La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
GLINDA DE OZAŭtoro: L. Frank Baum |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Princino Ozma pripensis la situacion serioze. Post tio ŝi ligis sian poŝtukon al sia sceptro kaj, starante ĉe la bordo de la akvo, ŝi gestis kvazaŭ signale, uzante la poŝtukon kiel signalilon. Dum kelka tempo ili ne rimarkis respondon.
“Mi ne komprenas la utilon de tio,” diris Doroteo.
“Eĉ se la Premloj estas sur tiu insulo kaj vidas nin, kaj scias ke ni estas amikoj, ili ne havas boatojn por veni kaj porti nin.”
Sed la Premloj ne bezonis boatojn, kiel la knabinoj baldaŭ trovis. Ĉar subite aperturo malfermiĝis ĉe la bazo de la palaco kaj de la aperturo venis mallarĝa ŝtala stangaĵo, kiu sin etendis malrapide sed senhezite trans la akvon cele la lokon kie ili staras. Al la knabinoj tiu ŝtalaĵo aspektis triangulo, kun sia bazo plej proksima al la akvo. Ĝi venis cele ilin kun la formo de arkaĵo, etendiĝanta de la muro de la palaco ĝis ĝia finaĵo atingis la bordon kaj ripozis tie, dum la alia finaĵo restis sur la insulo.
Nun ili vidis ke ĝi estas ponto konsistanta el ŝtala trotuaro ĝuste sufiĉe larĝa por paŝado, kaj du mallarĝaj gvidreloj, unu ĉiuflanke, kiuj estis konektitaj al la trotuaro per ŝtalaj stangoj. La ponto aspektis iom malfortika kaj Doroteo timis ke ĝi ne subtenos ilian pezon, sed Ozma tuj vokis al ŝi “Kunvenu!” kaj komencis transmarŝi, firme tenante la relojn ambaŭflanke. Do Doroteo kuraĝigis sin kaj sekvis.
Antaŭ ol Ozma faris tri paŝojn ŝi ekhaltis kaj tial Doroteo devis halti, ĉar la ponto denove moviĝadis kaj reiris al la insulo.
“Efektive ni tute ne bezonas marŝi,” diris Ozma.
Do ili staris senmove kaj lasis la ponton pluporti ilin.
Efektive, la ponto tiris ilin internen en la vitrokupolan konstruaĵon kiu kovris la insulon, kaj baldaŭ ili trovis sin starantaj en marmora ĉambro kie du bele vestitaj junaj viroj staris sur podio por akcepti ilin.
Ozma tuj paŝis de la fino de la ponto al la marmora podio, sekvate de Doroteo, kaj la ponto malaperis kun mallaŭta ŝtala frapsono kaj marmora slabo kovris la aperturon el kiu ĝi venis.
La du junaj viroj klinis sin profunde antaŭ Ozma, kaj unu el ili diris:
“Reĝino Ku-i-o bonvenigas vin, Ho Fremduloj. Ŝia Moŝto atendas akcepti vin en sia palaco.”
“Konduku nin,” respondis Ozma digne.
Sed anstataŭ “konduki”, la marmora podio komencis leviĝi, portante ilin supren tra kvadratan truon tuj super ili kiu estis samdimensia kiel la podio.
Post momento ili trovis sin en la granda vitra kupolo kiu kovris preskaŭ la tutan insulon.
En tiu kupolo estis vilaĝeto, kun domoj, stratoj, ĝardenoj kaj parkoj. La domoj estis el bunta marmoro, bele arkitekturitaj, kun multaj buntkoloraj fenestroj, kaj la stratoj kaj ĝardenoj aspektis bone zorgataj.
Precize sub la centro de la alta kupolo estis malgranda parko plena de brilantaj floroj, kun tre detala fonto, kaj kontraŭ tiu parko staris konstruaĵo pli granda kaj pli impona ol la aliaj. Cele tiun konstruaĵon la junaj viroj eskortis Ozman kaj Doroteon.
Sur la stratoj kaj en la pordejoj kaj malfermaj fenestroj de la domoj estis viroj, virinoj kaj infanoj, kaj ĉiuj estis riĉe vestitaj. Ili multe similis la aliajn homojn en diversaj partoj de la Lando Oz, sed anstataŭ aspekti gajaj kaj kontentaj ili ĉiuj mienis multe solene aŭ nervoze. Ili havis belajn hejmojn, belegajn vestaĵojn, kaj pli ol sufiĉe da manĝaĵoj, sed Doroteo tuj decidis ke io ĝenas ilian vivadon kaj ke ili malfeliĉas. Tamen ŝi diris nenion kaj nur rigardis scivoleme la Premlojn.
Ĉe la enirejo de la palaco Ozman kaj Doroteon renkontis du aliaj junaj viroj, uniformitaj kaj armitaj per kuriozaj armiloj kiuj aspektis kiaj pistoloj kaj fusiloj sed ne similis ilin. Iliaj gvidantoj riverencis kaj foriris, kaj la du uniformitoj kondukis la knabinojn en la palacon.
En bela tronĉambro, ĉirkaŭate de dekduo aŭ pli da junaj viroj kaj virinoj, sidis la Reĝino de la Premloj, Ku-i-o. Ŝi estis knabino aspektanta pli aĝa ol Ozma aŭ Doroteo – almenaŭ dekkvin aŭ deksesjara – kaj kvankam ŝi estis detale vestita kvazaŭ ironte al balo ŝi estis tro maldika kaj ordinarvizaĝa por esti bela. Sed evidente Reĝino Ku-i-o ne konsciis pri tio, ĉar ŝia mieno indikis ke ŝi estas fiera kaj aroganta kaj tre alte taksas sian propran gravecon. Doroteo tuj decidis ke ŝi estas impertinenta kaj ke ŝi ne volus ke Reĝino Ku-i-o estu ŝia kunulo.
La hararo de la Reĝino estis tiom nigra kiom blanka estis ŝia haŭto kaj ankaŭ ŝiaj okuloj estis nigraj. La okuloj, dum ŝi trankvile ekzamenis Ozman kaj Doroteon, aspektis suspektemaj kaj malamikemaj, sed ŝi kviete diris:
“Mi scias kiuj vi estas, ĉar mi konsultis mian Magian Orakolon, kiu informis min ke unu nomas sin Princino Ozma, Reganto de la tuta Lando Oz, kaj la alia estas Princino Doroteo de Oz, kiu venis el lando nomata Kansas. Mi tute nenion scias pri la Lando Oz, kaj mi scias nenion pri Kansas.”
“Ho, ĉi tiu estas la Lando Oz!” kriis Doroteo. “Nu, ĝi estas parto de la lando Oz, negrave ĉu aŭ ne vi scias tion.”
“Ho, ĉu vere?” respondis Reĝino Ku-i-o, malestime.
“Mi supozas ke nun vi pretendos ke tiu Princino Ozma, kiu regas la Landon Oz, regas min!”
“Kompreneble,” respondis Doroteo. “Pri tio ne estas dubo.”
La Reĝino turnis sin al Ozma.
“Ĉu vi aŭdacas pretendi tion?” ŝi demandis.
Ozma jam decidiĝis pri la karaktero de tiu aroganta kaj senestima ulino, kies egoismo evidente kredigis al ŝi ke ŝi estas supera al ĉiuj aliaj.
“Mi ne venis por kvereli kun via Moŝto,” diris la knabina Reganto de Oz, trankvile. “Kio kaj kiu mi estas estas ekster dubo, kaj mia aŭtoritato venis de la Fereĝino Lurlino, en kies bando mi estis membro kiam Lurlino faris la tutan Ozon Felando. Ekzistas pluraj landoj kaj pluraj apartaj popoloj en ĉi tiu larĝa lando, kaj ĉiu el ili havas proprajn regantojn, Reĝojn, Imperiestrojn kaj Reĝinojn. Sed ĉiuj obeas miajn leĝojn kaj agnoskas min la plej supera Reganto.”
“Ĉu aliaj Reĝoj kaj Reĝinoj estas stultaj tute ne interesas min,” respondis Ku-i-o, senrespekte. “En la Lando de la Premloj nur mi estas plej supera. Vi impertinentas se vi kredas ke mi klinus min antaŭ vi – aŭ antaŭ iu alia persono.”
“Ni ne parolu pri tio nun, mi petas,” respondis Ozma. “Vian insulon minacas danĝero ĉar potenca malamiko planas detrui ĝin.”
“Pa! La Platkapuloj. Mi ne timas ilin.”
“Ilia Plejsupera Diktatoro estas Sorĉisto.”
“Mia magio estas pli forta ol la lia. Venu la Platkapuloj! Ili neniam reiros al sia dezerta montosupro. Mi certigos tion.”
Al Ozma ne plaĉis tiu sinteno, ĉar ĝi signifis ke la Premloj fervoras batali la Platkapulojn, kaj Ozma ja venis celante malebligi bataladon kaj konvinki la du kverelemajn najbarojn interpaciĝi. Ŝi ankaŭ forte seniluziiĝis pri Ku-i-o, ĉar la raportoj de Ple-diko kredigis ke la Reĝino estas pli justa kaj honorinda ol la Platkapuloj. Efektive, Ozma pensis ke eble la knabino estas pli bonkora ol indikis ŝiaj egoismo kaj aroganteco, kaj ke estus plejbone ne oponigi ŝin sed strebi amikigi ŝin.
“Mi malamas militojn, via Moŝto,” diris Ozma. “En la Smeralda Urbo, kie mi regas milojn da homoj, kaj en la landoj proksimaj al la Smeralda Urbo, kie pli da miloj agnoskas mian regadon, ne ekzistas armeo, ĉar ne ekzistas kverelado kaj ne ekzistas bezono batali.
Kiam disputoj okazas inter la homoj, ili venas al mi kaj mi juĝas kaj juste agas al ĉiu. Do kiam mi informiĝis ke eble estos milito inter du tre foraj popoloj de Oz, mi venis ĉi tien por fini la disputon kaj solvi la kverelon.”
“Neniu petis vin veni,” deklaris Reĝino Ku-i-o. “Mia tasko estas solvi ĉi tiun disputon, ne la via. Vi diras ke mia insulo estas parto de la Lando Oz, kiun vi regas, sed tio estas absurdaĵo, ĉar mi neniam aŭdis pri la Lando Oz nek pri vi. Vi diras ke vi estas feino kaj ke feinoj donis al vi la rajton regi min. Mi ne kredas tion! Kion mi ja kredas estas ke vi estas fraŭdisto kaj ke vi venis ĉi tien por inciti mian popolon, kiu jam fariĝas malfacile regebla. Vi du knabinoj eble eĉ estas spionoj por la fiaj Platkapuloj – mi ne scias ke vi ne estas tio – kaj eble vi volas trompi min. Sed sciu ĉi tion,” ŝi pludiris, fiere levante sin de sia juvelita trono por fronti ilin, “mi posedas magiajn povojn pli grandajn ol tiuj de iu ajn feino, kaj pli grandajn ol tiuj de iu ajn Platkapulo. Mi estas Krumbika Sorĉistino – la sola Krumbika Sorĉistino en la mondo – kaj mi timas la magion de neniu alia ekzistanto! Vi diras ke vi regas milojn. Mi regas cent unu Premlojn. Sed ĉiu el ili tremas kiam mi parolas. Nun, ĉar Ozma de Oz kaj Princino Doroteo ĉeestas, mi regos cent tri personojn, ĉar ankaŭ vi klinos vin antaŭ mia potenco. Eĉ pli, regante vin mi ankaŭ regas la milojn kiujn, laŭ vi, vi mem regas.”
Dorteo tre insultiĝis pro tiu parolo.
“Mi havas purpuran katidon kiu kelkfoje parolas tiel,” ŝi diris, “sed mi vipas ŝin forte kaj post tio ŝi ne plu opinias sin tiom glora kaj ĉiopotenca. Se vi ja scius kiu estas Ozma vi ĝismorte timus paroli al ŝi tiel!”
Reĝino Ku-i-o rigardis la knabinon arogante. Poste ŝi returnis sin al Ozma.
“Mi hazarde scias,” diris ŝi, “ke la Platkapuloj intencas ataki nin morgaŭ, sed ni estas pretaj. Ĝis la fino de la batalo mi restigos vin, la du kaptitajn fremdulojn, sur mia insulo, de kiu vi tute ne povas esperi eskapi.”
Ŝi turnis sin kaj ĉirkaŭrigardis la aron da servistoj kiuj staris silente ĉirkaŭ ŝia trono.
“Lordino Aŭreks,” ŝi pludiris, elektante unu el la junaj virinoj, “konduku tiujn infanojn al via domo kaj prizorgu ilin, donu al ili manĝaĵojn kaj loĝadon. Vi rajtas permesi ke ili vagadu ie ajn sub la Granda Kupolo, ĉar ili estas nedanĝeraj. Pritraktinte la Platkapulojn mi pripensos kion fari poste al tiuj stultaj knabinoj.”
Ŝi residiĝis kaj la Lordino Aŭreks profunde klinis sin kaj diris humile:
“Mi obeas la ordonojn de via Moŝto.” Al Ozma kaj Doroteo ŝi diris: “Sekvu min,” kaj ŝi turnis sin por foriri el la tronĉambro.
Doroteo rigardis por vidi kion intencas fari Ozma. Surprizis kaj iom malplezurigis ŝin ke Ozma turnas sin kaj sekvas Lordinon Aŭrekson. Doroteo sekvis ilin, sed unue ŝi rigardis adiaŭe kaj arogante al Reĝino Ku-i-o, kies vizaĝo estis turnita alidirekten tiel ke ŝi ne vidis la malaproban rigardon.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.