La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KAMELO ŜJANGZI

Aŭtoro: Lao She

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro XVIII

Estis jam la sesa monato. La granda korto estis plene silenta dum la tago. Tre frue la infanoj eliris kun siaj difektitaj korboj por kolekti ĉifonojn. Je la naŭa horo la brula suno jam preskaŭ rostfendigis iliajn malgrasajn dorsojn, tiel ke ili devis reveni hejmen kun siaj trovaĵoj kaj manĝis kion iliaj gepatroj povis al ili doni. Poste la pli aĝaj, se ili povis kune havigi al si kelkajn kuprajn monerojn da kapitalo, aĉetis aŭ ŝteletis kelkajn glacipecojn el la glaciaĵoj kaj ilin revendis. Se ili ne havis eĉ tiom malmulte da kapitalo, ili iris en grupoj al la ĉirkaŭurba rivero por sin bani. Dum la vojo ili ŝteletis, se eble, kelkajn karbopecojn el la fervoja stacio aŭ kaptis libelojn kaj cikadojn por vendi al infanoj el riĉaj familioj. La pli junaj, kiuj ne kuraĝis vagi malproksimen, restis en la ombro de la arboj ekster la korto, ludante kun la vermoj, kiujn ili trovis sur la soforarboj, aŭ elfosante iliajn pupojn. Kun la infanoj for el la hejmo kaj la viroj ĉe la laboro, la virinoj restis endome nudaj ĝis la talio. Neniu paŝis eksteren, – ne pro hontemo, sed pro tio, ke la tero de la korto estis jam snubakita, tro varmega por iliaj nudaj piedoj.

Ĉe la sunsubiro viroj kaj infanoj revenis hejmen unu post alia. Tiam fariĝi iom da malvarmeta venteto en la korto ombrata de la muroj, dum endome la varmo de la tago estis enfermita kvazaŭ en vaporumilo. Oni ĉiuj sidis ekstere atendante, ke la virinoj finpretigu la vespermanĝon. La korto estis plena de bruo kaj ekscitiĝo kiel bazaro sen varoj. Suferinte de la varmego la tutan tagon kaj premate de malsato, ĉiuj estis en la kolerema humoro. Nur pro unu vorto nekonvena la viroj eĉ batis siajn infanojn aŭ sian edzinon, aŭ elverŝis sian koleron sur ilin per furiozaj blasfemoj. Tia bruado daŭris ĝis post la vespermanĝo. Iuj el la pli junaj infanoj endormiĝis en la korto, aliaj ludis sur la strato. Kun stomakoj plenigitaj la plenaĝuloj ricevis pli –malpli mildan humoron kaj la societemaj grupiĝis tri- kaj kvarope por babili pri la tagaj suferoj. Pro la noktiĝo tiuj, kiuj perlaboris ne sufiĉe por la vespermanĝo, jam ne povis lombardi, nek vendi ion, eĉ se ili havis ankoraŭ ion por tio. La viro kutime ĵetis sin sur la briklikton kaj kuŝi sur ĝi malgraŭ la varmo en la ĉambro. Iafoje li malgaje silentis, alifoje li laŭte blasfemis. Kun larmoj en la okuloj, la edzino iris peti prunton ĉe najbaroj kaj nur post sufero de multj rifuzoj povis ricevi ĉifitan du ĝjaŭan monbileton. Kun tiu ĉi trezoro en la mano ŝi iris aĉeti iom da maizfaruno por kuiri kaldronon da kaĉo por la familio. Huniŭ kaj Ŝjaŭfuzi ne apartenis al la rondo de tiuj personoj. Huniŭ gravediĝis – ĉi-foje tio estis efektiva. Ŝjangzi eliris tre frue ĉiun tagon, dum ŝi kuŝis en la lito ĝis la oka aŭ naŭa horo, havante la tradician eraran ideon, ke graveda virino devas moviĝi kiel eble plej malmulte. Krom tio, ŝi povis kuŝi komforte tiom longe kiel al ŝi plaĉis. Vespere ŝi portis benketon al venta loko ekster la korto kaj sidis tie ĝis ĉiuj aliaj iris enlitiĝi, ĉar ŝi pensis, ke ne estas inde paroli kun ili.

Ankaŭ Ŝjaŭfuzi leviĝis malfrue, sed pro alia kialo. Ŝi timis, ke la viroj en la korto strabus al ŝi, kaj tial ŝi ne kuraĝis eliri, ĝis ili foriris. Dum la tago ŝi aŭ iris vidi Huniŭ aŭ promenis ekstere por sin reklami. Vespere, por eviti la atenton de la najbaroj, ŝi denove vagis sur stratoj kaj enŝteliĝis hejmen nur kiam ŝi supozis, ke ĉiuj jam enlitiĝis.

Inter la viroj, Ŝjangzi kaj Erĉjangzi estis esceptoj. Ŝjangzi timis enveni en tiun ĉi korton, kaj eĉ pli en siajn ĉambrojn. La senĉesaj babiloj ekscitis liajn nervojn kaj li volis trovi kvietan lokon, kie li povis sola sidi. Hejme, Huniŭ fariĝis pli kaj pli tia kia tigrino. En la malgrandaj ĉambroj estis varmege kaj sufoke, kaj kun tiu tigrino tie li trovis la aeron eĉ pli premanta. Antaŭe, li devis reveni hejmen frue por eviti, ke Huniŭ kverelu kun li. Nun kun Ŝjaŭfuzi kiel sia kunulino, ŝi ne plu tiel turmentis lin kaj li revenis hejmen pli malfrue.

Koncerne Erĉjangzi, li apenaŭ sin montris lastatempe. Sciante pri la negoco de sia filino, li hontis vidi la najbarojn. Tamen li, nekapabla vivteni siajn infanojn, ne povis ŝin haltigi. Tial li tenis sin malproksime de sia hejmo, ĉar “for de la okuloj estas for de la menso”. Iafoje li malamis sian filinon. Se ŝi estus viro, ŝi certe ne farus tian hontindaĵon. Kial ŝi devis naskiĝi en lian familion? Alifoje li kompatis ŝin, ĉar ŝi vendis sian korpon por nutri siajn fratojn. Ĉu li ŝin malamis, ĉu kompatis, li povis fari nenion. Kaj kiam li drinkis kaj fariĝis senmona, li ne malkamis, nek kompatis ŝin, sed revenis hejmen por postuli de ŝi monon. En tiaj tempoj li vidis en ŝi nur mon-gajnilon, ĉar li, ŝia patro, ja havas ĉiujn rajtojn postuli iom el ŝia mono. Tiam li ankaŭ penis konservi sian dignon: ĉiuj malestimas Ŝjaŭfuzi, nu, ankaŭ li ne indulgu ŝin! Dum li eldevigis monon el ŝi, li eĉ laŭte insultis ŝin, kvazaŭ por diri al aliaj, ke li ne kulpas pri tio, dum ŝi estas denaske senhonta. Kiam li kriegis kontraŭ Ŝjaŭfuzi, ŝi diris neniun vorton. Tiam Huniŭ, duone riproĉante, duone konsolante persvadis lin foriri. Kompreneble, li foriris ĉiam kun kelkaj kupraj moneroj, per kiuj li povis daŭrigi la drinkadon, ĉar se li ĉesus esti ebria kaj vidus ilin, li prefere sin dronigus en rivero aŭ sin pendumus.

La dekkvina de la sesa monato estis varmega tago. Tuj kiam la suno leviĝis, la tero kvazaŭ ekbrulis. Amaso da grizaĵo, nubeca aŭ nebuleca, malalte pendis en la ĉielo kaj la atmosfero estis sufoka. Neniu venteto moviĝis. Ŝjangzi ekrigardis la grizruĝan ĉielon kaj decidis eliri post la kvara horo posttagmeze, por tiri la rikiŝon je la nokta skipo. Se li perlaboros nesufiĉe, li povos daŭrigi la tiradon ĝis la mateniĝo, ĉar la nokto certe estos pli elportebla ol la tago. Huniŭ urĝis lin tuj eliri, ne volante, ke li restu hejme, ĉar Ŝjaŭfuzi povos venigi eventualan klienton. “Ĉu vi opinias, ke resti hejme estas komforte? Ĉirkaŭ la tagmezo eĉ la muroj estas varmegaj!”

Li diris nenion, trinkis kuleregon da malvarma akvo kaj eliris.

La salikoj, kiuj borderis la stratojn, kvazaŭ malsaniĝis kun volvitaj folioj polvokovritaj kaj kun senmovaj branĉoj inerte pendantaj malsupren. La stratpavimo estis sekega kaj blanke brilis. Polvo leviĝis de sur la piediraj vojetoj kaj kuniĝis kun la grizaĵo sur la ĉielo, formante venenan sablovualon, kiu brogis la vizaĝon de la pasantoj. Ĉie estis sekeco kaj prema varmego, kvazaŭ la antikva urbo estus brikbakujo forte hejtita. Hundoj surventre kuŝis sur la tero, kun pendanta ruĝa lango; la naztruoj de muloj kaj ĉevaloj disstreĉiĝis kiel eble plej larĝe; la kolportistoj ne kuraĝis prikrii siajn varojn; la asfalta pavimo moliĝis; eĉ la latunaj butikaj ŝildoj ŝajnis esti fandiĝontaj. La stratoj estis aparte kvietaj, kun nur monotonaj, enuigaj tintadoj el forĝejo. La rikiŝistoj estis tiel malviglaj, ke ili eĉ ne volis proponi sin al klientoj, kvankam ili sciis, ke ne laborante ili akiros neniom da mono por siaj morgaŭaj manĝoj. Iuj parkis sian rikiŝon en ombra loko, starigis kapuĉon kaj dormetis sur la sidloko. Aliaj estis trinkantaj en malgrandaj tetrinkejoj; ankoraŭ aliaj elvenis sur la stratojn sen sia rikiŝo, nur por vidi, ĉu la vetero permesas aŭ ne la rikiŝotiradon. Tiuj, kiuj estis portantaj pasaĝeron, eĉ la plej fortikaj junuloj inter ili, volonte suferis la vizaĝoperdon kaj preferis malrapide paŝi kun klinita kapo anstataŭ kuradi. Ĉiu akvoputo estis por ili vivsavanto. Eĉ post kelkaj paŝoj, ekvidinte puton, ili tuj kuregis al ĝi kaj, se tie ne estis sitelo kun freŝe ĉerpita akvo, ili soife trinkegis el la trogo kune kun la muloj kaj ĉevaloj. Aliaj, trafitaj de sunfrapo aŭ de koliko, subite falis teren kun la kapo antaŭen kaj neniam releviĝis.

Eĉ Ŝjangzi iom timiĝis. Post kelkaj paŝoj kun sia malplena rikiŝo, li sentis brulan varmegon de la kapo ĝis la piedoj, kaj eĉ la mandorsoj estis ŝvitantaj. Kaj tamen, kiam li ekvidis klienton, li tuj decidis akcepti lin, ĉar li pensis, ke post kiam li komencos kuri, eble estiĝos al li iom da vento. Sed, kiam li ekportis la pasaĝeron, li konstatis, ke la varmega vetero jam atingas tian altan gradon, ke en ĝi neniu povas labori. Kiam li kuris, li anhelis kaj liaj lipoj sekiĝis. Li ne soifis, tamen ekvidinte akvon, li avidis ĝin trinki. Se li malrapidiĝis, li sentis, ke la brula suno rostas ĝisfende lian dorson. Kiam li finfine alvenis al la celo, liaj vestoj algluiĝis al lia korpo. Li prenis la palmofolian ventumilon kaj forte ventumis al si, sed vane, ĉar ĝia vento estis varma. Malgraŭ ke li jam multfoje trinkis malvarman akvon, li tamen ankoraŭfoje kuris al la proksima tetrinkejo, kaj nur trinkinte du kruĉojn da varma teo li eksentis sin iom pli bone. Kun ĉiu gluto, ŝvito elverŝiĝis el li, kvazaŭ lia korpo likus kaj ne plu povus konservi eĉ unu guton da likvaĵo. Li ne kuraĝis sin movi.

Sidinte tie longan tempon, li enuiĝis. Timante eliri eksteren kaj tamen havante nenion por fari, li sentis, ke la vetero kvazaŭ intence malfavoras lin. Ne, li ne devas cedi. Tio ja ne estas la unua fojo, ke li tiras rikiŝon en varmego somera, kaj li ne povas tiel senfare perdi la tutan tagon. Li volus eliri, sed liaj kruroj estas tro inertaj por lin obei, kaj li sentas sian korpon senforta, kvazaŭ li ĵus elirus el ŝvitbanejo, ne bone forlavinte la lacecon el liaj ostoj. Li sidadis ankoraŭ kelkan tempon kaj poste decidis foriri. Eĉ sidante tie li ŝvitas, do kial ne provi iom sin movi?

Sed, tuj kiam li eliris, li eksciis, ke li eraris. La grizaĵo sur la ĉielo malaperis kaj la aero fariĝis malpli sufoka, sed la suno ĵetadis pli terurajn radiojn ol iam ajn. Neniu kuraĝis levi la kapon por rigardi supren, ĉar ĉie estis tiom blindige lume, — la aero, la tegmentoj, la muroj kaj la tero, ĉio radiis blankan lumon, nuancitan de karmezino. La tuta mondo estis kvazaŭ granda bruliga lenso, sur kiu la radioj de la suno fokusiĝis por kaŭzi bruladon. En tiu ĉi blanka lumo ĉiuj koloroj pikis la okulojn, ĉiuj sonoj skrapis la orelojn, ĉiuj odoroj miksiĝis kun haladzo eliĝanta el la tero. La stratoj estis preskaŭ senhomaj kaj ŝajnis subite plilarĝiĝi, sed en la tuta spaco estis neniu spiro de malvarmeta aero, kaj la luma blankeco elvokis teruron.

Ŝjangzi ne sciis kion fari. Kun kapo klinita li trenis la piedojn peze, sencele, kaj lia korpo odoraĉis de glueca ŝvito. Dum la vagado liaj plandoj baldaŭ gluiĝis al liaj ŝtrumpoj kaj ŝuoj, kvazaŭ li vadus en ŝlimo. Tio estis al li tre malagrabla. Ĉiufoje, kiam li vidis puton, li pretervole iris al ĝi kaj trinkis ankoraŭ kelkajn glutojn, malpli por kvietigi sian soifon, ol por ĝui la malvarmeton de la akvo. Irante malsupren tra lia gorĝo en lian stomakon, la malvarma akvo frostotremigis lin, kaj liaj poroj subite kuntiriĝis, kio donis al li ian senton de agrableco. Poste li plurfoje ruktadis, kvazaŭ lia stomako volus elpuŝi la tutan akvon.

Jen paŝante, jen ripozante, li vagadis ĝis la tagmezo, sen la energio sin proponi al klientoj. Li ne sentis malsaton kaj, kvankam jam estis tempo por tagmanĝi, tamen la sola ekvido de manĝaĵo lin naŭzis. Lia stomako akvoplena eligadis bruetojn, kiel la ventro de ĉevalo aŭ mulo post ĝia sattrinko de akvo. Ŝjangzi ĉiam trovis vintron pli timinda ol somero kaj neniam antaŭe supozis, ke somero povas esti tiel neelportebla. Li vivis en la urbo jam plurajn jarojn, sed, kiom li memoris, li ĉi tie neniam antaŭe spertis tian someran varmegon. Ĉu nun efektive estis pli varme ol en la antaŭaj someroj, aŭ lia korpo fariĝis malpli fortika? Tiel pensante, li subite eksentis sin malpli konfuza, kaj lia koro ektremis. Jes, lia korpo difektiĝis! Li ektimis, sed kion li povas fari? Li ne povas liberigi sin de Huniŭ, li fariĝos kiel Erĉjangzi, kiel tiu altkreska rikiŝisto, kiun li renkontis, aŭ kiel la avo de Ŝjaŭmar. Li estos finita!

Ĉirkaŭ la unua horo posttagmeze li ekhavis ankoraŭ unu klienton. Tiam estis la plej varma tempo de la plej varma tago en tiu somero, sed li, malgraŭ tio, decidis tiri la pasaĝeron. Kiel ajn brule varmega estu la suno, se li povos fari tiun ĉi tiradon sen akcidento, tio pruvos, ke li estas ankoraŭ sana kaj forta; se ne, li prefere falu morta sur la brulan teron!

Post kelkaj paŝoj li eksentis spiron de malvarmeta aero, similan al enblovo de aero tra fendeto en pordo en varmegan ĉambron. Apenaŭ kredante al siaj sensoj, li ĵetis sian rigardon al la salikaj branĉoj — ili efektive estis delikate moviĝantaj. Subite la stratoj pleniĝis de homoj, ĉar homoj en la butikoj konkure eliris eksteren ĉiu kun palmofolia ventumilo super sia kapo. Kaj preskaŭ eksaltante de ĝojo, ili ĉiuj kriis: “Venteto, malvarmeta venteto! Finfine leviĝis venteto!” La salikoj kvazaŭ fariĝis anĝeloj alportantaj novaĵon el la ĉielo: “Jen balanciĝas la salikaj branĉoj! Donu al ni pli da malvarmeta vento, ho Ĉielo!”

Estis ankoraŭ varmege, sed ĉiu sentis sin multe pli bone, ĉar la venteto, kvankam tre malforta, portis al ili esperon. Post kelkaj pluaj ventoblovetoj la suno ŝajnis fariĝi malpli brula. Ĝi jen brilis, jen paliĝis, kvazaŭ nuboj da sablo naĝus sur la ĉielo. Subite la vento plifortiĝis kaj la salikoj, kiuj ree estis senmovaj, kvazaŭ inspiritaj de ĝojo, skuiĝis kaj svingis siajn branĉojn, kiuj kvazaŭ kreskis pli longaj. Ekblovo de forta vento pasis kaj la ĉielo malheliĝis. La aero pleniĝis de polvo kaj, post kiam ĝi iom klariĝis, vidiĝis nigra nubego ĉe la norda horizonto. Ŝjangzi ĉesis ŝviti. Li ĵetis rigardon al la nordo, poste starigis la kontraŭpluvan kapuĉon kaj pendigis la pluvŝirman tukon. Li sciis, ke ŝtormoj en somero plejofte estas subitaj, kaj li ne havis tempon por perdi. Apenaŭ li tion faris, alia ventoblovo alpelis la ruliĝantajn nigrajn nubojn, tiel ke ili tuj kovris la duonon de la ĉielo. La varmo eliĝanta el la tero miksiĝis kun la malvarmeta vento, kiu kirle levis la sekan, odoraĉan polvon en la aeron, kiu impresis varma kaj ankaŭ malvarmeta. La suda duono de la ĉielo estis ankoraŭ hela kaj serena, dum la norda estis nigra kiel fulgo. Ĉie estiĝis konfuzo kaj paniko, kvazaŭ ia katastrofo minacus okazi. La rikiŝistoj rapide starigis sian kontraŭpluvan kapuĉon, la butikistoj tuj deprenis sian pendoŝildon, la kolportistoj haste forkolektis siajn varojn kaj la piedirantoj pelis siajn piedojn antaŭen. Ankoraŭ unu ventoblovo kaj tuj malpleniĝis la stratoj: butikaj pendoŝildoj, standoj, piedirantoj, ĉio kvazaŭ estis forblovita de la vento. Eĉ antaŭ ol la nuboj plene kovris la tutan ĉielon, mallumo jam kuŝis sur la tero. La hela, varmega tagmezo subite fariĝis nigra nokto. Unuopaj pluvgutoj, portataj de la vento peze falis jen tien, jen ĉi tien, kvazaŭ serĉante ion sur la tersurfaco. Ekbrilo de ruĝa fulmo malproksime en la nordo faris sangfaŭkan fendon en la nuboj. La vento iom malfortiĝis, sed ĝia akra fajfado tremigis la homojn. Post kiam forpasis tiaj ventoblovoj, ĉio dronis en necerteco kaj eĉ la salikaj branĉoj kvazaŭ atendis ion kun timo. Ankoraŭ unu fulmo ekbrilis rekte supre kaj tuj blankaj, brilaj pluvgutoj ĵetiĝis malsupren, levante polvon, kiu nun odoris je humideco. Kelkaj grandaj gutoj batis sur la dorson de Ŝjangzi kaj li ektremetis. La pluvgutoj ĉesis fali, kaj la ĉielo plene drapiris sin per nigraj nuboj. Alia, ankoraŭ pli forta ventoblovo flugigis horizontale la salikajn branĉojn: polvo, pluvo, ĉio intermiksiĝis en vastan, furiozan, malvarman grizaĵon, tiel ke nek la arboj, nek la tero, nek la nuboj estis distingeblaj unu de alia. Ĉie regis konfuzo, bruego, nebuleco. Kiam la vento denove kvietiĝis, la pluvego daŭris, torentante malsupren en granda amaso. Sennombraj sagoj pafiĝis surpen de la tero, miloj kaj miloj da kaskadetoj falis de la tegmentoj. En kelkaj minutoj la tero kaj la ĉielo kunfandiĝis en grizbrunan akvan mondon kun de-tempo-al-tempaj blankaj ekbriloj.

La vestoj de Ŝjangzi jam de longe tramalsekiĝis, estis neniu seka loko sur lia korpo. Sub lia pajla ĉapelo liaj haroj plene malsekiĝis. Sur la stratoj jam akumuliĝis ĝismaleole profunda akvo, kiu malfaciligis la paŝadon. Pluvo draŝfalis sur liajn kapon kaj dorson, frapadis lian vizaĝon kaj vipis liajn okulojn. Li povis nek levi la kapon, nek malfermi la okulojn, nek spiri, nek paŝi. Haltinte en la akvo, li perdis la orientiĝon. Konsciante, ke ĝisoste malvarma akvo verŝiĝas sur lian tutan korpon, li konfuziĝis. Nur profunde en sia koro li sentis iom da varmo, kaj liaj oreloj estis plenaj de la pluva bruo. Li intencis demeti la rikiŝon, sed ne sciis kien. Li volus kuri, sed la akvo katenis liajn piedojn. Penege, kun kapo klinita, li sin movis paŝo post paŝo, tirante la pasaĝeron, kiu kvazaŭ mortis en la rikiŝo, tiel silenta li sidis, nur lasante la rikiŝiston barakti en la akvo.

La pluvo iom malfortiĝis kaj Ŝjangzi, iomete rektiginte sian talion kaj peze elspirinte, diris: “Sinjoro, ni do ŝirmu nin kontraŭ la pluvo, ĉu bone?” “Iru nur! Vi ne devas lasi min ĉi tie!” la pasaĝero kriis kun piedfrapado.

Ŝjangzi tre volus demeti la rikiŝon kaj trovi al si ŝirmejon. Sed, vidante la akvon fluantan de sur lia korpo. Li sciis, ke li komencus tremi de malvarmo, se li haltigus sian moviĝon. Kunpremante la dentojn, li ekkuris en la akvo, senkonsidere ĝian profundecon. Baldaŭ la ĉielo malheliĝis kaj tuj poste ree fariĝis hela, kaj la pluvo denove nebuligis liajn okulojn. Kiam ili atingis la cellokon, lia pasaĝero donis al li eĉ ne unu kupran moneron pli. Ŝjangzi diris nenion, ĉar li jam estis tro elĉerpita por peti pli da pago.

La pluvo haltis por kelka tempo, kaj poste komencis pluveti. Ŝjangzi kuris hejmen per unu spiro kaj sidiĝis apud la forno por sin varmigi. Li tremis kiel folio en vento. Huniŭ infuzis por li bovlon da sukerita zingibra akvo kaj li fortrinkis ĝin per unu longa gluto. Poste li enlitiĝis kaj falis en duondormon, havante ankoraŭ la pluvan bruon en la oreloj.

Je la kvara horo la nigraj nuboj ŝajnis laciĝi kaj la fulmoj fariĝis malpli fortaj. Baldaŭ la nuboj en la okcidento disfendiĝis, tiel ke montriĝis iliaj nigraj krestoj borderitaj per oro, dum blankaj nebuletoj kirliĝe iradis sub ili. La fulmoj moviĝis suden, sekvataj de kelkaj murmurantaj tondroj. Iom pli poste la suno brilis tra la fendoj de la okcidentaj nuboj, kolorante per orverdo la foliojn malsekajn de la pluvo. En la oriento aperis duobla ĉielarko, kies ambaŭ ekstremoj staris sur la nigraj nuboj kaj kies supro subportis pecon da blua ĉielo. Post nelonge ĝi malaperis de la nun sennuba ĉielo, kiu estis nove lavita same kiel ĉio sur la tero. Ŝajnis, ke el la mallumo naskiĝis nova, malvarmeta mondo de belo kaj lumo. Eĉ al la pluvkavetoj en la korto venis kelkaj koloraj libeloj, kiuj ŝvebis super ili.

Tamen, krom la nudpiedaj knaboj ĉasantaj la libelojn, neniu en la korto emis ĝui la serenan ĉielon. Parto de la malantaŭa muro de Ŝjaŭfuzi disfalis kaj ŝi kaj ŝiaj fratoj nun klopodis kovri la breĉon per la mato, prenita de sur la briklito. La korta muro disfalis en pluraj lokoj, sed neniu havis tempon por zorgi pri tio, ĉar ili ĉiuj estis multe tro okupitaj pri siaj propraj ĉambroj. Akvo eniĝis en kelkajn ĉambrojn pro tio, ke la sojloj estis tro malaltaj, kaj nun oni penis eligi la akvon el la ĉambroj per polvoŝoveliloj kaj rompitaj bovloj. Aliaj estis riparantaj difektitajn murojn. Ankoraŭ aliaj, kies tegmentoj tralasis pluvakvon, estis haste elportantaj siajn malsekiĝintajn objektojn por sekigi ilin ĉirkaŭ la forno aŭ en sunlumo sur la fenestrobreto. Dum la ŝtormo ili ŝirmis sin en tiuj ĉi ĉambroj, minacantaj disfali en ĉiu minuito kaj tiel vundi aŭ mortigi ilin; nun la pluvo pasis, ili ĉiuj ordigis siajn objektojn kaj taksis la perdojn. Post tia pluvego la prezo de unu ĝino da greno eble malaltiĝis je duonkuprero, sed tio ne povis kovri iliajn perdojn. Kvankam ili pagis la domlupagon, tamen neniu venis ripari la domojn, krom se ili fariĝis tro difektitaj por loĝo, kaj nur tiam unu aŭ du personoj estis senditaj simple ripari ilin per tero kaj rompitaj brikoj, kvazaŭ atendante refojan disfalon. Sed, se oni ne pagis la domlupagon, la tuta familio estis forpelita kaj senigita je siaj posedaĵoj. Neniu zorgis pri tio, ĉu la domoj estas danĝeraj por la homa vivo. Povante pagi nur tiel malaltan lupagon, kiajn aliajn domojn ili esperus lui krom tiuj ĉi kadukaj, disfali minacantaj?

La plej malbona sekvo de la ŝtormo estis, ke oni malsaniĝis pro ĝi. Plenkreskuloj kaj infanoj, kiuj pasigis la tutan tagon sur la stratoj por perlabori siajn vivrimedojn, estis plej ofte atakataj de somerj pluvegoj. Vendante siajn fortojn, ili estis konstante en ŝvito; kaj en norda Ĉinio ŝtormoj estis tiel abruptaj, tiel malvarmaj, iafoje eĉ kun hajleroj juglandograndaj. La malvarmaj pluvogutoj, kiuj peze falis sur iliajn malfermiĝintajn ŝvitporojn, estis sufiĉaj por kuŝigi ilin en febro sur la briklito almenaŭ unu aŭ du tagojn. Kiam infano malsaniĝis, mankis mono por medikamento. Kaj tial, kvankam la pluvo akcelis la kreskadon de la maizo kaj sorgo, tamen ĝi ankaŭ mortigis multajn el la urbaj malriĉaj infanoj. Kaj se la plenkreskuloj falis en malsanon, la situacio estis eĉ pli malbona. Post pluvo, poetoj povis kanti pri lotusfloroj kun akvoperloj sur ĝiaj folioj aŭ pri duobla ĉielarko; por la malriĉuloj, se malsaniĝis plenkreska viro, la tuta familio suferis malsaton. Ĉiu ŝtormo aldonis aron da novaj al la nombro de la prostituitinoj, ŝtelistoj kaj arestitoj. Se malsaniĝis tiu, kiu perlaboris vivrimedojn, liaj infanoj preferis fari ion ajn, ol suferi malsaton.

Kvankam la pluvo falas egale al riĉuloj kaj malriĉuloj, al bonuloj kaj malbonuloj, tamen fakte ĝi estas maljusta, ĉar ĝi falas sur tian mondon, kie troviĝas nenia justeco.

Ŝjangzi malsaniĝis. Kaj li ne estis la sola en tiu granda korto.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.