X

Ŝjangzi ne estis sufiĉe kapabla solvi siajn problemojn unu post alia, nek sufiĉe kuraĝa likvidi ilin ĉiujn per unu fojo, kaj tial, tute senhelpa, li ĉiam sentis sian animon dolorplena. Ĉiu viva estaĵo, post sia vundiĝo, ja penas en malespero fari ĉion eblan por ripari sian malbonan situacion. La batalanta grilo, kiu perdis siajn grandajn krurojn, ankoraŭ penas rampi nur per siaj malfortaj kruretoj. Kaj tiel estis kun Ŝjangzi. Havante nenian difinitan planon, li esperis nur vegetadi de tago al tago, tolerante ĉion malbonan, kio okazis al li, kvazaŭ la vundita grilo, kiu estas kontenta nur rampi ĝis tie, kien ĝi povas, tute ne pensante pri eksalto supren.

Restis ankoraŭ dekkelkaj tagoj ĝis la dudeksepa, la tago, sur kiu lia tuta atento estis koncentrita. Ĝi estis ĉiam en liaj pensoj kaj sonĝoj, kaj li konstante murmuradis “la dudeksepa”, kvazaŭ tuj post la paso de tiu tago ĉiuj liaj problemoj povus esti solvitaj, kvankam li sciis tre bone, ke tio ĉi estas nur lia deziro neniel plenumebla.

Iafoje liaj pensoj vagis iom pli malproksimen. Interalie li intencis preni kun si la dekojn da juanoj, kiujn li havis, kaj forveturi al Tjanĝin. Tie, li pensis, se la sorto favoros lin, li eble sukcesos trovi iun alian laboron kaj ne plu tiros rikiŝon. Ĉu Huniŭ povos persekuti lin al Tjanĝin? En liaj okuloj ĉiu loko, por kien atingi oni bezonas veturi per vagonaro, devas esti tre malproksima, kaj tial laŭ li ŝi neniel povos postkuri lin tien. Tio ĉi ŝajnis bona ideo, tamen lia interno diris al li, ke ĝi estas la lasta rimedo, ĉar, se li povas resti en Bejping, li devas laŭeble resti tie. Kaj tiel li denove venis al la penso pri la tago dudeksepa – afero, kiu estis pli proksima kaj pli fracile plenumebla. Se li povos transpasi tiun malfacilan tagon, li eble povos solvi la aferon ne ŝanĝante la tutan situacion. Kaj eĉ se per tio li ne povos devinitive tiri sin al la senelira situacio, almenaŭ malgrandiĝos la embaraso lin katenanta.

Sed kiel transpasi ĝin? Li havis du rimedojn: unu estis ignori la tutan aferon kaj fari nenian gratulan viziton; la alia, sekvi la konsilon de Huniŭ. Tiuj ĉi rimedoj estis inter si diferencaj, tamen la sekvoj estos la samaj. Se li ne iros tien, ŝi certe ne forlasos rezigne la aferon; se jes, ŝi ankaŭ ne lasos lin sen ĉagrenoj. Li ankoraŭ memoris, kiel li, en la komenco de sia rikiŝista kariero, imitante alies ekzemplon, provis preni mallongajn vojlinioj tra stratetoj. Foje li erare eniris en tordan strateton; li rondiris en cirklo kaj revenis ĝuste tien, de kie li komencis iri. Nun li kvazaŭ denove eniris en tian strateton: en kiu ajn direkto li sin turnu, a rezulto estos la sama.

En sia senkonsileco li provis konsideri la aferon el la plej bona flanko. Kial do ne decas, ke li prenu ŝin al si kiel edzinon? Tamen, kiel ajn li konsideris la aferon, la ideo lin naŭzis. La sola ekpenso pri ŝia aspekto skuigis al li la kapon. Do forgesu ŝian aspekton kaj pensu nur pri ŝia konduto – ha fi! Kiel li, kiu estas tiel strebema kaj tiel bonmorala, povus edziĝi al tia aĉulino? Tiam li hontus aperi antaŭ iu ajn, eĉ antaŭ la ombroj de siaj gepatroj post sia morto! Kaj tamen, kiu povas garantii, ke la ido en ŝia ventro estas lia? Aŭ ke ŝi povos alporti al li kelkajn rikiŝojn? Kvara Sinjoro Liŭ ja ne estas homo facile traktebla! Kaj eĉ se ĉio irus glate, li ankaŭ ne povus elteni tion, ĉar ĉu li povus superruzi Huniŭ?

