VII

Ŝjangzi iris labori ĉe s-ro Caŭ.

Li sentis sin iom kulpa kontraŭ Huniŭ. Tamen, ĉar la tuta afero komenciĝis por ŝia tento kaj, krome, li ja ne celis trompakiri ŝian monon, li do ne vidis ion tro malhonoran en sia rompo kun ŝi. Kio maltrankviligis lin estis nur lia malgranda monsumo deponita en la manoj de Kvara Sinjoro Liŭ. Se li nun iros depostuli ĝin, la maljunulo probable elflaros ion suspektindan. Sed, se li de nun ĉiam evitos la tigrecan knabinon kaj ŝian patron, ŝi eble koleriĝos kaj klaĉos pri li ĉe la maljunulo, kaj tiam li neniam povos revidi tiun monon. Kaj se li plu konfidos sian monon al la maljunulo, li certe renkontos ŝin kiam ajn li iros al Rikiŝejo Harmonio, kaj tio estos por li tre embarasa. Ne povante trovi iun ajn bonan eliron, li fariĝis pli kaj pli maltrankvila.

Li tre volus konsulti s-ron Caŭ, sed kiel diri tion al li?

Tiu peco el lia travivaĵo koncerne Huniŭ ja estas io, kion li neniel povas rakonti al iu ajn. Ĉe tiu ĉi penso, li eksentis penton kaj ekkonsciis, ke tia interrilato ja ne estas tiel facile rompebla. Tiu afero estas kvazaŭ denaska haŭtmakulo, de kiu li neniam povas lavi sin pura. Senkaŭze li perdis sian rikiŝon kaj plie pro nenio li implikiĝis en tia afero, kaj nun ŝajnas al li, ke lia tuta estonteco jam estis perdita: kiel ajn forte li penos kaj klopodos, li neniam atingos ian sukceson dum sia vivo. Post longa meditado li venis al la konkludo: en la vino probable li devos humiligi sian fierecon kaj edziĝi al la tigreca knabino – prefere pro la konsidero al tiuj kelkaj rikiŝoj ol pro ŝi mem. Li estos kokrito, manĝanta alies manĝrestaĵon. La ideo estis netolerebla, sed finfine ĝi eble fariĝos fakto. Do li devas fari sian plejeblon por labori kaj ankaŭ por prepari sin kontraŭ la plej malbona okazo. Nun li jam ne estas tiel memfida kiel antaŭe. Liaj kresko, forto, decidemo ĉiuj estas kalkulataj kiel nenio, ĉar kvankam lia vivo apartenas al li, tamen li lasas sin regi de iu alia – tiu, kiu estas plej cinika estaĵo.

Laŭ normala rezonado li devus esti kontena, ĉar el ĉiuj dungantoj, ĉe kiuj li laboris, s-ro Caŭ estis la plej bona. La pago ne estis pli granda ol aliloke, kaj flanke de la kromsalajro ĉe la tri festoj oni apenaŭ povis ricevi ekstran monon, sed gesinjoroj Caŭ ambaŭ estis tre afablaj, kaj ili dece traktis ĉiujn senescepte. Kvankam Ŝjangzi estis tiel paseie deziranta parlabori pli da mono, tamen li ankaŭ volis havi sian propran ĉambron kaj sufiĉe da nutraĵo. En la domo de s-ro Caŭ ĉie regis pureco, eĉ en la ĉambroj por la servitsoj. Ilia nutraĵo estis sufiĉe bona kaj ili neniam donis malfreŝan manĝrestaĵon al la servistoj. Kun sufiĉe vasta loĝĉambro, tri regulaj manĝoj ĉiutage, plus afabla dunganto, Ŝjangzi, eĉ Ŝjangzi, ne povis pensi nur pri mongajnado.

