La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


GLINDA DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

1. Debo Vokas

image-012

Glinda, la bona Sorĉistino de Oz, sidis en la granda korto de la palaco, ĉirkaŭate de siaj honorulinoj – cent el la plej belaj knabinoj de la Felando Oz. La korto de la palaco estis konstruita el malofta marmoro, belege polurita. Fontoj tintadis muzike tie kaj tie; la vasta kolonaro, sen muro sudaflanke, permesis ke la knabinoj, kiam ili levis siajn kapojn de sia brodado, rigardadu pejzaĝon de rozkoloraj kampoj kaj arbaretoj plenaj de fruktoj aŭ kovritaj de dolĉodoraj floroj. De tempo al tempo unu el la knabinoj komencis kanton, kaj la aliaj partoprenis en la rekantaĵo, aŭ unu levis sin kaj dancis, gracie svingetante sin laŭ la muziko de harpo ludata de kunulino. Kaj tiam Glinda ridetis, ĝoje vidante ke ŝiaj knabinoj kunmiksas ludon kaj laboron.

Baldaŭ inter la kampoj objekto estis videbla, sekvante la larĝan padon kiu kondukis al la portalo de la kastelo. Kelkaj el la knabinoj rigardis tiun objekton envie; la Sorĉistino nur rigardetis ĝin kaj kapjesis per sia majesta kapo kvazaŭ ĝi plaĉas, ĉar ĝi signifis la venon de ŝia amikino kaj mastrino – la sola persono en la tuta lando al kiu Glinda klinis sin.

Laŭ la pado trotis ligna besto ligita al ruĝa ĉaro, kaj kiam la kurioza tirbesto haltis ĉe la portalo descendis el ĝi du junaj knabinoj, Ozma, Reganto de Oz, kaj ŝia kunulino, Princino Doroteo. Ambaŭ estis vestitaj per simplaj blankaj muslinaj roboj, kaj kurante supren sur la marmoraj ŝtupoj de la palaco ili ridis kaj babiladis tiom gaje kiom se ili ne estus la plej gravaj personoj en la plej bela felando de la mondo.

La honorulinoj levis sin kaj staris kun klinitaj kapoj por saluti la reĝinan Ozman, dum Glinda antaŭeniris kun siaj brakoj etenditaj por saluti siajn gastojn.

“Ni nur vizitas, komprenu,” diris Ozma. “Kaj Doroteo kaj mi demandis al ni kiel pasigi la tagon kaj ni ekpensis ke ni de pluraj semajnoj ne estas en via Lando de la Kveluloj, do ni prenis la Segĉevalon kaj rajdis rekte ĉi tien.”

“Kaj tiom rapide ni veturis,” pludiris Doroteo, “ke niaj hararoj estas tute malorditaj, ĉar la Segĉevalo faras propran venton. Kutime oni bezonas tagon por veturi ĉi tien el la Smeralda Urbo, sed mi kredas ke ni uzis ne pli ol du horojn ĉifoje.”

“Vi estas vere bonvenaj,” diris Glinda la Sorĉistino, kaj ŝi kondukis ilin tra la korton al sia belega akceptohalo. Ozma prenis brakon de sia gastigantino, sed Doroteo iom postrestis, kisante kelkajn honorulinojn kiujn ŝi plej bone konis, parolante kun aliaj, kaj sentigante al ĉiuj ke ŝi estas ilia amikino.

Kiam fine ŝi restis kun Glinda kaj Ozma en la akcepto-halo, ŝi trovis ilin serioze parolantaj pri la stato de la popolo, kaj kiel pli feliĉigi kaj kontentigi ilin – kvankam ili jam estis la plej feliĉaj kaj kontentaj personoj en la tuta mondo.

Kompreneble tio interesis Ozman, sed ĝi ne multe interesis Doroteon, do la knabineto kuris al granda tablo sur kiu kuŝis malferma la Granda Arkivo-Libro de Glinda.

Tiu libro estas unu el la plej grandaj trezoroj en Oz, kaj la Sorĉistino taksas ĝin pli utila ol iu ajn alia el ŝiaj magiaĵoj. Pro tio ĝi estas firme ligita al la granda marmora tablo per oraj ĉenoj, kaj kiam ajn Glinda foriras de sia hejmo ŝi kunŝlosas la Grandan Libron per kvin juvelitaj seruroj, kaj portas la ŝlosilojn sekure kaŝitajn en sia sino.

Mi supozas ke ne ekzistas en iu felando magiaĵo komparebla kun la Arkivo-Libro, sur kies paĝoj konstante presiĝas raporto pri ĉiu evento kiu okazas en ĉiu parto de la mondo, je precize la sama momento kiam ĝi okazas. Kaj la raportoj estas ĉiam fidindaj, kvankam kelkfoje ili ne donas tiom da detaloj kiom oni deziras. Sed multaj eventoj okazas, do la raportoj devas esti mallongaj ĉar alie eĉ la Granda Libro de Glinda ne povus enteni ĉiujn.

Glinda rigardis la raportojn plurfoje ĉiun tagon, kaj Doroteo, kiam ajn ŝi vizitis la Sorĉistinon, amis rigardi en la Libron kaj vidi kio okazas ĉie. Ne estis multaj raportoj pri la Lando Oz, kiu estas kutime pacoplena kaj seneventa, sed hodiaŭ Doroteo trovis ke io tre interesas ŝin. Efektive, la presitaj literoj ekaperadis sur la paĝo dum ŝi rigardis.

image-014

“Jen strangaĵo!” ŝi krietis. “Ĉu vi sciis, Ozma, ke ekzistas en via Lando Oz homoj nomataj Premloj?”

“Jes,” respondis Ozma, venante al ŝia flanko, “mi scias ke sur la Mapo de la Lando Oz, desegnita de Profesoro Ŝancel-Insekto, estas loko nomita ‘Premloj’, sed kiaj estas la Premloj mi ne scias. Mi konas neniun kiu vidis ilin aŭ aŭdis pri ili. La Premlo-Lando estas for ĉe la plejsupra rando de la Lando de la Gilikuloj, kun la sabla, netransirebla dezerto unuflanke kaj la montoj de Ugabuo aliflanke. Pri tiu parto de la Lando Oz mi scias tre malmulte.”

“Mi supozas ke ankaŭ neniu alia scias multon pri ĝi, escepte de la Premloj mem,” komentis Doroteo.

“Sed la Libro diras: ‘La Premloj de Oz komencas militon kontraŭ la Platkapuloj de Oz, kaj verŝajne rezultos batalado kaj multaj problemoj.’”

“Ĉu nur tion diras la Libro?” demandis Ozma.

“Jen ĉiu vorto,” diris Doroteo, kaj Ozma kaj Glinda ambaŭ rigardis la Arkivon kaj aspektis surprizitaj kaj perpleksaj.

“Diru al mi, Glinda,” diris Ozma, “kiuj estas la Platkapuloj?”

“Mi ne povas, via Moŝto,” konfesis la Sorĉistino.

“Antaŭ nun mi neniam aŭdis pri ili, nek mi iam ajn aŭdis mencion pri la Premloj. En la foraj anguloj de Oz estas multaj kuriozaj kaŝitaj triboj de homoj, kaj kompreneble mi ne konas tiujn kiuj neniam eliras el siaj propraj landoj kaj kiujn neniam vizitas homoj el nia favorata parto de Oz. Tamen, se vi deziras tion, mi povos informiĝi per miaj sorĉartoj iom pri la Premloj kaj la Platkapuloj.”

“Bonvolu,” respondis Ozma serioze. “Komprenu, Glinda, se ĉi tiuj estas homoj en Oz ili estas miaj regatoj kaj mi ne povas permesi militojn aŭ problemojn en la Lando kiun mi regas, se eblas al mi malebligi.”

“Tute bone, via Moŝto,” diris la Sorĉistino. “Mi klopodos akiri informon por gvidi vin. Bonvolu pardoni ke dum iom da tempo mi forestos en mia Ĉambro de Magio kaj Sorĉo.”

“Ĉu mi rajtos akompani vin?” demandis Doroteo, fervore.

“Ne, Princino,” estis la respondo. “Ĝenus la sorĉon se iu kunĉeestus.”

Do Glinda ŝlosis sin en sian propran Ĉambron de Magio kaj Doroteo kaj Ozma atendis pacience ŝian revenon.

Post proksimume horo Glinda aperis, aspektante profunde enpensema.

“Via Moŝto,” ŝi diris al Ozma, “la Premloj loĝas sur Magia Insulo en granda lago. Pro tio – ĉar la Premloj uzas magion – mi malmulton povas trovi pri ili.”

“Nu, mi ne sciis ke ekzistas lago en tiu parto de Oz,” krietis Ozma. “La mapo montras ke rivero trairas la Landon de la Premloj, sed ĝi montras neniun lagon.”