Ŝi bezonas nur montri malgrandan fingron, por igi lin rondkuradi laŭ ŝia volo ĝis kapturniĝo, ke li tute perdu la orientiĝon. Li scias, kia terura megero ŝi estas! eĉ se li volus fondi al si familion, li ne devus edziĝi al ŝi. Tio estas senduba. Se li prenus ŝin, tio signifus lian finon; cetere, li ja ne apartenas al tiuj personoj, kiuj ne havas la senton de sia digno. Vere ekzistas nenia elirejo! Ne povante trovi ian rimedon kontraŭ ŝi, li turnis la malamon al si mem kaj tre volus doni al si vangofrapojn. Sed fakte li ja estas senkulpa. La kazo estis, ke ŝi aranĝis la tutan insidon kaj atendas, ke li falu en la kaptilon. Lia malfeliĉo ŝajne kuŝas en tio, ke li estas tro honesta, - honestuloj ĉiam devas suferi malagrablaĵon kaj maljustaĵon.

Kaj kio des pli afliktis lin estis, ke li ne povas turni sin al iu ajn por senŝarĝigi sian koron. Li ne havis gepatrojn kaj gefratojn, nek amikojn. Ordinare li sentis sin fiera pri tio, ke li, viro fortika kun siaj piedoj sur la tero, kapablus subteni la ĉielon kaj estas libera kiel la vento kun nenia ligiĝo al iu ajn. Nur nun li ekkomprenis kun konsterno, ke neniu povas vivi en izoleco. Precipe al siaj kolegoj li nun ekhavis korinklinon. Se li amikiĝus kun kelkaj el ili en la pasinteco, li pensis, kiel viro grandkreska, eĉ duoblon da Huniŭ li ne timus, ĉar liaj amikoj povus doni al li konsilojn kaj lin subtenus. Sed li ĉiam izolis ŝin for de siaj kolegoj, oni ja ne povas improvize amikiĝi kun iu ajn en okazo de bezono! – sekve li eksentis timon, kian li neniam antaŭe konis. Se plu tiel estos, ĉiu ajn povos lin prifriponi kaj ofendi. Unu sola homo ja ne povus subteni la ĉielon!

Tiu ĉi timo igis lin ekdubi pri si mem. En la vintro, ĉiufoje, kiam lia dunganto festenis ĉe alies domo aŭ spektis operon, li kutime prenis la akvoskatolon el sub la etina lampo kaj almetis ĝin al sia brusto por ĝin varmigi, ĉar, se ĝi restus sur la rikiŝo, la akvo glaciiĝus. Tiam li, kovrita de ŝvito pro kurado, tuj ektremis ĉe la almeto de la malgranda glacie malvarma skatolo al sia karno, kaj nur post sufiĉe da tempo la skatolo povis iom varmiĝi. Sed li neniam antaŭe trovis tion malagrabla kaj iafoje eĉ havis ian senton de supereco, ĉar tiuj, kiuj tiras kadukajn rikiŝojn, ne havas la rimedojn por havigi al si etinan lampon. Nun venis al li en la kapon la ideo, ke lia larĝa brusto ŝajne estas malpli valora ol malgranda skatolo, ĉar li, perlaborante nur sumeton da mono ĉiumonate, devas elporti ĉiaspecajn suferojn kaj eĉ alpremi la akvoskatolon al sia brusto, por ke la akvo ne glaciiĝu. Antaŭe li pensis, ke la rikiŝotirado estas ideala okupo por li, kaj ke per tio li iam povos fondi al si propran familion, sed nun en li jam naskiĝis dubo. Estas do ne strange, ke Huniŭ ofendas lin – li valoras eĉ malpli ol skatolo!

En la tria tago post la vizito de Huniŭ al li, s-ro Caŭ kaj kelkaj amikoj veturis al Kinejo por spekti noktan vilmprezenton. Ŝjangzi atendis en malgranda tetrinkejo, kun la akvoskatolo en la sino. Estis malvarmege ekstere, kaj la pordo kaj fenestroj de la tetrinkejo estis hermetike fermital la aero odoraĉis je karba gaso, ŝvito kaj la fumo de malmultekostaj cigaredoj. Sed malgraŭe la fenestrovitroj estis kovritaj de tavolo da glacifloroj. La klientoj plejparte estis rikiŝistoj, kiuj estis laŭmonate dungitaj. Iuj sidante kun la kapo apogita kontraŭ la muro, dormetis en la varmo de la domo. Aliaj tenis bovlon da brando kaj, invitinte siajn najbarojn al kunĝuado, malrapide trinkadis, ŝmacante per la lipoj post ĉiu suĉo kaj samtempe brue furzante. Estis ankoraŭ aliaj, kiuj manĝis kunrilitan dabingon, demordante kaj englutante duonon de ĝi per unu fojo, tiel ke iliaj koloj fariĝis streĉitaj kaj ruĝaj. Iu kun malgaje agordita vizaĝo plende rakontis al ĉiuj aliaj, kiel li senhalte kuradis tuj de la frumateno kaj kiel li malsekiĝis de ŝvito kaj denove sekiĝis je li ne scias kiom da fojoj. La aliaj plejparte babiladis inter si, sed tiuj ĉi lastaj vortoj subite reduktis ilin ĉiujn al silento. Poste, kvazaŭ birdoj, kies nestoj estis subite detruitaj, ili eksplodis per plendoj pri siaj suferoj kaj doloro. Eĉ tiu, kiu estis manĝanta dabingon, trovis lokon en sia buŝo por movadi la langon. Englutante la maĉitaĵon, li parolis kun vejnoj elstariĝantaj sur la frunto.

“Ĉu vi pensas, ke la laŭmonata dungito ne havas sian amarecon? Eĉ de la dua horo – rukt! – ĝis nun mi ankoraŭ nenion manĝis kaj trinkis. Jam tri fojojn mi – ventron de lia patrino! – tiradis tien kaj reen inter la pordegoj Ĉjanmen kaj Pingzemen. La malvarmego frostvundis eĉ mian anuson ĝis ĝia fendiĝo, tiel ke ĝi senĉese ellasas gason.”

Li ĵetis flugrigardon al ĉiuj aliaj, balancante la kapon, kaj demordis alian pecon el la dabingo.

Tio turnis la konversacion al la vetero kaj donis al ĉiuj okazon paroli pri la suferoj kaŭzitaj de la malvarmo.

Ŝjangzi ĉiam silentis, sed li atente aŭskultis. Kvankam la faktoj, kiujn la aliaj rakontis, iliaj paroltonoj kaj iliaj parolmanieroj estis malsamaj, tamen ĉiu same malbenis kaj plendis pri la maljusteco. La kordoloro de Ŝjangzi igis lin ensorbi tiajn parolojn, kiel sekega tero ensorbas pluvgustojn. Li ne povis, nek sciis kiel rakonti sian propran historion de la komenco ĝis la fino. Li povis nur sorbi iom da vivamareco el la vortoj, kiujn ili diris. Ĉiuj estis mizeruloj kaj li ne estis escepto. Li konsciis sian malfeliĉon kaj sekve volis simpatii kun ili ĉiuj. Ĉe la malgajaj partoj de iliaj rakontoj li kuntiris siajn brovojn, kaj ĉe la ridindaj li kurbigis la lipojn. Kvankam li ĉiam silentis, tamen tion farante li sentis, ke li estas unu el ili kaj ili ĉiuj estas kunsuferantoj. Antaŭe li rigardis ilin kiel babilemulojn abomenajn – tuttage babilaĉante ili neniam povis riĉiĝi. Nun la unuan fojon li eksentis, ke iliaj babiloj ne estas sensencaj, kaj ili estas parolantaj anstataŭ li kaj esprimantaj la komunajn suferojn de ĉiuj rikiŝistoj. Kiam la konversacio estis en bolo, la pordo subite larĝe malfermiĝis kaj enfluis ondo da malvarma aero. Ĉiuj kolere rigardis al la pordo por vidi, kiu estas tiel antipatia. Jun pli malpaciendaj ili estis, des pli malrapide la envenanto sin movis, kvazaŭ li intence malrapidus. Unu el la kelneroj kriis, duone ridetante, duone urĝante: “He, onklo, rapidu! En sllasu la tutan varman aeron for!”

Antaŭ ol ili finis la parolon, la homo jam envenis. Ankaŭ li estis rikiŝisto, kiu aspektis pli-ol-kvindekjara. Lia vatita jako, nek longa nek mallonga, estis tiel truoplena kiel korbo, kun tufoj da vataĵo elŝoviĝintaj ĉe la brusto kaj la kubutoj. Lia vizaĝo ŝajnis ne lavita jam plurajn tagojn, tiel ke neniu ovis vidi la koloron de lia karno krom sur liaj oreloj, kiuj fariĝis brilruĝaj de frosto, kvazaŭ maturiĝintaj fruktoj falpretaj.liaj malordaj blankaj haroj elmontriĝis el sub ĉifona ĉapo, kaj sur liaj brovoj kaj mallonga barbo estis akvogutoji glaciiĝintaj. Enirinte, li tuj palpe serĉis kaj trovis benkon, sur kiu li sidiĝis.

“Kruĉon da teo!” li diris kun granda peno, kvazaŭ baraktante.

Tiu ĉi tetrinkejo estis loko, kiun vizitadis nur rikiŝistoj kun laŭmonata laboro. En la ordinara tempo tiu ĉi maljuna rikiŝisto certe ne venis ĉitien. Ĉiuj rigardis lin, profunde emociitaj de pli ol kion ili diris antaŭ momento. Neniu parolis. En la ordinara tempo certe unu aŭ du impertinentaj junuloj farus ŝercojn por fidindigi tian klienton, sed nun neniu el ili diris unu vorton. Antaŭ ol la teo estis preta, la kapo de la maljunulo malrapide kliniĝis pli kaj pli malalten, ĝis fine li glitis sur la plankon.

Ĉiuj tuj saltleviĝis. “Kio okazis? Kio estas al li?” Ĉiu volis ŝovi sin antaŭen.

“Ne moviĝu!” La mastro de la tetrinkejo, homo spertoriĉa, haltigis ĉiujn.

Proksimiĝinte sola al la maljunulo, li malstreĉis al li la kolumon, apogis lin kontraŭ seĝo kaj tenis liajn ŝultrojn. “Alportu sukeritan akvon, rapide!” Poste li almetis sian orelon al la gorĝo de la maljunulo kaj aŭskulktis, murmurante: “Ne estas sufokita de kraĉaĵo.”

Neniu moviĝis, nek residiĝis. Ili staris tie palpebrumante en la fumoplena ĉambro kaj rigardante la du figurojn apud la pordo. Ĉiuj kvazaŭ diris al si en la koro: “Jen estas kio okazos al ni. Kiam niaj haro blankiĝos, venos iam tago, en kiu ni falos kaj mortos sur la strato!”

Apenaŭ la bovlo da sukerakvo almetiĝis al la buŝo de la maljunulo, li ekĝemis. Kun okuloj ankoraŭ fermitaj li levis la desktran manon – ĝi estis nigra kaj brilis kvazaŭ lakita – kaj viŝis la buŝon per la mandorso.

“Trinku iom da akvo!” La mastro diris en lian orelon.

“Aĥ?” La maljunulo malfermis la okulojn. Vidante, ke li sidas sur la planko, li retiris la krurojn kun la intenco stariĝi.

“Unue trinku! Ne hastu!” dirante la mastro demetis la manojn for de la maljunulo.

Preskaŭ ĉiuj rapidis al li.

“Aj, aj!” La maljuna rikiŝisto rigardis ĉirkaŭen kaj poste, tenante la bovlon ambaŭmane, trinketis la sukerakvon gluton post gluto.

Li malrapide trinkis kaj, fininte la trinkadon, li denove turnis sian rigardon al ĉiuj: “Aj, pardonu, ke mi vin ĝenas!” Lia voĉo estis tre milda kaj afabla, kaj estis apenaŭ kredeble, ke ĝi eliĝis el la guŝo sub tiu hirta barbo. Li denove provis stariĝi kaj tri aŭ kvar homoj tuj helpis al li sin levi. Li delikate ekridetis kaj diris: “Bone, bone, mi jam povas helpi al mi. Pro malsato kaj malvarmo mi ricevis kapturnon. Ne grave.” Kvankam lia vizaĝo estis kovrita de malpuraĵo, tamen la pala rideto igis ĝin impresi pura kaj afabla. Ĉiuj kortuŝiĝis. La mezaĝulo, kiu trinkis brandon antaŭ momento, jam malplenigis sian bovlon. En liaj okuloj sangostriaj aperis larmoj. “Nu,” li vokis, “alportu ankoraŭ du ljangojn!” Kiam oni alportis la brandon, la maljunulo jam sidiĝis sur seĝo ĉe la muro. La mezaĝulo estis iom ebria, sed li ĝentile metis la brandon antaŭ la maljunulo. “Tiu ĉi brando estas je mia konto, volu trinki ĝin!”li diris. “Mi mem estas pli-ol-kvardekjara kaj, por diri la veron, jam apenaŭ taŭgas por laŭmonata dungiĝo. Pasas jaro post jaro, kaj miaj kruroj diras al mi, ke mi ne plu estas tiel forta. Post du aŭ tri jaroj mi estos simila al vi. Vi devas esti preskaŭ sesdekjara, ĉu ne?”

“Ankoraŭ ne, nur kvindekkvin-jara!” La maljunulo trinkis gluton. “En tia frosta vetero mi ne trovis klienton. Kaj mi, aj! Mia stomako estas malplena. Miajn lastajn kuprajn monerojn mi jam elspezis por aĉeti brandon, por min iomk varmigi. Antaŭ momento, kiam mi atingis ĉi tien, mi ne povis pli teni min sur la piedoj, kaj mi envenis por iomk varmiĝi. Ĉar en la ĉambro estas tiom varme kaj mankas nutraĵo en mia stomako, mi svenis. Nun al mi jam ne estas grave. Mi bedaŭras, ke mi tiom multe vin ĝenis.”

Tiam la fojnosimila griza hararo de la maljunulo, lia kota vizaĝo, liaj karbonigraj manoj, ĉifonaj ĉapo kaj vatita jako, ĉiuj kvazaŭ radiis ian puran lumeton, similan al la nombo ĉirkaŭ difektita, tamen ankoraŭ dignoplena, idolo en kaduka templo. Ĉiuj rigardis lin, kvazaŭ timante, ke li povos foriri. Ŝjangzi, ĉiam silenta, staris tie senmove. Aŭdinte la maljunujlon diri, ke lia stomako estas malplena, li tuj pafis sin eksteren kaj flugrapide revenis kun granda brasika folio. En ĝi estis envolvitaj dek vaporumitaj ŝafaĵaj pasteĉoj. Li prezentis ilin al la maljunulo kaj diris: “Manĝu tion ĉi!” Poste li revenis al sia sidloko kaj klinis la kapon, kvazaŭ tute elĉerpita.

“Aj!” La maljunulo ŝajne ĝojiĝis, sed ankaŭ preskaŭ eklarmis. Li balancis la kapon al ĉiuj. “Vere ni estas fratoj-kamaradoj! Per la tuta forto ni tiras klientojn, sed kiel malfacile estas ricevi por tio eĉ unu plian groŝon de ili!” Li stariĝis kaj moviĝis eksteren.

“Manĝu!” Ĉiuj preskaŭ samtempe ekkriis.

“Mi devas envenigi Ŝaŭmar (ĉevaleto), mian nepon. Li estas ekstere, gardante la rikiŝon.” “Lasu min iri. Vi sidiĝu!” diris la mezaĝa rikiŝisto. “Estu trankvila kaj ne timu, ke vi perdos vian rikiŝon ĉi tie; ĝuste trans la strato troviĝas policana budo.” Li malvaste malfermis la pordon kaj kriis: “Ŝjaŭmar, Ŝjaŭmar, via avo vin vokas. Tiru la rikiŝon ĉi tien!”

La maljunulo palpis la pasteĉojn kelkajn fojojn, sed li prenis neniun. Tuj kiam la knabo envenis, li prenis unu kaj diris: “Ŝjaŭmar, jen por vi, mia knabo!”

Ŝjaŭmar estis apenaŭ dektrijara. Lia vizaĝo estis malgrasa, sed lia vesto estis plumpe kida. De lia nazo, ruĝa de frosto, pendis du blankaj strioj da fluanta mukaĵo, sur la oreloj li portis paron da orelmufoj. Li staris antaŭ la maljunulo, prenis la proponitan pasteĉon per la dekstra mano kaj aŭtomate etendis la maldekstran por preni ankoraŭ unu. Li rapide aris po unu mordon al ĉiu el la du.

“He, malrapide!” La maljunulo metis unu manon sur la kapon de sia nepo, per la alia li prenis unu pasteĉon kaj levis ĝin al sia buŝo. “Ĉu sufiĉos por mi, la ceteraj estas viaj. Post kiam vi finos la manĝon, ni iru returne hejmen. Se morgaŭ ne estos tro malvarme, ni komencos labori iom pli frue. Ĉu bone, Ŝjaŭmar?”

La knabo jese balancis la kapon vizaĝe al la pasteĉoj kaj snufe retiris la mukaĵon en la nazon. “Avo, vi manĝu tri kaj mi la ceterajn. Poste mi rikiŝe portos vin hejmen.”

“Ne necese.” La maljunulo rigardis ĉiujn kun kontenta rideto. “Ni piediros hejmen. Estus tro malvarme sidi en la rikiŝo.”

La maljunulo finmanĝis sian porcion kaj eltrinkis la brandon. Atendante, ke Ŝjaŭmar finmanĝu la sian, li elpoŝigis tukaĉon, viŝi per ĝi siajn lipojn kaj ree balancis la kapon al ĉiuj aliaj. “Mia filo iris soldatiĝi kaj neniam revenis. Lia edzino…”

“Ne parolu pri tio!” interrompis lin Ŝjaŭmar. Lia buŝo pleniĝis de tiom da maĉataĵo, ke liaj vangoj pufiĝis kvazaŭ persikoj.

“Ne grave!” Ni ĉiuj ne estas fremduloj!” Per mallaŭtigita voĉo li daŭrigis, “La knabo prenas tion tre serioze, tiel dignoama li estas. Ankaŭ lia patino forlasis lin. Por ni du, avo kaj nepo, tiu rikiŝo estas la sola vivopano. Kavnkam tre kaduka, ĝi tamen apartenas al ni, kaj dank’ al tio ni ne bezonas esti maltrankvilaj pri la ĉiutaga rikiŝa lupago. Perlaborante ĉu pli, ĉu malpli, ni trenas nian malfacilan vivon. Ho, kie estas nia elirejo?”

“Avĉjo.” Komenconte manĝi la lastan pasteĉon, Ŝjaŭmar ektiris la manikon de la maljunulo. “Ni devas preni ankoraŭ unu klienton. Ni ankoraŭ ne havas monon por aĉeti karbon morgaŭ matene. Tio estas tute via kulpo. Antaŭ momento ni ja povus akiri dudek kuprajn monerojn, se ni portus tiun homon al la pordego Hoŭmen. Mi tion volis, sed vi ne. Nu, kiel do vi helpos al vi morgaŭ, havante neiom da karbo?”

“Rimedo ĉiam ekzistas. Mi aĉetos kvin ĝinojn da karbobuletoj je kredito.”

“Ankaŭ iom da brulligno?”

“Kompreneble! Nu, tuj finu vian manĝon, bona knabo. Nun ni jam devas iri.” Parolante la maljunulo stariĝis kaj, turnante sian rigardon al ĉiuj, diris: “Dankon, fratoj, pro viaj helpj!” Li prenis la manon de Ŝjaŭmar, kaj la knabo enŝovis la tutan restan parton de la lasta pasteĉo en sian buŝon.

Iuj el la homoj en la tetrinkejo senmove sidis kie ili estis, dum aliaj sekvis ilin eksteren. Ŝjangzi estis la unua kiu ilin sekvis. Li volis vidi tiun rikiŝon. Ĝi estis ekstreme kaduka rikiŝo. La farbo jam deskvamiĝis, tiel ke vidiĝis la lignovejnoj de la timonetoj. La lampo klakis en la vento, kaj la apogstangetoj de la kapuĉo estis ligitaj per ŝnuro. Ŝjaŭmar elprenise alumeton el unu el siaj orelmufoj, ekbruligis ĝin per froto sur sia plandumo, post tenis ĝin per siaj nigraj manetoj kavigitaj, por eklumigi la lampon. La maljunulo kraĉis sur siajn manplatojn, ekĝemis, levis la timonetojn kaj diris: “Ĝis morgaŭ, fratoj!”

Ŝjaŭmar staris kvazaŭ ŝtoniĝinta ekster la pordo, rigardante la du homojn, maljunan kaj junan, kaj ilian rikiŝaĉon. Forirante la maljunulo estis parolanta jen per laŭta, jen per mallaŭta voĉo, dume la lumo de la stratlampoj flagretis kaj la ombroj jen densiĝis, jen apenaŭ vidiĝis. Ŝjangzi aŭskultis kaj rigardis, kaj lia koro estis tiel malgaja. Kiel ĝi neniam antaŭe estis. En Ŝjaŭmar li kvazaŭ vidis sian propran pasintecon kaj en la maljunulo sian estontecon. Antaŭe li neniam lasis sian kupreron vane forgliti el liaj manoj, sec nun, aĉetinte al la maljunulo kaj knabo tiujn dek pasteĉojn, li tamen sentis sin tiel ĝoja. Li sekvis ilin per siaj okuloj ĝis ili perdiĝis el lia vido, kaj nur tiam li revenis en la tetrinkejon, kie ili ĉiuj rekomencis babili kaj ridi. Li sentis sin tiel konjfuzita, ke li, paginte sian teon, eliris kaj tiris la rikiŝon al la kinejo, por atendi tie s-ron Caŭ.

Estis akre malvarme. La aero estis plena de subtila sablo, kaj la vento ŝajne galopis supre. El la steloj nur kelkaj pli grandaj estis videblaj, trembriletantaj en la ĉielvasto. Estis nenia vento sur la tero, tamen ĉie regis forta malvarmo. En la frostiĝintaj radsulkoj jam vidiĝis longaj fendetoj, kaj la tero, cindre blaka, estis malvarma kaj malmola kiel glacio.

Starinte ekster la kinejo kelkan tempon, Ŝjangzi komencis senti sin malvarma, sed li ne volis reiri en la tetrinkejon. Li preferis stari ĉi tie kaj mediti. La renkonto kun la maljunulo kaj ties nepo jam detruis lian plej belan esperon, ĉar la rikiŝo de la maljunulo ja estis lia propraĵo. En la tago, kiam li komencis la rikiŝotiradon, li jam decidis aĉeti al si propran rikiŝon, kaj nun li ankoraŭ strebis al tiu ĉi celo. Li kredis, ke posedante jam propran rikiŝon, li havos ĉion. – sed, nu, rigardu nur tiun maljunulon!

Ĉu ne ĝuste pro tiu ĉi sama kialo li ne volis edziĝi al Huniŭ? Li pensis, ke per sia propra rikiŝo li povos ŝpari monon kaj preni edzinon kun pura konscienco. Sed rigardu nur Ŝjaŭmar! Se li mem havos filon, la infano ne povos ne esti tia, kia Ŝjaŭmar.

Tiel rigardante la aferon, li vidis nenian motinon por rezisti al la manaĉoj de Huniŭ. Ĉar li jam enfalis en tiun ĉi kaptilon, estas tute egale, kian ajn edzinon li prenus. Cetere, ŝi eble alportos al li kelkajn rikiŝojn post ilia geedziĝo, kial do ne ĝuu komfortan vivon je ŝia kosto dum kelka tempo? Unu fojon travidinte sin mem, oni ne plu devas malestimi aliajn. Prenu do Huniŭ.

Jen ĉio!

La filmprezentado finiĝis. Rapide li fiksis la malgrandan akvoskatolon en la lampon kaj eklumigis ĝin. Li demetis eĉ sian internan vatitan jakon kaj staris tie en sia ĉemizo. Li volis kuri tiel rapide kiel li povis, por ke li forgesu ĉion. Eĉ se li falos kaj pro tio mortos, estos ne grave!


Notoj:

  1. La pordego Hoŭmen: T.e. la pordego Dianmen, la posta pordego de la iama Malpermesita Urbo.
  2. Karbobuletoj: Faritaj el karbopolvo miksita kun akvo kaj argilo, tiama ĉefa brulaĵo de la popolanoj en Bejping.

Ĉefa paĝo | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo