La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


GLINDA DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

17. Sub la Granda Kupolo

image-090

Kiam Glinda la Bona kaj ŝiaj sekvantoj de la Savekspedicio ekvidis la Sorĉitan Monton de la Platkapuloj, ĝi estis tre for maldekstre de ili, ĉar la vojo kiun ili prenis tra la Granda Arbaro estis tre malproksima de tiu sekvita de Ozma kaj Doroteo.

Ili haltis kelkatempe por decidi ĉu ili unue vizitu la Plejsuperan Diktatoron, aŭ rekte iru al la Lago de la Premloj.

“Se ni iros al la monto,” diris la Sorĉisto, “ni eble trafos problemojn kun tiu fi-Su-diko, kaj necesus prokrasti la saviĝon de Ozma kaj Doroteo. Do mi opinias ke la plej bona plano estas iri al la Lando de la Premloj, relevi la subakvigitan insulon, kaj savi niajn amikojn kaj la enkarcerajn Premlojn. Poste ni povos viziti la monton kaj puni la kruelan magiiston de la Platkapuloj.”

“Tre sencoplene,” aprobis la Vilulo. “Mi plene akordas kun vi.”

Ankaŭ la aliaj opiniis ke la plano de la Sorĉisto estas plej bona, kaj Glinda mem laŭdis ĝin, do ili marŝis cele la vicon de palmarboj kiuj kaŝis la lagon de la Premloj.

Baldaŭ ili atingis la palmojn. Ili estis tre dense kunplantitaj, la branĉoj, kiuj preskaŭ atingis la teron, estis tiom dense interplektitaj ke eĉ la Vitra Kato apenaŭ povis trovi lokon tra kiu puŝi sin. La pado kiun uzis la Platkapuloj estis malproksima.

“Jen tasko por la Stana Lignohakisto,” diris la Birdotimigilo.

image-092

Do la Stana Lignohakisto, kiu ĉiam ĝojis esti utila, komencis labori per sia akra, brilanta hakilo, kiun li ĉiam kunportis, kaj post surprize nelonga tempo li jam dehakis sufiĉajn branĉojn por ke ili ĉiuj facile iru tra la arbojn.

Nun la klara akvo de la bela lago estis antaŭ ili kaj zorge rigardante ili povis vidi la liniojn de la Granda Kupolo de la subakvigita insulo, tre malproksima de la bordo kaj precize en la centro de la lago.

Kompreneble ĉiu okulo unue fiksrigardis tiun kupolon, kie Ozma kaj Doroteo kaj la Premloj estis ankoraŭ kaptitoj. Sed baldaŭ ilian atenton kaptis pli brilanta vidaĵo, ĉar jen la Diamanta Cigno naĝanta tuj antaŭ ili, kun sia longa kolo fiere arkigita, la ametistaj okuloj brilis kaj ĉiuj diamantornamitaj plumoj scintilis sub la radioj de la suno.

“Tio,” diris Glinda, “estas la transformita Reĝino Ku-i-o, la aroganta kaj fia sorĉistino kiu perfidis la tri Adeptojn de Magio kaj sklavigis sian popolon.”

“Ŝi estas mirinde bela nun,” komentis la Ranulo.

“Ne ŝajnas vera puno,” diris Trot. “La Platkapulo Ple-diko devus fari ŝin bufo.”

“Mi certas ke Ku-i-o ricevis punon,” diris Glinda, “ĉar ŝi perdis sian tutan magikapablon kaj sian elegantan palacon kaj ne plu povas misregi la povrajn Premlojn.”

“Ni voku al ŝi, kaj aŭdu kion ŝi volas diri,” proponis la Sorĉisto.

Do Glinda pergeste vokis la Diamantan Cignon, kiu gracie naĝis al pozicio apud ili. Antaŭ ol iu povis paroli Ku-i-o vokis al ili per raspa voĉo – ĉar la voĉo de cigno ĉiam estas raspa kaj malplaĉa – kaj tre fiere diris:

“Admiru min, Fremduloj! Admiru la belan Ku-i-on, la plej bela besto en la tuta Oz. Admiru min!”

“Bela korpo akompanas belajn agojn,” respondis la Birdotimigilo. “Ĉu viaj agoj estas belaj, Ku-i-o?”

“Agoj? Kiajn agojn povas fari cigno krom ĉirkaŭnaĝi kaj plezurigi ĉiun rigardanton?” diris la brilanta birdo.

“Ĉu vi forgesis vian antaŭan vivon? Ĉu vi forgesis viajn magion kaj sorĉadon?” demandis la Sorĉisto.

“Magion – sorĉadon? Pŝa, al kiu gravas tiaj stultaĵoj?” respondis Ku-i-o. “Kaj mia pasinta vivo, nu ĝi sentiĝas malplaĉa sonĝo. Mi ne reakirus ĝin eĉ se mi povus. Ĉu vi admiras mian belecon, Fremduloj?”

“Diru al ni, Ku-i-o,” diris Glinda tre serioze, “ĉu vi povas memori sufiĉan sorĉarton por ke ni povu relevi la subakvigitan insulon? Diru al ni tion kaj mi donos al vi ĉenon de perloj kiun vi povos porti ĉirkaŭ via kolo kaj tiel aldoni al via beleco.”

“Nenio povus aldoni al mia beleco, ĉar mi estas la plej bela besto en la tuta mondo.”

“Sed kiel ni levu la insulon?”

“Mi ne scias kaj tute ne gravas al mi. Se mi ja sciis, mi jam forgesis, kaj tio min ĝojigas,” estis la respondo. “Rigardu min cirkle iradi kaj vidu mian scintiladon!”

“Estas senutile,” diris Buton-Brilo; “la maljuna Cigno tiom amas sin ke ŝi ne povas pensi pri io alia.”

“Estas vere,” akordis Betinjo ĝemante; “sed ni devas iel eligi Ozman kaj Doroteon el tiu lago.”

“Kaj ni devas fari tion niamaniere,” pludiris la Birdotimigilo.

“Sed kiel?” demandis Onklo Henriko raŭkavoĉe, ĉar li ne povis toleri la penson ke lia kara nevino Doroteo estas sub la akvo tie; “kiel ni faros tion?”

“Lasu ke Glinda faru tion,” konsilis la Sorĉisto, ĉar li komprenis ke li mem estas senpova.

“Se ĝi estus nur ordinara subakva insulo,” diris la potenca Sorĉistino, “estas pluraj metodoj kiujn mi povus uzi por relevi ĝin al la surfaco. Sed ĉi tiu estas Magia Insulo, kaj per iu kurioza magia arto, nekonata de ĉiu escepte de Reĝino Ku-i-o, ĝi obeas certajn magikomandojn kaj rifuzas respondi al aliaj. Mi tute ne estas sen espero, sed necesos profunde studi por solvi tiun malfacilan problemon. Se la Cigno iel povus memori la ŝorcadon kiun ŝi inventis kaj komprenis kiam ŝi estis virino, mi povus devigi ŝin diri al mi la sekreton, sed ŝia tuta iama scio estas nun forgesita.”

“Ŝajnas al mi,” diris la Sorĉisto post kiam nelonga silento sekvis la parolon de Glinda, “ke estas tri fiŝoj en ĉi tiu lago kiuj iam estis Adeptoj de Magio kaj de kiuj Ku-i-o ŝtelis multe da sia scio. Se ni povus trovi tiujn fiŝojn kaj redoni al ili la iamajn formojn, ili sendube povus diri al ni kion fari por levi la subakvigitan insulon al la surfaco.”

“Mi pensis pri tiuj fiŝoj,” respondis Glinda, “sed inter tiom da fiŝoj en ĉi tiu lago kiel ni trovus ilin?”

Komprenu, kompreneble, ke se Glinda estus en sia hejmo en la kastelo, kie estis la Granda Arkivo-Libro, ŝi scius ke Ervik la Premlo jam prenis la oran kaj arĝentan kaj bronzan fiŝojn el la lago. Sed tiu fakto aperis en la Libro nur post la foriro de Glinda, do ĝi estis tute ne konata de ŝi.

“Mi kredas vidi boaton tie sur la bordo,” diris Oĵo la Manĝtula knabo, indikante lokon ĉirkaŭ la rando de la lago. “Se ni povus atingi tiun boaton kaj remi sur la tuta lago, vokante la magiajn fiŝojn, ni eble trovus ilin.”

“Ni iru al la boato,” diris la Sorĉisto.

Ili marŝis ĉirkaŭ la lagon al kie la boato estis tirita sur la plaĝon, sed trovis ĝin malplena. Ĝi estis nur ŝelo el nigrigita ŝtalo, kun kolapsigebla tegmento kiu, ĝuste poziciigite, faris la submarŝipon akvimuna, sed nuntempe la tegmento ripozis en ingoj ĉiuflanke de la magia boato. Ne estis remiloj nek veloj, nek mekanismo por funkciigi la boaton, kaj kvankam Glinda tuj rekonis ke ĝin devas funkciigi magio, ŝi ne konis tian magion.

“Tamen,” diris ŝi, “la boato estas nur boato, kaj mi kredas ke mi povos devigi ĝin obei sorĉokomandon egale bone kiel magikomandon. Iom pripensinte la aferon, mi povos devigi la boaton porti nin kien ajn ni volos.”

“Ne ĉiujn,” respondis la Sorĉisto, “ĉar ĝi ne povos enteni tiom da homoj. Sed, plej nobla Sorĉistino, se vi ja povos funkciigi la boaton, kiel ĝi utilos al ni?”

“Ĉu ni povus uzi ĝin por kapti la tri fiŝojn?” demandis Buton-Brilo.

“Ne necesos uzi la boaton por tiu celo,” respondis Glinda. “Kie ajn en la lago la sorĉitaj fiŝoj estas, ili respondos al mia voko. Mi provas trovi kial la boato estas sur ĉi tiu bordo, dum la insulo al kiu ĝi apartenas estas subakve tie. Ĉu Ku-i-o venis ĉi tien en la boato por renkonti la Platkapulojn antaŭ ol la insulo subakviĝis aŭ poste?”

image-093

Kompreneble neniu povis respondi tiun demandon, sed dum ili konsideradis tri junaj viroj marŝis de la vico de arboj, kaj iom timide klinis sin antaŭ la fremduloj.

“Kiuj vi estas kaj de kie vi venis?” demandis la Sorĉisto.

“Ni estas Premloj,” respondis unu el ili, “kaj nia hejmo estas sur la Magia Insulo de la Lago. Ni forkuris kiam ni vidis vin veni, kaj kaŝis nin malantaŭ la arboj, sed ĉar vi estas Fremduloj kaj ŝajnas amikemaj ni decidis renkonti vin, ĉar nin ĝenas granda problemo kaj ni bezonas helpon.”

“Se vi apartenas al la insulo, kial vi estas ĉi tie?” demandis Glinda.

Do ili rakontis al ili la tutan historion: Kiel la Reĝino defiis la Platkapulojn kaj subakvigis la tutan insulon por ke ŝiaj malamikoj ne atingu nek detruu ĝin; tamen, kiam la Platkapuloj venis al la bordo, Ku-i-o ordonis ke ili, kun ilia amiko Ervik, akompanu ŝin en la submarŝipo por konkeri la Pledikon; kaj kiel la boato ĵetiĝis el la kelo de la subakvigita insulo, obeante magian vorton, kaj leviĝis al la surfaco, kie ĝi malfermiĝis kaj flosis sur la akvo.

Sekvis la rakonto pri kiel la Ple-diko transformis Ku-i-on en cignon, kaj tiam ŝi forgesis la tutan sorĉarton. La junuloj rakontis ke dum la nokto dum ili dormis, ilia kamarado Ervik mistere malaperis, kaj la boato strange flosis al la bordo kaj fiksiĝis sur la plaĝo.

Ili sciis nenion pli. Ili serĉis Ervikon vane dum tri tagoj. Ĉar ilia insulo estis sub akvo kaj ili ne povis reiri al ĝi, la tri Premloj ne havis lokon al kiu ili iru, do ili atendis pacience apud sia boato esperante ke io okazos.

Responde al demando de Glinda kaj la Sorĉisto ili diris ĉion kion ili sciis pri Ozma kaj Doroteo kaj deklaris ke la du knabinoj ankoraŭ estas en la vilaĝo sub la Granda Kupolo. Ili estas tute sekuraj kaj Lordino Aŭreks bone prizorgos ilin, ĉar la Reĝino kiu oponis ilin ne plu minacas.

Akirinte laŭeble plej da informo de la Premloj, la Sorĉisto diris al Glinda:

“Se vi trovus ke vi povas devigi ĉi tiun boaton obei vian sorĉon, vi povus resendi ĝin al la insulo, devigi ĝin subakvigi sin, kaj eniri la pordon en la kelo el kiu ĝi venis. Sed mi ne komprenas ke nia iro al la subakvigita insulo ebligus ke niaj amikoj eskapu. Ni nur estus kun ili, kvazaŭ en karcero.”

“Tute ne, amiko Sorĉisto,” respondis Glinda. “Se la boato obeus mian ordonon eniri la pordon de la kelo, ĝi ankaŭ obeus mian ordonon reeliri, kaj mi povus reporti Ozman kaj Doroteon kun mi.”

“Kaj vi lasus nian tutan popolon ankoraŭ en tiu karcero?” demandis unu el la Premloj riproĉe.

“Farante plurajn veturojn en la boato, Glinda povus porti vian tutan popolon al la bordo,” respondis la Sorĉisto.

“Sed kion ili povus fari tie?” demandis alia Premlo.

“Ili ne havus hejmojn, povus iri nenien, kaj fariĝus viktimoj de siaj malamikoj la Platkapuloj.”

“Estas vere,” diris Glinda la Bona. “Kaj ĉar tiuj homoj estas regatoj de Ozma, mi opinias ke ŝi rifuzus eskapi kun Doroteo kaj postlasi la aliajn, aŭ forlasi la insulon kiu estas la laŭrajta hejmo de la Premloj. Mi kredas ke la plej bona plano estas alvoki la tri fiŝojn kaj informiĝi de ili kiel levi la insulon.”

La malgranda Sorĉisto evidente kredis tion ne tre verŝajna espero.

“Kiel vi alvokos ilin,” li demandis al la bela Sorĉistino, “kaj kiel ili povos aŭdi vin?”

“Pri tio ni devos zorge pensadi,” respondis impona Glinda, kun serena rideto. “Mi kredas ke mi trovos metodon.”

Ĉiuj konsilantoj de Ozma aplaŭdis tiun senton, ĉar ili bone konis la potencon de la Sorĉistino.

“Bone,” akordis la Sorĉisto. “Alvoku ilin, plej nobla Glinda.”

image-094


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.