La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


GLINDA DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

13. La Alarmilo

image-069

Glinda la Bona, en sia palaco en la Lando de la Kveluloj, devis atenti multajn aferojn, ĉar ŝi ne nur kontrolis la teksadon kaj brodadon faratan de ŝia aro da knabinoj, kaj helpis ĉiujn kiuj venis al ŝi petante helpon – ne nur homojn sed ankaŭ bestojn kaj birdojn – sed ŝi ankaŭ estis fidela studanto de la sorĉartoj kaj ŝi uzis multan tempon en sia Laboratorio de Magio, kie ŝi strebis trovi kuracilon por ĉiu misaĵo kaj perfektigi sian lertecon pri magio.

Tamen ŝi ne forgesis rigardi en la Granda Arkivo-Libro ĉiutage por trovi ĉu menciiĝas la vizito de Ozma kaj Doroteo al la Sorĉita Monto de la Platkapuloj kaj la Magia Insulo de la Premloj. La Arkivo informis ŝin ke Ozma atingis la monton, ke ŝi eskapis, kun sia akompanantino, kaj iris al la Insulo de la Premloj, kaj ke Reĝino Ku-i-o subakvigis la insulon tiel ke ĝi estis tute sub akvo. Sekvis la deklaro ke la Platkapuloj venis al la lago por veneni la fiŝojn kaj ke ilia Plejsupera Diktatoro transformis Reĝinon Ku-i-o en cignon.

Neniuj aliaj detaloj aperis en la Granda Libro do Glinda ne sciis ke ĉar Ku-i-o forgesis sian magion neniu el la Premloj sciis kiel relevi la insulon al la surfaco. Do Glinda ne maltrankviliĝis pri Ozma kaj Doroteo ĝis unu matenon, dum ŝi sidis kun siaj knabinoj, eksonoris subite la granda alarmilo. Tio estis tiom nekutima ke ĉiu knabino ektremis kaj eĉ la Sorĉistino mem dum momento ne povis pensi kion signifas la alarmo.

Sed post hezito ŝi memoris la ringon kiun ŝi donis al Doroteo kiam ŝi foriris de la palaco por komenci sian entreprenon. Donante la ringon Glinda avertis la malgrandan knabinon ne uzi ĝiajn magiajn povojn krom se ŝin kaj Ozma frontas vera danĝero, sed tiuokaze ŝi turnu ĝin sur sia fingro unufoje dekstren kaj unufoje maldekstren kaj eksonoros la alarmilo de Glinda.

Do la Sorĉistino nun sciis ke danĝero minacas ŝian amatan Regantinon kaj Princinon Doroteon, kaj ŝi rapidis al sia magiĉambro por serĉi informon pri kia danĝero temas. La respondo al ŝia demando ne estis tre kontentiga, ĉar ĝi diris nur: “Ozma kaj Doroteo estas kaptitoj en la granda Kupolo de la Insulo de la Premloj, kaj la Kupolo estas sub la akvo de la lago.”

“Ĉu Ozma kapablas levi la insulon al la surfaco?” demandis Glinda.

“Ne,” estis la respondo, kaj la Arkivo rifuzis diri pli, nur ke Reĝino Ku-i-o, la sola persono kapabla komandi ke la insulo leviĝu, estis transformita de la Platkapulo Ple-diko en Diamantan Cignon.

Glinda konsultis la pasintajn arkivojn pri la Premloj en la Granda Libro. Post diligenta serĉo ŝi trovis ke Ku-i-o estas potenca sorĉistino, kiu gajnis la plejparton de sia potenco per perfida transformo de la Adeptoj de Magio, kiuj vizitadis ŝin, en tri fiŝojn – oran, arĝentan kaj bronzan – kaj post tio ŝi ĵetigis ilin en la lagon.

Glinda meditis zorge pri tiu informo kaj decidis ke iu devos iri helpi Ozman. Kvankam ne necesis multe rapidi, ĉar Ozma kaj Doroteo povus vivi longatempe en subakva kupolo, estis evidente ke ili ne povos eliri krom se iu povos levi la insulon.

La Sorĉistino traserĉis ĉiujn siajn receptojn kaj sorĉolibrojn, sed ne povis trovi magion kapablan levi subakvigitan insulon. Io tia ne estis jam bezonata en sorĉado. Do Glinda faris insuleton, kovritan per vitra kupolo, subakvigis ĝin en lageto proksima al la kastelo, kaj eksperimentis provante permagie levi ĝin al la surfaco. Ŝi faris plurajn eksperimentojn, sed ĉiuj fiaskis. Ŝajnis tre simpla tasko, tamen ŝi ne povis plenumi ĝin.

image-071

Tamen la saĝa Sorĉistino ne perdis sian esperon trovi metodon liberigi siajn amikojn. Fine ŝi decidis ke plej bone estos iri al la Lando de la Premloj kaj ekzameni la lagon. Estante tie ŝi pli verŝajne trovos solvon por la problemo kiu ĝenas ŝin, kaj povos ellabori planon por savi Ozman kaj Doroteon.

Do Glinda alvokis siajn cikoniojn kaj sian aerĉaron, kaj dirinte al siaj knabinoj ke ŝi entreprenos veturon kaj eble ne revenos baldaŭ, ŝi eniris la ĉaron kaj rapide portiĝis al la Smeralda Urbo.

En la palaco de Princino Ozma la Birdotimigilo nun agis kiel Reganto de la Lando Oz. Estis malmulto kiun li devis fari, ĉar ĉio pri regado funkciis tre senprobleme, sed li estis preta por okazo kiam io neantaŭvidita okazos.

Glinda trovis la Birdotimigilon ludanta kroketon kun Trot kaj Betinjo Bobin, du knabinetoj kiuj loĝis en la palaco protektate de Ozma kaj kiuj estis intimaj amikoj de Doroteo kaj kiujn amis ĉiuj Ozanoj.

“Io okazis!” kriis Trot, dum la ĉaro de la Ŝorĉistino surteriĝis apud ili. “Glinda venas ĉi tien nur kiam io misa okazos.”

“Mi esperas ke nenia damaĝo okazis al Ozma, aŭ al Doroteo,” diris Betinjo maltrankvile, dum la bela Sorĉistino paŝis el sia ĉaro.

Glinda proksimiĝis al la Birdotimigilo kaj informis lin pri la dilemo kiu trafis Ozman kaj Doroteon kaj ŝi pludiris: “Ni nepre savu ilin, iel, Birdotimigilo.”

“Certe,” respondis la Birdotimigilo, stumblante pro kurba paliseto kaj falante pentritvizaĝ’-al-tere.

La knabinoj levis lin kaj frapis la pajlenhavon por reĝustaformigi lin, kaj li diris plu, kvazaŭ nenio okazis: “Sed vi devos diri al mi kion fari, ĉar neniam dum mia tuta vivo mi relevis subakvigitan insulon.”

image-072

“Ni devos okazigi Ŝtatan Interkonsiliĝon kiel eble plej baldaŭ,” proponis la Sorĉistino. “Bonvolu sendi mesaĝistojn por alvoki ĉiujn konsilistojn de Ozma al ĉi tiu loko. Tiam ni povos decidi kiel plej bone agi.”

La Birdotimigilo ne perdis tempon farante tion.

Bonfortune la plej granda parto de la reĝaj konsilistoj jam estis en la Smeralda Urbo aŭ proksime al ĝi, do ĉiuj kunvenis en la tronĉambro de la palaco tiun saman vesperon.

image-073


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.