IX

Ŝjangzi apenaŭ havis la forton por transpaŝi al la sojlon de la pordego. Ankoraŭ starante interne de la pordego li konfuzita rigardis eksteren kaj ĉe la lumo de la stratlampo vidis f-inon Liŭ. Ŝia vizaĝo verŝajne estis pudrita kaj la lamplumo donis al ĝi grizverdan nuancon, kvazaŭ nigra velkinta folio estus kovrita de prujno. Ŝjangzi ne kuraĝis rigardi ŝin en la okulon. La esprimoj sur la vizaĝo de Huniŭ estis miksitaj. Ŝiaj okuoj malkaŝis ian soprion lin vidi, tamen ŝiaj iom malfermitaj lipoj montris palan malvarman rideton kaj la sulketoj ĉe ŝia nazo sugestis malŝaton kaj malpaciencon. Ŝiaj arkaj brovoj sur la groteske pudrita vizaĝo estis samtempe allogaj kaj minace arogantaj.

Vidante Sjangzi elveni, ŝi paŭtigis kelkfoje la lipojn kaj ŝiaj miksitaj sentoj kvazaŭ ne povis trovi konvenan esprimon sur la vizaĝo. Ŝi englutis la salivon, kvazaŭ por regi siajn komplikajn emociojn. Kun iom da societa maniero de sia patro, duone kolerante, duone ridetante, ŝi faris ŝercon, kvazaŭ ŝi estus senzorga:

“Kiel bona vi estas?! Hundaĉo, kiu unu fojon ricevinte oston jam neniam revenas!” Ŝia voĉo estis tiel laŭta kiel tiam, kiam ŝi kverelis kun la rikiŝistoj en la rikiŝejo. Post kiam ŝi diris tion, la rideto malaperis de ŝia vizaĝo kaj subite ŝi kvazaŭ eksentis ian honton kaj malhonoron.ŝi ekmordis siajn lipojn.

“Ne kriu!” Ŝjangzi streĉis ĉiujn siajn fortojn por eligi tiujn du vortojn tra inter siaj lipoj, mallaŭtvoĉe, sed energie.

“Hm! Ĉu vi pensas, ke mi timas ?” Ŝi malice ekridis, sed ŝi kvazaŭ pretervole iom mallaŭtigis sian voĉon. “Jen kial vi evitas min! Ĉi tie vi ja havas vrinaĉon diablinosimilan. Jam delonge mi scias, ke vi estas sendankulo. Vi grandkreska nigra krudulo, ŝajniganta vin stulta!” ŝia voĉo denove laŭtiĝis.

“Ne kriu!” Ŝjangzi timis, ke Onjo Gaŭ subaŭskultus ilin post la pordo. “Ne kriu! Kaj venu ĉi tien!” Parolante li komencis transiri la straton.

“Mi ne timas, egale kien ajn. Mia voĉo nature estas tiel laŭta!” kvankam ŝi protestis, tamen ŝi sekvis lin.

Transirinte la straton, ili venis al orienta trotuaro kaj haltis ĉe la ruĝa muro de la parko. Tie Ŝjangzi, kiu ne forgesis sian kampula tutimon, kaŭriĝis.

“Pro ko vi venas ci tien?” Li demandis.

“Mi? Hm, pro multaj kaŭzoj!” sia maldekstra mano estis sur ŝia kokso, ŝia ventro iom elstaris. Ŝi ĵetis al li rigardon kaj kun klinita kapo pensis momenton, kvazaŭ tuŝita de kompato al li. “Ŝjanĉjo, mi venis pro iu grava afero.”

La sono de tiu mallaŭta, mola “Ŝjanĉjo” forfandis iom el lia kolero. Li levis la kapon kaj rigardis ŝin. Li trovis en ŝi ankoraŭ nenion amindan, tamen tiu “Ŝjanĉjo”, plena de dolĉeco kaj intimeco, mole resonis en lia koro, revokinte en lian memoron ilian iaman ligon de korsento, kiu estis neniel neaŭdebla, ne rompebla. Per mallaŭta, sed pli milda voĉo li demandis: “Pro kio?”

“Ŝjanĉjo!” Ŝi iom proksimiĝis al li: “Mi jam havas!”

“Kion?” Li surpriziĝis.

“Tion ĉi!” Ŝi montris per la fingro sian ventron. “Kion do vi faru kun ĝi?”

“Ah?!” Li pretervole ekkriis, kvazaŭ li estus frapita sur la kapo, kaj ĉio subite fariĝis klara al li. Miloj kaj miloj da pensoj, kiuj neniam antaŭe venis al li en la kapon, nun ĉiuj inundis lian cerbon, kaj ili estis tiel grandnombraj, tiel urĝaj, tiel konfuzaj, ke subite lia menso kontraŭe fariĝis vaka, kvazaŭ ekrano subite blankiĝus ĉe neatendita ekrompiĝo de la filmo.

La strato estis tre kvieta. La luno kaŝiĝiis en grizaj nuboj. Ondo kaj ondo da venteto movis la nudajn branĉojn kaj susurigis la sekiĝintajn foliojn. El malproksimo aŭdiĝis akra ululado de kato. Sed ĉar la konfuzeco en lia menso turniĝis en absolutan vakecon, li ne aŭdis tiujn sonojn. Kun mentono en la mano, li stultmiene fiksrigardis la teron ĝis ĝi kvazaŭ moviĝus antaŭ liaj okuloj. Li ne povis, nek volis pensei pri io ajn. Li havis tian senton, kvazaŭ li fariĝus pli kaj pli malgranda, sed ankoraŭ ne ĝis tia grado, ke li povus malaperi en la teron. Lia tuta vivo kvazaŭ fokuŝigis sur tiu ĉi dolorplena momento, ĉio alia neniiĝis! Nur ĉi-momente li eksentis la malvarmon – eĉ liaj lipoj estis iom tremantaj.

“Ne ĉiam nur kaŭru tie! Diru ion, stariĝu!” Kredeble ankaŭ ŝi eksentis la malvarmon kaj volis iom moviĝi.

Li rigide stariĝis kaj senparole sekvis ŝin norden, kaj lia tuta korpo sensentiĝis, kvazaŭ li ĵus frostiĝus en sia dormo.

“Ĉu vi jam senkonsiliĝis?”Ŝi ĵetis krigardon al li, kaj ŝiaj okuloj estis amoplenaj.

Li havis ankoraŭ nenion por diri.

“La dudeksepa estas la naskiĝtago de la maljunulo. Do vi devos veni tiam.”

“Jam estas la jarfino, tro okupita!” Malgraŭ sia konfuziteco Ŝjangzi ne forgesis siajn aferojn.

“Nur krudan traktadon vi meritas, mi scias. Afable paroli al vi signifas perdi la tempon!” ŝia voĉo denove laŭtiĝis kaj en la kvieta strato ĝi sonis aparte akre, kio multe embarasis lin. “Ĉu vi opinias min timulino? Nu, kion do vi intencas fari? Se vi ne aŭskultas min, mi ja ne havas tempon por perdi, ludante per la lango kun vi. Se ni atingos nenian konsenton, mi povos stari ekster la pordo de via dunganto kaj insulti vin tri sinsekvajn tagnoktojn! Kiel ajn vi iros, mi vin povos trovi! Do ne pensu pri forkuro!”

“Ĉu vi povas ĉesi kun via kriado, he?” Ŝjangzi flankeniĝis unu paŝon.

“Se vi timas mian bruadon, vi siatempe ne devis gustumi la plezuron! Vi ĝuis, kion vi deziris, kaj nun vi lasas al mi sola porti la tutan sekvon. Nu, malfermu viajn okuaĉojn kaj vidu, kiu mi estas!”

“Diru malrapide, trankvile, mi aŭskultas!” antaŭ momento Ŝjangzi sentis sin malvarme, sed nun pro ŝiaj insultoj li subite varmiĝis; la varmo kvazaŭ volis trarompi la frostiĝintan haŭton, tiel ke varmojukis lia tuta korpo, precipe lia kapo.

“Nu, tiel ja devas esti! Ne faru al vi malagrablaĵon!” Ŝiaj lipoj disiĝis kaj vidiĝis ŝiaj du elstaraj kojnodentoj. “Verdire, mi ja kore amas vin, do estu saĝa kaj sciu distingi bonon de malbono. Se vi fariĝos obstina kontraŭ mi kiel mulo, el io vi ricevos nenion bonan!”

“Ne…” Ŝjangzi volus diri “ne frapu min unu fojon kun trifojaj karesoj”, sed li ne bone memoris la tutan esprimon. Da Bejpingaj humoraj esprimoj li jam konis sufiĉe, sed li ankoraŭ ne povis uzi ilin flue, kvankam li komprenis, kiam aliaj ilin uzis.

“Ne? kion do?”

“Daŭrigu, kion vi volas diri!”

“Mi havas bonan ideon.” Huniŭ haltis, staris vizaĝe al li? “Pensu nur: se vi petos svatiston svati min por vi ĉe la maljunulo, li certe rifuzos. Li estas rikiŝejomastro, dum vi rikiŝotiranto; li kompreneble ne volas akcepti bofilon kia vi. Sed, koncerne min, tio estas por mi indiferenta. Vi plaĉas al mi kaj tio sufiĉas. – Al la diablo kun la cetero!"

“Neniu svatisto povos trakti pri ĉi tio, ĉar ĉe ekmencio pri la afero la maljunulo certe pensos, ke via okulo direktiĝas nur al liaj dekoj da rikiŝoj. Eĉ al tiuj, kiuj estas multe pli bonstataj ol vi, li turnos la dorson. Tio ĉi do estas io, kion mi devas mem solvi. Mi elektis vin al mi kaj ni jam faris, kion ni deziris fari, sen demando pri lia opinio. Kaj kiel ajn estas mi jam estas graveda kaj neniu el ni povas forkuri!"

“Sed ni ja ne povas mem diri tion rekte al li. Li maljunulo fariĝas pli kaj pli senprudenta. Se li ekaŭdos iom pri nia intenco, li ekaŭdos iom pri nia intenco, li prenos al si junan edzinon kaj pelos min for. La maljunulo, mi diras al vi nun ankoraŭ ĝuas fortikan sanon, kvankam li jam estas preskaŭ sepdekjara. Se li vere denove edziĝos, li povos, mi garantias al vi, havigi al si per ŝi almenaŭ ankoraŭ du aŭ tri infanojn. Ĉu vi tion kredas aŭ ne?"

“Ni plu promenu iom.” Ŝjangzi rimarkis, ke la deĵoranta policano jam iras kaj reiras preter ili du fojojn, kaj pro tio li sentis sin iom ĝenata.

“Ni parolu ĝuste ĉi tie. Kiu rajtus haltigi nian parolon?” Sekvante lian rigardon, ankaŭ Huniŭ vidis la policanon. “Ni tirante la rikiŝon, kion do vi timas? Ĉu li povus pro nenio demordi al iu ajn la hontan parton? Tio vere estus nekredeblaĵo! Lasu lin zorgi pri sia afero kaj ni daŭrigu nian parolon!"

“Nu aŭdu, jen estas mia plano. Je la dudeksepa, la naskiĝtago de la maljunulo, vi venu kaj trifoje koŭto-u al li. Poste, en la novjara tago, vi denove venu por fari al li novjaran saluton. Tio bonhumorigos lin, kaj mi aĉetos iom da brando kaj frandaĵo kaj lasos lin satdrinki. Kiam li estos ebriiĝonta, tiam vi forĝu la varmegan feron, petu lin esti via adopta patro."

“Kaj poste, iom post iom, mi lasos lin rimarki mian peziĝantan korpon. Li certe pridemandos min, sed mi ŝlosos mian langon en silento. Kiam li vere forte ekscitiĝos, mi diros, ke tio estis tiu Ĉjaŭ Er, kiu mortis antaŭ nelonge – la victenanto de la funebraĵistejo, kiu troviĝas oriente, najbare de nia loko. Li ne havis familion, nek parencojn, kaj jam estas enterigita en la tombejo de mizeruloj ekster la pordego Dongĝimen, kien do la maljunulo povos sin turni, por eltrovi la veron? Kiam li fariĝos jam senkonsila, mi klopodos sugestii al li, ke plej bone estus, ke li edzinigu min al vi. Tiam vi, estante jam lia adopta filo, povos facile fariĝi lia bofilo, ĉar ne granda estas la diferenco inter adopta filo kaj bofilo. Tiamaniere, sen ia ajn peno, ni povos eviti skandalon. Nu, kion do vi pensas pri mia plano?”

Ŝjangzi restis silenta.

Kvazaŭ sentante, ke ŝi jam diris sufiĉon portempe, Huniŭ komencis moviĝi en la norda direkto. Ŝi tenis la kapon klinita, kvazaŭ por aprezi sian parolon kaj ankaŭ por doni al li okazon por pripensi.

Ĝuste tiam la vento fendis la grizajn nubojn, kaj en la arĝenta lunlumo ili atingis la nordan finon de la strato. La Ĉirkaŭpalaca Rivero, kiu jam antaŭ longe glaciiĝis,etendiĝis silenta, arĝente-griza, glata kaj solida, ĉirkaŭ la muregoj de la Malpermesita Urbo, kvazaŭ la glacio subportus ilin. Interne de la Malpermestia Urbo estis nenia sono. La belformaj gardoturoj, la vermiljonaj pordegoj kaj la pavilonoj sur la monto Ĝingŝan, ĉiuj kvazaŭ estis aŭskultantaj kun retenita spiro ion, kion ili neniam povis reaŭdi. La venteto, kvazaŭ vea suspiro, delikate iradis tra inter la haloj kaj pavilonoj, kvazaŭ rakontante iom el la pasinteco.

Huniŭ promenis okcidenten. Sekvate de Ŝjangzi, kaj ili venis al la portalo ĉe unu fino de Bejhaj-ponto. La ponto estis preskaŭ dezerta. La luno verŝis malvarman, palan lumon sur la vastan glaciebenaĵon ambaŭflanke de la ponto. La malproksimaj povilonoj, malhele konturiĝantaj en la duonmallumo, staris kvietaj kaj senmovaj, kvazaŭ kunglaciiĝintaj kun la lago, nur iliaj flavaj tegoloj briletis per milda lumo. La arboj delikate sin movetis, la lunlumo ŝajnis pli nebuleca ol iam ajn. La blanka pagodo alte leviĝis inter nubojn. Ĝia monotona blankeco disŝutis malvarmon kaj malgajon al la ĉirkaŭaĵo, tiel ke la tri lagoj, malgraŭ siaj artefaritaj ornamaĵoj, elmontris sian nordlandan sovaĝecon. Kiam ili atingis la ponton, la malvarma spiro el la glaciiĝinta lago frostotremigis Ŝjangzi. Li ne volis iri plu.

Ordinare, kiam li tiris sian rikiŝon sur tiu ĉi ponto, li koncetris sian atenton sur siajn piedojn por eviti stumbon kaj ne havis tempon rigardi ĉirkaŭen. Nun li estis libera ĵeti rigardojn ĉirkaŭen, sed li trovis la vidaĵon iom terura. La frosta glacio, la siluetoj de tiuj movetiĝantaj arboj kaj la mortpale blanka pagodo estis tiel solecaj kaj forlasitaj, ke li kvazaŭ ekhavis la deziron subite ellasi fortan krion kaj freneze kuregi. Eĉ la blanka ŝtonponto sub liaj piedoj ŝajnis eksterordinare dezerta kaj aparte blanka, tiel ke la lumo de la pontlampoj impresis eĉ iom malgaja. Li ne volis plu iri, nek plu rigardi, tiom malpli akompani ŝin. Tio, kion li volis en efektiveco, estis sin ĵeti de la ponto al la lago, kun la kapo malsupren, kaj, trarompinte la glacion kaj malleviĝinte sur la fundon, kuŝi tie frostrigida kvazaŭ mortinta fiŝo.

“Nu, ĝis morgaŭ!” Li subite deturnis sin kaj ekiris returne.

“Ŝjangzi, do nepre faru tiel, kiel mi diris. Ĝis la dudeksepa!” ŝi kriis kun okuloj direktitaj al lia larĝa, rekta dorso. Poste, ĵetinte rigardon al la pagodo, ŝi eksuspiris kaj foriris okcidenten.

Ne kuraĝante returni la kapon, kvazaŭ diablo sekvus lin. Ŝjangzi rapidis antaŭen tiel haste, ke li preskaŭ frapiĝis kontraŭ la ĉirkaŭmuro de la Ronda Kastelo. Li apogis sin per unu brako al la muro, kun apenaŭ retenebla ploremo.

Senmove li staris tie kelkan tempon, ĝis li aŭdis de la ponto ies voĉon.

“Ŝjangzi, Ŝjangzi, venu ĉi tien, Ŝjangzi!” tio estis la voĉo de Huniŭ.

Tre malrapide li faris du paŝojn al la ponto. Huniŭ sin movis malsupren al li, kun korpo iom malanstaŭen.

“Nu, Ŝjangzi, venu ĉi tien, jen mi havas ion por doni al vi!” Antaŭ ol li povus fari pluajn paŝojn, ŝi jam aperis antaŭ li: “Jen, viaj deponitaj tridek-kelkaj juanoj. Origine la sumo ne estis ronda, sed, aldoninte kelkajjn ĝjaŭojn, mi jam kompletigis ĝin ĝis ronda. Prenu ĝin! Tio ĉi servas nur por montri al vi mian korsenton. Mi ja sopiras al vi, ame zorgas pri vi kaj ĉiam havas viajn interesojn en mia koro. Se vi nur ne fariĝos sendanka, ĉio alia estos al mi indiferenta.  Jen, prenu ĝin, kaj ne kulpigu min, se vi estos ĝin perdinta!”

Ŝjangzi prenis la bankbiletojn kaj staris tie senpense. Li povis trovi nenion por diri.

“Do, ĝis la dudeksepa! Ne foriru antaŭ ol min vidi!” ŝi ekridetis. “Tio estas vi, kiu plej multe profitos el tiu ĉi afero, pripensu nur kaj vi ekscios.” Tion dirinte, ŝi deturnis sinj kaj ekiris returne.

Tenante la bankbiletojn en la mano, li stultmiene gapis al ŝi, ĝis la pontarko kaŝis ŝian kapon for de lia vido. Nuboj denove vualis la lunon, la stratlampoj fariĝis pli lumaj, kaj la ponto ŝajnis eksterordinare blanka, malvarma kaj dezerta. Li turnis sin kaji ekpaŝegis returne kun furioza rapideco; kaj kiam li atingis la pordegon de la domo de s-ro Caŭ, li ankoraŭ havis en la animo la bildon de la malvarma, blanka ponto en forlasiteco, kvazaŭ tio okazus antaŭ nur unu palpebrumo.

Reveninte en sian ĉambron, li unue kalkulis la bankbiletojn. Li kalkulis ilin du aŭ tri fojojn kaj liaj ŝvitaj manplatoj faris ilin gluecaj. Ĉiufoje la suma nombro estis malsama. Fine li enŝovis ilin en sian ŝparmonujon kaj eksidis sur la litrando, kun gapaj okuloj fiksitaj sur la argila ujo, volante pensi pri nenio pli. Havante monon, li povos trovi eliron. Li forte kredis ke tiu ĉi ŝparmonujo povos solvi ĉiujn liajn problemojn. Estis ne necese pensi pri io ajn pli. La Ĉirkaŭpalaca Rivero, la monto Ĝingŝan, la blanka pagodo, la ponto, Huniŭ, ŝia ventro… ĉio estis sonĝo; kaj kiam li vekiĝis, en lia ŝparmonujo tamen jam estis pliaj tridek-kelkaj juanoj! Kaj tio estis reala.

Sate rigardinte la ŝparmonujon, li forkaŝis ĝin kaj decidis dormi. Kiel ajn grandaj estis liaj ĉagrenoj, li povos forgesi ilin portempe en dormo kaj prokrasti ilin ĝis morgaŭ.

Enlitiĝinte li ne povis ekdormi. La okazintaĵoj de la tago en lia spirito similis svarmon da vespoj flugantaj, ĉiu kun pikilo en sia vosto.

Li ne volis pripensi, ĉar en efektiveco pripensado estis senutila. Huniŭ jam fermis ĉiun lian elirejon, ke li neniel povu eskapi.

Estus plej bone tuj forlasi la urbon, sed Ŝjangzi ne povis tion fari. Li pli volus fariĝi eĉ gardostaristo de la blanka pagodo den Parko Bejhaj, ol reiri al la kamparo. Ĉu forveturi al alia urbo? Nenie estas pli bone ol en Bejping. Ne, li ne povas foriri, li prefere mortu ĉi tie.

Do al li estas ne necese plu cerbumi pri tio. Huniŭ ja estas kapabla efektivigi siajn minacojn. Se li ne sekvos la vojon, kiun ŝi trudis al li, ŝi certe turmentos lin per ofta vizitado al li. Se li nur restos en la urbo, ŝi ĉiam povos trovi lin. Do, por diris la veron, estos senutile, se li manovros kiun ŝi per artifiko. Unu fojon tro incitite, ŝi povos peti la helpon de sia patro, kiu tiam eble dungos unu aŭ du homojn – pli da personoj ne necesos – por rabi al li la vivon en iu kvieta, senhoma loko.

Ree pripensinte ĉion, kion ŝi diris, li ekhavis la senton, ke li enfalis en foskaptilon kaj liaj manoj kaj piedoj estas ligitaj, tiel ke li neniel povas ekkapi. Ne kapabla prijuĝi ĉiun punkton de ŝia plano, li povis trovi neniun fendeton, tra kiu eĉ fiŝeto cololonga ne povus forgliti. Ne povante detale analizi la aferon, li akceptis ĝin kiel tuton, kiu pezis sur li kvazaŭ tuna metalbloko. Kaj tiu ĉi subprema pezo konvinkis lin pri tio, ke la sorto de rikiŝisto dum la tuta vivo povas formuliĝi je unu vorto: fatalo!

Ĉar li jam estas rikiŝisto, li devas alkroĉiĝi al sia rikiŝo kaj eviti virinojn – ĉia kontakto kun virino povus ĵeti lin en grandan malfeliĉon. Kiel Kvara Sinjoro Liŭ, kiu posedas dekojn da rikiŝoj, tiel ankaŭ Huniŭ, kiu havas fiodoran seksilon, same prifriponas lin kaj traktas lin kiel argilbulon laŭvole knedeblan. Al li jam ne necesas pensi pri tio; se li volonte submetos sin al sia sorto, li devos iri koŭtoi al Kvara Sinjoro Liŭ, peti lin fariĝi lia adopta patro kaj prepariĝi por edziĝi al tiu virinaĉo. Se ne, lia vivo estos en danĝero. Ĉe tiu ĉi penso li flankenmetis Huniŭ kaj ĉion, kion ŝi diris. Tiu ĉi malagrablaĵo lia estiĝis ja ne pro tio, ke ŝi estas malica kaj kruela; sed nur tial, ke tia devas esti lia sorto de rikiŝisto, same kiel tiu de hundo, kiu devas esti batala kaj turmentata eĉ de infanoj pro nenia kaŭzo. Do, kial teni ankoraŭ tian vivaĉon? Ĝin prenu diablo!

Dormemo forlasis lin kaj abrupte li piede forpuŝis de si la litkovrilon kaj sidiĝis. Li decidis aĉeti iom da brando kaj drinki ĝis plena ebriiĝo. Kial plu zorgi pri la okupo kaj observi la tiel nomatajn kondutregulojn? For ilin ĉiujn! Nur drinki, dormi! La dudeksepa? Eĉ en la dudekoka li ne iros koŭtoi al iu ajn, kaj kiu kuraĝos tuŝi lin? Ĵetinte sur siajn ŝultrojn la dikan vatitan jakon kaj preninte la malgrandan bovlon, kiun li kutime uzis tetason, li eliris el la ĉambro.

La vento blovis pli forte kaj la grizaj nuboj jam dispeliĝis. La luno, tre malgranda, verŝis malvarman lumon. La malvarmo igis Ŝjangzi, kiu ĵus leviĝis el sia varma litkovrilon, senĉese tiradi fajrantajn spirojn. Sur la strato jam ne vidiĝis piediranto, nur du rikiŝoj restis ĉe la vojrando. La rikiŝistoj staris apud ili, kovrante al si per la manoj la orelojn kaj piedbatante la teron por sin varmigi.

Per unu spiro Ŝjangzi kuris ĝis la malgranda butiko en la sudo. Por konservi la varmon, la butiko jam fermis sian pordon, sed oni povis pagi monon kaj ricevi aĉetaĵon tra giĉeto. Ŝjangzi aĉetis kvar ljangojn da brando kaj ternuksojn tri kuprajn monerojn valorantajn. Tenante la bovlon en la mano, li ne kuraĝis kuri, sed nur trotis per palankenista paŝmaniero. Reveninte en sian ĉambron, li tuj enŝoviĝis en sian litkovrilon kaj, kun forte klakantaj dentoj, ne volis residiĝi. La brando sur la tablo eligis akran pikantan odoron, kiu iom malplaĉis al li, kaj eĉ la ternuksoj ne ekscitis lian apetiton. La glacia aero, kvazaŭ pelvo da malvarma akvo verŝita sur lin, plene vekis lin, tamen li sentis sin tro malagema eĉ por eletendi la brakon, kaj lia koro jam ne estis tiel varma.

Post kiam li kuŝis tie kelkan tempon, liaj okuloj ree direktis sin de la rando de la litkovrilo al la bovlo da brando sur la tablo. Ne, li ne devas detrui sin pro tia bagatela afero, nek povas rompi sian decidon neniam tuŝi alkoholaĵon. Li vere troviĝas en granda embaraso, sed ie devas esti fendeto, tra kiu li povos elŝoviĝi. Eĉ se ekzistus nenia elirejo, li ja ne devas mem enmarĉiĝi. Li devas teni siajn okulojn en streĉo por vidi, kiel aliaj puŝas lin malsupren en la ŝlimon. Estinginte la lampon, li enŝovis la kapon en la litkovrilon, esperante tiel endormiĝi. Sed li ankoraŭ ne povis ekdormi, kaj li puŝis la litkovrilon flanken kaj rigardis ĉirkaŭen.

La lunlumo en la korto donis al lia fenestropapero bluetan koloron, kvazaŭ baldaŭ tagiĝus. La pinto de lia nazo sentis, kiel malvarme estas en la ĉambro, kaj malforta alkoholaĵa odoro, kiu ŝvebis en la glacia aero, tiklis lian nazon. Li abrupte sidiĝis, prenis la bovlon kaj trinkis longan gluton.


Notoj:

  1. La pordego Dongĝimen: Unu el la orienta urbopordegoj.
  2. La monto Ĝingŝan: Artefarita monteto, kun malnova nomo Karba Monto, en la mezo de Pekino, norde de la iama imperiestra palaco. Ĝi havas kvin montpintojn en la vico de oriento ĝis okcidento kaj sur ĉiu pinto staras pavilono.
  3. La blanka pagodo kaj la tri lagoj: Ambaŭflanke ĉe la ponto estas tri interligiĝiantaj lagoj nomataj Bejhai, Ĝonghai, Nanhaj (Norda Maro, Meza Maro, Suda Maro). En la lago Bejhaj troviĝas insulo kun monteto, sur kies pinto staras blanka pagodo. La lago kun sia ĉirkaŭaĵo nun estas la fama Parko Bejhai.
  4. Ronda Kastelo: Tuj ĉe la orienta fino de la poonto troviĝas malnova Kastelo kun ronda ĉirkaŭmurego. Nun ĝi estas parto de Parko Bejhaj.

Ĉefa paĝo | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo