La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KAMELO ŜJANGZI

Aŭtoro: Lao She

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro I

Tio, kion mi ĉi-sube rakontos, estas pri Ŝjangzi, ne pri kamelo, ĉar “Kamelo” estas nur lia moknomo. Do mi komencu per Ŝjangzi kaj nur preterpase klarigos, kiel gluiĝis al li tiu ĉi moknomo.

La rikiŝistoj en Beiping estas dividitaj en diversajn kategoriojn. La junaj, kiuj estas fortaj kaj facilpaŝaj, luprenas al si nur elegantan rikiŝon kaj laboras tuttage, komencante kaj ĉesigante la laboron kiam ajn al ili plaĉas. Tirinte sian rikiŝon al kutima rikiŝoparkadejo aŭ pordego de iu sinjora domo, ili atendas tie klientojn, kiuj volas rapidan kuranton. Se bonŝancon ili havas, nur per unu fojo ili povas perlabori unu aŭ du juanojn. Sed iafoje povas okazi ankaŭ, ke ili senfare pasigas la tutan tagon, ne enspezante eĉ la sumon sufiĉan por la rikiŝa lupago. Tamen malgraŭe ili ne donas atenton al tio. Ĝenerale, ili havas du ambiciojn. Unu estas servi ĉe iu sinjoro kiel laŭmonate dungita rikiŝisto, kaj la alia — aĉeti al si rikiŝon. Havante sian propran rikiŝon, ili povas laŭplaĉe aŭ labori kiel laŭmonata dungito aŭ tiri okazajn klientojn, ĉar la rikiŝo estas lia propraĵo.

Al alia kategorio apartenas tiuj iom pli aĝaj, kaj tiuj, kiuj pro sia malfortikeco kuras ne tiom rapide, aŭ kiuj pro familiaj konsideroj ne kuraĝas lasi la tutan tagon pasi sen ajna enspezo. La plimulto el ili tiras sufiĉe novan rikiŝon kaj, ĉar la tiranto kaj la rikiŝo ambaŭ estas bonaspektaj, ankaŭ ili povas postuli pli malpli altan prezon. Iuj el ili laboras tuttage, aliaj nur duontage. El tiuj ĉi lastaj la pli energiaj ĉiam preferas la noktan skipon en ĉiu sezono. En la nokto estas bezonataj pli da zorgoj kaj lerteco, do nature la enspezo estas pli alta.

La rikiŝitoj pli-ol-kvardekjaraj kaj malpli-ol-dudekjaraj apenaŭ povas vicigi sin en la du suprediritajn kategoriojn. Iliaj rikiŝoj estas kadukaj kaj ili ne kuraĝas fari noktan tiradon, tial ili devas eliri kun sia rikiŝo tre frue en la espero, ke ĝis la tria aŭ la kvara posttagmeze ili povos perlabori sufiĉe da mono por la rikiŝa lupago kaj sia vivopano. La kadukeco de la rikiŝo kaj manko de rapideco devigas ilin fari pli longedaŭrajn tiradojn por malpli alta pago. Al ili apartenas ankaŭ tiuj, kiuj transportas varojn al melono-, frukto- aŭ legomobazaroj; kvankam por tio ili ricevas malpli multe, tamen almenaŭ ili ne bezonas rapide kuradi.

