VI

Estis fruaŭtuna vespero. Ondo post ondo da venteto tremskuis foliojn, kiuj ĵetis siajn ombrojn en la stellumo. Levante la kapon, Ŝjangzi rigardis supren al la Ĉiela Rivero, tiel alta kaj malproksima, kaj suspiris. La aero estis tiel agrabla malvarmeta kaj li havis tiel larĝan bruston, kaj tamen li sentis sin sufokata. Li dezirus sidiĝi kaj forte ploregi. Kiel povia okazi, ke li, forta, obstina kaj strebema, estis traktata de aliaj kiel hundo kaj eĉ ne povis daŭre teni ian okupon? Li ne nur malamis la tutan Jang-familion, sed ankaŭ malklare sentis ian malesperon – timon, ke dum sia tuta vivo li neniam atingos sian celon. Portante la litaĵon, li paŝis pli kaj pli malrapide, kvazaŭ li jam ne plu estus tiu Ŝjangzi, kiu siatempe povis laŭvole tuj eklevi la piedojn kaj senhalte kuri ok aŭ dek liojn.

La strato jam estis preskaŭ senhoma, sed la stratlampoj estis tre helaj, kio des pli grandigis lian solecon. Kien iri? Kompreneble, al Rikiŝejo Harmonio. Sed li eksentis ian malĝojon pri tio. Tiuj, kiuj faras negocon, kaj tiuj, kiuj vendas sian forton, ordinare ne timas pri manko de klientoj; kio ilin maltrankviligas estas, ke havante klienton ili ne sukcesas fari negocon kun li – tio estas kiel iu paŝas en restoracion aŭ barbirejon kaj, ĵetinte rigardon ĉirkaŭen, denove iras for. Ŝjangzi sciis, ke trovi kaj forlasi laboron estas afero ordinara, kaj ke iu loko ne restigas lin, alia lin bezonos. Sed por aĉeti rikiŝon li ja tiel humiligis sin kaj perdis tiom da vizaĝo, kaj tamen lia laboro daŭris nur tri kaj duonan tagojn! Ĉi-rilate li ne estis diferenca de tiuj ruzuloj, kiuj kutimas ofte ŝanĝi siajn dungantaojn, kaj tio estis, kio dolorigis al li la koron. Li preskaŭ hontis reiri al Rikiŝejo Harmonio, kie ĉiuj kredeble ridos je li: “Jen, vidu! Ankaŭ Kamelo Ŝjangzi estas unu el tiuj tri-kaj-duon-taguloj!”

Sed se li ne iris al Rikiŝejo Harmonio, kien aliloken do li iru? Ne, li ne devis heziti, kaj li direktis sin rekte al la strato Ŝjianmendagje. La ĉestrata flanko de Rikiŝejo Harmonio konsistis el tri frontaj ĉambroj, el kiuj la meza servis kiel la kontoro. La rikiŝistoj estis permesataj eniri en ĝin nur por reguligi sian konton aŭ diskuti pri aferoj, sed ili estis malpermestaj uzi ĝin kiel enirejon al la korto, ĉar la du ĉambroj sur la orienta kaj okcidenta flankoj estis la dornoĉambroj de la mastro kaj lia filino.

Najbare al la okcidenta ĉambro estis porrikiŝa enirejo kun pordego, kies du  flugiloj estis kolorigitaj verdaj. Super la pordego, de dika drato pendis brila elektra lampo senŝirmila. Sub ĝi pendis horizontala fera ŝildo kun orita surskribo: “Rikiŝejo Harmonio”. Ĝi estis la pordego, tra kiu la rikiŝistoj en- kaj eliradis kun sia rikiŝo. La malhelverda pordego kaj la orkolora surskribo brilis en la hela lumo de la elektra lampo, dum ankaŭ la rikiŝoj en- aŭ elirantaj estis tre elegantaspektaj – nigra aŭ brunaj, ili ĉiuj brilis per farbotavolo kaj iliaj kusentegoj estis blankaj kiel neĝo. Eĉ iliaj tirantoj sentis sin iom fieraj, kvazaŭ ili estus la aristokratoj inter rikiŝistoj. Enirinte tra la pordego, se oni plu iris laŭ la okcidenta ĉambro, oni trovis sin en granda kvadrata korto kun maljuna soforo sur la mezo. La konstruaĵoj sur la orienta kaj okcidenta flankoj, kiuj estis malfermitaj al la korto, servis kiel remizo. La domo sur la suda flanko, kaj la malgrandaj ĉambroj en la malgranda korto malantaŭ ĝi, estis la dormejo de la rikiŝistoj.

Estis jam ĉirkaŭ la dekunua nokte, kiam Ŝjangzi ekvidis la brilantan, tre solecan lampon ekster Rikiŝejo Harmonio. La Kontoro kaj la orienta ĉambro estis mallumaj, sed en la okcidenta ĉambro ankoraŭ lumis lampo kaj el tio li sciis, ke Huniŭ ankoraŭ ne dormas. Li intencis piedpinte enŝteliĝi, por ke ŝi lin ne vidu, ĉar li ne volis, ke si la unua vidu lian malvenkon ĝuste pro ŝia alta ŝato al li. Apenaŭ li tiris sian rikison preter sia fenestro, si eliris el la pordego.

“Ha vi, Ŝjangzi! Kio…” Ŝi englutis sian demandon, ekvidinte lian deprimitan mienon kaj la litaĵon en la rikiŝo.

Kion li timis, tio malgraŭe okazis! La koro de Ŝjangzi pleniĝis de honto kaj aflikto, kaj li ekhaltis. Stultmiene li staris, sen parolo, gapante al Huniŭ. Ŝi aspektis iel neordinare. Ĉu pro la hela lamplumo, ĉu pro pudriteco, ŝia vizaĝo estis multe pli blanka ol ordinare kaj tiu ĉi blankeco maskis multon el ŝia megereco. Ŝiaj lipoj estis efektive ruĝigitaj, kio faris ŝin ankaŭ iom ĉarma; ĉio ĉi ŝajnis al li tiel stranga, ke li sentis sin eĉ pli konfuzita. Ĉar li neniam antaŭe rigardis ŝin kiel virinon, la subita ekvido de ŝiaj ruĝaj lipoj faris lin iom embarasita. Ŝi portis mallongan silkan subŝtofitan jakon de helverda koloro kaj vastan nigran krepan pantalonon. La verda jako briletis pale kaj iom malgajige en la lamplumo. Plie, ĝi estis tiom mallonga, ke el ĝi elvidiĝis eĉ ŝia pantalona taliorubando de blanka koloro, kiu akre kaj bele kontrastis kun la delikata verdo. Ŝia vasta nigra pantalono susuris en la venteto, kvazaŭ ia sinistra spirito penus eskapi de la hela lamplumo kaj kunfandigi kun la nigra nokto. Ne kuraĝante plu rigardi, Ŝjangzi klinis la kapon en mensokonfuzo, sed li ankoraŭ havis en la kapo bildon de tiu malgranda, briletanta verda jako. Huniŭ neniam, li sciis, surprenis tian tualeton. Liŭ-familio estis sufiĉe riĉa, ke ŝi povu vesti sin ĉiutage per silko kaj veluro, sed en sia ĉiutaga traktado kun rikiŝistoj, ŝi ĉiam portis kotonajn jakon kaj pantalonon, tiel ke eĉ se sur ŝia vesto estis desegnoj, ili ne estis okulfrapaj. Ŝjangzi havis la senton, ke li kvazaŭ rigardas ion novan, strangan, sed samtempe konatan. Kaj lia konfuzo kreskis. Lia afliktiĝo kaj lia renkonto kun tia stranga nova vivaĵo sub la forta lamplumo ĵetis lin en senkonsilecon. Li ne volis sin movi, sed deziris nur, ke Huniŭ tuj reiru en sian ĉambron aŭ ordonu al li ion fari. Li simple ne povis elteni tian neelteneblan turmenton, kian li neniam antaŭe konis.

