La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


GLINDA DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

12. La Diamanta Cigno

image-064

Kiam la Platkapuloj jam foriris la Diamanta Cigno renaĝis al la boato kaj unu el la junaj Premloj nomita Er vik diris al ŝi fervore:

“Kiel ni reiros al la insulo, via Moŝto?”

“Ĉu mi ne estas bela?” demandis Ku-i-o, arkigante sian kolon gracie kaj etendante siajn diamantokovritajn flugilojn. “Mi povas vidi min spegulata en la akvo, kaj mi certas ke neniu birdo nek besto, nek homo estas egale belega kiel mi!”

“Kiel ni reiros al la insulo, via Moŝto?” urĝe demandis Ervik.

“Kiam mia famo disvastiĝos tra la lando, oni veturos el ĉiuj partoj de ĉi tiu lago por rigardi mian belecon,” diris Ku-i-o, skuante siajn plumojn por scintiligi la diamantojn pli forte.

“Sed, via Moŝto, ni devas hejmeniri kaj ni ne scias kiel iri tien,” Ervik persistis.

“Miaj okuloj,” komentis la Diamanta Cigno, “estas mirinde bluaj kaj brilantaj kaj ĉarmos ĉiujn rigardantojn.”

“Diru al ni kiel funkciigi la boaton – kiel reiri al la insulo,” petegis Ervik kaj la aliaj kriis same urĝe:

“Diru al ni, Ku-i-o; diru al ni!”

“Mi ne scias,” respondis la Reĝino sen interesiĝo.

“Vi estas magiistino, sorĉistino tre sperta!”

image-066

“Kompreneble tia mi estis, kiam mi estis knabino,” ŝi diris, klinante sian kapon super la klaran akvon por vidi sian speguliĝon per ĝi; “sed nun mi forgesis ĉiajn stultaĵojn kia magio. Cignoj estas pli belaj ol knabinoj, precipe kiam ili estas surŝutitaj per diamentoj. Ĉu vi ne opinias?” Kaj ŝi gracie fornaĝis, kaj ŝajne al ŝi tute ne gravis ĉu aŭ ne ili respondis.

Evrik kaj liaj akompanantoj estis senesperaj. Ili komprenis klare ke Ku-i-o ne povas aŭ ne volas helpi ilin. La eksreĝino ne plu atentas pri sia insulo, sia popolo, nek sia mirinda magio; ŝin interesas nur admiri sian propran belecon.

“Vere,” diris Ervik, malgajavoĉe, “la Platkapuloj venkis nin!”

* * *

Kelkajn el tiuj eventoj vidis Ozma kaj Doroteo kaj Lordino Aŭreks, kiuj foriris el la domo kaj proksimiĝis al la vitro de la kupolo, por vidi kio okazas. Multaj Premloj ankaŭ puŝis sin kontraŭ la kupolon, demandante al si kio sekve okazos. Kvankam ilia vidpovo estis iom malklarigita de la akvo kaj la neceso suprenrigardi angule, ili observis la ĉefajn partojn de la dramo okazanta supre. Ili vidis la submarŝipon de Reĝino Ku-i-o veni al la surfaco kaj malfermiĝi; ili vidis la Reĝinon stari rekte por ĵeti sian magian ŝnuron; ili vidis ŝian subitan transformiĝon en Diamantan Cignon, kaj krio de mirego aŭdiĝis el la Premloj en la kupolo.

“Bone!” firme diris Doroteo. “Mi malamas tiun maljunulon Ple-diko, sed mi ĝojas ke Ku-i-o puniĝis.”

“Okazis misfortunego!” kriis Lordino Aŭreks, premante siajn manojn sur sian koron.

“Jes,” akordis Ozma, kapgestante penseme; “la misfortuno de Ku-i-o estos katastrofo por ŝia popolo.”

“Kial vi diras tion?” demandis Doroteo surprizite.

“Ŝajnas al mi ke la Premloj estas bonfortunaj, ili ja perdis sian kruelan Reĝinon.”

“Se nur temus pri tio vi pravus,” respondis Lordino Aŭreks; “kaj se la insulo estus super la akvo ne estus tiom grave. Sed jen ni ĉiuj, sur la fundo de la lago, enkarcerigitaj en ĉi tiu kupolo.”

“Ĉu vi ne povas levi la insulon?” demandis Doroteo.

“Ne. Nur Ku-i-o sciis kiel fari tion,” estis la respondo.

“Ni provu,” insistis Doroteo. “Se eblas subenigi ĝin, do eblas suprenigi ĝin. La mekanismo restas ĉi tie, mi supozas.”

“Jes; sed la mekanismo funkcias per magio, kaj Ku-i-o rifuzis konigi al iu el ni sian sekretan povon.”

La vizaĝo de Doroteo serioziĝis; sed ŝi pensadis.

“Ozma mastras multan magion,” ŝi diris.

“Sed ne tian magion,” Ozma respondis.

“Ĉu vi ne povos lerni ĝin, rigardante la mekanismon?”

“Bedaŭrinde ne, mia kara. Tute ne temas pri femagio, temas pri sorĉado.”

“Nu,” diris Doroteo, turnante sin al Lordino Aŭreks, “vi diris ke ekzistas aliaj sub-sub-maraj boatoj.

Ni eniru unu el ili, kaj ĵetiĝu al la surfaco de la akvo, samkiel Ku-i-o, kaj tiel ni eskapu. Kaj poste ni povos helpi savi ĉiujn Premlojn ĉi tie.”

“Neniu scias funkciigi la subakvajn boatojn escepte de la Reĝino,” deklaris Lordino Aureks.

“Ĉu ne ekzistas pordo aŭ fenestro en ĉi tiu kupolo kiun ni povus malfermi?”

“Ne ekzistas, kaj se ja ekzistus, la akvo enrapidus por plenigi la kupolon kaj ni ne povus eliri.”

“La Premloj,” diris Ozma, “ne povus droni; ili nur malsekiĝus kaj saturiĝus kaj en tia stato ili estus tre malkomfortaj kaj malfeliĉaj. Sed vi estas mortipova, Doroteo, kaj se via Magia Zono protektus vin kontraŭ morto vi devus kuŝi eterne sur la fundo de la lago.”

“Ne, mi preferus rapide morti,” asertis la knabineto.

“Sed estas pordoj en la kelo kiuj malfermiĝas – por ellasi la pontojn kaj la boatojn – kaj tio ne plenigus la kupolon per akvo, ĉu?”

“Tiuj pordoj malfermiĝas nur per magia vorto, kaj nur Ku-i-o scias la vorton direndan,” diris Lordino Aŭreks.

“Jadi!” kriis Doroteo, “la magio de tiu fia Reĝino fiaskigas ĉiujn miajn eskapoplanojn. Mi devos cedi al vi, Ozma, vi savu nin!”

Ozma ridetis, sed ŝia rideto ne estis gaja kiel kutime. La Princino de Oz trovis sin frontata de serioza problemo, kaj kvankam ŝi tute ne pensis senesperiĝi ŝi agnoskis ke la Premloj kaj ilia insulo, kaj ankaŭ Doroteo kaj ŝi mem, renkontas gravegan problemon kaj se ŝi ne povos trovi rimedon por savi ilin ili estos perditaj por la Lando Oz dum la tuta estonteco.

“Dum tia dilemo,” diris ŝi, medite, “oni nenion gajnas per troa rapido. Zorgoplena pensado eble helpos nin, kaj ankaŭ la sinsekvo de eventoj. Ĉiam povas okazi tio kion oni ne anticipas, kaj senlamenta pacienco estas pli bona ol nepripensita ago.”

“Bone,” respondis Doroteo; “pensu lante, Ozma; ne necesas rapidi. Ĉu ni matenmanĝu, Lordino Aŭreks?”

Ilia gastigantino rekondukis ilin al la domo, kie ŝi ordonis al siaj tremantaj servistoj prepari kaj prezenti la matenmanĝon. Ĉiuj Premloj timis kaj maltrankvilis pro la transformiĝo de ilia Reĝino en cignon. Ku-i-on ili timis kaj malamis, sed ili dependis de ŝia magio por konkeri la Platkapulojn kaj nur ŝi povus relevi ilian insulon al la surfaco de la lago.

Antaŭ ol finiĝis la matenmanĝo pluraj aŭtoritataj Premloj venis al Aŭreks por peti ŝian konsilon kaj por demandadi al Princino Ozma, pri kiu ili sciis nur ke ŝi pretendas esti feino kaj la Reganto de la tuta lando, inkluzive de la Lago de la Premloj.

“Se vi diris la veron al Reĝino Ku-i-o,” ili diris al ŝi, “vi estas nia laŭrajta estrino, kaj ni povas dependi de vi por ke ni saviĝu el ĉia problemo.”

“Mi klopodos efektivigi tion,” Ozma gracie certigis ilin, “sed memoru ke la feoj ricevis povon alporti komforton kaj feliĉon al ĉiu petanto. Kontraŭe, magio kian konis kaj uzis Ku-i-o estas kontraŭleĝa sorĉado kaj ŝiaj artoj estas tiaj kiajn neniu feo akceptus uzi.

Tamen, kelkfoje necesas konsideri malbonon por efektivigi bonon, kaj eble per studo de la iloj kaj sorĉoj de Ku-i-o mi povos savi nin. Ĉu vi promesas akcepti min kiel vian Reganton kaj obei ĉiun mian ordonon?”

Ili volonte promesis.

“Nu,” pludiris Ozma, “mi iros al la palaco de Ku-i-o kaj alproprigos ĝin. Eble mi trovos ion utilan tie. Intertempe diru al ĉiuj Premloj ke ili tute ne timu, ili paciencu. Ili reiru al siaj hejmoj kaj agu normale. La perdiĝo de Ku-i-o eble montriĝos ne misfortuno sed beno.”

Tiu parolo eksterordinare gajigis la Premlojn. Vere, ili povis dependi de neniu nun alia ol Ozma, kaj malgraŭ ilia danĝera pozicio iliaj koroj senpeziĝis pro la transformiĝo kaj malĉeesto de ilia Reĝino kruela.

Ili venigis sian latunan bandon kaj granda procesio eskortis Ozman kaj Doroteon al la palaco, kie ĉiuj eksservistoj de Ku-i-o fervoris servi ilin. Ozma ankaŭ invitis Lordino Aŭreks loĝi en la palaco, ĉar ŝi sciis ĉion pri la Premloj kaj ilin insulo kaj ankaŭ estis favorita de la eksreĝino, do ŝiaj konsilo kaj informo nepre montriĝus valoraj.

image-067

Ozman iom ĉagrenis ŝiaj trovoj en la palaco. Unu ĉambro de la privata ĉambraro de Ku-i-o estis tute dediĉita al la uzado de sorĉado, kaj tie estis nenombreblaj kuriozaj iloj kaj ujoj da ŝmiraĵoj kaj boteloj da trinkaĵoj sur kiuj estis etiketoj kun kuriozaj nomoj, kaj strangaj maŝinoj kies utilon Ozma ne povis diveni, kaj peklitaj bufoj kaj helikoj kaj lacertoj, kaj breto da libroj skribitaj per sango, sed en lingvo kiun ne konis la Regantino de Oz.

“Mi ne komprenas,” diris Ozma al Doroteo, kiu akompanis ŝin dum la serĉo, “kiel Ku-i-o sciis uzi la magiilojn kiujn ŝi ŝtelis de la tri Adeptaj Sorĉistinoj.

Krome, laŭ ĉiuj raportoj tiuj Adeptoj uzis nur bonan sorĉadon, kia helpas la popolon, sed Ku-i-o faris nur malbonan.

“Eble ŝi uzis la bonajn ilojn por malbonaj celoj?” sugestis Doroteo.

“Jes, kaj per la scio gajnita Ku-i-o sendube inventis multajn malbonilojn tute nekonatajn de la bonaj Adeptoj, kiuj nun estas fiŝoj,” aldonis Ozma. “Estas domaĝe ke la Reĝino tenis siajn sekretojn tiom zorge gardataj, ĉar nur ŝi mem povus uzi iun el ĉi tiuj strangaj aĵoj konservataj en ĉi tiu ĉambro.”

“Ĉu eble ni povos kapti la Diamantan Cignon kaj devigi ŝin diri al ni la sekretojn?” demandis Doroteo.

“Ne; eĉ se ni povus kapti ŝin, Ku-i-o jam forgesis ĉian magion kiun iam ŝi sciis. Sed krom se ni mem povus eskapi el ĉi tiu kupolo ni ne povus kapti la Cignon, kaj se ni ja eskapus ne utilus al ni la magio de Ku-i-o.”

“Estas vere,” agnoskis Doroteo. “Sed – jen, Ozma, jen bona ideo! Ni kaptu la tri fiŝojn – la oran kaj la arĝentan kaj la bronzan, kaj vi retransformu ilin en iliajn naturajn formojn, kaj tiam la tri Adeptoj povos savi nin el ĉi tie.”

“Vi ne estas tre praktika, Doroteo kara. Estus egale malfacile por ni kapti la tri fiŝojn, el ĉiuj aliaj fiŝoj en la lago, kiel kapti la Cignon.”

“Sed se ni povus, tio helpus nin pli ol kapti la Cignon,” persistis la knabineto.

“Estas vere,” respondis Ozma, ridetante pro la fervoro de ŝia amikino. “Vi elpensu rimedon por kapti la fiŝojn, kaj mi promesas ke kiam vi kaptis ilin mi redonos al ili iliajn ĝustajn formojn.”

“Mi scias ke vi kredas ke mi ne povos,” respondis Doroteo, “sed mi intencas klopodi.”

Ŝi foriris el la palaco kaj iris al loko kie ŝi povis rigardi tra klara vitraĵo de la kupolo en la ĉirkaŭantan akvon. Tuj ŝin interesis la kuriozaj vidaĵoj kiuj renkontis ŝiajn okulojn.

La Lago de la Premloj loĝigis multaspecajn kaj multadimensiajn fiŝojn. La akvo estis tiom travidebla ke la knabino povis vidi longadistance kaj la fiŝoj tiom proksimiĝis al la vitro de la kupolo ke kelkfoje ili eĉ tuŝis ĝin. Sur la blanka sablo ĉe la fundo de la la lago estis asterioj, omaroj, kraboj kaj multaj ŝelfiŝoj strangaformaj kaj kun ŝeloj belege buntaj. La akvoplantaro estis brilkolora kaj al Doroteo aspektis belega ĝardeno.

Sed plej interesis la fiŝoj. Kelkaj estis grandaj kaj pigraj, flosante aŭ kuŝante ripoze kaj nur movetante siajn naĝilojn. Multaj kun grandaj rondaj okuloj rigardis rekte la knabinon dum ŝi rigardadis ilin kaj Doroteo demandis al si ĉu ili povos aŭdi ŝin tra la vitro se ŝi parolos al ili. En Oz, kie ĉiuj bestoj kaj birdoj kapablas paroli, ankaŭ multaj fiŝoj kapablas paroli, sed kutime ili estas multe pli stultaj ol birdoj kaj bestoj ĉar ili malrapide pensas kaj scias malmulton pri kiu paroli.

En la Lago de la Premloj la fiŝoj malgrandaj estis pli aktivaj ol la grandaj kaj naĝis rapide en kaj el inter la svingiĝantaj marherboj, kvazaŭ havante gravajn taskojn kaj devante rapidi. Doroteo esperis trovi la oran kaj arĝentan kaj bronzan fiŝojn inter la malgrandaj specioj. Ŝi opiniis ke verŝajne ili restos en grupo, restante kunuloj nun kiel antaŭe kiam ili havis siajn naturajn formojn, sed tiom da fiŝoj konstante preterpasis, kaj la sceno ŝanĝiĝis ĉiumomente, ke ŝi ne estis certa ke ŝi rimarkus ilin eĉ se ili videbliĝus. Ŝiaj okuloj ne povis ĉiudirekte rigardi kaj la serĉataj fiŝoj eble estas aliflanke de la kupolo, aŭ tre malproksime en la lago.

“Eble, ĉar ili timis Ku-i-on, ili kaŝis sin ie, kaj ne scias ke ilia malamiko transformiĝis,” ŝi pensis.

Ŝi rigardadis la fiŝojn longatempe, ĝis ŝi tiom malsatis ke ŝi reiris al la palaco por lunĉo. Sed ŝi ne perdis sian kuraĝon.

“Ĉu ion novan vi trovis, Ozma?” ŝi demandis.

“Ne, kara. Ĉu vi trovis la tri fiŝojn?”

“Ankoraŭ ne. Sed mi havas nenion pli bonan por fari, Ozma, do mi intencas reiri kaj denove rigardadi.”

image-068


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.