La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KAMELO ŜJANGZI

Aŭtoro: Lao She

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro V

Kvankam Kvara Sinjoro Liŭ ne diris eĉ unu vorton pri tiu travivaĵo de Ŝjangzi, tamen la historio pri kameloj tre rapide disvastiĝis de Hajdjan en la urbon. Antaŭe oni povis trovi nenian kulpon en Ŝjangzi, nur lia obstineco sentigis al ili, ke li estas diferenca de ili kaj iom malfacile traktebla. Tamen, post kiam lia moknomo “Kamelo” fariĝis vaste konata, ilia sintenado al li ŝanĝiĝis, kvankam Ŝjangzi ankoraŭ restis silentema kaj malsocietema. La ĝenerala opinio estis, ke li akiris multe da mono per ia nehonesta rimedo. Estis diversaj onidiroj pri lia riĉiĝo: iuj diris, ke li trovis oran brakhorloĝon; aliaj asertis, ke li ricevis por nenio trident juanojn; ankoraŭ aliaj, kiuj kredis sin plej bone informitaj, deklaris balancante la kapon, ke li alkondukis tridek kamelojn de la Okcidentaj Montoj.

Kiel ajn nepopolara iu povas esti ĉe siaj kunuloj, se li akiri multe da mono eĉ per malhonesta rimedo – oni ĉiam traktas lin kun respekto. Estas vere, ke por homoj vendi siajn fortojn por la vivopano ja ne estas afero facila, kaj pro tio ĉiu esperas monon nehonestan; kaj ĉar tia mono estas tiom malofte trovebla, homo kun la bonŝanco ricevi iom da mono neatendita devas esti kaulkulata kiel sorbofavorato, kiu distingiĝas de la homoj ordinaraj. Tial la silentemo kaj malsocietemo de Ŝjangzi subite fariĝis la deteniĝemo de granda persono; li devis esti tia homo, kaj estis tute nature, ke aliaj penis proksimiĝi al li.

“Nu do, Ŝjangzi, rakontu al ni! Rakontu, kiel vi riĉigis!”

Tiajn vortojn Ŝjangzi aŭdis ĉiutage, sed li restis silenta. Kiam ili tro forte bombardis lin per tia peto, la cikatro sur lia frunto iom ruĝiĝis kaj li eksplodis de kolero:

“Riĉiĝi? Mi? tiuokaze, pro diablo, kie do estas mia rikiŝo?”

Vere, kie estas lia rikiŝo? Tio ĵetis ĉiujn en pripenson. Sed estas ĉiam pli bone ĝoji pro ies feliĉo ol esti maltrankvila pro ies malfeliĉo; do ĉiuj forgesis lian rikiŝon kaj turnis siajn pensojn al lia fortuno. Pli poste, kiam ili vidis, ke li ankoraŭ tiradas rikiŝon, ne ŝanĝinte sian okupon, nek aĉetinte al si teron kaj domojn, ilia sintenado kontraŭ li iom malvarmiĝis. Kaj, kiam iu menciis lian nomon, ili ne plu demandis, kial li estas nomata “Kamelo” el ĉiuj bestoj, kvazaŭ tia nomo plej konvenus al li.

Tamen Ŝjangzi ne povis tiel facile forgesi tin aferon. Li sopiris aĉeti novan rikiŝon kiel eble plej baldaŭ, kaj ju pli forta fariĝis lia deziro, des pli li pensis pri sia unua rikiŝo. Tagon post tago li laboregis, plendante pri nenio, sed dum laborado tiu lia travivaĵo de tempo al tempo trudiĝeme revenis al li en la kapon. Ekmemorinte ĝin, li tuj sentis sin sufokata kaj vole nevole sin demandis: Kion utilas tiel penegi? La mondo ja ne volas pli juste trakti vin pro via penegado! El kia rajto oni forrabis de vi la rikiŝon? Eĉ se vi havigos al vi ankoraŭ unu, kiu povus scii, ĉu tia sama afero ne okazos denove?

La pasinteco estis kvazaŭ inkubsonĝo, kiu perdigis al li la fidon pri la estonteco. Iafoje li preskaŭ enviis aliajn, vidante, ke ili drinkas, fumas aŭ serĉas al si plezuron ĉe prostituitinaĉoj. Se tiel penegi estis senutile, kial ne ĝui la hodiaŭon?” iliaj motivoj estis pravaj. Koncerne lin, eĉ se li portempe restis for de la virinoj, kial ne drinki unu aŭ du tasetojn por eskapi de siaj ĉagreno kaj zorgoj? Alkoholaĵo kaj tabako kvazaŭ havis aparte allogan fortonj por li, ĉar laŭ li ili kostis nekare, sed el ili li certe povis ĉerpi konsolon kaj strebi antaŭen, forgesante sian pasintan mizeron.

Tamen li ankoraŭ ne kuraĝis tuŝi ilin. Li devis ŝpari ĉiun eblan groŝon, nur tiamaniere li povos ree aĉeti la si rikiŝon. Eĉ se li aĉetus rikiŝon hodiaŭ por perdi ĝin morgaŭ, li tamen devis ĝin aĉeti. Tio estis lia ambicio, lia espero, preskaŭ lia religio. Se li ne povis denove tiri sian propran rikiŝon, tiam ŝajnis al li, ke vane li vivas. Li ne aspiris fariĝi oficisto, nek riĉiĝi, nek aĉeti bienon. Ĉio, kion li kapablis fari, estis rikiŝotirado, kaj lia plej granda espero estis aĉeti al si propran rikiŝon. Se li ne povis tion fari, li sentis sin kulpa kontraŭ si mem. De mateno ĝis nokto li meditadis pri la problemo kaj kalkuladis sian monon; forgesi tion signifus forgesi sin mem kaj fariĝi besto kapabla nur kuri sur la stratoj, besto sen ia ajn vivcelo kaj pli belaj perspektivoj. Kiel ajn eleganta estis la rikiŝo, se ĝi estis nur luita, li ne povis meti sian koronj en ĝian tiradon – ĝi estis kvazaŭ ŝtonego, kiun li portus sur sia dorso. Kaj tamen, eĉ kun luita rikiŝo li neniam maldiligentis, sed ĉiam zorgis pri ĝia pureco kaj brilpoluriteco kaj gardis ĝin de ebla koluzio aŭ difektiĝo. Sed tio estis nur el singardemo: li trovis en tio nenian plezuron.

Jes, purigi sian propran rikiŝon estis kvazaŭ kalkuli sian propran monon – fonto de vera ĝojo. Tial li devis ankoraŭ deteni sian de la uzado de tabako kaj alkoholaĵo kaj eĉ ne povis permesi al si trinki pli bonkvalitan teon. Elegantaj rikiŝistoj kiel li, post rapida kurado, kutime iris al tetrinkejo por regali sin per tio, kiu kostis po dek kupraj moneroj por paketo, kaj du paketoj da blanka sukero. Tio helpis al li reakiri sian spiriton kaj forigi el si la varmon. Kiam Ŝjangzi kuregis tiel, ke de liaj oreloj gutadis ŝvito kaj en lia brusto kvazaŭ brulus fajro, li avidis tian trinkadon, nek el kutimo, nek el varntemo, sed pro tio, ke li efektive bezonis tion. Sed li nur pensis pri tio, kaj en efektiveco li uzis ankoraŭ tepolvon, kiu kostis nur po unu kupra monero por pako. Iafoje li riproĉis sin pri tio, ke li tiel kruele traktis sin; sed kion alian la rikiŝisto povus fari, se li volis ŝpari iom da mono ĉiumonate? Obstine li kunpremis siajn dentojn kaj atendis, atendadis la tagon, kiam li povos aĉeti al si rikiŝon. Lia propra rikiŝo ja povos kompensi al li ĉion!

Ŝjangzi faris sian plejeblon por malgrandigi siajn elspezojn kaj samtempe lasis forgliti neniun okaon por akiri monon. Kiam li ne estis laŭmonate dungita, li laboreis tuttage, de frumateno ĝis tre malfrue, kun la celo nepre perlabori certan sumon por ĉiu tago, ne konsiderante, kioma horo estas kaj kiel lacaj estas liaj kruroj. Kellkfoje li eĉ laboris kontinue la tutan tagnokton sen ajna ĉeso por ripozo.

Antaŭe li neniam prenis al si klientojn de aliaj, precipe de maljunaj, malfortaj rikiŝistoj. Se per siaj forto kaj eleganta rikiŝo li konkurus kun ili pri klientoj, neniu el ili estus lia egalulo. Sed nun li ne plu havis tian skrupulon. Ĉio, pri kio li pensis, estis mono, ju pli multe, des pli bone, sen konsidero al tio, kiom peza estas la laboro aŭ de kiu li ĝin prenas al si. Se li nur povis gajni klienton, nenio alia estis konsiderinda – li estis kvazaŭ malsata sovaĝa besto. Ekhavinte klienton, li tuj kuris kun iom da kontenteco, sentante, ke nur konstanta kurado estas la sola rimedo por realigi lian esperon aĉeti rikiŝon. Iel kaj tiel, la reputacio de Ŝjangzi nun jam fariĝis multe malpli bona ol kiam li ne ricevis la moknomon “Kamelo”. Ofte okazis, ke li ekkuris ikun alies kliento, sekvate de salvo da blasfemoj. Anstataŭ responde krii ion ajn alili li nur rapide kuris antaŭen kun klinita kapo. Pensante: “Se mi ne devus aĉeti rikiŝon, mi neniel povus esti tiel senhonta!” Tio estis kvazaŭ lia nedirita pardonpeto al ili ĉiuj.

Ĉe la rikiŝoparkadejoj aŭ en la tertrinkejoj, kiam li vidis ĉiujn fiksi siajn kolerajn okulojn al li, li intencis klarigi al ili la aferon. Sed konsidere ilian malvarman sintenon, plus la fakto ke ordinare li neniam drinkis, monludis, ŝakludis aŭ babilis kun ili, li povis nur engluti siajn vortojn kaj enŝlosis ilin en si. Lia neelportebla embaraso iomk post iom ŝanĝiĝis en koleron, kiu bolis en lia koro, tiel ke kiam ili lin okulpafis, li respondis per la samo. Komparante ilian nunan malestimon kun la respekto, kiun ili montris al li tuj post lia eskapo de la montoj, li eĉ pli ĉagreniĝis. Sidante sola en tetrikejo kun sia tekruĉo, aŭ ĉe rikiŝoparkadejo nombrante la kuprajn monerojn, kiujn li ĵus ricevis de kliento, li penis per sia tuta forto subpremi sian koleron kvankam li ne timis interbatalon, tamen li ne volis tian. Ordinare la aliaj neniam hazitis ĉe interbatalo, sed ili devis konsideri la sekvojn antaŭ ol ekbatali kontraŭ Ŝjangzi, ĉar neniu el ili estis lia egalulo kaj, cetere, estus hontinde, se ili plurope sin ĵetus al unu sola. Ne povante trovi ian ajn rimedon eltiri sin el la embaraso, li kontraŭvole regis sian koleron, pensante, ke post kiam li sukcesos aĉaei al si rikiŝon, ĉio ordiĝos. Tiam li ne devos zorgi pri la ĉiutaga lupago, sed povos agi grandanime kaj ne pli ofendi aliajn, konkurante kun ili pri klientoj. Tion pensinte, li ĵetis rigardon al ili ĉiuj, kvazaŭ dirante: “Ni atendu kaj vidu.”

Konsidere lian sanstaton, li efektive ne devus tiom energie laboregi. Post kiam li revenis en la urbon, ankoraŭ ne tute resaniĝinta, li tuj rekomencis labori. Kvankam li ne volis konfesi sian postmalsanan malfortecon, tamen li ofte sentis sin laca; sed li ne kuraĝis ripozi, kredante, ke pli da kurado kaj ŝvitado povas forigi tian laciĝemon. Koncerne la nutradon, li ne kuraĝis malsatigi sian stomakon, nek preni troi bonaj manĝaĵoj. Li povis vidi, ke li multe malgrasiĝis, sed, ĉar li estis ankoraŭ tiel alta kiel antaŭe kaj liaj muskoloj estis ankoraŭ tiel fortikaj, li trankviliĝis. Li kredis, ke li, pli grandkreska ol aliaj, certe povas elteni pli da suferoj. Al li neniam venis en la kapon la ideo, ke estante tiel granda kaj laborante tiel energie li bezonas pli da nutraĵo. Huniŭ jam plurfoje diris al li: “Ho vi! Se vi plu tiel laboregos kaj sputos sangon, ne kulpigu iun ajn alian!”

Li sciis, ke ŝiaj vortoj estas por lia bono, sed ĉar liaj aferoj ne iris kiel li deziris kaj li ne fartis tiel bone kiel antaŭe, li estis iom koleriĝema. Aŭdinte la admonon de Huniŭ, li kolerete okulpafis ŝin kaj diris: “Se mi ne tiel kuregus, kiam mi povos aĉei rikiŝon?”

Se iu ajn alia tiel okulpafus Huniŭ, ŝi blasfemus lin plurajn horojn. Sed al Ŝjangzi ŝi estis vere aparte ĝentila kaj amzorgema. Ŝi nur faris lipgrimacon kaj respondis: “Eĉ se tiel, vi devas esti pacienca. Ĉu vi pensas, ke vi estas el fero, he? Vi devas ripozi tri sinsekvajn tagojn.” Vidante, ke li ne volas ŝin aŭskulti, ŝi aldonis: “Nu, bone, laŭ via bontrovo. Ne kulpigu min, se vi falus mortinta!” Ŝjangzi jam iom ne plaĉis ankaŭ al Kvara Sinjoro Liŭ, ĉar liaj tro intensa labormaniero kaj longaj laborhoroj malutilis al la rikiŝo. Kvankam rikiŝojn luatajn por tuta tago oni povis uzi dum pli aŭ malpli longaj horoj, tamen se ĉiuj tiel trouzus ilin kiel Ŝjangzi, ili difektiĝus almenaŭ je ses monatoj antaŭtempe kaj eĉ la plej fortika ne povus elporti tian kruelan uzadon. Cetere, Ŝjangzi nun tiel intense sin okupis je pasaĝerportado, ke li apenaŭ havis tempon por helpi pourigi rikiŝojn kaj fari aliajn laborojn, kaj tio estis ankoraŭ unu perdo. La maljunulo sentis sin iom ĉagrenita, sed diris neion. Potaga luado de rikiŝo sen limigo de uzhoroj estis la regulo, kaj helpo ĉe purigo de rikiŝoj estis favoraĵo, ne devo; do li, homo kun tre bona reputacio, ne povis malaltigi sian dignon por diri ion ajn ĉi-rilate al Ŝjangzi. Li povis fari nenion alian ol ĵeti al li el la okulanguloj rigardojn de malkontenteco kaj forte kunpremis la lipojn. Iafoje li ekintencis forpeli Ŝjangzi; sed ekrigardinte sian filinon, li ne kuraĝis. Li neniam konsideris Ŝjangzi kiel sian eblan bofilon, sed, ĉar tiu ĉi obstina junulo plaĉis al lia filino, al li estis ne dece ŝovi sian nazon en la aferon. Ŝi estis lia sola filino kaj, ĉar ŝajne jam ekzistis preskaŭ nenia espero edzinigi ŝin, li neniel povis forpeli ŝian amikon.

Por diri la veron, Huniŭ estis por li tia bona helpanto, ke li ja ne volis foredzinigi ŝin, kaj pro tiu ĉi egoisma celo li sentis sin iom kulpa al ŝi kaj sekve iom timis ŝin. Dum ŝia tuta vivo li ne timis la ĉielon, nek la teron, tamen nun en sia alta aĝo li timis eĉ sian propran filinon! Li pravigis tian hontindaĵon per la penso: se li nur timas iun, tio pruvas, ke li ne estas tute sen konscienco. Estante tia, li eble ricevos absolvon por siaj pekoj en la mortlito. Do, tre bone, ĉar lia timo al la filino estis pravigebla, li ne devis forpeli Ŝjangzi. Sed tio ne signifis, ke li toleras ĉian absurdaĵon fare de ŝi kaj volas edzinigi ŝin al Ŝjangzi. Ne. li povis vidi, ke ŝi ne estas malinklina al tia edziniĝo, sed Ŝjangzi ja neniel kuraĝis havigi al si filinon de riĉa familio.

Do sufiĉis al li nur estis singarda kontraŭ tio kaj ne necesis ĉagreni la filinon.

Ŝjangzi ne rimarkis la vizaĝesprimon de la maljunulo. Li ne havis tempon por tiaj bagatelaĵoj. Se li iam volis forlasi Rikiŝejon Harmonio, tio certe estis ne pro tiaj neatentindaj aferoj, sed pro tio, ke li deziris ricevi laŭmonatan laboron. Li jam iom malvolontis tiri okazajn klientojn, unue ĉar liaj kamaradoj jam malestimis lin pro tio, ke li konkuris kun ili pri klientoj, kaj due ĉar li ne estis certa pri la kvanto de siaj ĉiutagaj enspezoj. Hodiaŭ li perlaboris pli, morgaŭ eble malpli; tiel li ne povis antaŭvidi, kiam li povos havigi al si per ŝparado monsumon sufiĉan por aĉeti al si propran rikiŝon. Se li nur poovus kalkuli je fiksa sumo ŝparata en ĉiu monato, eĉ se tre malgranda, li sentus sin esperplena kaj trankvila. Li apartenis al tiaj homoj, kiuj volas, ke ĉiu afero estu certa kiel “unu rafano en unu kavo”.

Li sukcesis trovi laŭmonatan laboron. Sed ĝi estis same malkontentiga kiel tirado de okazaj pasaĝeroj. Ĉi-foje li estis dungita de Jang-familio. S-ro Jang estis el Ŝanhajo, lia unua edzino el Tjanĝin kaj la dua el Suĝoŭ. Inter ili, kiuj parolis ĉiu sian dialekton nordan aŭ sudan, naskiĝis miriga nombro da infanoj. La unuataga laboro tiea jam konfuzis Ŝjangzi. Frue en la mateno la unua sinjorino veturis per lia rikiŝo al la legombazaro. Reveninte, li devis tuj rikiŝe porti la sinjoridojn kaj fraŭlinetojn al iliaj lernejoj. Iuj lernis en malsupera mezlernejo, aliaj en elementa lernejo, ankoraŭ aliaj en infanĝardeno. Iliaj lernejoj, aĝoj kaj aspektoj estis malsamaj, sed ili ĉiuj estis same abomenide petolemaj; precipe en la rikiŝo, tiam eĉ la plej bonkoduta kvazaŭ estis pli ruza ol simio. Post kiam la infanoj estis forportitaj, s-ro Jang devis veturi al la oficejo. Portinte lin tien, Ŝjangzi devis rapide reveni por porti la duan sinjorinon al Dong’an-bazaro aŭ al iuj aliaj lokoj, kie ŝi faris vizitojn. Post ilia reveno, la infanoj devis esti venigitaj hejmen por tagmanĝo. Post la tagmanĝo ili ree veturis al la lernejoj. Farinte ĉion tion, Ŝjangzi pensis, ke li povas preni sian manĝon; sed ĝuste en tiu ĉi momento la unua sinjorino, tiu kun la Tjanĝina akcento. Ordonis al li, ke li portu akvon. En la domo de s-ro Jang la trinkakvo estis liverata de akvoportisto, sed la vestlava akvo devis esti alportata de la rikiŝisto. Kvankam tio ĉi estis ekster la kondiĉoj de la interkonsento, tamen por ne perdi sian laboron, Ŝjangzi ne kuraĝis protesti kaj silente plenigis la akvovazegon. Ĝuste kiam li formetis la sitelojn kaj estis levonta sian manĝobovlon, la dua sinjorino sendis lin por aĉeti ion.

La du sinjorinoj ĉiam estis en malbonaj interilatoj, sed pri la dommastrumaj aferoj, neniam permesi al la servistoj ripozi momenton, kaj ambaŭ ne ŝatis vidi la servistojn manĝi. Ne sciante tion, Ŝjangzi pensis, ke la unua togo okaze estas tago aparte laborplena. Tial li diris ankoraŭ nenion kaj aĉetis kelkajn dagingetojn per sia propra mono. Tio estis kvazaŭ konsumi lian vivsangon, tamen por ne perdi la laboron li estis devigita tion fari kun kunpremitaj dentoj.

Kiam li revenis de la aĉeto, la unua sinjorino ordonis al li balai la korton. La mastro kaj la du mastrinoj ĉiam estis tre elegante vestitaj kiam ili iris eksteren, sed iliaj korto kaj domo estis kvazaŭ granda rubejo. Vidante la korton, Ŝjangzi tiel naŭziĝis, ke li tuj komencis ĝin balai, forgesante, ke tia laboro ne devas esti taskita al rikiŝisto. Post kiam la korto estis balaita, la dua sinjrino diris al li, ke li balaŭ ankaŭ la ĉambrojn. Ŝjangzi ankoraŭ ne protestis, sed li forte miris, kiel la ĉambroj, en kiuj loĝas tiuj ĉi elegantaj, respektinda sinjorinoj, povas esti tiel malpuraj, ke oni preskaŭ ne volas meti la piedojn sur la plankon.

Post lia purigo de la ĉambroj, la dua sinjorino ŝovis en liajn brakojn kotan peloleman bebon apenaŭ unujaran. Ŝjangzi fariĝis senkonsila. Ĉian laboron, kia postulis forton, li povis lerte fari, sed li neniam antaŭe braktenis infaneton. Li tenis la sinjoridon per ambaŭ manoj, timante faligi ĝin, se li malstreĉus la manojn, aŭ premdolorigi ĝin, se ĝin li tenus tro forte. Li komencis ŝviti. Li intencis doni tiun ĉi trezoron al la servistino Onjo Ĝang, virino kun nevinditaj grandaj piedoj el norda Ĝjangsu-provinco; sed kiam li trovis ŝin kaj diris tion al ŝi, ŝi tuj verŝis sur lin torenton da insultoj.

Ordinare Jang-familio tenis servistojn ne pli ol tri aŭ kvar tagojn, ĉar la mastro kaj la du mastrinoj ĉiam traktis ilin kiel sklavojn, kvazaŭ nur ĝismorte ilin laborigante, ili povus plenvalorigi la sumeton, kiun ili pagis al siaj servistoj.

Tiu ĉi Onjo Ĝang estis escepto. Ŝi estis kun la familio jam kvin aŭ ses jarojn nur tial, ke ŝi kuraĝis laŭte sakri kontraŭ iu ajn, kiu koleretigis ŝin, tute egale, ĉu mastro aŭ mastrinoj. La kombinaĵo de la tranĉaj Ŝanhajaj sarkasmoj de s-ro Jang, la kruelaj Tjanĝinaj blasfemoj de la unua sinjorino kaj la fluaj Suĝoŭaj insultoj de la dua sinjorino estis ĉiam nerezistebla, ĝis ili renkontis Onjon Ĝang, megeron, kiu sciis kiel repagi por tio, kion ŝi ricevis. Kiel heroo renkontas bravulon, tiel ili tre ŝatis ŝin kaj tenis ŝin ĉe si kvazaŭ sian adjutanton. Ŝjangzi elkreskis en nordlanda vilaĝo, kie sakrado estis tabuo. Tamen li ankaŭ ne kuraĝis bati Onjon Ĝang, ĉar al virta viro ne decas bati virinon. Ne volante reciproki ŝiajn insultojn, li ŝin nur okulpafis. Onjo Ĝang silentiĝis, kvazaŭ elflarinte ian danĝeron.

Ĝuste tiumomente la unua sinjorino kriis al li, kke li revenigu hejmen la infanojn el la lernejoj. Li tuj redonis la kotan bebon al la dua sinjorino, kiu rigardis tion kiel intencan malrespekton kaj tuj elkraĉis sur lin rozarion da insultoj. Ekaŭdinte tion, la unua sinjorino, al kiu antaŭe fakte ne plaĉis vidi, ke li braktenis la bebon de la dua sinjorino, ankaŭ levis sian oleecan voĉon por sakri, kaj ŝiaj sakraĵoj direktis sin ankaŭ kontraŭ lin. Ŝjangzi fariĝis objekto de iliaj insultoj. Li tuj prenis sian rikiŝon kaj rapidis for, forgesante eĉ koleriĝi, ĉar ion similan li neniam antaŭe spertis, kaj nun preskaŭ sentis kapturnon. Unuj post aliaj la infanoj estis portitaj hejmen. La korto fariĝis eĉ pli brua ol bazarplaco. La insultoj de tri virinoj kaj la plorkrioj de hordo da infanoj fariĝis tia tumulta bruego, kian oni aŭdas kiam la spektantoj amase eltorentas el la teatroj en la strateto Daŝalar post prezentado post prezentado. Feliĉe Ŝjangzi ankoraŭ devis iri porti s-ron Yang hejmen, do li haste kuris for. La bruego de homoj kaj veturloj en la stratoj ŝajnis al li pli tolerebla ol la tumulto en la korto. Ŝjangzi ne povis trovi tempon por iom ripozi ĝis la meznokto. Li ne nur sentis sin elĉerpiĝinta, sed ankaŭ havis senĉesan zumadon en la oreloj. Kvankam la tuta Yang-familio jam enlitiĝis, tamen ŝajnis al li, ke li ankoraŭ aŭdas la insultojn de la mastro kaj la mastrinoj, kvazaŭ tri malsamaj gramofonoj freneze ludus en lia kapo por lin turmenti. Li ne havis tempon por pensi pri io alia ol dormo. Sed tuj kiam li eniris en sian malgrandan ĉambreton, lia koro malvarmiĝis kaj lia dormemo estis for.

Ĝi estis ĉambreto en la pordistejo, kiu estis dividita per vando en la mezo kaj havis unu pordon ĉe ĉiu el la du flankoj. Onjo Ĝang okupis unu flankon kaj li la alian. En la ĉambreto ne estis lampo, la sola lumo venis de ekstere tra malgranda, ĉirkaŭ du futojn larĝa fenestro, kiu donis vidon sur la straton kaj estis ĝuste sub stratlampo. La ĉambreto estis humideca kaj mucida, kun tavolo da polvo, dika je unu kupra monero, sur la planko; kaj krom ligna tabullito kontraŭ la muro, nenio estis en ĝi. Li palpis la liton kaj trovis, ke se li metos sian kapon sur la liton, li devos apogi siajn piedojn supren la la muro, aŭ ke, se li horizontale eletendos siajn piedojn, li devos dormi duonsidante. Tiel kuŝante li certe ne povos ekdormi. Post ioma pripenso li tiris la liton en oblivan direkton, ke li povu kuŝi provizore por la nokto, kun la kapo metita sur la lito ĉe unu ekstremo kaj kun la kruroj pendantaj ĉe la alia.

Li enportis sian litaĵon, fuŝe-rapide sternis ĝin kaj kuŝiĝis. Sed li ne kutimis al la kuŝmaniero kun la kruroj pendantaj kaj ne povis endormiĝi. Devigante sin fermi la okulojn, li konsole diris al si: “Dormu, morgaŭ vi devos frue ellitiĝi! Se ĉiam suferon vi jam elportis, kial tion ĉi ne? Vere la manĝaĵo estas aĉa, la laboro tro peza, sed eble ili ofte ludas maĝangon, regalas gastojn kaj invitite iras al bankedoj. Nu, por kio do vi venis ĉi tien, Ŝjangzi? Ĉu ne ĝuste por mono? Se nur vi povas ricevi pli da mono, ĉion vi devas toleri!” tiuj ĉi pensoj faris lin pli facila en la animo, kaj nun la ĉambreto ŝajne odoris malpli mucide, tiel ke iom post iom li falis en dormon. En duonkonscio li sentis, ke litcimoj mordas lin, sed li estis tro laca por ilin kapti.

Post du tagoj la koro de Ŝjangzi jam komplete malvarmiĝis. Sed en la kvara tago iuj gastinoj alvenis kaj Onjo Ĝang klopodis por primeti maĝango-tablon. Lia koro, kiu estis kvazaŭ glaciiĝinta lago, eksentis subitan spiron de printempo.

Kiam la sinjorinoj komencis ludi maĝangon kun gastinoj, ili konfidis ĉiujn infanojn al la servistoj. Ĉar Onjo Ĝang devis servi ĉe la tablo per cigaredoj, teo kaj varmaj mantukoj, la trupo da malgrandaj “simioj” nature venis sub la komandonj de Ŝjangzi. Li ne povis toleri la petoladon de tiuj ĉi “simioj”, sed kiam li ŝtele ĵetis rigardon en la ĉambron, la unua sinjorino, kiu ŝarĝis sin pri kolektado de trinkmono, ŝajnis esti tre serioza en sia laboro. Li diris al si: Kvankam megereca, ŝi eble estas sufiĉe prudenta kaj scias uzi tian okazon por kolekti iom pli da mono por la servistoj. Do li fariĝis aparte pacienca al la malgrandaj “simioj” – pro la trinkmono li devis trakti ilin kiel sinjoridojn kaj fraŭlinetojn.

La maĝango-ludado finiĝis. La mastrinoj ordonis lin rikiŝe porti la gastinojn hejmen. Ĉar ambaŭ gastinoj volis foriri samtempe, Ŝjangzi devis voki alian rikiŝon. La unua sinjorino ŝajnigis, ke ŝi priserĉas ĉiujn siajn poŝojn por trovi monon por pagi la rikiŝan veturpagon de la gastino. La lasta ĝentile rifuzis du fojojn, kaj la unua sinjorino kriegis kiel eble plej laŭte: “Kion vi diras, franjo! Vi venis al mia hejmo kaj volas mem pagi la rikiŝan veturpagon? Nu, franjo, enrikiŝiĝu!” Kaj nur en tiu momento ŝi sukcesis trovi unu ĝjaŭon.

Kiam ŝi transdonis ĝin, Ŝjangzi klare vidis, ke ŝia mano iom tremas. Portinte la gastinojn hejmen, li helpis al Onjo Ĝang prilevi la tablon kaj reordigi la ĉambron, poste li ĵetis rigardon al la unua sinjorino. Ŝi ordonis Onjon Ĝang alporti boligitan akvon, kaj kiam tiu foriris el la ĉambro, ŝi elpoŝigis unu ĝjaŭon.

“Nu, prenu tiun ĉi kaj ĉesu min fiksrigardi!”

Ŝjangzi subite purpuriĝis en la vizaĝo. Li rektigis sian talion, kvazaŭ li volus tuŝi la plafonon per la kapo, kaj ĵetis la unu-ĝjaŭan bankbileton kontraŭ ŝian grasan vizaĝon.

“Donu al mi mian kvartagan salajron!”

“Kion tio signifas?” Ĵetinte al li ankoraŭ unu rigardon, sen diri ion ajn pli, ŝi donis al li lian salajron.

Ŝjangzi kolektis sian litaĵon kaj, apenaŭ li eliris el la pordego, torento da insultoj eksplodis en la korto malantaŭ li.


Notoj:

  1. Tjanĝin: Granda urbo en norda Ĉinio, proksime al Pekino.
  2. Suĝoŭ: Mezgranda urbo en orienta Ĉinio, proksime al Ŝanhajo
  3. Onjo (Ĝang): Oni kutimis tiel voki servistinon aŭ vartistinon imitante la vokmanieron de infanoj.
  4. La strateto Daŝalar: Grava komerca strato kun famaj butikoj kaj teatroj proksime al la pordego Ĉjanmen

<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.