Cetere, ĉar la manĝado kaj loĝado estis laŭgustaj kaj la laboro nepeza, li povis profiti la okazon por fortigi sian sanon. Se li nutrus sin je sia kosto, li certe ne manĝus tiel bone. Nun, kun siaj manĝaĵoj provizitaj kaj la ebleco ilin bone digesti, kial do li ne ĝissate manĝus? Nutraĵo kostas monon kaj li bone sciis, kiom ĝi valoras. Estis ja ne facile trovi dunganton, ĉe kiu li povis bone manĝi, bone dormi, kaj ten sian eksteron pura ka dece aspektanta Plie, kvankam Caŭ-familianoj ne ludis maĝangon kaj malofte invitis gastojn, tamen por iaj kromtaskoj li povis ricevi ekstrajn unu aŭ du ĝjaŭojn. Ekzemple, se s-ino Caŭ sendis lin por aĉeti pilolojn por la infaneto, ŝi nepre donis al li unu plian ĝjaŭon kaj diris al li, ke li veturu tien, kvankam ŝi sciis, ke li kuras pli rapide ol iu ajn alia. Tiu mono estis ja bagatela, taen en ĝi li trovis ion, kio varmigis lian koron.

Antaŭe Ŝjangzi laboris jam ĉe ne malmultaj dungantoj. El ili preskaŭ ĉiu kutime prokrastis pagi al servistoj salajron kiel li povis, por montri, ke li preferas tute ne pagi kaj ke servistoj en liaj okuloj estas ne pli bonaj, eble eĉ pli malbonaj, ol katoj kaj hundoj. Sed Caŭ-familianoj estis malsamaj, kaj tial plaĉis al Ŝjangzi ĉi tie. Li balaadis la korton kaj akvumadis la florojn, ne atendante iliaj ordonojn, kaj ĉiufoje, kiam ili tion vidis, ili diris kelkajn laŭdajn vortojn kaj iafoje eĉ elserĉis por li iajn malnovaj objektojn por interŝanĝi kontraŭ alumetoj, kvankam la objeotoj estis ankoraŭ uzeblaj, kaj li retenis ilin por sia uzo. Tiaokaze li ĉiam sentis ian homamon.

En la okuloj de Ŝjangzi, Kvara Sinjoro Liŭ povis esti komparata kun Bravulo Hŭang Tjanba, kvankam terura, tamen ankaŭ prestiĝa. Li konis nur du grandajn historiaj figurojn, unu estis Bravulo Hŭang, kaj la alia – la saĝulo Konfuceo. Li apenaŭ havis ian ideon pri kio estis la saĝulo, sed li aŭdis, ke Konfuceo estis granda legosciulo kaj estis tre predenta. El la dungantoj, ĉe kiuj li laboris, iuj estis instruituloj, aliaj estis militistoj. El la lastaj neniu estis pli brava ol Kvara Sinjoro Liŭ. Koncerne la instruitajn, kvankam inter ili estis universitataj instruistoj kaj oficistoj kun komforta okupo en registara oficejo, el kiuj kompreneble ĉiu havis konsiderindan legoscion, tamen li renkotis ankoraŭ neniun, kiu estus afabla al siaj servistoj. Eĉ se iu mastro estus sufiĉe afabla, la mastrino kaj iliaj filinoj kontraŭe estis malfacile priserveblaj. Nur s-ro Caŭ estis kaj legoscia kaj afabla, kaj lia edzino gajnis ĉies koron per sia modesta konduto. Tial por Ŝjangzi s-ro Caŭ estis la saĝulo Konfuceo kaj, kiam ajn li provis perzenti al si tiun grandulon, li imagis lin simila al s-ro Caŭ, ne konsiderante ĉu la saĝulo volus aŭ ne.

En efektiveco s-ro Caŭ ne estis tia brila persono. Li estis nur homo de meza kapablo, kiu sin okupis iatempe je instruado kaj alitempe je alia laboro. Li titolis sin “socialisto” kaj samtempe ankaŭ estis estetikulo, konsiderinde influita de William Morris. Kvankam havante neniun profundan opinion pri politiko kaj artoj, li havis unu fortan punkton, nome la kapablon praktiki siajn nemultajn kredojn en la bagatelaj aferoj de la ĉiutaga vivo. Li ŝajne jam vidis, ke li ne havas la talenton por fari mondskuajn heroaĵojn, tial li aranĝis siajn laboron kaj familion laŭ sia idealo. Tio, kvankam alportanta al la socio nenian utilon, estis almenaŭ honesta kaj evitigis lin fariĝi hipokritulo. Tial li donis specialan atenton al la malgrandaj aferoj de la vivo, kvazaŭ dirante, ke se nur li faras sian familion feliĉa, la cetero de la socio povas esti kia ajn al ĝi plaĉas. Tiu sinteno igis lin jen honti, jen kontentiĝi, ĉar ŝajnis al li klara, ke la sola signifo de lia hejmo en la socio estas servi kiel malgranda oazo en la dezerto, povanta nur liveri nutraĵon kaj akvon al tiuj, kiuj venis en ĝin.

Feliĉe, Ŝjangzi venis en tiun ĉi oazon kaj, vaginte tiom longe en la dezerto, li sentis, ke tio estas miraklo. Li antaŭe neniam renkontis iun ajn similan al s-ro Caŭ kaj tial li identigis lin kun la saĝulo Konfuceo – pro sia sensperteco aŭ pro tio, ke tiajn personojn oni malofte vidas en la mondo. Portante en sia rikiŝo ialoken s-ron Caŭ, kiu estis tiel simple sed elegante vestita kaj aspektis tiel vigla kaj dignoplena, Ŝjangzi, alta kaj forta, kun ekstero pura kaj bonorda, kuris kun aparte granda plezuro, kvazaŭ nur li sola meritus tian mastron. En ilia hejmo ĉie regis tia pureco kaj kvieteco, ke lia koro pleniĝis de paco kaj kontenteco en sia vilaĝo li ofte vidis maljunulojn, kiuj sin banis en la vintra suno aŭ sidis sub la aŭtuna luno, suĉante bambuan pipon, silenta kaj trankvila. Kvankam li tiam estis tro juna por imiti ilin, li tamen amis rigari ilin, konjektante, ke ili certe gustumas ian specialan plezuron. Nun, kvankam li estis en la urbo, la paco kaj la kvieteco en la domo de s-ro Caŭ rememorigis onin pri lia vilaĝo kaj emigis lin ekfumi pipon kaj ĝui ian guston. Malfeliĉe la penso pri tiu virino kaj tiu negranda monsumoi ĉiam maltrankvilige obsedis lin. Lia koro estis kiel verda folio enplektita en silkajn fadenojn fare de raŭpo preparanta sian kokonon. Li estis tiel absorbita en sia penson, ke li ofte donis eraran respondon, kiam iuj, eĉ s-ro Caŭ, direktis al li demandon. Tio multe ĉagrenis lin. Caŭ-familio kutime enlitiĝis tre frue, kaj nokte post la naŭa li jam estis libera de sia laboro. Sidante sola en sian ĉambro aŭ en la korto, li ĉiam meditis pri tiuj du aferoj. Iafoje li preskaŭ decidis tuj edziĝi al iu alia knabino, por meti finon al la esperoj de Huniŭ. Sed kiel li povus vivteni sian familion per rikiŝotirado? Li sciis, kian mizeran vivon liaj kamaradoj vivas en siaj domaĉoj. La viroj tiras rikiŝon, la virinoj faras flikadon, la infanoj kolektas neplene brulintajn karbopecetojn en cindroamasoj. Somere ili mordetas akvomelonaj ŝelojn trovitajn el inter forĵetaĵoj, kaj vintre la tuta familio iras al filantropia kuirejo por ricevi porcion da kaĉo. Ŝjangzi ne povus toleri tion. Kaj cetere, se li edziĝus, li nenial povus repreni de la maljunulo Liŭ sian ŝparmonon, kaj la tigreca knabino certe ne rezigne lasu lin. Li ne povas toleri la perdon de la mono, pro kiu li riskis sian vion. Tiun sian rikiŝon li aĉetis en la frua aŭtuno de la lasta jaro. De tiam pasis pli ol unu jaro, kaj nun restis al li nenio alia krom la iom pli ol tridek juanoj, kiujn li ne povis repreni al si, kaj la ĉagreno, kiu lin turmentis! Ju pli li pensis pri tio, des pli li malĝojiĝis.

Pasis pli ol dek tagoj post la Aŭtunmeza Festo. La vetero pli kaj pli malvarmiĝis. Li pensis, ke li devas havigi al si du novajn vestojn. Denove monon! Se li elspezos por vestoj, lia ŝparaĵo ne povos kreski, kaj kiel li povos plu nutri la esperon aĉeti al si rikiŝon? Kaj eĉ se li povos ĉiam labori kiel laŭmonata dungito, kia vivo do tio estos?

Iuvespere, portante s-ron Caŭ hejmen el la orienta urbo pli malfrue ol ordinare, pro sekureca konsidero Ŝjangzi prenis la ĉefvojon antaŭ la pordego Tjan’anmen. Sur la larĝa, glata strato apenaŭ viciĝis homoj. La venteto milde blovis, kaj la stratlampoj verŝis kvietan lumon. Li vigliĝis kaj kuris per grandaj paŝoj. Dume la bruo de liaj paŝoj kaj la delikata knarado de la rikiŝrisorto forgesigis al li la tutan ĉagrenon, kiu premis lian koron dum tiom longa tempo. Li malbutonumis sian jakon kaj lasis al la malvarmeta vetno karesi lian bruston. Estis al li tiel agrable, ke li kvazaŭ volis tiamaniere kuradi al iu ajn nekonata loko, kuradi ĝis la morto, kiu povus liberigi lin de ĉiaj zorgoj. Li kuris pli kaj pli rapide, por ke li povu devanci ĉiun antaŭan rikiŝon, kaj post momento la pordego Tjan’anmen jam estis malantaŭ li. Liaj kruroj estis kiel risortoj: apenaŭ tuŝinte la teron, la piedoj jam resaltis supren. La radoj de la rikiŝo ruliĝadis tiel rapide, ke iliaj radioj estis nevideblaj kaj la pneŭmatikoj ŝajnis leviĝi de la tero, kvazaŭ la rikiŝo kaj ĝia tiranto ambaŭ estus portataj de forta vento. S-ro Caŭ probable jam duondormiĝis, karesate de la malvarmeta vento, ĉar alia li certe malpermisus al Ŝjangzi kuri tiel rapide. Ŝjangzi kuris tiel rapide kiel li povis, kun la duonklara ideo, ke se li ŝvitegas, li povos profunde dormi tiun nokton anstataŭ sendorme mediti en la lito. Nun ili jam estis ne malproksime de la strato Bejĉangĝje. La norda flanko de la vojo kuŝis en nigra ombro de soforoj ekster la ruĝaj muroj. Apenaŭ Ŝjangzi ekdecidis malrapidigi sian kuradon, li jam trafis ian elstaraĵon sur la vojo. Unue lia piedo kaj tuj poste la rikiŝo frapiĝis kontraŭ ĝi. Li falegis vizaĝaltere, Krak! La rikiŝtimonetoj rompiĝis.

“Kio estas?” ekkriis s-ro Caŭ, kiam li estis ĵetita al la tero.

Ŝjangzi ne respondis, sed li leviĝis sur la piedojn. Ankaŭ s-ro Caŭ facilmove leviĝis kaj ree demandis: “Kio okazis?”

Antaŭ ili kuŝis amaso de nove alportitaj ŝtonpecetoj por ripari la vojon, sed oni ne metis tie ruĝan lampon kiel avertilon.

“Ĉu vi vundiĝis?” Ŝjangzi demandis.

“Ne. mi piediros hejmen, vi tiru la rikiŝon.” S-ro Caŭ, ankoraŭ trankvila, iom palpis ĉirkaŭ la ŝtonamaso por kontroli, ĉu li perdis ion ajn.

Ŝjangzi serĉpalpis kaj trovis la rompitan timonet-pecon. “Ĝi difektiĝis ne grave. Enrikiŝiĝu, sinjoro, mi ankkoraŭ povas tiri ĝin.” Li tiris la rikiŝon for de la ŝtonamaso. “Volu ensidiĝi, sinjoro!”

S-ro Caŭ ne volis plu veturi per la rikiŝo, sed, aŭdinte la ploreman paroltonon de Ŝjangzi, li cedis.

Kiam ili atingis la lampon ĉe unu fino de la strato Bejĉangĝje, s-ro Caŭ rimarkis frotvundon sur sia dekstra mano. “Ŝjangzi, haltu!” Ŝjangzi turnis sian kapon. Lia vizaĝo estis kovrita de sango.

Terurita, s-ro Caŭ povis trovi nenion alian por diri ol “Rapide, rapide…”

Miskomprenante la vorton, Ŝjangzi pensis, ke s-ro Caŭ urĝas lin pli rapide kuri. Li do kliniĝis antaŭen por peli siajn piedojn, kaj tre baldaŭ ili jam atingis la hejmon.

Kiam li demetis la rikiŝon, li rimarkis la sangon sur la mano de s-ro Caŭ kanj rapidis en la korton por peti de la mastrino ian medikamenton.

“Ne zorgu pri mi,” diris s-ro Caŭ, sekvante lin en la korton. “Unue pri vi mem!”

Ŝjangzi ekrigardis la si kaj komencis senti la doloron. Liaj genuoj kaj dekstra kubuto estis tranĉvunditaj. Tio, kion li antaŭe prenis por ŝvito sur sia vizaĝo, fakte estis sango. Tro konfuzita por fari ion ajn, eĉ por pensi, li sidiĝis sur la ŝtona perono de la pordego, gapante al la rompita timonetparo de la rikiŝo. Kontraŭ la freŝa nigra farbo la du timonetoj, ĉiu kun sia nuda blanka ekstremaĵo, elstaris nesimetrie kaj malbele, kiel la sorgotigoj krude elstrantaj el la subo de bela papera homfiguro, al iu oni ankoraŭ ne algluis krurojn. Li senpense fiksrigardis la du ekstremaĵojn.

“Ŝjangzi!” Onjo Gaŭ, la servistino de Caŭ-familio, laŭte vokis lin.

“Ŝjangzi, kie vi estas?”

Li senmove sidis, kun la okuloj fiksitaj sur la rompita timonetparo, kvazaŭ la du blankaj ekstremaĵoj jam enpikiĝus en lian koron.

“Kio estas al vi, tiel silente vin kaŝanta ĉi tie? Vi forte terurus min! la mastro vin vokas!”

Onjo Gaŭ kutime modulis sian paroltonon laŭ sia sento, tiel ke ŝia voĉo sonis ĉiam miksasente kaj kolorriĉe. Ŝi estis vidvino en la aĝo de tridekkelkaj jaroj, purema, malkaŝema, energia kaj zorgema. Ŝiaj aliaj mastroj trovis, ke ŝi estas tro babilema kaj tro opinidonema, de tempo al tempo alprenante ian misteran mienon. Sed, ĉar la Caŭ-familanoj ŝatis homojn puremajn kaj malkaŝeajn kaj ne donis multan atenton al iliaj negravaj malfortaĵoj, tial ŝi servis ĉe ili jam du aŭ tri jarojn, kaj ili prenis ŝin kun si eĉ kiam ili vojagis.

“La mastro vokas vin!” ŝi ree diris. Kiam Ŝjangzi stariĝis, si vidis la sangon sur la vizaĝo. “Ho, mia ĉielo! Ho, vi teruras min ĝis morto! Kio do okazis? Tuj vin movu, se vi ne volas esti trafita de tetano. Rapidu! La mastro havas medikamenton!”

Ŝjangzi iris, sekvate de Onjo Gaŭ lin riproĉanta, en la kabineton de s-ro Caŭ, kie s-ino Caŭ estis bandaĝanta la manon de sia edzo. Ekvidinte Ŝjangzi, ankaŭ ŝi ekkris de konsterno.

“Ĉi-foje li ja peze falegis, sinjorino!” Onjo Gaŭ timis, ke ŝia mastrino ne rimarkos lian vundon. Ŝi rapide verŝis akvon en la lavpelvon kaj diradis senĉese, eĉ pli rapide: “Jam delonge mi sciis, ke pli-malpli frue okazos al li io, tiel senbride li ĉiam kuras! Ĉu mi ne pravis, he? Nu, tuj lavu vin kaj poste prenu iom da medikamento. Ho, vere terure!”

Ŝjangzi staris senmove, tenante sian deskstran kubuton per la alia mano. Estis tute ne dece, ke en tiu pura kaj bonguste aranĝita kabineto staris tiu ĉi grandkreska viro kun vizaĝo konvrita de sango. Ŝajnis, ke ciuj jam tion konscias, kej eĉ Onjo Gaŭ ĉesigis sian parolon.

“Sinjoro!” Ŝjangzi klinis sian kapon, lia voĉo estis mallaŭta, sed energia.

“Volu trovi iun alian, mi petas. Retenu la salajron de tiu ĉi monato por pagi la riparon. La timonetoj rompiĝis, kaj la vitro de la maldekstra lampo estis frakasita. Ĉiu alia parto estas en ordo.”

“Antaŭ ĉio, lavu vin kaj uzu iom da medikamento.” S-ro Caŭ rigardis sian manon, kiun lia edzino estis malrapide bandaĝanta.

“Unue vin lavu!” Onjo Gaŭ denove aŭdigis sian voĉon. “La mastro ja ne riproĉis vin, ne diru tiajn vortojn!”

Ŝjangzi ankoraŭ ne moviĝis. “Ne necesas. Mi baldaŭ resaniĝos. Kiam iu laŭmonate-dungita rikiŝisto ĵetfaligas sian mastron kaj difektas la rikiŝon, li ne plu havas la vizaĝon por…” Li ne povis bone esprimi sin per vortoj, tamen lia emocio jam plene elverŝiĝis kaj li preskaŭ eksplodis en ploron. En la okuloj de Ŝjangzi, forlasi sian laboron kaj rezigni la salajron preskaŭ egalas memmortigon. Tamen liaj devo kaj memrespekto ĉi-momente ŝajnas al li pli gravaj ol la vivo mem, ĉar tiu, kiun li ĵetfaligis, ests ĝuste s-ro Caŭ, ne iu ajn alia. Se li faligus tiun s-inon Jang, tio estus por ŝi justa, ĉar ŝi tion meritus. Kontraŭ ŝi li povus krude agi kiel bruema kverelanto sur la strato, ĉar ne necesus esti ĝentila al ŝi pro tio, ke ŝi neniam traktis ilin kiel homon. Mono estas ĉio, dum memrespekto kaj deco estas sensencaĵoj – jen la ĝenerala regulo.

Sed s-ro Caŭ ne apartenas al iu kategorio, kaj tial Ŝjangzi devas rezigni la monon por konservi sian memrespekton. Li plendas en si kontraŭ neniu, nur kontraŭ sia propra sorto kaj preskaŭ ekintencas ne plu okupiĝi pri la rikiŝotirado post sia forlaso de la domo de s-ro Caŭ. Ĉar lia propra vivo valoras neniom, li povas fari kion ajn li volas, riskante sian vivon; sed, koncerne alies vivon, li ne rajtas tiel agi. Se vere li akcidente morgigus iun, kion do fari? Antaŭe li neniam pensis pri tio, sed tiu ĉi akcidento, kiu kaŭzis vundon al s-ro Caŭ, vekis lin al tiu ĉi problemo.

Jes, li povis rezigni la monon kaj ŝanĝi sian okupon, je kiu li devis respondi pri alies vivo. Rikiŝotirado ja estis por li la ideala okupo kaj forlasi ĝin signifus rezigni la tutan esperon. Ŝajnis al li, ke la sorto jam destinis, ke li ĉiam vivu sencele kaj mizere, do estas senutile nun plu pensi eĉ pri la deziro fariĝi bona rikiŝisto. Vane li elkreskis tiel alte!

Antaŭe, kiam li portis okazajn pasaĝerojn en la stratoj, aliaj insultis lin pro tio, ke li forrabis de ili la negocojn, tiam li povis pravigi sian senhontan agon per tio, ke li, ambicia kaj strebema, volas aĉeti al si propran rikiŝon. Sed nun, post tiu ĉi akcidento, kion li povus diri por sin pravigi? Se disvastiĝos la diro, ke li vundis sian mastron kaj difektis la rikiŝon, li fariĝos ridindaĵo – ulo, taŭga por fari nenion, kaj tiam por li estos nenia eliro! Do li nun devas foriri antaŭ ol s-ro Caŭ lin maldungos.

“Ŝjangzi.” La mano de s-ro Caŭ jam estis bandaĝita. “Lavu vin. Ne parolu pri via maldungiĝo. Tio ne estis via kulpo, la vojistoj ja devis meti ruĝan lampon apud tiu ŝtonamaso. Forgesu tion, lavu vin kaj uzu iom da medikamento.”

“Jes, sinjoro.” Onjo Gaŭ denove intermetis. “Ŝjangzi nun havas amaran honton kaj tion li meritas, tiel grave li vundis la mastron! Sed ĉar la mastro jam diris, ke tio ne estis via kulpo, vi do ne bezonas tiel ĉagreniĝi. Jen, rigardu, kun korpo tiel granda kaj fortika, li tamen ankoraŭ sin tenas kiel infano! Bonvole diru al li, sinjorino, ke li ĉesu esti maltrankvila!” la parolmaniero de Onjo Gaŭ similis gramofondiskon, senĉese rondirantan kaj enkondukantan ĉiun kun nenia peno.

“Tuj forlavu la sangon, teruran aspoekton vi havas!” jen ĉio, kion s-ino Caŭ diris.

Ŝjangzi havis grandan ĥaoson en la kapo, sed, ekaŭdinte, ke s-ino Caŭ timas sangon, li kvazaŭ trovis rimedon por ŝin trankviligi. Li elportis la lavpelvon kaj iom lavis al si la vizaĝon ekster la kabineta pordo. Onjo Gaŭ atendis ĉe la pordo, kun boteleto da medikamento en la mano.

“Kiel pri la kubuto kaj genuoj?” ŝi demandis, ŝmirante iom da antisepsaĵo sur lian vizaĝon.

Ŝjangzi skuis sian kapon. “Ne grave!”

Gesinjoroj Caŭ iris dormi, kaj Onjo Gaŭ, ankoraŭ kun la medikamenta boteleto en la mano, sekvis Ŝjangzi el la kabineto en lian ĉambron. Demetinte la boteleton, ŝi diris ĉe la pordo: “Post kelka tempo mem ŝmiru. Kaj ne lasu vin tial afliktiĝi pri tiu ĉi malgranda akcidento. Antaŭe, kiam mia edzo vivis, ankaŭ mi ofte memvole forlasis mian okupon. Unue, ĉar tiam mia sentaŭga edzo senfare restis hejme dum mi penlaboris ekstere, kio faris min incitiĝema; dua, ĉar juna homo havas temperamenton, kaj se iu ofendetis min, mi tuj flamiĝis kaj foriris, dirante: ‘Mi laboras por mono, ne sklavino mi estas. Vi havas vian fiodoran monon, sed sciu, eĉ argila figuro havas sian teran econ. Mi ja ne volas servi ĉiun ajn!’ sed nun mi jam multe sangiĝis. De post la morto de mia edzo, mi ne plu havas zorgojn kaj ĉagrenon, kaj tial mia temperamento iom pliboniĝis.

“Koncerne ĉi tiun lokon, mi laboras ĉi tie jam preskaŭ tri jarojn – jes, tute ĝuste, mi komencis labori ĉi tie, la naŭan de la naŭa monato. Ĉi tie ja ne estas multe da trinkmono, tamen ili traktas nin bone. Ni vendas niajn muskolfortojn ja por mono kaj belaj vortoj servas al ni por nenio. Sed, aliflanke, estas pli bone direkti nian rigardon pli malproksimen. Se vi forlasus vian okupon ĉiun duan aŭ trian tagon, vi estus senlabora ĉirkaŭ ses monatojn jare, kaj tio certe estus ne malgranda perdo. Do prefere trovu afablan dunganton kaj laboru ĉe li longatempe. Kvankam vi ne ricevas multe da trinkmono, tamen post sufiĉe longa tempo vi ankaŭ povos havi ian ŝparitan monsumon.

“Pri la hodiaŭa okazintaĵo la mastro ja diris nenion riproĉan, do forgesu ĝin. Kial ne?” mi ne volus fanfaroni per mia aĝo, sed vi ja estas ankoraw juna kaj ekscitiĝema. Ne necesas esti tia. Eksplodema temperamento ne servas por plenigi la stomakon. Honesta kaj laborema, kiel do vi ne volas trankvile resti ĉi tie kelkan tempon? Tio estos pli bona ol vagadi de loko al loko. Ne por ilia bono, sed por la via, mi tiel parolas. Ĉi tie ni kunestas tiel bone, ĉu ne?”

Ŝi haltis por ekspiro kajn poste aldonis: “Nu, ĝis morgaŭ! Kaj ne estu obstina kiel mulo. Mi estas sincera kaj ĉio, kion mi diris, ja venis rekte el mia koro.”

La dekstra kubuto de Ŝjangzi multe doloris lin, kaj li ne povis ekdormi ĝis post la noktomezo. Post multfoja pesado li venis al la konkludo, ke Onjo Gaŭ estas prava. Ĉio alia estas falsa, nur mono estas vera. Li devas ŝpari monon por sia rikiŝo, kaj eksplodema temperamento ne servas por plenigi la stomakon. Atinginte tiun ĉi decidon, li eksentis sin trankvila kaj iom dormema.


Notoj:

  1. Vd. noton 4 de ĉapitro IV.
  2. William Morris (1834-1896): Angla poeto, pentristo.
  3. La pordego Tjan’anmen: la ĉefa pordego de la iama imperiestra palaco, situanta je la centro de Pekino.

Ĉefa paĝo | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo