La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


GLINDA DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

21. La Tri Adeptoj

image-109

La Sorĉistino suprenrigardis de sia laboro kiam la tri knabinoj eniris, kaj io rilata al iliaj aspekto kaj sinteno instigis ŝin leviĝi kaj klini sin antaŭ ili plej digne. La trio klinis sin dum momento antaŭ la Granda Sorĉistino kaj poste rektiĝis kaj atendis ŝian parolon.

“Kiuj ajn vi estas,” diris Glinda, “mi bonvenigas vin.”

“Mi nomiĝas Aŭda,” diris unu.

“Mi nomiĝas Aŭra,” diris alia.

“Mi nomiĝas Aŭĵa,” diris la tria.

Glinda neniam antaŭe aŭdis tiujn nomojn, sed atente rigardante la trion ŝi demandis:

“Ĉu vi estas sorĉistinoj aŭ magiistinoj?”

“Kelkajn sekretajn artojn ni lernis de la Naturo,” respondis la brunhara knabino modeste, “sed ni ne rangigas nian lerton apud tiun de la Granda Sorĉistino, Glinda la Bona.”

“Mi supozas ke vi konscias ke estas kontraŭleĝe fari magion en la Lando Oz sen permeso donita de nia Reganto, Princino Ozma?”

“Ne, ni ne konsciis pri tio,” estis la respondo. “Ni aŭdis pri Ozma, kiu estas la destinita Reganto de ĉi tiu tuta felando, sed ŝiaj leĝoj ankoraŭ ne atingis nin.”

Glinda studis la tri knabinojn profunde pensante, poste ŝi diris al ili:

“Princino Ozma estas jam nun kaptito en la vilaĝo de la Premloj, ĉar la tutan insulon kun ĝia Granda Kupolo subenigis al la fundo de la lago la sorĉarto de Ku-i-o, kiun la Platkapula Ple-diko transformis en stultan cignon. Mi serĉas metodon superi la magion de Ku-i-o kaj relevi la insulon al la surfaco. Ĉu vi povos helpi min fari tion?”

La knabinoj interŝanĝis rigardetojn, kaj la blankharulino respondis:

“Ni ne scias; sed ni klopodos helpi vin.”

“Ŝajnas,” daŭrigis Glinda kontempleme, “ke Ku-i-o akiris la plejparton de sia sorĉarto de la tri Adeptoj de Magio, kiuj iam regis la Platkapulojn. Dum Ku-i-o distris la Adeptojn per bankedo en sia palaco, ŝi kruele perfidis ilin kaj poste transformis ilin en fiŝojn kaj ĵetis ilin en la lagon.

“Se mi povus trovi tiujn tri fiŝojn kaj redoni al ili iliajn naturajn formojn – ili eble scius kian magion uzis Ku-i-o por subakvigi la insulon. Mi estis tuj ironta al la bordo por voki tiujn fiŝojn al mi kiam vi alvenis. Do, se vi akompanos min, ni provos trovi ilin.”

La knabinoj interŝanĝis ridetojn nun, kaj la orharulino, Aŭda, diris al Glinda:

“Ne necesos iri al la lago. Ni estas la tri fiŝoj.”

“Ĉu vere!” kriis Glinda. “Do vi estas la tri Adeptoj de Magio, al kiuj redoniĝis la ĝustaj formoj?”

“Ni estas la tri Adeptoj,” agnoskis Aŭĵa.

“Sekve,” diris Glinda, “mia tasko jam estas duone plenumita. Sed kiu detruis la transformon kiu faris el vi fiŝojn?”

“Ni promesis ne diri,” respondis Aŭra; “sed ĉi tiu juna Premlo grandparte respondecis pri nia liberiĝo; li estas kuraĝa kaj lerta, kaj ni ŝuldas al li dankegon.”

Glinda rigardis Ervikon, kiu staradis modeste malantaŭ la Adeptoj, ĉap’-en-mane. “Li ricevos taŭgan rekompencon,” ŝi deklaris, “ĉar helpante vin li helpis nin ĉiujn, kaj eble savis sian popolon de eterna enkarcereco en la subakvigita insulo.”

La Sorĉistino nun petis siajn gastojn sidigi sin kaj sekvis longa konversacio, en kiu partoprenis la Sorĉisto de Oz.

“Ni tre certas,” diris Aŭra, “ke se ni povus eniri la Kupolon ni povus trovi la sekretojn de Ku-i-o, ĉar en sia tuta laboro, post nia fiŝiĝo, ŝi uzis la formulojn kaj sorĉvortojn kaj artojn kiujn ŝi ŝtelis de ni. Ŝi eble aldonis al ili, sed ili estis la fundamento de ĉia laboro ŝia.”

“Kiujn rimedojn vi sugestas por ke ni eniru la Kupolon?” demandis Glinda.

La tri Adeptoj hezitis respondi, ĉar ili ankoraŭ ne pripensis kio estas farebla por atingi la internon de la Granda Kupolo. Dum ili profunde pensadis, kaj Glinda kaj la Sorĉisto kviete atendis iliajn sugestojn, en la tendon rapidis Trot kaj Betinjo, trenante inter si la Miksĉifonan Knabinon.

“Ho, Glinda,” kriis Trot, “Ĉifoneroj elpensis metodon savi Ozman kaj Doroteon kaj ĉiujn Premlojn.”

La tri Adeptoj ne povis ne ridi gaje, ĉar ne nur amuzis la kurioza formo de la Miksĉifona Knabino, sed la entuziasma parolo de Trot ŝajnis al ili vere amuza. La Granda Sorĉistino kaj la fama Sorĉisto kaj la tri talentaj Adeptoj de Magio ja ankoraŭ ne sukcesis solvi la gravan problemon de la subakvigita insulo, do estis tre malverŝajne ke miksĉifona knabino plenigita per katuno povus sukcesi.

Sed Glinda, ridetante indulge je la seriozaj vizaĝoj turnitaj al ŝi, karesis la kapojn de la infanoj kaj diris:

“Ĉifoneroj estas tre lerta. Diru al ni kion ŝi elpensis, karulino.”

image-111

image-112

“Nu,” diris Trot, “Ĉifoneroj diras ke se vi povus sekigi la akvon en la lago la insulo estus sur seka tero kaj ĉiuj povus veni kaj iri kiam ajn ili volas.”

Glinda denove ridetis, sed la Sorĉisto diris al la knabinoj:

“Se ni sekigus la lagon, kion farus ĉiuj belaj fiŝoj kiuj loĝas en la akvo nun?”

“Jadi! Estas vere,” agnoskis Betinjo, senfervorigite; “ni tute ne pensis pri tio, ĉu Trot?”

“Ĉu eble vi povus transformi ilin en ranidojn?” demandis Ĉifonuloj, transkapen saltante kaj poste starante per unu kruro. “Vi povus doni al ili treege malgrandan flakon en kiu ili naĝu, kaj ili same feliĉus kiel nun kiam ili estas fiŝoj.”

“Tute ne!” respondis la Sorĉisto, severe. “Estas fie transformi vivantojn sen ilia konsento, kaj la lago estas la hejmo de la fiŝoj kaj apartenas al ili.”

“Bone,” diris Ĉifonuloj, grimacante je li, “ne gravas al mi.”

“Domaĝe,” ĝemis Trot, “ĉar mi kredis ke ni trovis bonegan ideon.”

“Tia ĝi estis,” deklaris Glinda, kaj ŝia vizaĝo nun aspektis serioza kaj pensoplena. “Parto de la ideo de la Miksĉifona Knabino povos esti vere valora.”

“Mi same opinias,” konsentis la orhara Adepto. “La supro de la Granda Kupolo estas nur ĉirkaŭ metron sub la surfaco de la akvo. Se ni povus malaltigi la nivelon de la lago ĝis la Kupolo estus iom super la akvo, ni povus forpreni iom da vitro kaj mallevi nin en la vilaĝon per ŝnuroj.”

“Kaj restus multa akvo en kiu la fiŝoj povus naĝi,” pludiris la blankharulino.

“Se ni sukcese relevus la insulon ni povus replenigi la lagon,” sugestis la brunhara Adepto.

“Mi kredas,” diris la Sorĉisto, kunfrotante siajn manojn pro ĝojo, “ke la Miksĉifona Knabino montris al ni la vojon al sukceso.”

La knabinoj rigardadis scivoleme la tri belajn Adeptojn, demandante al si kiuj ili estas, do Glinda konigis ilin al Trot kaj Betinjo kaj Ĉifoneroj, kaj post tio ŝi forsendis la infanojn por ke ŝi povu pripensi kiel efektivigi la novan ideon.

Ne estis eble fari multon tiunokte, do la Sorĉisto preparis alian tendon por la Adeptoj, kaj vespere Glinda okazigis solenan akcepton kaj invitis ĉiujn siajn sekvantojn por ke ili renkontu la novevenintojn.

La Adeptojn multe mirigis la eksterordinaraj personoj kiujn ili renkontis, kaj mirigis ke Joĉjo Kukurbokapo kaj la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto kaj Tiktoko vere povas vivi kaj pensi kaj paroli same kiel aliaj homoj. Al ili precipe plaĉis la viglema Miksĉifona Knabino kaj ili amis rigardadi ŝiajn petolagojn.

La festo estis tre agrabla, ĉar Glinda disdonis delikatajn manĝaĵojn al la manĝkapabluloj, kaj la Birdotimigilo deklamis kelkajn poemojn, kaj la Malkuraĝa Leono kantis per sia profunda basa voĉo.

La sola malfeliĉigaĵo estis la penso ke ilia amata Ozma kaj kara malgranda Doroteo ankoraŭ estas enfermitaj en la Granda Kupolo de la Subakvigita Insulo.

image-113


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.