La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() GLINDA DE OZAŭtoro: L. Frank Baum |
©2023 Geo |
La Enhavo |
De la supro de la monteto Ozma kaj Doroteo subenrigardis en la preteran valon kaj miris trovante ĝin plena de flosanta nebulo kiu estis densa kiel fumo. Nenio en la valo estis videbla krom tiuj ondoj de nebulo, sed pretere, aliflanke, leviĝis herbokovrita monteto kiu aspektis tre bela.
“Nu,” diris Doroteo, “kion ni faru, Ozma? Ĉu ni marŝu en tiun densan nebulon, kaj verŝajne perdiĝu en ĝi, aŭ atendu ĝian foriĝon?”
“Mi ne certas ke ĝi foriĝos, negrave kiom longe ni atendos,” respondis Ozma, dubeme. “Se ni volas pluiri, mi kredas ke ni devos provi marŝi en la nebulo.”
“Sed ni ne povos vidi kien ni iras aŭ sur kion ni tretas,” protestis Doroteo. “Eble estas teruraĵoj kaŝitaj en tiu nebulo, kaj mi timas jam pro la penso ke mi vados en ĝi.”
Eĉ Ozma videble hezitis. Ŝi estis silenta kaj pensema dum kelka tempo, rigardante la nebulondojn tre grizajn kaj malbonvenigajn. Fine ŝi diris:
“Mi kredas ke tiu estas Nebula Valo, kie tiuj malsekaj nuboj estas konstantaj ĉar eĉ la sunbrilo ne forpelas ilin. Sekve sendube la Knabinoj de la Nebulo loĝas tie, kaj ili estas feinoj kaj nepre respondos al mia voko.”
Ŝi metis siajn du manojn antaŭ sian buŝon, kavigis ilin, kaj elvoĉis klaran, trilan, birdosimilan vokon. Ĝi flosis malproksimen super la nebulaj ondoj kaj baldaŭ aŭdiĝis responda sono simila, kvazaŭ de fora eĥo.
Tio multe imponis Doroteon. Ŝi vidis multajn strangajn eventojn post sia alveno al ĉi tiu felando, sed jen nova sperto. Ordinare Ozma estis tute kia ĉiu knabineto kian oni hazarde renkontas – simpla, gaja, kiel eble plej aminda – tamen kun iometa sinforteno kiu donis al ŝi dignon eĉ dum ŝia plej gaja humoro.
Tamen kelkfoje, sidante sur sia trono kaj komandante siajn regatojn, aŭ kiam ŝiaj fepovoj estis utiligataj, Doroteo kaj ĉiuj aliaj apudaj sentis respektegon al sia bela knabina Reganto kaj agnoskis ŝian superecon.
Ozma atendis. Baldaŭ el la ondoj leviĝis belaj formoj, vestitaj per felecaj, longaj vestoj el grizo kiuj estis apenaŭ distingeblaj disde la nebulo. Ankaŭ ilia hararo estis nebulkolora, nur iliaj brilantaj brakoj kaj dolĉaj, palaj vizaĝoj pruvis ke ili estas vivantaj, inteligentaj uloj respondantaj al la voko de fratina feino.
Kiel marnimfoj ili ripozis sur la sino de la nuboj, kun siaj okuloj demandeme rigardantaj la du knabinojn kiuj staras sur la kresto. Unu proksimiĝis kaj al ŝi Ozma diris:
“Ĉu vi bonvolos porti nin al la kontraŭa montetoflanko? Ni timas marŝi en la nebulon. Mi estas Princino Ozma de Oz, kaj ĉi tiu estas mia amikino Doroteo, Princino de Oz.”
La Knabinoj de la Nebulo pli proksimiĝis, etendante siajn brakojn. Senhezite Ozma antaŭeniris kaj lasis ke ili ĉirkaŭbrakumu ŝin kaj Doroteo ekkuraĝis sekvi. Tre delikate la Knabinoj de la Nebulo tenis ilin. Doroteo opiniis la brakojn malvarmaj kaj nebulaj – ili tute ne ŝajnis realaj – tamen ili subtenis la du knabinojn super la surfaco de la ondoj kaj flosis kun ili tiom rapide al la kontraŭa verda montetoflanko ke la knabinoj miregis trovante sin metitaj sur la herbon antaŭ ol percepti ke la transporto jam komenciĝis.
“Dankon!” diris Ozma dankeme, kaj Doroteo ankaŭ esprimis sian dankon pro la servo.
La Knabinoj de la Nebulo ne respondis, sed ili ridetis kaj gestis adiaŭe al ili per siaj manoj dum denove ili flosis en la nebulon kaj malaperis.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.