La junuloj de malpli ol dudek jaroj — el kiuj iuj komencis sin okupi je tiu ĉi profesio jam de sia dekunua aŭ dekdua jaro — poste apenaŭ povas fariĝi belaj rikiŝistoj, ĉar dum sia knabeco ili jam trouzis sian forton. Povas esti, ke ili tiras la rikiŝon dum la tuta vivo kaj neniam prosperas en sia profesio. Koncerne la pli-ol-kvardekjarulojn iuj el ili jam trouzis siajn muskolojn por rikiŝotirado dum ok aŭ dek jaroj kaj nun pro malfortiĝo ili estas kontentaj okupi nur la duan lokon. Ili iom post iom konsciiĝas pri tio, ke pli-malpli frue ili povos falegi kaj morti sur strato. Iliaj tirmaniero, lerteco en prezodiskutado kaj uzo de pli mallongaj aŭ malrektaj vojoj estas sufiĉaj por igi ilin rememori sian pasintan gloron kaj levi sian naŭzon supren antaŭ la pli juna generacio. Sed tiu ĉi malgranda pasinta gloro neniel povas lumigi iliajn malhelajn perspektivojn, kaj tial ili ofte ĝemspiras, kiam ili deviŝas la ŝviton de sia frunto. Kaj tamen, kompare kun alia grupo de pli-ol-kvardekjaruloj, ili ŝajne ankoraŭ ne atingis la mizerplejon. Tiu ĉi lasta grupo konsistas el viroj, kiuj neniam antaŭe atendis, ke ili povos havi rilatojn kun la rikiŝo, kaj tamen, falinte en seneliran situacion, ili estis devigitaj ekpreni rikiŝajn timonetojn. Kiam policanoj kaj lernej-servistoj estas eksigitaj, kaj kiam bankrotintaj kolportistoj aŭ senlaboraj metiistoj havas nenion pli por vendi aŭ lombardi, kunpremante la dentojn kaj kun larmoj en la okuloj ili suriras sur tiun ĉi vojon al la morto. Tiuj ĉi viroj jam forvendis la plej bonajn jarojn de sia vivo, kaj nun ili transformas la maizpanon, per kiu ili sin nutras, en sangon kaj ŝviton, kiuj gutadas sur la stratojn. Malfortaj, senspertaj kaj senamikaj, ili estas malŝatataj eĉ de siaj rikiŝistoj-kamaradoj. Iliaj rikiŝoj estas plej kadukaj kaj la pneŭmatikoj estas malŝvelemaj. Eĉ kurante ili devas peti sian klienton pri pardono, kaj tial ili kalkulas nutrajn dek kvin kuprajn monerojn kiel tre belan pagon.

Ekzistas ankoraŭ aliaj kategorioj de rikiŝistoj, kiuj distingiĝas unuj de aliaj per siaj propraj kutimaj vojlinioj kaj gradoj de klereco kaj lerteco. Tiuj, kiuj loĝas en la okcidenta antaŭurbo ĉirkaŭ Ŝjijŭan kaj Hajdjan, nature preferas preni al si klientojn, kies veturcelo estas la Okcidentaj Montoj aŭ la universitatoj Janĝing kaj Ĉinghŭa; tiuj, kiuj venas el la norda antaŭurbo ekster la pordego Andingmen, preferas sekvi la vojliniojn al Ĉinghe kaj Bejjŭan, dum tiuj en la suda antaŭurbo ekster la pordego Jongdingmen volas iri ne pli malproksimen ol ĝis Nanjŭan… Tiuj ĉi faras nur longdistancajn kurojn, kiuj estas pli enspezigaj, kaj rigardas nekonsiderinda la sumon de tri aŭ kvin kupraj moneroj, kiujn oni ricevas por unufoja kuro mallongdistanca. Sed dum la kurado ili perdas la spiron pli baldaŭ ol la rikiŝistoj de Dongĝjaŭminŝjang, la diplomatia kvartalo. Tiuj ĉi lastaj, kiuj servas nur al alilandanoj, estas veraj longdistancaj kurantoj. Ili fieras pri sia povo senhalte kuradi de la diplomatia kvartalo ĝis la Jadfonta Monto, la Somera Palaco aŭ la Okcidentaj Montoj. Kaj krome, tiuj ĉi viroj havas ankaŭ apartan kapablon, kiu neebligas al la ordinaraj rikiŝitoj konkuri kun ili pri la klientoj: ili ĉiuj povas paroli fremdajn lingvojn. Ili povas kompreni, kiam anglaj aŭ francaj soldatoj postulas, ke rikiŝistoj portu ilin al la Somera Palaco, la lamaejo Jonghegong aŭ la “ok Stratetoj”, kaj ili ne instruas siajn piĝinojn al aliaj. Ankaŭ ilia kurmaniero estas aparta. Kun modera rapideco, la kapo malsupren, direktante la rigardon nek dekstren nek maldekstren, ili tiras la rikiŝon antaŭen ĉiam ĉe la vojrando sen deflankiĝo, kun mieno indiferenta pri la mondo kaj samtempe tre memfida. Ĉar ili servas al alilandanoj, ili rajtas ne porti la numeritan veŝton, kiu estas deviga por la aliaj rikiŝistoj. Anstataŭe ili ĉiuj portas longmanikan blankan ĉemizon, nigran aŭ blankan pantalonon kun tre vastaj krurumoj strikte ligitaj ĉe la maleoloj per rubandetoj, kaj nigrajn tol-plandumajn ŝuojn kun ripo alkudrita sur la mezo. Ili estas puraj, elegantaj kaj viglaj. Ekvidinte tiam kostumon, aliaj rikiŝistoj ne konkuras kun ili pri klientoj, nek vetkuras kontraŭ ili, kvazaŭ ili apartenus al tute alia profesio.