“Ĉar la persono kiu faris la mapon neniam vizitis tiun parton de la lando,” klarigis la Sorĉistino. “La lago certe ekzistas, kaj en la lago estas insulo – Magia Insulo – kaj sur tiu insulo loĝas la homoj nomataj Premloj.”

“Kiaj ili estas?” demandis la Regantino de Oz.

“Mia magio ne povas informi min pri tio,” konfesis Glinda, “ĉar la magio de la Premloj malebligas ke iu ekster ilia regno sciu ion ajn pri ili.”

“Scias la Platkapuloj, ĉar ili planas batali la Premlojn,” sugestis Doroteo.

“Eble,” respondis Glinda, “sed ankaŭ pri la Platkapuloj mi povas akiri malmultan informon. Ili estas popolo loĝanta sur monto tuj sude de la Lago de la Premloj. La monto havas krutajn flankojn kaj larĝan, malplatan supron, kvazaŭ baseno, kaj en ĉi tiu baseno la Platkapuloj havas siajn loĝejojn. Ankaŭ ili estas magiuloj kaj kutime restas apartaj kaj malpermesas ke eksteruloj vizitu ilin. Mi informiĝis ke ekzistas proksimume cent personoj – viroj, virinoj kaj infanoj – kaj la Premloj precize cent unu.”

“Pri kio ili kverelis, kaj kial ili volas batali unu la alian?” estis la sekva demando de Ozma.

“Mi ne povas informi vian Moŝton pri tio,” diris Glinda.

“Sed jen!” kriis Doroteo, “estas kontraŭleĝe ke iu ajn escepte de Glinda kaj la Sorĉisto magias en la Lando Oz, do se tiuj du strangaj popoloj estas magiuloj ili malobeas la leĝon kaj estas punindaj!”

Ozma ridetis al sia malgranda amikino.

“Personoj kiuj ne konas min nek miajn leĝojn,” ŝi diris, “prave ne obeas miajn leĝojn. Ni scias nenion pri la Premloj aŭ la Platkapuloj, do verŝajne ili scias nenion pri ni.”

“Sed ili devus scii, Ozma, kaj ni devus scii. Kiu informos ilin, kaj kiel ni bonkondutigos ilin?”

“Tion,” respondis Ozma, “mi nun pripensas. Kion vi konsilas, Glinda?”

La Sorĉistino uzis iom da tempo pripensante tiun demandon, antaŭ ol respondi. Poste ŝi diris:

“Se vi ne informiĝus pri la ekzisto de la Platkapuloj kaj la Premloj, per mia Arkivo-Libro, vi tute ne okupus vin pri ili aŭ iliaj kvereloj. Do, se vi ne atentos tiujn popolojn, vi eble neniam denove aŭdos pri ili.”

“Sed tio estus misa,” deklaris Ozma. “Mi estas Reganto de la tuta Lando Oz, inkluzive de la Lando de la Gilikuloj, la Lando de la Kveluloj, la Lando de la Palpbrumoj, kaj la Lando de la Manĝtuloj, krome ankaŭ de la Smeralda Urbo, kaj ĉar mi estas la Princino de ĉi tiu felando mia devo estas certigi ke mia tuta popolo – kie ajn ili estas – estas feliĉaj kaj kontentaj kaj solvi iliajn disputojn kaj malebligi kverelojn. Do kvankam la Premloj kaj Platkapuloj ne konas min kaj ne scias ke mi estas ilia laŭrajta Reganto, mi nun scias ke ili loĝas en mia regno kaj estas miaj regatoj, do mi ne plenumus mian devon se mi fortenus min de ili kaj lasus ilin batali.”

“Vera fakto, Ozma,” komentis Doroteo. “Vi devas iri al la Lando de la Gilikuloj kaj certigi ke tiuj popoloj bone kondutos kaj ĉesos kvereli. Sed kiel vi faros tion?”

“Tio estas enigmo ankaŭ por mi, via Moŝto,” diris la Sorĉistino. “Povos esti danĝere se vi eniros tiujn strangajn landojn, kie la homoj estas eble ferocaj kaj militemaj.”

“Mi ne timas,” diris Ozma, ridetante.

“Ne temas pri timo,” argumentis Doroteo.

