XXIV

Jam ree estis la jartempo por pilgrimantoj oferi incenson en la templo sur la monto. Subite fariĝis varmege.

Vendistoj de paperaj ventumiloj subite kune aperis. Ili portis sian keston kun grapole ligitaj tintiloj sur ĝi, kiuj eligadis klaran, orelfrapantan sonon. Sur la stratoj verdaj abrikotoj jam estis vendataj poamase. Ĉerizoj blindige ruĝbrilis. Oraj abelaroj kolektiĝis sur la vazoj tenantaj rozkolorajn jujubojn. Fazeolgelateno en pelvoj donis tavolon de lakteca lumo, kaj apude estis orde metitaj diverskoloraj spicaĵoj kaj kondimentoj. Oni jam portis helkolorajn belaj vestojn maldikajn, tiel ke sur la stratoj subite aperis pli da bunteco, kvazaŭ multaj ĉielarkoj falus sur la teron. Stratbalaistoj pliintensigis sian laboron, senĉese priverŝante la pavimon, tamen la delikata polvo ankoraŭ leviĝis de la tero, elvokante ĉe la homoj abomenon. Sed en la polva aero oni tamen povis vidi flirtantajn longajn salikbranĉetojn kaj facilmove flugantajn hirundojn, kiuj donis al la homoj ian agrablecon. En tiu varmega vetero oni de tempo al tempo oscedis larĝe kaj longe, sentante laciĝon kaj samtempe plezuron.

Grupo kaj grupo da ludantoj de jango-danco, leonodanco kaj diversspecaj akrobataĵoj, kantante kaj dancante, iris supren al la monto. El la pilgrimantoj unuj tamburis kaj gongis, aliaj portis kestojn, triaj tenis abrikotflavajn flagojn. La tuta urbo vigliĝis. Oni havis ian nedireblan, sed intiman senton. En la aero vibris sonoj kaj pendis polvo. Ĉiuj homoj, kiel la pilgrimantoj, tiel ankaŭ la rigardantoj flanke strantaj, sentis ian fervoron, ian piecon, kaj ĝojan ekscitecon. En maltrankvilaj tempoj, la fervora tumulto devenas de superstiĉo, kaj la konsoliĝo de malkleruloj egalas sintrompon. Tiuj ĉi koloroj, tiuj ĉi sonoj, la facilaj nuboj sur la serena ĉielo, la polvo pendanta en la strata aero, vigligis ls homojn kaj invitis ilin fari ion laŭ sia plaĉo: unuj iris supren al la monto, aliaj vizitis templan foiron, triaj ĝue rigardis florojn… Almenaŭ oni povis stari flanke sur la stratoj kaj rigardi la spektaklojn, murmurante preĝon al sia Budho.

La subita plivarmiĝo de la vetero kvazaŭ vekis la antikvan ĉefurbon el la printempa sonĝo. Ĉiu loko invitis al plezura promenado kaj ĉiu homo emis ion fari. La varmo akcelis la kreskadon de la herboj kaj arboj, ke ili povu ĝui la vivĝojon kune kun homoj. La verdaj salikoj kaj novaj tifaoj (Typha) ĉe la lagoj Bejhai kaj Nanhaj allogis al si gejunulojn. Ili aŭ ripozis en boatoj sub salikoj aŭ remis inter freŝaj lotusfolioj, ludante per buŝharmoniko melodiojn de amkantoj kaj sendante unu al la alia okulumojn. La florantaj peonioj invitis al si lirikistojn kaj elegantulojn, kiuj malrapide promkenadis inter la floroj, svingante sianj altvaloran paperan ventumilon. Laciĝinte ili sidiĝis antaŭ ruĝaj muroj aŭ sub verdaj pinoj kaj trinkis kelkajn tasojn da teo, de tempo al tempo ĵetante kaŝajn rigardojn al preterirantaj belaj knabinoj kaj raraj floroj. Eĉ al la ĉiam malofte vizitataj lokoj la zefiro kaj la varma suno tiris turistojn, same kiel papiliojn. La peonioj ĉe la templo Ĉongŝjaŭsi, la verdaj fragmitoj ĉe la pavilono Taŭĵanting, la morusarbaro kaj rizo en la Muzeo de la Naturo, allogis al si homajn voĉojn kaj senombrelajn ombrojn; eĉ en tiaj solenaj lokoj, kiaj la Ĉiela Altaro, la Konfucea Templo kaj la lamaejo Jonghegong, regis iom da brua vigleco. Amantoj de longa marŝo kaj lernejaj geknaboj ekskursis al la Okcidentaj Montoj, la Varma Fonto, la Somera Palaco, kie ili gaje kuradis, ŝirkolektis florojn aŭ fruktojn, kaj gravure skribis ion sur rokmuroj. Ankaŭ por mizeruloj ekzistis lokoj preferataj. La temploj Hugŭosi, Longfusi kaj Bajtasi, la Templo de Loka Dio, kaj la Flora Foiro, estis vizitataj de pli multaj homoj, ol en la ordinara tempo. Diversspecaj helkoloraj floroj estis montrataj sur la flankoj de la vojoj, kaj nur por unu aŭ du kupraj moneroj oni povis aĉeti kaj alporti “belecon” en sian hejmon. Sur la tabloj en la budoj de fazeolsuko la peklitaj legomoj, ornamitaj per ruĝaj papirikoj, estis tiel belkoloraj kiel floroj. La kokaj ovoj nun estis vendataj tre malkare. La flavaj delikataj ovaĵoj estis tiel apetitovekaj, ke ĉe la nura vido salivo jam kolektiĝis al homoj en la buŝo. Pli vivoplena estis Tjanĉjaŭ. Nove konstruitaj tebudoj staris unu apud alia. La tablotukoj estis pure blankaj kaj la kantistinoj koketaj. En malproksimeco, vidalvide al ili, maljunaj pinoj etendis saijn kapojn trans la murojn de la Ĉiela Altaro. La sonoj de tamburoj kaj gongoj daŭris eĉ sep aŭ ok horojn. La serena seka vetero faris la sonojn kvazaŭ aparte klaraj kaj laŭtaj, kiuj ekscitis la homajn korojn. La prostituitinoj povis pli facile ornami sin: nur en maldika robo el flordesegna ŝtofo ilia korpo povis esti bele prezentata kun siaj okulfrapantaj elegantaj linioj. Tiuj, kiuj amis kvietecon, povis iri al lagoj kaj riveretoj en la ĉirkaŭurbo, kie ili faris hokfiŝadon. La naĝantaj fiŝetoj de tempo al tempo movetis junajn fragmitojn. Post hokfiŝado oni ankaŭ povis kun ĝuo trinki sorgobrandon kaj manĝi porkan kapaĵon, sojsaŭce kuiritan toŭfuon, kaj sale bolkuiritajn sojfabojn. Poste, portante fiŝkanon kaj kaptitajn fiŝetojn en la manoj, en la radioj de la subiranta suno ili malrapide iris returne al la antikva urba pordego, laŭlonge de la bordo borderita de salikoj. Ĉiu loko estis vizitinda kaj homsvarma. Ĉie regis bruo kaj bunto. La frusomera subite varmiĝinta vetero kvazaŭ donis ian sorĉan forton al ĉiu loko de la malnova urbo. Malgraŭ ke ekzistis morto, katastrofo kaj mizero, ĝi tamen per sia sorĉa povo endormigis la milionojn da homoj, ke ili somnambule kantis psalmojn al ĝi, la malpura, bela, maljuna, vigla, ĥaosa, kvieta, aminda, granda frusomera Bejping.

Nu en tia tempo oni soifis legon de ia malenuiga novaĵo, kiu estus inda je du-aŭ-trifoja legado kaj eĉ je tio, ke koni persone spektu ĝin post lego. La tago estis tiel longa kaj tamen la vetero tiel serena!