“Hej!” Ŝi faris paŝon antaŭen kaj diris per mallaŭta voĉo, “Ne staru ĉi tie kvazaŭ ŝtoniĝinta! Iru formeti la rikiŝon kaj tuj revenu. Mi havas ion por diri al vi. Ni nin revidu en la ĉambro.”

Kutimante helpi al ŝi, li povis fari nenionj alian ol obei. Tamen ĉi-vespere ŝi estis tiel alia ol ordinare, li bezonis iom pripensi; sed plu stari tie estis tro embarase, tial li, senkonsila, tiris la rikiŝon en la korton. La sudaj ĉambroj estis mallumaj, kio signifis, ke oni jam ĉiuj dormas kaj iuj eble ankoraŭ ne revenis el sia laboro. Formetinte la rikiŝon en la remizon, li revenis al ŝia pordo. Subite lia koro komencis forte bati.

“Envenu, mi havas ion por diri al vi,” ŝi diris duone ridante, duone koleretante, kun la kapo elŝovita el la pordo.

Malrapide li enpaŝis.

Sur la tablo estis kelkaj duonmaturaj, ankoraŭ verdecaj piroj, unu vinkruĉo, tri blankaj porcelanaj tasetoj kaj unu granda plado, en kiu estis duona koko sojkuirita, fumaĵita hepato, tripo kaj aliaj viandaĵoj.

“Rigardu.” Huniŭ montris al li seĝon kaj, post kiam li sidiĝis, daŭrigis: “Jen mi min regalas post mia pena laboro. Ankaŭ vi ion manĝu!” Parolante ŝi verŝis al li brandon en taseton. La akra odoro de la alkoholaĵo, miksita kun la odoro de la fumaĵo kaj la sojkuiraĵoj ŝajnis aparte pikanta kaj peza. “Trinku! Manĝu la tutan kokaĵon. Estu sen ceremonioj, mi petas. Mi jam finis la manĝon. Ĵus mi mem sortodivenis per domenpecoj, kaj el tio mi sciiĝis, ke vi revenos. Vere mirakle, ĉu ne?”

“Mi ne drinkas.” Ŝjangzi fikse rigardis la taseton.

“Se vi ne trinkos, for de ĉi tie! Kio estas al vi? Ĉu vi ne scias danki por mia favoro al vi? Vi stulta kamelo! Ĝi ne venenos vin, eĉ mi povas trinki kvar ljangojn da ĝi. Se vi ne kredas, jen rigardu!” Ŝi levis la taseton, eltrinkis ĝin preskaŭ ĝis la fundo, poste remis siajn okulojn, forte elpuŝis sian spiron kaj prezentis al li la taseton: “Nu, trinku! Alie mi pinĉos al vi la orelon kaj perforte trinkigos vin!”

Estante en malbona humoro, ĉe tia incitado Ŝjangzi tre volus verŝi sian koleron sur ŝin. Sed Huniŭ estis ĉiam favora al li kaj li sciis, ke ŝi estas malkaŝema al ĉiu, tial li ne devis ofendi ŝin. Anstataŭe li devus kor-elverŝe diri al ŝi pri sia ĉagreno. Kvankam kutime neparolema, li tamen hodiaŭ kvazaŭ havus milojn da vortoj enfermitaj en si, kiuj sufokis lin tiel, ke li ne povis ne ellasi ilinj el sia brusto. Tiel konsiderate, la tigreca knabino ŝajnis ne ŝerce mokanta lin. Sed honeste montranta sian zorgon pri li. Li transprenis la taseton kaj eltrinkis ĝin. Malrapide, klare senteble kaj potence la fajra alkoholaĵo iradis malsupren. Li streĉis sian kolon, elstarigis la bruston kaj dufoje ruktis ne sufiĉe facile.

Huniŭ ekridis. Malsuprenigi la alkoholaĵon ĝis la stomako kostis al li grandan penon, kaj ŝia rido tuj igis lin ekrigardi en la direkto de la orienta ĉambro.

“Estas neniu tie.” Ŝi ĉesigis la ridon, sed sur ŝia vizaĝo ankoraŭ vidiĝis rideto. “La maljunulo iris celebri la naskiĝtagon de mia onklino kaj devas resti ĉe ŝi du aŭ tri tagojn; ŝi loĝas malproksime, en Nanjŭan.” Parolante si denove plenigis lian taseton.

Tio pensigis lin. Li sentis ion nepravigeblan en ĉio ĉi tiol sed, samtempe, li ne volis foriri, ĉar ŝia vizaĝo estis tiom proksima al la lia, ŝiaj vestoj tiom ruĝaj, ĉio ekscitis lin en ia nova maniero. Ŝi restis same malbela kiel antaŭe, sed kun nova viveco, kiu kvazaŭ ŝanĝis ŝin en alian personon. Ŝi ankoraŭ estis ŝi mem, sed kun io aldona.

Li ne kuraĝis bone konsideri, kio estas tio ĉi nova, kaj kvankam ĉi-momente li timis ĝin akcepti. Tamen li ne povis ĝin rifuzi kun decidemo. Li ruĝiĝis kaj, por doni al si kuraĝon, trinkis ankoraŭ iom da brando.

Antaŭ momento li volis elverŝi sian ĉagrenon al ŝi, sed nun li tion forgesis. Ruĝa en la vizaĝo, li pretervole ĵetis ankoraŭ kelkaj rigardojn al ŝi. Kaj ju pli li rigardis, des pli konfuzita li sentis sin, ĉar tio io, kiun li ne povis kompreni, estis fariĝanta pli kaj pli evidenta, kaj la fajra forto eliĝanta el ŝi estis iom post iom transformanta ŝin en ion abstraktan kaj nematerian.

Li avertis sin esti singarda, sed li ankaŭ volis esti aŭdaca. Unu post alia li eltrinkis tri tasetojn kaj forgesis, kio estas singardo. En obtuza duonkonscio li ŝin rigardis, mirante, kial li sentas sin tiel ekzaltita kaj kuraĝa, kuraĝa sufiĉe por tiu kapti ian novan sperton, ian novan plezuron. Sufiĉe por tuj kapti ian novan sperton, ian novan plezuron. Ordinare li iom timis ŝin; nun ĉe ŝi estis nenio timinda. Kontaŭe, li mem fariĝis tiel impona, tiel forta, kvazaŭ li povus levi ŝin kiel katidon.

La lampo estingiĝis en la ĉambro. La ĉielo estis malluma. De tempo al tempo unu aŭ du steloj trapikis la Arĝentan Riveron aŭ tranĉis en la malllumon, kun luma vosto ruĝa aŭ blanka, facile ŝvebanta aŭ malmole rigida. Rekte falante aŭ horizontale flugante, iafoje kun tremoj, ili donis al la ĉielo lumajn skuojn kaj al la mallumo briletantajn eksplodetojn. Jen unu-aŭ-duope, jen arope ili fluge falis, tremetigante la kvietan aŭtunan ĉielon, tiel ke la miliardaj aliaj steloj eksvarmis. Foje-foje unuopa granda stelo transverse enpikiĝis en angulon de la ĉielo, kun luma vosto treege longa, disĵetante ruĝajn fajrerojn, kiuj iom post iom fariĝis flavaj. Kiam ĝia antaŭenflugado preskaŭ finiĝis, subite ĝi kvazaŭ gajege prilumis strion da ĉielo en angulo. Kvazaŭ tratranĉante la densegan mallumon, ke enfiltriĝis laktoblanka lumo. Kiam la restaĵo de la lumo estingiĝis, la mallumo kvazaŭ iom skuiĝis kaj denove sin fermis; kaj la silentaj, pigraj steloj ree estis ĉiu sur sia antaŭa loko kaj ridetis alte al la aŭtuna vento. Super la tero flugadis kelkaj paroj da lampiroj, kiuj fosforeskante faris amludon.