“Kompreneble ni scias ke vi estas feino, kaj ke ne eblas mortigi aŭ vundi vin, kaj ni scias ke vi havas multan propran magion kiel helpilon. Sed, Ozma kara, malgraŭ tio vi jam antaŭ nun suferegis pro viaj fimalamikoj, kaj ne estas ĝuste ke Reganto de la tuta Oz endanĝerigas sin.”

“Eble tute ne estos danĝero,” respondis Ozma, kun malgranda rido. “Ne imagu danĝeron, Doroteo, ĉar nepre oni imagu nur bonaĵojn, kaj ni ne scias ke la Premloj kaj Platkapuloj estas fiuloj aŭ miaj malamikoj. Eble ili bone kondutos kaj obeos konsilon.”

“Doroteo pravas, via Moŝto,” asertis la Sorĉistino.

“Estas vere ke ni scias nenion pri tiuj foraj regatoj, krom ke ili planas batali unu la alian, kaj havas iom da magia povo disponebla. Tiaj uloj malamas akcepti ke aliuloj altrudas sin kaj ili pli verŝajne malamos vian venon inter ilin ol akceptos vin amikeme kaj gracie laŭ via merito.”

“Se vi havus armeon kunpreneblan,” aldonis Doroteo, “estus malpli malbone; sed ne ekzistas armeo en la tuta Oz.”

“Mi havas unu soldaton,” diris Ozma.

“Jes, la soldato kun la verda barbo; se li timegas sian pafilon kaj neniam ŝargas ĝin. Mi certas ke li forkurus anstataŭ batali. Kaj unu soldato, eĉ kuraĝa, ne povus multe efiki kontraŭ ducent unu Platkapuloj kaj Premloj.”

“Kion do, amikoj, vi sugestas?” demandis Ozma.

“Mi konsilas ke vi sendu la Sorĉiston de Oz al ili, kaj li informu ilin ke batali estas kontraŭ la leĝoj de Oz, kaj ke vi ordonas ke ili repaciĝu kaj amikiĝu,” proponis Glinda. “La Sorĉisto diru al ili ke ili puniĝos se ili rifuzos obei la ordonojn de la Princino de la tuta Lando Oz.”

Ozma kapneis, indikante ke la konsilo ne plaĉis al ŝi.

“Sed kion se ili rifuzus?” ŝi demandis. “Mi devus plenumi mian minacon kaj puni ilin, kaj tio estus malplaĉa kaj malfacila. Mi certas ke estos pli bone ke mi iru paceme, sen armeo kaj armite nur per mia aŭtoritato kiel Reganto, kaj petegu ilin obei min. Tiam, se ili montriĝos obstinaj, mi povos turni min al alia rimedo por obeigi ilin.”

“Estas delikata afero, negrave kiel oni rigardas ĝin,” ĝemis Doroteo. “Mi bedaŭras, nun, ke mi rimarkis la informon en la Granda Libro.”

image-015

“Sed ĉu vi ne povas kompreni, mia kara, ke mi devas plenumi mian devon, nun kiam mi konscias pri tiu problemo?” demandis Ozma. “Mi firme intencas tuj iri al la Magia Insulo de la Premloj kaj al la sorĉita monto de la Platkapuloj, kaj malebligi militon kaj malpacon inter iliaj loĝantoj. Nur estas decidende ĉu estos pli bone ke mi iru sola, aŭ faru grupon de miaj amikoj kaj lojalaj subtenantoj kiuj akompanu min.”

image-016

“Se vi iros mi volas ankaŭ iri,” deklaris Doroteo.

“Negrave kio okazos estos plezure – ĉar ĉia ekscitiĝo estas plezura – kaj mi nenial volus ne sperti ĝin!”

Nek Ozma nek Glinda atentis tiun deklaron, ĉar ili profunde pripensadis la seriozan aspekton de ĉi tiu proponita aventuro.

“Multaj amikoj volonte akompanus vin,” diris la Sorĉistino, “sed neniu el ili povus eĉ iomete protekti vin se vi renkontus danĝeron. Vi mem estas la plej potenca feino en Oz, kvankam kaj mi kaj la Sorĉisto disponas pri pli varia aro da magiaj artoj. Tamen, vi disponas pri unu arto kiun neniu alia persono en la mondo povas egali – la arto akiri la amon de aliaj personoj kaj instigi ke aliaj personoj amu riverenci antaŭ via gracia ĉeesto. Pro tio mi kredas ke vi povos fari pli da bono sole ol kun granda nombro da regatoj akompanantaj vin.”

“Ankaŭ mi kredas tion,” konsentis la Princino. “Mi estos tute kapabla protekti min, komprenu, sed eble mi ne povus egale bone protekti aliulojn. Tamen mi ne serĉas oponon. Mi parolos al tiuj popoloj per amikemaj vortoj kaj solvos ilian disputon – negrave kia ĝi estas – juste.”

“Ĉu vi ne kunprenos min?” petegis Doroteo. “Vi bezonos iun akompananton, Ozma.”

La Princino ridetis al sia malgranda amikino.

“Mi tute ne scias kial vi ne akompanu min,” estis ŝia respondo. “Du knabinoj ne estas tre batalaspektaj kaj ili ne suspektos pri ni ke ni venas pro alia celo ol amikeco kaj paco. Sed, por malebligi militon kaj malpacon inter tiuj koleraj popoloj, ni devas tuj iri al ili. Ni reiru tuj al la Smeralda Urbo kaj preparu por ke ni komencu nian veturon frue morgaŭ matene.”

Al Glinda ne tute plaĉis tiu plano, sed ŝi ne povis elpensi pli bonan rimedon por solvi la problemon. Ŝi sciis ke Ozma, malgraŭ siaj mildeco kaj dolĉa humoro, kutimis resti kun kiu ajn decido ŝi faris kaj ne estis facile forturnebla de sia celo. Krome ŝi ne povis koncepti grandan danĝeron por la feina Reganto de Oz en la entrepreno, eĉ se la nekonata popolo kiun si vizitos montriĝos obstinaj. Sed Doroteo ne estis feino; ŝi estis knabineto kiu venis el Kansas por loĝi en la Lando Oz. Doroteo eble renkontos danĝerojn kiuj por Ozma estus malgravaj sed por “Terulino” estus tre gravaj.

image-017

La fakto mem ke Doroteo loĝis en Oz, kaj ŝia amikino Ozma faris ŝin Princino, malebligis ke ŝi mortos aŭ suferos gravan korpodoloron dum ŝi loĝos en tiu felando. Ŝi ankaŭ ne povis plu kreski, kaj restos ĉiam la sama knabineto kiu venis al Oz, escepte de se ŝi foriros de tiu felando aŭ estos ŝtelita el ĝi. Sed malgraŭe, Doroteo estis mortkapabla, kaj povus eble detruiĝi, aŭ kaŝiĝi kie neniu el ŝiaj amikoj povus trovi ŝin. Eblus, ekzemple, ke iu distranĉus ŝin, kaj la pecoj, kvankam plu vivantaj kaj sendoloraj, povus vaste disŝutiĝi; aŭ ŝi eble enteriĝus tre profunde, aŭ “detruiĝus” alimaniere fare de fimagiistoj, se nenio taŭge protektus ŝin. Tiujn faktojn Glinda pripensadis dum ŝi paŝis reĝine en sia marmora halo.

Fine la bona Sorĉistino paŭzis kaj tiris ringon de sia fingro, kaj transdonis ĝin al Doroteo.

“Portu tiun ringon konstante ĝis via reveno,” ŝi diris al la knabino. “Se serioza danĝero minacos vin, turn la ringon sur via fingro unufoje dekstren kaj post tio unu fojon maldekstren. Tio sonigos la alarmilon en mia palaco kaj mi tuj venos savi vin. Sed uzu la ringon nur se vin vere minacas detruo. Dum vi restos kun Princino Ozma mi kredas ke ŝi povos protekti vin kontraŭ ĉio malpli danĝera.”

image-018

“Dankon, Glinda,” respondis Doroteo dankeme, dum ŝi metis la ringon sur sian fingron. Mi ankaŭ surportos mian Magian Zonon kiun mi prenis de la Reĝo de la Knomoj, do verŝajne mi estos sekura kontraŭ io ajn kion volos fari al mi la Premloj kaj Platkapuloj.”

Ozma devis fari multajn aranĝojn antaŭ ol povi foriri de sia trono kaj sia palaco en la Smeralda Urbo, eĉ por nur kelktaga veturo, do ŝi adiaŭis Glindan kaj kun Doroteo ŝi grimpis en la Ruĝan Ĉaron. Vorto al la ligna Segĉevalo instigis tiun mirindan beston komenci la reiron, kaj tiom rapide li kuris ke Doroteo ne povis paroli aŭ fari ion ajn alian ol firme teni sian seĝon dum la tuta reveturo al la Smeralda Urbo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.