Finfine tia novaĵo venis! Apenaŭ la unua tramo elveturis el la tramejo, ĵurnalovendantaj knaboj jam kriadis: “Jen novaĵo pri pafmortigo al Ĵŭan Ming! Novaĵo pri publika ekzekuto je la naŭa horo!” Kupraj moneroj unu post alia falis en la malpurajn manetojn. En la tramoj, butikoj, kaj en la manoj de pasantoj ĉiuj legataj ĵurnaloj portis la novaĵon pri Ĵŭan Ming: lia foto, lia historio, ĵurnalista intevjuo kun li, presitaj en granda aŭ malgranda tipo, kun bildoj kaj klarigoj, sur tuta paĝo. Ĵŭan Ming estis en la tramoj, en la homaj okuloj, en la buŝoj de la konversaciantoj, kvazaŭ en la malnova urbo ekzistus neniu alia krom Ĵŭan Ming. Hodiau Ĵŭan Ming estos pafmortigita! Jen novaĵo valora, ideala. Oni ne nur parolis pri Ĵŭan Ming, sed ankaŭ povis baldaŭ propraokule vidi lin. Virinoj urĝe faris sian tualetadon; maljunuloj jam frue eliris el sia hejmo, por ke ili ne perdu la okazon pro la malrapidemo de siaj kruroj. Eĉ lernejaj knaboj intencis ne iri al la lernejo, por vidi la spektaklon. Je la oka kaj duono la stratoj jam estis homplenaj. La homoj ekscitiĝis, esperis, interpouŝiĝis, bruis, atendante la vidon de tiu ĉi viva novaĵo. Rikiŝistoj forgesis proponi sin al klientoj, komizoj en butikoj malzorgis sian servadon, kolportistoj ne emis fari vendovokojn, atendante la kaĝveturilon kaj Ĵŭan Ming. Anoj de la nacio, kies historio konis Hŭang Ĉaŭ, Ĝang Ŝjangĝong kaj la ribelulojn de Tajpinga Ĉiela Regno, povas mem esti ekzekutiaj kaj ankaŭ emas vidi alies ekzekutiĝon. Pafmortigo ŝajnas tro simpla; ili preferas aŭdi pri tiaj ekzekutmanieroj, kiel ekzemple la dismembrigo de korpo, kapdetranĉo, senhaŭtigo, enterigo de vivanto. Aŭdante tiaĵojn, ili sentas tremigan agrablecon, kvazaŭ ili manĝus glaciaĵon. Sed ĉi-foje krom pafmortigo oni povis spekti ankaŭ la ekskortadon de la mortkondamnito tra la stratoj al la ekzekutejo. Ili preskaŭ volis danki tiun, kiu elpensis la ideon, kiu donis al ili la okazon vidi duonmortintan ekzekutoton, ligitan en kaĝveturilo, je ĝuo de iliaj okuloj. Tiuj ĉi homoj ne sciis pri bono kaj malbono kaj ne povis distingi pravon de malpravo. Obstine alkroĉiĝante al la feŭdaj moralaj leĝoj, ili tamen volis esti nomataj homoj civilizitaj. Ili ŝatus vidi siaspeculojn distranĉataj en mil pecojn, simile al tiaj infanoj, kiuj kruele mortigas hundeton. Se unu tagon ili ekhavus potencon, iu ajn el ili povus buĉi ĉiujn homojn de la urbo kaj detranĉi al virinoj la mamojn kaj piedetojn, por formi el ili monteton, kiu estus ilia monumento.

Efektive ili ne havis tian potencon, anstataŭe ili do devis pli multe vidi buĉadon de porkoj aŭ ŝafoj kaj ekzekutadon de homoj, por iom kontentigi sian deziregon. Se eĉ tiajn okazojn ili ne havis, ili povis ĵeti sur infanojn tiajn sakrojn, kiel ekzemple “al distranĉo en mil pecojn”, “al distranĉo en dek mil pecojn”, por esprimi sian malkontentecon.

Sur la serene blua ĉielo, proksime al la orienta horizonto, staris ruĝa suno. Ondoj da venteto delikate movis la branĉetojn de la salikoj flanke de la vojo. Sur la orienta trotuaro svarmis multnombraj homoj, junaj kaj maljunaj, viraj kaj virinaj, belaj kaj malbelaj, grasaj kaj malgrasaj. Unuj estis ŝike vestitaj, aliaj portis nur simple ĉemizon. Ĉiuj babilis, ridis kaj malpacience atendis, de tempo al tempo ĵetante rigardon suden aŭ norden kun elŝovita kapo. Se unu elŝovis la kapon, ĉiuj aliaj lin imitis, kaj ilia korbatado plirapidiĝis. Rezulte de tio, la interpremiĝantaj homamasoj moviĝis pli kaj pli antaŭen ĝis la rando de la ŝoseo kaj formis kvazaŭ muron el karno kun altaj kaj malaltaj movetiĝantaj kapoj. Grupo kaj grupo da policanoj eliris sur la stratojn, por gardi la ordon. Ili baris, insultis, kaj iafoje eĉ kaptis terbulosimilan knabeton kaj donis al li unu aŭ du batojn, kio elvokis ĉe ĉiuj gajan ekridegon. Ili atendis kaj atendadis. La kruroj laciĝis de longa starado, tamen ili ne volis reiri hejmen, antaŭ ol vidi la spektaklon. La antaŭe-starantoj ne volis foriri kaj la nove-venintoj penis ŝovi sin antaŭen, kio kaŭzis kverelojn kaj reciprokajn insultojn. Ili nur fortduelis, sed ne interbatis. La aliaj ilin aklamis. Iuj infanoj malpacienciĝis kaj pro tio ricevis de sia patro aŭ patrino vangofrapon. Poŝoŝtelisto sukcese faris lertaĵon, kaj la priŝtelito senretene sputis koleregajn blasfemojn. Ĉie regis konfuza bruo de voĉoj. Neniu volis foriri. Ju pli da homoj venis, des pli oni volis resti tie, por vidi la jam duonmortintan ekzekutoton.

Subite oni silentiĝis. De malproksime venis aro da armitaj policanoj. “Jam venas!” iu ekkriis. Tuj sekve releviĝis homaj voĉoj, kaj la homamasoj kvazaŭ maŝinoj kune moviĝis antaŭen colon post ĉolo. “Venas! Jam venas!” Ĉies okuloj ekbrilis aŭ ĉies buŝo aŭdigis ion. Estis granda tumulto, kaj en la aero ŝvebis ŝvita odoraĉo. La popolo de la etiketama lando tiom arde deziris spekti hom-mortigon!

Ĵŭan Ming, malaltkreska, kun la brakoj ligitaj sur la dorso, sidis en kaĝveturilo, simila al malsana malgranda simio. Li tenis la kapon klinita, kaj sur lia dorso staris longa, mallarĝa tabulo kun algluita blanka papero, sur kiu estis skribita lia mortkondamno. La voĉa bruo ondadis, ĉiuj kritikis kun tordita buŝo, sentante ioman malkontentiĝon. Jen, kia malgrasa simio! Kia malbravulo, kun la kapo klinita kaj la vizaĝo paliĝinta, sen diri eĉ unu vorton! Iu ekhavis ideon amuze lin inciteti. “Nu, ni do kriu por li ion kuraĝigan!” tuj sekve aŭdiĝis ĥoro da krioj de “Brave!”, kvazaŭ oni aklamus aktorinon. Kun malŝato kaj malico oni abomeninte kriaĉis. Ĵŭan Ming ankoraŭ silentis, eĉ ne levis la kapo. Vidante tiel malkuraĝan ekzekutoton, iuj vere koleriĝis; ili elŝovis sin el la homamaso ĝis la rando de la ŝoseo kaj kraĉis sur lin. Ĵŭan Ming ankoraŭ ne sin movis kaj faris nenian reagon. Ju pli oni rigardis, des pli oni malkontentiĝis kaj ne volis foriri esperante, ke eble li subite diros: “Post dudek jaroj mi estos alia bravulo.” Aŭ eble li petos de drinkejo du boteletojn da sorgobrando kaj unu teleron da sojsaŭce kuirita porkaĵo. Neniu volis moviĝi de sia loko kun la espero vidi, kiel li fine povas sin teni. Kiam la kaĝveturilo jam preterpasis, oni eĉ sekvis ĝin, ĉar, kvankam ĝis nun li faris nenian bravan agon, tamen kiu povus antaŭvidi, ke li ne reakiros spiron por kanti el ia peco de la pekina opero? Do oni devis lin sekvi. Iuj sekvis eĉ ĝis Tjanĉjaŭ. Kvankam ĝisfine li faris nenian agon admirindan kaj kontentigan, tamen oni propraokule vidis lin trafita de kuglo, kaj tiel ilia penado estis rekompencita.

En tia ekscitoplena tempo tamen Ŝjangzi sola malrapide vagis kun klinita kapo proksime de la urba pordego Deŝengmen. Atinginte la lagon Ĝjiŝujtan, li ĵetis rigardojn ĉirkaŭen. Vidante, ke neniu estas tie, li malrapide kaj senbrue paŝis al laga bordo. Tie li haltis apud maljuna pino kaj, sin apogante al ĝi, staris kelkan tempon. Aŭdinte nenian sonon ĉirkaŭe, li delikate sidiĝis. Sed moveto de fragmita folio aŭ subita krio de birdeto igis lin tuj rapide stariĝi, kaj ekŝvitis sur la frunto. Li aŭskultis kaj rigardis. Konstatinte, ke estas nenia signo de homo, li ree malrapide sidiĝis. Post kiam tio ripetiĝis plurajn fojojn, li kutimĝis al la fragmitfoliaj movetoj kaj birdokrioj kaj decidis ne plu esti nerve timema. Stultmiene li fiksis sian rigardon sur la akvosurfaco de la apudlaga kanaleto, en kiu naĝadis fiŝetoj, kies okuloj brilis simile al perletoj, jen kolektiĝante, jen disiĝante. Iafoje ili sin kaŝis sub juna lemno, alifoje ili eligis el la buŝo veziketojn. Ĉe la rando de la kanaleto iuj ranidoj, kiuj jam ricevis krurojn, svingis sian nigran kaj grandan kapon kun rektigita korpo. La fluo de la akvo subite iom plirapidiĝis kaj forportis kun si la fiŝetojn kaj ranidojn kun oblikve tenata vosto, sed kun la fluo venis ankoraŭ alia aro de tiaj bestetoj, kiuj baraktadis por sin haltigi. Unu hirudo rapidege pafiĝis al ili. La akva fluo pli kaj pli malrapidiĝis. Fiŝetoj denove ariĝis kaj malfermis sian buŝeton por mordeti flosantan verdan folion aŭ herberon. Iom pli grandaj fiŝoj sin kaŝis en la profundo. Okaze iu el ili vidigis sian dorson, sed ĝi tuj malsupreniĝi, lasante rondoturnon kaj sulkojn sur la akvosurfaco. Flugante sagrapide, alciono ektuŝis la akvosurfacon kaj la fiŝoj, grandaj kaj malgrandaj, ĉiuj malaperis, tiel ke sur la surfaco de la akvo restis nenio krom lemnoj. Kun la okuloj vakece rigardantaj ĉion ĉi tion, Ŝjangzi vidis kvazaŭ nenion. Senpense li levis ŝtoneton kaj ĵetis ĝin en la akvon, kio levis aron da akveroj kaj dispelis multajn flosantajn lemnnoj. Li ektimiĝis tiel, ke li ree ekdeziris stariĝi. Post longa sidado li ŝtele palpis sian zonon per la nigra mano. Li kontente balancis la kapon kaj restigis la manon tie. Iom poste li elprenis staketon da monbiletoj kaj post kalkulo denove tre singarde metis ilin returne en ilian lokon.

Lia cerbo laboris tute por tiu mono: kiel li elspezos ĝin, lasante neniun scii pri tio, kaj kiel li ĝuos samtempe la senton de sekureco. Li pripensis jam ne por si mem: li jam fariĝis sklavo de la mono, kaj lia ĉio estis sub ĝia dispono. La deveno de la mono jam destinis la manieron de ĝia elspezo. Tian monon li ja ne povis elspezi malkaŝe kaj en honesta maniero. La mono kaj la homo, kiu ĝin tenis, ambaŭ timis la sunon. Nun oni ĉiuj stair sur la stratoj por vidi Ĵŭan Ming, dum Ŝjangzi sin kaŝis en tiu ĉi kvieta, malofte vizitata loko kaj eĉ volus iri al loko ankoraŭ pli kvieta, pli malhela. Li ne kuraĝis aperi sur la stratoj, ĉar li perfidis Ĵŭan Ming kontraŭ mono. Eĉ sidante ĉi tie sola vizaĝe al la kviete fluanta akvo, kun la dorso al la urba murego, li ne kuraĝis levi la kapon, kvazaŭ ia fantoma ombro lin ĉiam sekvus. Ĵŭan Ming, kiu falis en sango ĉe Tjanĉjaŭ, vivas en lia koro kaj en la mono ĉe lia zono. Li ne pentis, sed nur sentis timon al la fantomo, kiu ĉie kaj ĉiam lin sekvas.

Fariĝinte ŝtatoficisto, Ĵŭan Ming ja ne malmulte ĝuis tion, kion li antaŭe opiniis kondamnenda. Mono povas enkonduki homon en la malbonan parton de la socio kaj igi lin forĵeti sian noblan idealon kaj volonte eniri en la inferon. Metinte sur sin elegantajn okcidentecajn vestojn, li vizitis bordelojn, faris hazardludon kaj eĉ fumis opion. Kiam li sentis konsciencriproĉon, li pensis, ke estas la malicega socio, kiu malvirtigis lin, kaj li ne devas porti la respondecon. Li konfesis siajn agojn malpravaj, sed li imputis la kulpojn al la tenta forto de la socio: ĝi estas tro granda, ke li povu rizisti al ĝi. Tiel vivante, li baldaŭ trovis sian monon ne sufiĉa, kaj li denove ekmemoris tiujn radikalajn ideojn; sed li ne kolektis siajn fortojn por realigi tiujn ideojn, li volis nur interŝanĝi la ideojn kontraŭ mono. Ŝanĝi la ideojn en monon estis tiel same, kiel intenci akiri la noton “sufiĉe bone” per flatado al instruistoj dum la studentaj jaroj. La ideoj de mallaboremulo ne povas kunekzisti kun lia persona digno; ĉio, kio estas interŝanĝebla kontraŭ mono, estas neeviteble forvendota pli aŭ malpli frue. La organizo, kiu urĝe bezonis propagandi revolucion, ne povis fari severan elekton de siaj batalantoj: ĉiuj, kiuj volis veni al ĝi, estis kamaradoj. Sed tiuj ja devis fari iajn servojn, kiel ajn plenumitaj ili estu; tio, kion la organizo bezonis, estis informoj. Cetere, al Ĵŭan Ming ne estis permesite nenion fari. Li do partoprenis en la laboro organizi la rikiŝistojn. Ŝjangzi estis spertulo pri flagsvingo kaj hura-kriado, tial Ĵŭan Ming konatiĝis kun Ŝjangzi.

Ĵŭan Ming estis preta oferi Ĵŭan Ming pro siaj propraj interesoj en okazo de bezono. Ĵŭan Ming ne pensis pri tio, sed li tion faris – li perfidis Ĵŭan Ming kontraŭ mono. Por tiu, kiu laboras pro mono, estas danĝere tuŝi pli da mono, kaj lojaleco ne sin bazas sur la mono. Ĵŭan Ming estis fidela al siaj ideoj, kaj per ilia radikaleco pardonis al si ĉiujn siajn kulpojn. Aŭdante, kion Ĵŭan Ming diras, Ŝjangzi opiniis lin prava, sed, vidante lian ĝuadon, li lin ankaŭ tre enviis. “Se mi nur havus pli da mono, ankaŭ mi povus ĝui plezuron dum kelka tempo, samekiel li!” mono reduktis la personan dignon de Ĵŭan Ming kaj ankaŭ blindigis la okulojn de Ŝjangzi. Li vendis Ĵŭan Ming por sesdek juanoj. Ĵŭan Ming volis forton de la popolamaso, dum Ŝjangzi pli multan plezurĝuadon – tian, kian Ĵŭan Ming havis. La sango de Ĵŭan Ming verŝiĝis, dum Ŝjangzi enŝovis monbiletojn ĉe sia zono. la subiranta suno jam kuŝis sur la okcidenta horizonto, verŝante orruĝan lumon sur la tifaojn kaj fragmitojn sur la lago kaj la salikojn ĉe ĝia bordo. Nur nun Ŝjangzi stariĝis kaj iris laŭ la urba murego okcidenten. Pri trompakiro de mono li jam spertiĝis, sed pri vendo de homa vivo pro mono li estis ankoraŭ novico. Plie, li ja trovis pravaj la dirojn de Ĵŭan Ming, kiujn li aŭdis. La vakanteco de la spaco kaj la granda alteco de la urba murego elvokis ĉe li pli kaj pli grandan teruron dum lia irado. Kiam li okaze vidis kelkajn korvojn ripozantajn sur rubamaso, li eĉ ĉirkaŭiris ilin timante, ke surprizite ili farus al li kelkajn sinistrajn grakojn. Alproksimiĝante al la okcidenta urba murego, li plirapidigis la paŝojn kaj, simile al hundo ŝtele manĝinta ion, forŝteliĝis el la pordego Ŝjiĝimen. Li volis iri al loko, kie li povos tranokti en ies akompano, ke li fariĝus narkotita kaj ne plu havu timon. La Blanka Kabano estis tia ideala loko.

Fariĝis aŭtuno. La malsano de Ŝjangzi jam ne permesis al li plu tiri rikiŝon; cetere, lia kredito jam tute perdiĝis, ke li ne povis plu lui al si rikiŝon. Li fariĝis kutima kliento de malgranda gastejo. Nokte li loĝis tie pagante nur du kuprajn monerojn. Tage li faris nur tiajn laborojn, kiuj ebligis al li nur manĝi kaĉon. Li ne povis almozpeti sur la stratoj, ĉar oni ne volis kompati tian grandkreskulon kiel li. Li ankaŭ ne sciis kiel terure malbeligi sian korpon por peti almozon ĉe templa foiro, ĉar li ne estis instruita pri la metodo fari ulcerojn sur sia korpo kortuŝantaj kompatindaĵoj. Fari ŝteladon? Li ne havis ankaŭ tian kapablon; cetere, eĉ la ŝtelistoj devis aliĝi al sia organizo kaj havi iajn sociajn rilatojn.

Nur por sia propra forto li povis gajni sian vivtenon, ricevante nenian apogon, nek helpon; li estis mortinto ankoraŭ spiranta, kaj egoismo estis lia animo. Tiu ĉi animo putros kune kun lia korpo en la tero.

De kiam Bejping estis nomita Antikva Ĉefurbo, ĝiaj apartaj luksaĵoj, metioj, bongustaĵoj, lingvaĵoj kaj eĉ policanoj jam iom post iom disvastiĝis al diversaj lokoj, kie ili subtenis la tiranadon de tiuj, kiuj havis la saman potencon kaj samajn financajn rimedojn, kiel imperiestro. En la moderniĝinta Ĉingdaŭ jam aperis brogita ŝafaĵo de Bejping; sur stratoj de la prospera Tjanĝin profundanokte oni povas aŭdi la malaltan malgajan vendovokon “Malmola – bobo!” ankaŭ en Ŝahhajo, Hankoŭ, Nankino vidiĝas policanoj kaj pedeloj parolantaj pekinan dialekton kaj manĝantaj bakitajn bulkaĵojn almiksitajn per sezamkaĉo; teo el la sudo, dufoje parfumita en Bejping, estis transportita returne al la sudo; eĉ Bejping-aj ĉerkoportistoj iafoje veturis per vagonaro al Tjanĝin aŭ Nankino por porti ĉerkojn de tieaj altranguloj aŭ grandsinjoroj. Bejping mem tamen iom post iom perdis siajn antaŭajn pompajn manierojn. Post la 9-a de la 9-a monato oni ankoraŭ povis aĉeti florkukojn en kukejoj; en aŭtuno oni eble jam komencis vendi jŭanŝjaŭojn. Eĉ vendejoj kun historio de du- aŭ tricent jaroj subite festis sian jubileon por, profitante la okazon, disdoni flugfoliojn pri grandrabata vendo. Ekonomia malprosperiĝo devigis komercistojn serĉi alian eliron, ĉar per honoro oni ne povis ŝtopi al si la stomakon

Tamen la geedziĝaj kaj funebraj solenaĵoj ankoraŭ konservis siajn malnovajn formojn kaj manierojn, tiaj aferoj ja indis esti rigardataj kiel gravaj kaj devis bezoni pli aŭ malpli da pompeco. En Bejping la uzaĵoj de funebra procesio, muzikiloj kaj nupta palankeno ja estis pli bonaj ol en iu ajn alia urbo. La gruoj kaj leonoj faritaj el pinaj pingloj, la paperaj hom-figuroj, palankenoj kaj ĉevaloj por funebra procesio, la tuta eskorto por akompani la nuptan palankenon kaj la dudek kvar muzikiloj ankoraŭ paradis sur stratoj, kio memorigis pri la prospero de la pacaj jaroj.

La vivrimedoj de Ŝjangzi plej parte dependis de tiaj restantaj ceremonioj kaj kutimoj. Se okazis geedziĝo, li portis flagon antaŭ la nupta palankeno; kaj se okazis funebra procesio, li tenis florkronon kun elegia distiko. Li ne ĝois, nek ploris; nur por la dekkelkaj kupraj moneroj li marŝis en procesio. Portante la verdan veston aŭ bluan robon por ĉerk- aŭ palanken-portistoj kaj la nigran ĉapon ne bone sidantan al li, li povis portempe kovri per ili la ĉifonaĵojn sur si, kaj nur tiam li aspektis iom malpli mizere. Kiam li servis al iu riĉula familio kaj devis, kune kun aliaj, esti razita kaj porti botojn, li havis okazon purigi sian korpon de la kapo ĝis la piedoj. Lia abomena malsano faris lin ne kapabla iri per grandaj paŝoj; feliĉe li devis nur teni flagon aŭ du tolpecojn kun elegia distiko kaj malrapide treni la piedojn sur ŝoserando.

Sed eĉ por tiu ĉi rolo li ne estis plu taŭga. Lia ora tempo jam pasis for. Li ne fondis al si feliĉan familion, nek atingis sukceson en sia kariero kiel rikiŝisto; lia ĉio jam fariĝis kune kun lia espero ventaĵo. Tiel altkreska, li tamen penis elekti al si la taskon teni nur malgrandan flagon aŭ paron da mallongaj kaj mallarĝaj tolpecoj kun elegia distiko; la pli pezajn aĵojn li tute ne volis tuŝi. Por elekti al si pli malpezan laboron, li konkuris eĉ kontraŭ maljunulo, infano aŭ virino. Aferon malprofitan li neniam volis fari.

Tenante tian malgrandan aĵon en la mano, kiun klinita kapo kaj kurbigita dorso li trenis siajn malfortajn kaj malrapidemajn kruruojn, lasante sian cigaredstumpon, kiun li levis survoje, pendi inter la lipoj. Kiam ĉiuj aliaj jam haltis, li eble ankoraŭ paŝis; kaj kiam oni jam rekomkencis iri, li eble ankoraŭ staris, kvazaŭ li ne aŭdus la ordondonantan gongosonon. Plie, li neniam donis atenton al la procesia ordeco. Li marŝis ĉiam kun klinita kapo, kvazaŭ sonĝante aŭ dronante en medito pri ia problemo. La gongisto en ruĝa vesto kaj la vokto kun silka flageto en la mano verŝis sur lin preskaŭ ĉiajn krudajn insultojn: “He vi, ĉies nepo, atentu! Paŝo teni kun la aliaj, vi kamelaĉo! Malhonoro al via patrino!” kaj li kvazaŭ aŭdis ankoraŭ nenion. La gongisto alkuris al li kaj per la gongo-frapilo ekbatis lin, kiu gape ekrigardis lin kaj poste turnis la nebulecajn okulojn ĉirkaŭen. Ne atentante, kion la gongisto diris, li direktis serĉantan rigardon nur al la pavimo por vidi, ĉu sur ĝi troviĝas ia levinda cigaredstumpo. Ŝjangzi, la viro honest, ambicia, revema, sinama, individuisma, sana, forta kaj granda, ne sciis, kiom da funebraj procesioj li jam akompanis por mortintoj, nek kiam kaj kie li, la defalinta, egoisma, malfeliĉa naskito el la malsana utero de la socio, estos enterigita kiel viktimo de la individuismo!


Notoj:

  1. Jango-danco: Speco de populara kampara popoldanco en norda Ĉinio.
  2. Vd. noton 3 de ĉapitro XI.
  3. Huang Ĉaŭ: Gvidanto de kamparana leviĝo en la fino de Tang-dinastio (618-907). En 881 li kun siaj ribelaj trupoj iam konkeris la ĉefurbon kaj kronis sin mem imperiestro. En 884 li sin mortigis pro malvenko en militado.
  4. Ĝang Ŝjanĝong (1606-1647): Ĉefo de kamparana leviĝo en la fino de Ming-dinastio (1368-1644). Li estis mortigita en militado.
  5. Tajpinga Ĉiela Regno (1851-1864): Reĝimo starigita en la plej granda kamparana revolucio en la ĉina historio. Ĝi pledis por egala divido de agroj, egleco inter viroj kaj virinoj k.a. Fine ĝi estis subpremita de la registaro de Ĉing-dinastio (1644-1911) kaj la agresantoj fremdlandaj.
  6. En la malnova Ĉinio ekzekutotoj ŝatis diri antaŭ la publiko “post dudek jaroj mi estos alia bravulo” por esprimi sian kuraĝon, ili ankaŭ rajtis peti alkoholaĵon kaj kuiritan viandon kiel lasta manĝon.
  7. Ĉingdaŭ: Ĉemara urbo en Ŝandong-provinco, kie troviĝas multaj domoj en eŭropaj stilo.
  8. Brogita ŝafaĵo: unu el la famaj frandaĵoj de Pekino. La ŝafaĵo estas tranĉita en tre maldikajn pecetojn, dum la manĝado oni unue ĝin brogas en bolanta akvo momente kaj trempas en miksaĵo de diversaj spicaĵoj.
  9. La 9-a de la 9-a monato (lunkalendara): Duoble-naŭa Festo, unu el la ĉinaj tradiciaj festoj.

Ĉefa paĝo | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo