La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


GLINDA DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

5. La Magia Ŝtuparo

image-033

La plata monto aspektis multe pl i proksima en la klara lumo de la matena suno, sed Doroteo kaj Ozma sciis ke longa marŝo plu atendas ilin. Kiam ili finis vesti sin ili trovis ke varma, bongustega manĝo atendas ilin, kaj manĝinte ili foriris el la tendo kaj komencis marŝi direkte al la monto, ilia unua celo. Iom promeninte Doroteo rerigardis kaj vidis ke la fetendo jam tute malaperis. Tio ne surprizis ŝin, ĉar ŝi sciis ke tio okazos.

“Ĉu via magio povus provizi al ni ĉevalon kaj ĉaron, aŭ aŭtomobilon?” demandis Doroteo.

“Ne, kara; domaĝe, tia magio estas preter mia povo,” konfesis ŝia feamikino.

“Eble Glinda povus,” diris Doroteo penseme.

“Glinda havas cikoni-ĉaron kiu portas ŝin tra la aero,” diris Ozma, “sed eĉ nia potenca Sorĉistino ne povas persorĉe estigi alian veturilon. Ne forgesu kion mi diris al vi hieraŭ nokte, ke neniu estas kapabla fari ĉion.”

“Nu, mi s’pozas ke mi devus jam scii tion, loĝinte tiom longe en la Lando Oz,” respondis Doroteo; “sed mi tute ne povas fari magion, do mi n’ povas kompreni kiel vi kaj Glinda kaj l’ Sorĉisto povas.”

“Ne klopodu,” ridis Ozma. “Sed vi posedas almenaŭ unu magian arton, Doroteo: vi scias la arton atingi ĉies koron.”

“Ne, mi ne scias,” diris Doroteo fervore. “Se mi vere povas fari tion, Ozma, mi certe ne scias kiel mi faras ĝin.”

Ili bezonis du tutajn horojn por atingi la piedon de la ronda, plata monto, kaj tiam ili trovis la flankojn tiom krutaj ke ili similis domomuron.

“Eĉ mia purpura katido ne povus grimpi ilin,” komentis Doroteo, supren rigardante.

“Sed iel la Platkapuloj suben kaj supren iras,” deklaris Ozma; “se ne, ili ne povus militi kontraŭ la Premloj, nek eĉ renkonti ilin kaj kvereli kun ili.”

“Vi pravas, Ozma. Ni ĉirkaŭmarŝu iom, eble ni trovos ian ŝtupareton.”

Ili marŝis tre longe, ĉar la monto estis granda, kaj dum ili ĉirkaŭiris ĝin ili venis al la flanko frontanta la palmarbojn, tie ili ektrovis enirejon ĉizitan el la roka muro. Tiu enirejo estis arkoforma ĉe sia supro kaj ne tre profunda ĉar ĝi kondukis nur al mallonga ŝtupetaro el ŝtonoj.

“Ho, finfine ni trovis vojon al la supro,” anoncis Ozma, kaj la du knabinoj turnis sin kaj marŝis rekte al la enirejo. Subite ili frapis kontraŭ ion kaj ekhaltis, ne kapablaj pluiri.

“Jadi!” kriis Doroteo, frotante sian nazon, kiu frapiĝis kontraŭ ion malmolan, kvankam ŝi ne povis vidi kio ĝi estas; “ne estas tiom facile kiom ŝajnis. Kio haltigis nin, Ozma? Ĉu ia magio?”

Ozma ĉirkaŭpalpadis, kun la manoj etenditaj antaŭ ŝi.

“Jes, kara, estas magio,” ŝi respondis. “La Platkapuloj devis havi vojon al sia montosupro de la suba ebenaĵo, sed por malebligi ke malamikoj rapide suprenkuros laŭ la ŝtupoj por konkeri ilin, ili konstruis iom antaŭ la enirejo muron el ŝolidaj ŝtonoj, la ŝtonoj estas fiksitaj per cemento, kaj konstruinte ili malvidebligis ĝin.”

“Sed kial ili faris tion?” demandis Doroteo. “Muro fortenus atakantojn ĉu aŭ ne ĝi estus videbla, do ne utilis malvidebligi ĝin. Ŝajnas al mi ke estus pli bone ke ili lasu ĝin videbla, ĉar tiukaze neniu vidus la enirejon malantaŭ ĝi. Nun ĉiu ajn povas vidi la enirejon, same kiel ni. Kaj verŝajne kiu ajn volanta supreniri la ŝtupojn frapiĝas kontraŭ ĝin same kiel ni.”

Ozma ne tuj respondis. Ŝia vizaĝo estis serioza kaj pensema.

“Mi kredas scii kial ili malvidebligis la muron,” ŝi diris post iom da pensado. “La Platkapuloj uzas la ŝtuparon por suben kaj supren iri. Se ekzistus solida ŝtona muro kiu malebligus ke ili atingos la ebenaĵon ili mem enkarceriĝus per la muro. Do ili devis lasi iun lokon libera kie ili povas eliri tra la muro, kaj, se la muro estus videbla, ĉiuj fremduloj aŭ malamikoj trovus la lokon por trairi kaj la muro do estus tute senvalora. Do la Platkapuloj lerte malvidebligis sian muron, kredante ke ĉiu vidanta la enirejon al la monto marŝus rekte al ĝi, same kiel ni, kaj trovus ke estas maleble plu iri. Mi supozas ke la muro estas vere alta kaj dika, kaj ne trarompebla, tiel ke kiuj trovas ĝin antaŭ si devas reforiri.”

“Nu,” diris Doroteo, “se ekzistas trairejo en la muro, kie ĝi estas?”

“Ni trovu ĝin,” respondis Ozma, kaj ŝi komencis palpadi laŭlonge de la muro. Doroteo sekvis kaj komencis senkuraĝiĝi kiam Ozma marŝis preskaŭ duonan kilometron for de la enirejo. Sed nun la nevidebla muro kurbiĝis direkte al la montoflanko kaj ekfiniĝis, tiel ke restis ĝuste sufiĉa spaco inter la muro kaj monto por ke ordinara persono povu trairi.

La knabinoj eniris, unuope, kaj Ozma klarigis ke ili nun estas malantaŭ la bariero kaj povos reiri al la enirejo. Ili trovis nenian alian obstrukcon.

“La plej multaj homoj, Ozma, ne solvus la problemon kiel vi,” komentis Doroteo. “Se mi estus sola la malvidebla muro nepre trompus min.”

Atinginte la enirejon ili komencis supreniri la ŝtonajn ŝtupojn. Ili supreniris dek ŝtupojn kaj post tio subiris kvin ŝtupojn, sekvante koridoron ĉizitan el la roko. La ŝtupoj estis ĝuste sufiĉe larĝaj por ke la du knabinoj marŝu duope, brak’-en-brake. Ĉe la malsupro de la kvin ŝtupoj la koridoro ekiris dekstren, kaj ili supreniris dek pliajn ŝtupojn, kaj ĉe la supro de la ŝtupogrupo ili trovis kvin ŝtupojn kiuj kondukas rekte malsupren. Denove la koridoro anguliĝis, ĉifoje maldekstren, kaj dek pliaj ŝtupoj kondukis supren.

La koridoro estis nun preskaŭ senluma, ĉar ili estis en la koro de la monto kaj ĉia taglumo estis blokata de la anguliĝoj de la koridoro. Tamen Ozma tiris sian arĝentan sceptron el sia sino kaj la granda juvelo ĉe ĝia finaĵo faris brilan, verdetan lumon kiu iluminis la lokon sufiĉe por ke ili vidu la vojon klare.

Dek ŝtupoj supren, kvin ŝtupoj malsupren, kaj anguliĝo dekstren aŭ maldekstren. Jen la skemo, kaj Doroteo kalkulis ke ili gajnas nur kvin ŝtupojn supren post ĉiu angulo.

“Tiuj Platkapuloj nepre estas stranguloj,” ŝi diris al Ozma. “Ŝajne ili nenion faras klare kaj simple. Per ĉi tiu koridoro ili devigas ke ĉiu marŝu trioble pli longe ol necesas. Kaj kompreneble ĉi tiu veturo estas same laciga por la Platkapuloj kiel por ĉiuj aliaj.”

“Tio estas vera,” respondis Ozma; “tamen ĝi estas lerta metodo malebligi ke entrudiĝantoj surprizos ilin.

Ĉiufoje kiam ni atingas la dekan ŝtupon de grupo, la premo de niaj piedoj sur la ŝtono sonigas sonorilon sur la supro de la monto, por averti al la Platkapuloj ke ni venas.”

“Kiel vi scias tion?” demandis Doroteo, miroplene.

“Mi aŭdas la sonorilon jam de la komenco,” Ozma informis ŝin. “Mi scias ke vi ne povas aŭdi ĝin, sed kiam mi tenas mian sceptron per mia mano mi povas aŭdi tre distancajn sonojn.”

“Ĉu vi aŭdas ion de la supro de la monto krom la sonorilon?” demandis Doroteo.

“Jes. Oni alarmite vokas unu al la alia kaj multaj piedpaŝoj proksimiĝas al la loko kie ni atingos la platan supron de la monto.”

Tio iom maltrankviligis Doroteon.

“Mi kredis ke ni vizitos ordinarajn homojn,” ŝi komentis, “sed nun ŝajnas ke ili estas tre lertaj, kaj ke ili ankaŭ scias kelkajn specojn de magio. Ili povas esti danĝeraj, Ozma. Eble pli bone estus resti ĉehemje.”

Fine la supren-malsupren-koridoro videble finiĝos baldaŭ, ĉar taglumo denove aperis antaŭ la du knabinoj kaj Ozma remetis sian sceptron en la sinon de sia robo. La lastaj dek ŝtupoj kondukis ilin al la surfaco, kie ili trovis sin ĉirkaŭataj de tiom granda aro da kuriozuloj ke dum kelka tempo ili haltis, senparole, kaj rigardadis la vizaĝojn antaŭ si.

Doroteo tuj komprenis kial tiuj montuloj nomiĝis Platkapuloj. Iliaj kapoj estis vere plataj, supre, kvazaŭ tranĉitaj tuj super la okuloj kaj oreloj. La kapoj ankaŭ estis kalvaj, tute neniaj haroj estis sur la supro, kaj la oreloj estis grandaj kaj etendiĝis rekte dekape, kaj la nazoj estis malgrandaj kaj larĝaj, sed la buŝoj de la Platkapuloj estis bonformaj kaj ne nekutimaj. Iliaj okuloj estis eble la plej bonaspektaj, ili estis grandaj kaj brilaj kaj malhelviolkoloraj.

La kostumoj de la Platkapuloj konsistis el metaloj fositaj el ilia monto. Malgrandaj oraj, arĝentaj, stanaj kaj feraj diskoj, unu-du-centimetraj diametre, kaj tre maldikaj, lerte kunligitaj tiel ke ili formis ĝisgenuajn pantalonojn kaj jakojn por la viroj kaj jupojn kaj zonojn por la virinoj. La koloraj metaloj estis lerte miksitaj tiel ke ili faris striojn kaj kvadratetojn diversspecajn, kaj rezulte la kostumoj estis vere belegaj kaj memorigis al Doroteo bildojn kiujn ŝi iam vidis de antikvaj Kavaliroj vestitaj per kiraso.

Se oni ignoras la platajn kapojn, tiuj homoj estis efektive iom belaspektaj. La viroj estis armitaj per sagoj kaj arkoj kaj ili havis malgrandajn ŝtalajn hakilojn portatajn en iliaj metalaj zonoj. Ili surportis nek ĉapelojn nek ornamaĵojn.

image-035


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.