Post la supra mallonga analizo, ni revenu al la situacio de Ŝjangzi, por meti lin sur lian lokon tiel precize — ni esperas — kiel oni metas ĝustan ŝraŭbon en maŝinon. Antaŭ ol Ŝjangzi ricevis la moknomon “Kamelo”, li estis relative sendependa rikiŝisto; alivorte, li apartenis al la kategorio de tiuj, kiuj estas junaj kaj fortaj kaj posedas sian propran rikiŝon. Havante propran rikiŝon, li estis la mastro de sia sorto, rikiŝisto de alta klaso.

Sed tia situacio ja ne estis facile atingebla por li. Por havigi al si la rimedojn aĉeti la rikiŝon li laboregis almenaŭ tri aŭ kvar jarojn kaj verŝis oni ne scias kiom multe da ŝvitgutoj. Li akiris la rikiŝon per penegadoj en vento kaj pluvo, per simpligo de siaj nutraĵo kaj trinkaĵo. Tiu rikiŝo estis la frukto de kaj la rekompenco por ĉiuj liaj baraktoj kaj suferoj, kvazaŭ la sola medalo de militisto, kiu batalis cent batalojn. Dum la tagoj, kiam li tiradis luitan rikiŝon, li estis kiel turbo turnosvingata jen de nordo al sudo, jen de oriento al okcidento, de frumateno ĝis vespero, laŭ alies volo. Sed tia turnado ne faris al li kapturnon, ke li perdu la vidon de sia celo. En sia imago li ĉiam bildigis al si tiun estontan rikiŝon, povantan alporti al li liberecon kaj sendependecon kaj fariĝi parto de li, kiel liaj manoj kaj piedoj. Havante sian propran rikiŝon, li ne plu estos tiranata de la rikiŝoposedantoj, nek plu devos humiliĝi antaŭ iu ajn alia. Kun sia forto kaj sia propra rikiŝo, li povos kvazaŭ ludante perlabori siajn vivrimedojn.

Ŝjangzi ne timis ŝvitigan laboron, nek havis la pardoneblajn, sed ne sekvindajn, kutimaĉojn de ordinaraj rikiŝistoj. Liaj saĝo kaj penegemo estis sufiĉaj por realigi lian revon. Se lia situacio estus iom pli bona, aŭ se li antaŭe ricevus iom pli da eduko, li certe ne enviciĝus en la “pneŭmatika Brigado”, kaj je kio ajn alia li sin okupus, li certe scipovus uzi ĉiujn siajn ŝancojn. Malfeliĉe, li havis nenian alternativon krom fariĝi rikiŝisto. Nu, tre bone, eĉ en tiu ĉi okupo li montris sin kapabla kaj inteligenta. Li estis tiel strebema, ke eĉ en la infero li volus fariĝi elita spirito.

Ŝjangzi naskiĝis kaj kreskis en la kamparo. En sia dekoka jaro, perdinte siajn gepatrojn kaj la kelkajn muojn da malgrasa tero, li forkuris al la urbo. Kun fortika korpo kaj simpla koro de kampara knabo, li provis fari preskaŭ ĉian penigan laboron. Sed li baldaŭ konstatis, ke la rikiŝotirado estas okupo pli facila por perlabori monon. La pago por aliaj penigaj laboroj estas limigita, dum la rikiŝotirado donas pli da varieco kaj bonŝancoj, ĉar rikiŝisto povas perlabori, en oportunaj tempo kaj loko, pli ol li esperis, kompreneble, li sciis ankaŭ, ke tio ne tute estas hazarda. Por altiri elektemajn klientojn la rikiŝo devas esti eleganta kaj la tiranto viglaspekta. Sed post ioma konsidero Ŝjangzi sentis, ke li havas la kvalitojn postulatajn por esti rikiŝisto, ĉar li estas juna kaj forta. Kvankam pro manko de sperto li ne kuraĝis komenci per nova rikiŝo, tamen tio ne estis malfacilo nevenkebla: kun sia fortika korpo li estis certa, ke post dek tagoj aŭ du semajnoj da provado li sendube fariĝos pli-malpli bona kuranto. Poste li luprenos novan rikiŝon, kaj tre baldaŭ li povos trovi al si laŭmonatan laboron; kaj tiam dank’ al ŝparado dum unu aŭ du jaroj, eĉ tri aŭ kvar, li certe povos aĉeti al si vere belan rikiŝon. Rigardante siajn junajn muskolojn, li konvinkiĝis, ke tio estas nur problemo pri tempo, kaj la celo, al kiu li strebas, estas certe atingebla — aera revo ĝi ne estas!

Kvankam apenaŭ dudek-jara, li tamen kreskis alta kaj fortika. La tempo ankoraŭ ne muldis lian korpon en definitivan formon, sed li jam aspektis kiel plenkreskulo — viro kun naiva kaj iom petolema vizaĝo. Rigardante tiujn altklasajn rikiŝistojn, li pripensis, kiel li streĉos sian zonon por pli okulfrape montri siajn fortikan bruston kaj rektan dorson. Li turnis la kapon flanken por rigardi siajn ŝultrojn: kiel impone larĝaj ili estas! Liaj maldika talio, blanka vasta pantalono kaj maleoloj, ĉirkaŭligitaj ĉiuj per maldika rubandeto, forte kontrastas kun liaj “supermezuraj” piedoj. Jes, li sendube fariĝos unu el la plej elstaraj rikiŝitsoj. Kaj ĉe tiu ĉi penso li naive ekridetis. Ŝjangzi ne havis belan aspekton. Kio faris lin plaĉa estis lia vigla mieno. Li havis iom malgrandan vizaĝon, rondajn okulojn, karnecan nazon, kaj densajn, mallongajn brovojn. Lia kapo estis ĉiam glate razita. Sur liaj vangoj estis neniom da superfla karno, tamen lia kolo estis preskaŭ tiel dika kiel lia kapo. Lia vizaĝo ĉiam havis sanecan ruĝkoloron, kaj sur ĝi, de la vangosto ĝis la dekstra orelo, estis granda, brila cikatro — postsigno de mordovundo, kiun azeno donis kiam li dormetis sub arbo en sia infaneco. Li ne donis multan atenton al sia aspekto; li ŝatis sian vizaĝon same kiel sian korpon, ĉar ambaŭ estis fortikaj. Por li la vizaĝo estis kvazaŭ alia membro kaj tial ĝia fortikeco estis la sola, kio gravis. Eĉ post kiam li venis en la urbon, li ankoraŭ povis fari surkapan staradon longdaŭran kaj, tenante tian pozicion, li sentis sin kvazazŭ firma vertikala arbo.

Ŝjangzi ja estis iagrade kiel arbo, fortika, silenta kaj tamen plena de vivo. Li ĉiam havis siajn proprajn pensojn kaj intencojn, sed li ne volis malkaŝi ilin. Inter rikiŝistoj personaj suferoj kaj malfacilaĵoj estas ĉies paroltemoj, kaj ĉe rikiŝoparkadejoj, en malgrandaj tetrinkejoj aŭ en la grandaj miksloĝataj kortoj ĉiu raportas, rakontas, eĉ kriante, pri siaj malfeliĉoj, kiuj poste kuradas de buŝo al buŝo kvazaŭ popolkanto, fariĝante publika posedaĵo. Ŝjangzi kiel kampara knabo ne estis tiel lertlanga kiel urbanoj. Se parolflueco estas naturdoto, evidente li ne estis dotita per ĝi, tial li ne volis imiti la klaĉemajn urbanojn. Li zorgis nur pri siaj aferoj kaj gardis sian langon, kio donis al li pli da tempo por meditado, kvazaŭ liaj okuloj estus ĉiam direktitaj internen al lia koro. Farinte ian decidon, li ĉiam tuj ekmarŝis laŭ la vojo, kiun li malfermis en la animo; kaj se lia marŝo estis barita, li falis en silenton por unu aŭ du tutaj tagoj kunpremante siajn dentojn, kvazaŭ lia koro estus mordata. Farinte la decidon sin okupi je rikiŝotirado, li tuj ekagis. Unue li luprenis malnovan, kadukan rikiŝon por iom sin ekzerci en praktiko. En la unua tago li enspezis preskaŭ neniom da mono. Kvankam en la dua la negoco estis sufiĉe bona, tamen tuj poste li falis tute elĉerpita en la liton por du tagoj, ĉar liaj maleoloj estis terure ŝvelintaj. Li elportis la doloron, sciante, ke tio estas neevitebla, kaj ke, se li ne trapasos la elprovon, li neniam povos fariĝi vera rikiŝisto.

Post kiam la pideoj refortiĝis, li povis libere kuri kaj li multe ĝojis, ke nun li havas nenion alian por timi. Li bone konis la stratojn de la urbo, kaj eĉ se li iafoje vane faris ĉirkaŭvojon, tio ne gravis, ĉar forton li havis en abundo. Koncerne la lernadon de la rikiŝotira maniero, tio ankaŭ ne estis malfacila por li, kiu havis spertojn, akiritajn en la pasinteco, pri puŝado, tirado kaj portado de pezaj objektoj. Cetere, li konsideris, ke se li estos singardema kaj ne konkuros kun aliaj en kurado, kredeble li povos eviti perturbiĝon. En la marĉandado pri la rikiŝa veturprezo, li estis tro mallertlanga kaj tro incitiĝema por konkuri kun siaj spertaj kaj ruzaj kolegoj. Konsciante sian malavantaĝon li malofte iris al la rikiŝoparkadejoj, sed atendis klientojn tie, kie ne troviĝis aliaj rikiŝoj. En tiaj lokoj li povis trankvile diskuti la prezon kun kliento, kaj iafoje li eĉ nur simple diris “Ensidiĝu, kaj pagu laŭ via plaĉo!” lia mieno estis tiel honesta, naiva kaj agrabla, ke oni ne povis ne konfidi lin, ĉar ŝajnis neebla, ke tia simpla kamparulo povas esti fripono. Oni povus suspekti nur pri tio, ke li estas nov-veninto el la kamparo, kiu ne konas la vojon kaj tial havas nenian ideon pri la tarifo. Sed se oni demandis: “Ĉu vi konas tiun lokon?” li respondis per rideto de afektita stulteco miksita kun petolemo, kio mirkonfuzis lian klienton.

Poste du aŭ tri semajnoj da kurado liaj kruroj plifortiĝis, kaj tiam li sciis, ke lia kurmaniero jam estis tre bela. La kurmaniero montras la lertecon kaj rangon de rikiŝisto. Tiuj, kiuj kuras kun siaj pied-antaŭoj turnitaj eksteren frapante la pavimon per la pideplatoj kvazaŭ per palmofoliaj ventumiloj, sendube estas novicoj el la kamparo. Tiuj, kiuj kun forte mallevita kapo sin trenadas antaŭen nur en preskaŭa kuro, estas maljunuloj en la aĝo super kvindek jaroj. Aliaj veteranaj spertuloj, kiuj estas apenaŭ fortaj, havas malsaman metodon; ili profunde klinas sin antaŭen, levas siajn krurojn alten kaj svingas la kapon antaŭen ĉe ĉiu paŝo, kvazaŭ ili tirus la rikiŝon per granda forto, sed fakte ili kuras ne pli rapide ol la aliaj; ili faras tian afektadon nur por konservi sian dignon.

Ŝjangzi kompreneble prenis neniun el tiuj manieroj. Kun liaj longaj kruruoj, nemoviĝanta dorso kaj senbruaj, elastaj paŝoj, la timonetoj ne balanciĝis kaj lia kliento estis portata antaŭen sekure kaj komforte. Se li volis halti, kiel ajn rapide li kuris, li povis ekhalti tuj kaj tute en momento nur per delikata frotado de siaj grandaj piedoj sur la tero je unu aŭ du paŝoj, kvazaŭ la rikiŝo estus ludilo en liaj manoj. Kun dorso iom klinita kaj manoj malfirme tenantaj la timonetojn, li estis facilmova, vigla kaj precizema, kaj kvankam li ŝajnis ne hastema, li tamen kuris rapide per firmaj paŝoj. Ĉiuj ĉi tiuj kvalitoj ja povis esti kalkulataj kiel tre maloftaj eĉ inter la laŭmonate dungitaj rikiŝistoj. Li ŝanŝis sian luitan rikiŝon por iu nova. En la tago, kiam li komencis tiri la novan rikiŝon, li jam informiĝis, ke tia rikiŝo, kian li luis, — kun molaj risortoj, bele prilaboritaj latunaj partoj, diktola pluvŝirmilo kaj antaŭa kurteno, du lampoj kaj longgorĝa latuna korno — valoras pli ol cent juanojn. Se la farbitaj kaj la latunaj partoj ne estas en tiel bona stato, tiam cent juanoj sufiĉas. Proksimume dirite, se li havos nur cent juanojn, li povos aĉeti al si rikiŝon. Se en ĉiu tago li povos ŝpari unu ĝjaŭon, cent juanoj postulos mil tagojn. Mil tagoj! Ho, kia longa tempo! Sed li faris firman decidon nepre aĉeti al si rikiŝon, eĉ se tio postulus dek mil tagojn!

La unua paŝo, kiun li devis fari, estis trovi laŭmonatan laboron. Se lia dunganto estos sinjoro multe societema kaj festenema, tio signifos ĉirkaŭ dek bankedojn ĉiumonate kaj ekstrajn du aŭ tri juanojn kiel trinkmonon por li. Plus la unu aŭ du juanoj, iafoje eĉ tri aŭ kvin, kiujn li povos ŝpari el siaj ĉiumonataj elspezoj, la sumo atingos kvindek ĝis sedsdek juanojn jare! Tio multe, multe alproksimigos lin al lia celo. Kaj ĉar li ne fumis, nek drinkis, nek faris hazardludon, cetere, ĉar li ne havis familion, tial li povis efektivigi kion ajn li volis, kondiĉe nur ke li kunpremu siajn dentojn kaj persistu. Li ĵuris al si, ke en unu jaro kaj duono li, Ŝjangzi, nepre havigos al si propran rikiŝon. Kaj ĝi nepre estu freŝe nova!

La vere sukcesis trovi al si laŭmonatan laboron. Sed la realo ne tute akordis kun la esperoj, kaj kvankam li kunpremis siajn dentojn dum unu jaro kaj duono, tamen lia deziro ankoraŭ ne plenumiĝis. Kiel laŭmonate dungita rikiŝisto li ja laboris kun tre zorga konscienceco. Sed bedaŭrinde en tiu ĉi mondo ĉiu afero havas du falnkojn, kaj lia konscienceco neniel malebligis al liaj dungantoj lin eksigi. Iafoje post du aŭ tri monatoj, alifoje post nur unu semajno aŭ dek atgoj, li devis serĉi por si alian, novan laboron. Kompreneble, dum li klopodis por trovi novan laboron, li devis sin okupi per tirado de okazaj klientoj, kio estis kiel oni rajdas sur ĉevalo kaj samtempe serĉas alian; ĉar li ja ne povis resti senlabora.

Dum tiaj tempoj li ofte stumblis en sia laboro. Sed malgraŭe li truddevigis sin energie labori, ne nur por perlabori siajn vivrimedojn, sed ankaŭ por daŭrigi la ŝparadon por sia rikiŝo. Tamen tia konstanta sindevigo estis riska, kaj li apenaŭ povis koncentri sian atenton dum la kurado. Li ĉiam lasis sin distri de iaj pensoj, kaj ju pli li pensis, des pli li timis kaj ĉagreniĝis. Se plu tiel estos, kiam li povos aĉeti al si rikiŝon?

Kial fariĝis tiel? Ĉu li ne sufiĉe strebadis? Obsedate de tiaj pensoj, li perdis sian kutiman singardemnon. Liaj pneŭmatikoj suriris sur forĵetitajn metalpecetojn kaj krevis, kaj tiam li povis fari nenion alian ol ĉesigi la laboron. Estis des pli malbone, ke li kelkfoje tuŝegis irantan homon kaj foje eĉ perdis nabĉapon de la rikiŝo, kiam li haste trapuŝis sin tra la homamaso. Se li havus laŭmonatan laboron, neniu el tiuj malagrablaĵoj povus okazi; sed la fakto deprimis lin, kaj li fariĝi mallerta kaj malvigla. Kompreneble, li devis kompensi la difektojn de la rikiŝo, kio des li lin afliktis. Kaj tial, por eviti ankoraŭ pli grandajn damaĝojn, li iafoje dormadis la tutan tagon anstataŭ labori. Poste, kiam li vekiĝis, li ekpentis, ke li vane perdis tiom da tempo, kaj pro tio li sentis memriproĉon.

Kaj plie, en tiaj tempoj, ju pli li maltrankviliĝis, des pli li fariĝis avara kaj simpligis sian nutraĵon, kvazaŭ pensante, ke li estas el fero. Sed kontraŭ atendo li trovis, ke ankaŭ li povas fali en malsanon. Malsaniĝinte, li ankoraŭ domaĝi la monon kaj ne volis aĉeti medikamenton. Rezulte de tio, lia malsano pligraviĝis, kaj li estis devigita ne sole elspezi monon por medikamento, sed eĉ ripozi plurajn sinsekvajn tagojn. Tiuj ĉi repuŝoj igis lin des pli forte kunpremi siajn dentojn kaj des pli energie penegi, sed malgraŭ tio la mono venis al li neniom pli rapide.

Forpasis tri plenaj jaroj, kaj finfine li sukcesis kolekti cent juanojn! Li jam ne povis plu atendi. Lia origina deziro estis aĉeti plej novan, plej bone ekipitan, plej plaĉan rikiŝon. Sed nun li decidis preni nur tian, kia kostis ne pli ol cent juanojn. Ne, plu atendi li jam ne povis! ĉar li timis, ke povus okazi io neatendita, kio perdigus al li kelkajn juanojn. hazarde li aŭdis, ke unu laŭmende farita rikiŝo, por kiu ĝia mendinto ne povas pagi, estas por vendo. Ĝi estis proksimume tia, kian li deziris, kaj, ĉar la mendinto rezignis sian antaŭpagon por ĝi, la rikiŝovendejo volis vendi ĝin je prezo malpli alta ol ĝia origina kosto — pli ol cent juanoj.

Ŝjangzi, kies vizaĝo ruĝe radiis, kun tremantaj manoj, klakmetis naŭdek ses juanojn sur la tablon kaj diris: “Tiun ĉi rikiŝon mi volas!” la vendejomastro, kun la intenco levi la prezon ĝis la ronda sumo, ne ŝparis laŭdojn al la rikiŝo. Li tiris la rikiŝon el la budo kaj returne en ĝin, plurfoje malfaldis la kapuĉon kaj sonigis la kornon, akompanante ĉiun sian movon per plej belaj vortoj. Fine li dufoje piedbatis la ŝtalajn radradiojn.

“Aŭskutu ĉi tiun sonon!” li diris. “Klara kiel tiu de sonorilo! Tian rikiŝon vi povas tiradi ĝis ĝi disfalos en pecojn, eĉ se unu el tiuj spokoj tiam kurbiĝos, vi revenu kaj ĵetu ĝin al mi en la vizaĝon! Cent juanojn, ne malpli! Eĉ je nur unu feno malpli mi ne vendas.”

Ŝjangzi denove kalkulis sian mono. “Mi volas tiun ĉi. Naŭdek ses!”

La mastro sciis, ke li renkontis homon kun menso unutraka. Li ĵetis rigardon al la mono, poste glitigis la okulojn al Ŝjangzi, kaj fine diris kun suspiro: “Nu, bone, pro amikeco! La rikiŝo apartenu al vi. Ĝi estas garantita por ses monatoj: krom se vi disfrakasos ĝin, mi senpage faros ĉian riparon. Jen la garantikaron!”

La manoj de Ŝjangzi tremis des pli forte. Li enpoŝigis la karton kaj prenis la rikiŝotimonetojn, sentante sin ploronta. Tirinte la rikiŝon al kvieta angulo, li haltis por bone pririgardi tiun ĉi altvaloran posedaĵon. Li vidis sian bildon spegulitan en ĝia brile lakita kotŝirmilo, kaj ju pli li rigardadis, des pli li ĝin amis. Eĉ tiuj partoj, kiuj antaŭe ne plaĉis al li, nun povis esti tolereblaj, ĉar la rikiŝo jam apartenis al li. Satrigardinte ĝin, li sidiĝis sur la nova tapiŝeto en la piedapogilo, kun okuloj fiksitaj sur la brila latuna korno ĉe la timoneto. Subite li ekmemoris, ke li nun jam estas dudekdu-jara. Ĉar liaj gepatroj mortis kiam li estis tre juna, li ne sciis la precizan daton de sia naskiĝtago, kaj de kiam li venis en la urbon, li neniam festis sian naskiĝtagon. Nu, hodiaŭ li jam havis sian propran rikiŝon, kial do li ne farus la hodiaŭon ankaŭ sia naskiĝtago? Ĝi ja estis facile memorebla: kaj ĉiaokaze, ĉar la rikiŝo estis la frukto de lia ŝvito kaj sango, tial estis tute nature, ke li kaj lia rikiŝo dividis la saman naskiĝtagon. Kiel do celebri tiun ĉi “duoblan naskiĝtagon”? Ŝjangzi decidis, ke lia unua kliento devos esti bonvestita sinjoro, kaj nepre ne virino, kaj la celloko de la veturo devos esti la pordego Ĉjanmen aŭ Dong’an-bazaro. Tie li povos ĉe pli bona manĝostando preni ian manĝaĵon, ekzemple varmajn sezamkukojn kun rostita ŝafaĵo. Poste se li trovos alian bonan klienton, estos pli bone. Se ne, li ĉesigos la laboron por la tago. — Hodiaŭ ja estas la naskiĝtago!

De kiam li ekhavis sian propran rikiŝon, aferoj ĉe li pli kaj pli bonstatiĝis. Ĉu laborante kiel laŭmonata dungito, ĉu sin okupante per portado de okazaj klientoj, li ne plu bezonis zorgi pri la rikiŝa lupago, kaj ĉio, kion li perlaboris, apartenis al li. Kontenteco faris lin pli afabla, kaj sekve lia negoco prosperis. Post ses monatoj li fariĝis eĉ pli ambicia., pensante ke, se plu tiel estos, post aliaj maksimume du jaroj, li certe povos aĉeti alian rikiŝon, kaj pli poste ankoraŭ alian… kaj tiam li eĉ povos fondi sian propra rikiŝejon! Sed plejofte esperoj vaniĝas en la fino, kaj tiuj de Ŝjangzi ne estis escepto.


Notoj:

  1. Bejping: t.e. Pekino. De 1928 ĝis 1949 ĝi estis nomata Bejping. Tiam ĝi estis ne ĉefurbo, sed grava urbo en norda Ĉinio.
  2. Nokta skipo: La nokta skipo komenciĝis je la kvara posttagmeze kaj daŭris ĝis la tagiĝo.
  3. La universitatoj Janĝing kaj Ĉinghŭa: Famaj universitatoj de Ĉinio, tiam situantaj en la nordokcidenta antaŭurbo de Bejping.
  4. La pordego Andingmen: La malnova Peikino estis ĉirkaŭata de longaj muregoj kaj dividita en Internan kaj Eksteran urbojn. En la mezo de la Interna Urbo estis la Malpermesita Rubo, en kiu situis la Imperiestra Palaco. Ili ĉiuj havis muregojn kaj tial en Pekino estis multaj pordegoj. Andingmen estis unu el la nordaj urbopordegoj.
  5. Ĉinhe kaj Bejjŭan: Lokoj en la norda antaŭurbo de Bejping.
  6. Nanjŭan: Loko en la suda antaŭurbo.
  7. Dongĝjaŭminŝjang: tie antaŭe estis ambasadorejoj de diversaj landoj.
  8. La diplomatia kvartalo Dongĝjaŭminŝjang estis en la orienta parto de la urbo, dum la Jadfonta Mont, la Somera Palaco kaj la Okcidentaj Montoj situis en la okcidenta antaŭurbo, 10-20 kilometrojn for de la urbo.
  9. “Ok Strateto”: Tiama kvartalo de bordeloj.
  10. Pneŭmatika Brigado: Temas pri la rondo de rikiŝistoj.
  11. La pordego Ĉjanmen: La fronta pordego de la iama Malpermesita Urbo kaj ankaŭ la ĉefa pordego de la Interna Urbo.
  12. Dong’an-bazaro: La tiama plej fama kaj granda bazaro en Bejping.

<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.