La sekvantan tagon Ŝjangzi ellitiĝis tre frue kaj tuj eliris kun sia rikiŝo. Liaj kapo kaj gorĝo iom doloris lin pro lia unuafoja drinkado, sed tio ne ĝenis lin. Li sidis ĉe la buŝo de malgranda strateto kaj ĝuis la frumatenan venteton, sciante, ke lia kapdoloro baldaŭ pasos. Sed aliaj problemoj obsedis kaj premis lin, kaj li povis trovi nenian tujan solvon al ili. La okazaĵoj de la nokto lin konfuzis, hontigis kaj afliktis; cetere, li sentis ankaŭ ian danĝeron. Li ne povis kompreni la tigrecan knabinon. Ŝi antaŭe jam ne estis virgulino, kaj tion li malkovris nur antaŭ kelkaj horoj. Li ĉiam respektis ŝin kaj neniam aŭdis iun ajn paroli pri ŝia malvirta ago. Kvankam ŝi estis malkaŝema kaj facilanima, tamen neniu klaĉis pri ŝi malantaŭ ŝia doro. Se rikiŝistoj havis plendojn, ili estis nur pri ŝia kruda karaktero, kaj nenio alia. Do, kial okazis la lastanokta sceno?

La okazaĵo de la antaŭa nokto ŝajnis absurda, ke Ŝjangzi komencis dubi pri ĝia realeco. Huniŭ ja sciis, ke li, dungita por fari laŭmonatan laboron, estas for de la rikiŝejo, do kial povis esti, ke ŝi atendadis ĝuste lin? Se iu ajn alia povus… Ŝjangzi klinis sian kapon. Li venis el la kamparo kaj, kvankam ĝis nun li neniam pensis pri edziĝo, li tamen havis sian planon. Se li sukcesos aĉeti al si propran rikiŝon, ke lia vivo farigos iom pli facila, kaj se li tiam volos, li nepre reiros en la kamparon kaj elektos al si fortan knabinon, kiu povos elteni vivsuferojn, povos lavi vestojn kaj plenumi dommastrumajn laborojn. Preskaŭ ĉiuj junaj rikiŝistoj de lia aĝo, eĉ tiuj, kies agoj estis bridataj de siaj familianoj, ŝtele vizitadis la Blankan Kabanon, sed Ŝjangzi neniam volis fari la samon. Unue, li fiere rigardis sin kiel homon ambicieman kaj ne devis vane forĵeti monon sur virinaĉojn. Due, propraokule li vidis tiujn stultuloj, kiuj fordiboiĉis sian monon – iuj el ili havis nur dek ok aŭ dek naŭ jarojn – eĉ premante sian kapon kontraŭ la muron de necesejo, ne povi urini. Laste, li devas dece konduti, por ke li povu esti inda je sia estonta edzino; ĉar, se li iam edziĝos, la knabino devos esti pura kaj senmakula, kaj tio postulos, ke li mem estu la sama. Sed nun, nun…

Kiam Huniŭ estas konsidrata kiel amiko, ŝi vere ne estas malbona; sed kiel virino, ŝi estas malbela, maljuna, akralanga kaj senhonta. Eĉ tiuj soldatoj, kiuj forrabis lian rikiŝon kaj preskaŭ mortigis lin, nun ŝajnas malpli malamindaj kaj malpli abomenaj ol ŝi. Ŝi tute detruis la simplecon, kiun li alportis kun si el la kamparo, farante lin malĉastulo!

Kaj plie, kio okazos se tio malkaŝiĝos kaj atingos la orelojn de Kvara Sinjoro Liŭ? Ĉu li nun scias, ke lia filino estas malĉasta? Se ne, ĉu li tiam ne metos la tutan kulpon sur Ŝjangzi? Se li jam scias tion kaj tamen ne volas ŝin bridi, kiaspecaj homoj do ili estas? kaj kio estas Ŝjangzi mem, miksiĝinte kun ili? Eĉ se la patro kaj lia filino ambaŭ volas, li neniel povos edziĝi al ŝi, tute egale, ĉu la maljunulo havas sesdek, sescent, aŭ ses mil rikiŝojn.

Li devas tuj forlasi Rikiŝejon Harmonio kaj komplete romkpi la rilatojn kun ili. Li havas sian kapablon, dank’ al kiu li povos aĉeti al si rikiŝon kaj trovi al si edzinon. Tio estas la sola ĝusta kaj honesta vojo sekvinda. Ĉe tiu ĉi penso li levis la kapon kun la sento, ke li estas vera viro. Li havas nenion por timi, nek bezonas maltrankviliĝi pri io ajn. Se li nur diligente laboros, li certe povos atingi sukceson.

Sed post perdo de du eblaj klientoj, lia ĉagreno denove lin turmentis. Li volus forpeli de si ĉiujn premantajn pensojn, tamen ili ankoraŭ obsedis lin, ĉar la afero, kiu ŝajne diferencis de ĉiuj aliaj, ne estis forviŝebla el lia memoro, eĉ se ia sovlo estus trovita. Li havis la senton, ke lia korpo estas kun io algluita, kaj eĉ lia koro iom nigrigita, tiel ke li neniam povos relavi ĝin pura. Kiel ajn li malamis ŝin, kiel ajn li abomenis ŝin, ŝi kvazaŭ ĉiam ankoraŭ alkroĉiĝis al li. Ju pli li penis forigi sin el sia animo, des pli ofte ŝi ekaperadis antaŭ li en sia nudeco, proponante al li siajn tutajn malbelon kaj belon. Tio estis kvazaŭ aĉeti amason da senvaloraĵoj: inter malnovaj feraĵoj estas ankaŭ kelkaj briletantaj bagatelaĵoj, kiujn rifuzi estas malfacile. Li neniam antaŭe spertis tian intimecon kun iu ajn, kaj kvankam li estis surprizita kaj delogita, tamen tia interilato ne estas facile forgesebla. Eĉ se li penis ĝin forigi, ĝi povis tre nature volvi sin ĉirkaŭ lia koro, kvazaŭ ĝi enradikiĝus tie. Tio estis ne nur nova sperto, sed ankaŭ ia nepriskribebla perturbo, kiu ĵetis lin en konfuzon. Li ne plu sciis kiel lukti kontraŭ ŝi, kontraŭ ŝi, kontraŭ si mem, kontraŭ la estanteco kaj la estonteco. Li estis kiel insekteto kaptita en araneaĵo; kiel ajn forte li baraktis, estis jam tro malfrue.

Li portis kelkajn klientojn, absorbita en pensoj pri la tuta afero dum la kurado. La pensoj ne sekvis ian klaran ordon, sed direktiĝis jen al ia ideo, jen al ia sensaĵo, jen al iuj sentoj; ĉiu estis malpreciza kaj tamen proksima, reala. Li forte dezirus iri sola drinki, drinki ĝis plena ebrieco, kiu povus liberigi lin de lia animturmentiĝo. Sed li ne kuraĝis drinki. Li ne devis, pro tiu ĉi afero, ruinigi sin mem. Li penis pensi pri la aĉeto de sia propra rikiŝo, sed li jam ne povis bone koncentri siajn pensojn sur ĝin – io ĉiam deturnis lian spiriton. Antaŭ ol li povus prezenti al si la rikiŝon, tiu ĉi io jam enŝteliĝis kaj ekokupis lian animon, same kiel nigra nubo mallumigas la sunon. Tiuvespere, kiam estis jam la tempo por ĉesigis la laboron, li sentis sin eĉ pli afliktita. Li devis reveni al la rikiŝejo, tamen li timis direkti siajn paŝojn tien. Kion fari, se li vidis ŝin? Tirante sian malplenan rikiŝon, li vagadis sur la stratoj kaj plurfoje proksimiĝis al la rikiŝejo, sed ĉiufoje li denove sin turnis aliloken, kvazaŭ lerneja knabo, kiu, unuafoje forvaginte dum lecionhoroj, ne kuraĝis reveni hejmen.

Strange, ju pli li volis ŝin eviti, des pli li sopiris ŝin vidi, kaj ju pli fariĝis mallume, des pli fortiĝis tiu ĉi sopiro.

Forte puŝata de ia nedirebla dezirego, li sentis sin sufiĉe aŭdaca por fari denovan provon, kvankam li sciis, ke ĝi estas nefarenda. Tio estis same kiel li en sia infaneco prenis strangon por inciti neston de krabroj – li timis, sed kun frapanta koro li tamen deziris fari la provon, kvazaŭ iu petolema diableto instigus lin al tio. La forto pli granda ol li mem kvazaŭ knedis lin en malgrandan bulon kaj ĵetis lin en flaman fajron. Li jam ne povis ĉesigi sian antaŭeniradon.

Li denove returnis sin al Ŝjianmen-strato, ĉi-foje ne kun hezito, intencante iri rekte en ŝian ĉambron por ŝin trovi. Ŝi jam ne estas iu ajn, ŝi estas nur virino. Li sentis sian tutan korpon flamiĝi. Kiam li alproksimiĝis al la pordego, en la lamplumon venis preterpasanto pli-ol-kvardekjara, kies vizaĝo kaj paŝmaniero ŝajnis al li konataj. Sed li hezitis lin alparoli. Anstataŭe li instinkte demandis, “Ĉu rikiŝon?”

La viro haltis, rigardis lin kaj diris: “Ŝjangzi?”

“Jes.” Ŝjangzi ekridetis. “Sinjoro Caŭ?”

S-ro Caŭ balancis la kapon kun rideto. “Nu, Ŝjangzi, se vi ne estas dungita ĉe iu alia, ĉu vi volus venis al mia hejmo? Tiu, kiu servas ĉe mi, estas tro mallaborema, li neniam purigas la rikiŝon, kvankam li ja kuras tre rapide. Ĉu vi konsentas?”

“Kiel mi povus rifuzi, sinjoro?” Ŝjangzi kvazaŭ forgesis eĉ kiel ridi. Li senĉese viŝadis al si la vizaĝon per malgranda mantuko. “Kiam mi komencos, sinojoro?”

“Nu,” S-ro Caŭ pensis momenton, “do postmorgaŭ.”

“Jes, sinjoro.” Ankaŭ Ŝjangzi pensis momenton. “Nun mi portu vin hejmen, ĉu bone?”

“Ne necesas. Ĉu vi memoras, ke mi forveturis al Ŝanhajo por kelka tempo? Reveninte de tie mi ŝanĝis la loĝejon. Nun mi loĝas en la strato Bejĉangĝje kaj vespere mi eliras por promenado. Nu, ĝis postmorgaŭ!” S-ro Caŭ diris al Ŝjangzi la pordnumeron de sia loĝejo kaj poste aldonis: “Ni prefere uzu mian propran rikiŝon.”

Ŝjangzi preskaŭ eksaltis de ĝojo. Ĉiuj liaj ĉagrenoj de la lastaj tagoj malaperis tuj kaj tute, same kiel pavimŝtonoj estas lavitaj puraj kaj blankaj de pluvego. S-ro Caŭ estis unu el liaj antaŭaj dungantoj kaj, kvankam li laboris ĉe li ne longan tempon, tamen ili akordis tre bone. S-ro Caŭ estis tre afabla; cetere, li havis malgranda familion kun nur unu edzino kaj unu fileto.

Ŝjangzi tiris sian rikiŝon rekte al Rikiŝejo Harmonio. La lampo ankoraŭ lumis en la ĉambro de Huniŭ, kaj ekvidinte la lumon, li ekhaltis kvazaŭ ŝtoniĝinta.

Li staris tie longan tempon. Poste li decidis eniri, diri al ŝi, ke li jam trovis alian laŭmonatan laboron, pagi la rikiŝan lupagon por la du tagoj kaj depostuli de ŝi sian ŝparmonon. Tio signifis, ke unu fojon por ĉiam li rompos la rilatojn kun ŝi kompreneble, estis ne necese diri multon, por ke ŝi komprenu. Li unue enremizigis la rikiŝon, poste revenis kaj kuraĝe kriis ŝian nomon.

“Envenu!” li puŝmalfermis la pordon. Ŝi oblikve kuŝis nudpieda en la lito, portante ŝian ĉiutagan veston. Ankoraŭ kuŝante tie ŝi demandis: “Nu? Ĉu vi venas por ree gustumi la dolĉecon, he?”

Ŝjangzi ruĝiĝis kiel la karmezine kolorigitaj ovoj, kiujn la gepatroj de novnaskita infano disdonacas. Li staris tie longan momenton kaj poste diris malrapide: “Mi jam trovis alian laboron kaj komencos postmorgaŭ. La mastro havas sian propran rikiŝon…”

Huniŭ interrompis lin: “Distingi bonon de malbono vi ne scias, juna sentaŭgulo” Duone ridetante, duone kolerante ŝi sidiĝis kaj motris lin per la fingro. “Ĉi tie estas nutraĵoj kaj vestoj pretaj por vi. Ĉu vi pensas, ke nur ŝvitegi ekstere povas fari al vi plezuron? La maljunulo ne povas bridi min kaj mi ne volas ĉiam esti fraŭlino dum mia tuta vivo. Eĉ se la maljunulo fariĝos obstina kiel mulo, mi havas ĉe mi sumon da sekrete retenita mono, sufiĉan al ni por aĉeti du aŭ tri rikiŝojn. Luigante ilin, ĉiun tagon ni ricevos ĉirkaŭ unu juanon; ĉu tio ne estos pli bona ol se vi kurigos viajn kruraĉojn ĉie sur la stratoj? Do, je kio mi ne indas vin? Eble mi estas iom pli aĝa ol vi, sed ne multe. Kaj mi povas zorgi pri vi kaj profunde ami vin.”

“Mi volas tiri rikiŝon.” Ŝjangzi povis trovi neniun alian argumenton.

“Perfekta ŝtipkapulo! Sidiĝu, mi ne mordos vin!” Ŝi ekridis, montrante siajn kojnodentojn. Ŝjangzi sidiĝis kun taŭzita mieno. “Kie estas mia mono?”

“En la mano de la maljunulo. Vi ne perdos ĝin, do ne timu. Prefere ne depostulu ĝin, vi konas ja lian temperamenton. Kiam vi havos jam sufiĉe da mono por aĉeti rikiŝon, vi povos repreni ĝin de li kaj tiam ĝi ne malmultiĝos eĉ je unu kupra monero. Se vi nun depostulos ĝin, li certe verŝos sur vin krudajn instulojn, ĝis vi perdos la saĝon! Li estas bona al vi, vi perdso neniom. Se vi perdos unu kupran moneron, mi donos al vi du. Vi kun via kampula napokapo – ne lasu vin prifrapi de mi!”

Ŝjangzi denove ne havis ion por diri. Li klinis la kapon, prifosis la poŝon kaj fine elpoŝigis la rikiŝan lupagon, kiun li metis sur la tablon: “Jen por du tagoj.” Li ekmemoris kaj aldonis: “Nun mi redonis la rikiŝon. Morgaŭ mi ripozos.” En efektiveco li tute ne havis la deziron ripozi, sed li sentis, ke tiamaniere li povas rompi kun ŝi pli nete. Redoninte la rikiŝon, li jam ne devis plu loĝi en Rikiŝejo Harmonio.

La tigreca knabino alpaŝis al li, prenis la monon kaj enŝovis al li en la poŝon. “Por la lastaj du tagoj mi kaj la rikiŝo ambaŭ estas al vi senpagaj. Bonŝanculo vi vere estas, do nur ne estu sendanka!” ĉe la lastaj vortoj ŝi abrupte deturnis sin kaj ŝlosis la pordon.


Notoj:

  1. Ĉiela Rivero aŭ Arĝenta Rivero: Ĉina nomo de la Lakta Vojo.
  2. Vd. noton 6 da ĉapitro 1.
  3. La Blanka Kabano: Bordelo de la plej malalta klaso.

Ĉefa paĝo | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo