaj kapoj en kiuj loĝu cerboj. Sed antaŭ tre longe bando de feoj flugis super ĉi tiu lando kaj faris ĝin felando, kaj kiam ili trovis la Platkapulojn la feoj bedaŭre trovis ke ili ĉiuj estas tre stultaj kaj ne kapablaj pensi. Do, ĉar ne estis taŭga loko en iliaj korpoj en kiujn meti cerbojn, la Reĝino de la Feoj donis al ĉiu el ni belan ladskatolon da cerbaĵo kiun ni portas en poŝo kaj tio egale inteligentigis nin kiel aliajn homojn. Vidu,” li pludiris, “jen unu el la cerboladskatoloj donitaj al ni de la feoj.” Li prenis el poŝo brilantan ladskatolon sur kiu estis bela ruĝa etiketo kiu diris “Koncentrita Cerbaĵo por Platkapuloj. Plej supera kvalito.”
“Kaj ĉu ĉiu Platkapulo havas similan cerbon?” demandis Doroteo.
“Jes, ĉiuj similas. Jen alia.” El alia poŝo li prenis duan ladskatolon de cerbaĵo.
“Ĉu la feoj donis al vi duoblan kvanton?” demandis Doroteo.
“Ne, sed unu el la Platkapuloj kredis voli esti la Plediko kaj provis ribeligi mian popolon kontraŭ min, do mi punis lin per forpreno de lia cerbo. Unu tagon mia edzino riproĉis min severe, do mi forprenis de ŝi ŝian ladskatolon de cerbaĵo. Al ŝi tio malplaĉis do ŝi eliris kaj ŝtelis la cerbojn de pluraj virinoj. Post tio mi faris leĝon ke se iu persono ŝtelas la cerbon de alia persono, aŭ eĉ nur provas lupreni ĝin, li cedas sian propran cerbon al la Ple-diko. Do ĉiu kontentas pri sia propra skatolo da cerbaĵo kaj mia edzino kaj mi estas la solaj personoj sur la monto kun pli ol unu skatolo. Mi havas tri skatolojn kaj tio multe lertigas min – mi fariĝis tiom lerta ke mi estas bona Sorĉisto, laŭ mia propra sinlaŭdo. Mia povra edzino havis kvar skatolojn da cerbaĵo kaj fariĝis rimarkinda Sorĉistino, sed ve! estis antaŭ ol la malamikaĉoj, la Premloj, transformis ŝin en Oran Porkon.”
“Jadi!” kriis Doroteo; “ĉu via edzino vere estas Ora Porko?”
“Tiel. La Premloj faris tion do mi deklaris militon kontraŭ ilin. Venĝe pro la porkiĝo de mia edzino mi intencas detrui ilian Magian Insulon kaj sklavigi la Premlojn por la Platkapuloj!”
La Pre-diko nun estis tre kolera; liaj okuloj fulmis kaj lia vizaĝo ekaspektis feroca kaj malbonvola. Sed Ozma diris al li, tre dolĉe kaj per amika voĉo:
“Mi bedaŭras aŭdi tion. Bonvolu diri al mi pli pri viaj problemoj rilate al la Premloj. Eble mi povos helpi vin.”
Ŝi estis nur knabino, sed ŝi staris kaj parolis dignoplene kaj tio imponis al la Ple-diko.
“Se vi vere estas Princino Ozma de Oz,” la Platkapulo diris, “vi estas el tiu bando de feoj kiuj, laŭ la ordono de Reĝino Lurlino, felandigis la tutan Oz. Mi aŭdis ke Lurlino postlasis unu el siaj feinoj por regi Ozon, kaj nomis tiun feinon Ozma.”
“Se vi sciis tion kial vi ne venis al mi en la Smeralda Urbo kaj ĵuris al mi lojalecon kaj obeon?” demandis la Regantino de Oz.
“Nu, mi nur lastatempe informiĝis pri tio, kaj mi estis tro okupata kaj ne povis foriri el la hejmo,” li klarigis, rigardante la plankon anstataŭ la okulojn de Ozma. Ŝi sciis ke li mensogis, sed ŝi diris nur:
“Kial vi komencis kvereli kun la Premloj?”
“Ĉi tiel,” komencis la Ple-diko, feliĉa pro la ŝanĝo de la temo. “Ni la Platkapuloj amas manĝi fiŝojn, kaj ĉar ni ne havas fiŝojn sur ĉi tiu monto ni kelkfoje marŝis al la Lago de la Premloj por fiŝkapti. Tio kolerigis la Premlojn, ĉar ili deklaris ke la fiŝoj en ilia lago apartenas al ili kaj ke ili protektas ilin kaj ili malpermesis ke ni kaptu la fiŝojn. La Premloj tre malice kaj malamike rilatis al ni tiel, certe vi akordas pri tio. Do ĉar ni tute ne atentis iliajn ordonojn ili postenigis gardiston sur la bordo de la lago por malebligi nian fiskaptadon.
“Nu, mia edzino, Rora Platkapulo, ĉar ŝi posedis kvar skatolojn de cerbaĵo, fariĝis mirinda sorĉistino, kaj ĉar fiŝaĵo nutras la cerbon, ŝi eĉ pli amis manĝi fiŝojn ol ĉiu alia el ni. Do ŝi ĵuris detrui ĉiun fiŝon en la lago se la Premloj ne lasos ke ni kaptu kiom ajn ni volas. Ili defiis nin, do Rora preparis sitelon da magia veneno kaj subeniris al la lago unu nokton por verŝi la tuton en la lagon kaj veneni la fiŝojn. Tre lerta plano, inda elpensaĵo de mia kara edzino, sed la Reĝino de la Premloj – junulino nomata Ku-i-o – kaŝis sin sur la bordo de la lago kaj senaverte kaptinte Roran ŝi transformis ŝin en Oran Porkon. La veneno elverŝiĝis sur la teron kaj fia Reĝino Ku-i-o ne kontentis pro la kruela transformo, do ŝi eĉ forprenis la kvar skatolojn da cerbaĵo de mia edzino, tiel ke ŝi nun estas vulgara gruntanta porko kun ne eĉ sufiĉe da cerbaĵo por koni la propran nomon.”
“Sekve,” diris Ozma penseme, “la Reĝino de la Premloj nepre estas Sorĉistino.”
“Jes,” respondis la Ple-diko, “sed efektive ŝi ne mastras multan magion. Ŝi ne estas tiom kapabla kiom estis Rora Platkapulo, kaj eĉ ne duone tiom kapabla kiom mi nun. Reĝino Ku-i-o trovos tion kiam ni batalegos kaj detruos ŝin.”
“Do kompreneble la Ora Porko ne plu estas sorĉistino,” komentis Doroteo.
“Ne; eĉ se Reĝino Ku-i-o restigus la kvar skatolojn da cerbaĵo ĉe ŝi, kompatinda Rora porkoforma ne povus sorĉi. Sorĉistino bezonas uzi siajn fingrojn, kaj porko havas nur dividitajn hufojn.”
“La rakonto tristigas,” estis komento de Ozma. “Kaj la tuta afero komenciĝis ĉar la Platkapuloj volis neproprajn fiŝojn.”
“Rilate al tio,” diris la Ple-diko, denove kolera, “mi faris leĝon ke ĉiuj el mia popolo rajtas kapti fiŝojn en la Lago de la Premloj, kiam ajn ili volas. Do kaŭzis la malamikecon la decido de la Premloj defii mian leĝon.”
“Vi nur rajtas fari leĝojn por regi vian propran popolon,” asertis Ozma severe. “Mi, sola, rajtas fari leĝojn kiujn devas obei ĉiuj popoloj de Oz.”
“Pu!” kriis la Ple-diko malestime. “Vi ne povas devigi min obei viajn leĝojn, mi certigas vin. Mi scias kiom ampleksaj estas viaj magipovoj, Princino Ozma de Oz, kaj mi scias ke mi estas pli povoplena ol vi. Por pruvi tion mi restigos vin kaj vian akompananton, kaptitajn, en ĉi tiu monto dum ni batalos kaj konkeros la Premlojn. Poste, se vi promesos bone konduti, mi eble permesos ke vi reiru hejmen.”
Doroteon mirigis tiu aŭdaco kaj defio kontraŭ la bela knabina Regantino de Oz, kiun ĉiuj ĝis nun obeadis senhezite. Sed Ozma, ankoraŭ neperturbita kaj dignoplena, rigardis la Ple-dikon kaj diris:
“Vi ne elkore parolis. Vi estas kolera kaj parolas malsaĝe, senpripense. Mi venis ĉi tien el mia palaco en la Smeralda Urbo por malebligi militon kaj pacigi vin kaj la Premlojn. Mi ne aprobas ke Reĝino Ku-i-o transformis vian edzinon Rora en porkon, nek mi aprobas ke Rora kruele provis veneni la fiŝojn en la lago. Neniu rajtas uzi magion en mia regno sen mia konsento, do la Platkapuloj kaj la Premloj ambaŭ malobeis miajn leĝojn – kiuj estas obeendaj.”
“Se vi volas pacigi,” diris la Ple-diko, “devigu la Premlojn redoni al mia edzino ŝian ĝustan formon kaj redoni al ŝi ŝiajn kvar skatolojn da cerbaĵo. Ankaŭ devigu ilin akcepti ke ni kaptas fiŝojn en ilia lago.”
“Ne,” respondis Ozma, “mi ne faros tion, ĉar tio estus maljusta. Mi ja retransformigos la Oran Porkon en vian edzinon Rora, kaj mi redonos al ŝi unu skatolon de cerbaĵo, sed la aliaj tri skatoloj estas redonendaj al la personoj de kiuj ŝi ŝtelis ilin. Kaj vi ne rajtas kapti fiŝojn en la Lago de la Premloj, ĉar la lago apartenas al ili kaj la fiŝoj apartenas al ili. Ĉi tiu aranĝo estas justa kaj honorinda, kaj vi devos konsenti pri ĝi.”
“Neniel!” kriis la Ple-diko. Ĝuste tiam porko kuris en la ĉambron, triste gruntante. Ĝi konsistis el solida oro, kun artikoj ĉe la fleksiĝlokoj de la kruroj kaj la kolo kaj la makzeloj. La okuloj de la Ora Porko estis rubenoj, kaj ĝiaj dentoj estis el polurita eburo.
“Jen!” diris la Ple-diko, “rigardu la fiagon de Reĝino Ku-i-o, kaj provu diri ke vi povos malebligi mian militon kontraŭ la Premloj. Tiu gruntanta besto iam estis mia edzino – la plej bela Platkapulo sur nia monto kaj lerta sorĉistino. Nun rigardu ŝin!”
“Batalu la Premlojn, batalu la Premlojn, batalu la Premlojn!” gruntis la Ora Porko.
“Mi certe batalos la Premlojn,” kriis la estro de la Platkapuloj, “kaj se dekduo da Ozmoj el Oz malpermesus mi tamen tute certe batalus.”
“Ne se mi povos malebligi!” asertis Ozma.
“Vi ne povos malebligi. Sed ĉar vi minacas min, mi enkarcerigos vin en la bronzan karceron ĝis la fino de la milito,” diris la Ple-diko. Li fajfis kaj kvar dikaj Platkapuloj, armitaj per hakiloj kaj lancoj, eniris la ĉambron kaj salutis lin. Turninte sin al la soldatoj li diris: “prenu ĉi tiujn du knabinojn, ligu ilin per dratoj kaj ĵetu ilin en la bronzan karceron.”
La kvar viroj riverencis kaj unu el ili demandis:
“Kie estas la du knabinoj, plej nobla Ple-diko?”
La Ple-diko turnis sin al kie antaŭe staris Ozma kaj Doroteo sed ili jam malaperis!
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.